Wednesday, January 18, 2017

La sinmortigo de Rohith Vemula: raporto de Probal en _Monato_ junio 2016



Unu sinmortigo en Hajderabado (plena versio)

Probal Dasgupta

Mortigis sin en januaro studento la universitato de Hajderabado en la sud-barata gubernio Telangana; en marto agresis la universitata estraro kontraux siaj studentoj. La sinmortiginto, Rohith Vemula, estis _dalito_, do apartenis al kasto kiun altkastaj hinduoj traktis kiel netusxeblan, gxis la konstitucio formale aboliciis tiun diskriminacion.

Por kompreni la dalitojn, tamen, nepras ion scii pri d-ro B.R. Ambedkar, 1891-1956. Detaloj troveblas ĉe Vikipedio, sed Ambedkar estis la cxefa arkitekto de la konstitucio de Barato kaj mem apartenis al unu el la dalitaj kastoj.

Malgraux formala abolicio de diskriminacio, tamen, kiel oni scias el la spertoj de la nigruloj en Usono, la socia realo malofte tuj sxangxigxas.

La hodiauxaj dalitoj, do la eksaj netusxebluloj, multaj el ili kaptitaj en la kamparana malricxeco, luktas kontraux la kulturaj restajxoj de la delonga margxenigo. La konstitucio instalis arangxon de pozitiva diskriminacio por renversi la maljuston.

Laux tiuj arangxoj, Barato rezervas fiksan proporcion da laborpostenoj kaj edukejaj enirbiletoj por kandidatoj el dalitaj kastoj, aux indigxenaj popoloj, aux alia margxena kategorio. La altkastaj hinduoj regas la instituciojn kaj rezistas la klopodon de la dalitoj kaj aliaj margxenuloj elveni el la socikultura handikapiteco.

La cxefrolulo, Rohith Vemula (1989-2016), estis intelekte elstara dalito. Li ne uzis sian kastan bileton por eniri la universitaton de Hajderabado, altrange magistrigxi pri zoologio, gajni sxtatan esplorstipendion kaj eniri samloke esplorprogramon pri la sociologio de la sciencoj kaj teknologio.

En tiu universitato, sur la tereno de la kultura-politika aktivado, li komence provis kamaradi kun aliaj maldekstruloj, sed konstatis, ke la maldekstran studentaron regas altkastanoj. Rohith tial aligxis al ASA, dalita organizajxo inspirita de d-ro Ambedkar. Sub lia gvidado, tiu asocio vigle funkciis, kio aspektis minaca al la dekstra studenta organizajxo, sponsorata de la nuna registaro.

Komence de auxgusto ASA arangxis la prezentadon de dokumenta filmo. Tiu analizas la sangan konflikton de 2013 inter hinduoj kaj islamanoj en Muzaffarnagar kaj trovas kulpaj cxiujn politikajn partiojn, precipe la partion BJP nun regantan. La BJP-ligita studenta organizajxo ABVP perforte disrompis la prezentadon de tiu filmo. ASA protestis pri gxia atako.

La prezidanto de ABVP, Susheel Kumar, afisxis en Facebook, nomante la ASA-anojn gangsteroj. Multaj ASA-anoj, inkluzive de Rohith Vemula, iris al lia cxambro kaj, en la cxeesto de sekureco-stabanoj, depetis de li skriban pardonpeton.

Susheel Kumar poste plendis, ke la ASA-anoj batis lin. La administracio la 3an de septembro, 2015, suspendis Rohith kaj tri aliajn dalitajn studentojn, tamen post repripenso -- cxar la akuzo montrigxis nepruvebla -- la 11an de septembro retiris la suspendon.

Nova rektoro proksima al BJP, Apparao Podile, ekoficinte la 22an de septembro, 2015, ricevadis leterojn el deputitoj kaj ministroj de BJP insistantajn, ke li tamen punu la dalitajn studentojn.

Lia administracio la 16an de decembro 2015 decidis puni Rohith kaj kvar aliajn dalitojn laux kurioza metodo: ili rajtu plu studi, bibliotekumi, seminarii, tamen ne rajtu logxi/mangxi en la studentaj logxejoj/mangxejoj. Cxi tiu metodo uzis la ilaron de moderna institucio por konsterne pauxsi iujn trajtojn de la klasika hindua ostracismo kontraux la dalitoj.

Tiuj studentoj, tranoktante en tendoj sur universitataj gazonoj, protestadis kontraux tiu cxi decido. Dum pluraj monatoj, la universitato blokis ilian stipendion. Dalitoj, kies familioj ne havas fortan financan bazon, malfacile eltenas tian siegxon.

En decembro Rohith skribis leteron al la rektoro, proponante, ke tempe de la akcepto de dalitaj studentoj en la universitaton la rektoro bonvolu donaci al ili venenon. La rektoro ne respondis.

Antaux sia sinmortigo en la 17an de januaro, 2016, Rohith verkis leteron emfazantan, ke lian stipendion por la jxusaj sep monatoj oni bonvolu pagi al lia patrino. Eble por faciligi la akcepton de tiu financa peto, li petis, ke neniu gxenu liajn 'amikojn aux malamikojn'.

Lia sperto kiel poeto kaj verkisto aperas en la formato de lia antauxmorta letero. Tie Rohith diras, ke li ambiciis esti scienc-populariga auxtoro kiel Carl Sagan, sed ke li finfine estos konata nur kiel la verkinto de tiu cxi noto pri sinmortigo. Li volis verki pri la steloj, kaj nun esperas spirite gxisveturi la stelojn -- spirite, cxar kiel ateisto li lucide alfrontas sian finon kun plena kompreno, ke en neniu formo li mem persistos preter tiu sojlo.

Tiu cxi sinmortigo de intelekte reliefa dalito, kiu ankaux estis poeto, post tuta serio da similaj sinmortigoj en tiu kaj aliaj universitatoj, rompis digon. Okazis tutlandaj protestoj. Oficiala enketo provizore kulpigis la universitatan administracion. Komencigxis formalaj procedoj por pristudi la konduton de la rektoro Apparao, kiu prenis longan forpermeson.

Dume la dekstraj fortoj turnis la atenton al aliaj edukejoj. Ili komencis en la cxefurbo Delhio, kie en februaro la polico arestis la maldekstran studenton Kanhaiya Kumar. Tiu estras la studentan unuigxon de la universitato Gxavaharlal Nehru kaj estis respondecigita pri tio, ke dum kultura-politika programo iuj studentoj kriis sloganojn 'kontrauxnaciajn'.

Tie kaj en la altlernejo Ferguson en Pune, la dekstraj studentaj organizajxoj rolis kvazaux senditoj de la registaro. En la universitato de Alahabad la dekstra rektoro minacis la maldekstran gvidantinon de la studenta unuigxo pri suspendo kaj eventuala elpelo el la universitato.

La polusigxinta studenta komunumo en la universitato de Hajderabado, malgraux cxi tiu malbonigxinta etoso en la tuta lando, tamen jam komencis iom resanigxi de la propraj vundoj, kiam abrupte la 22an de marto la reinstaligxo de la rektoro Apparao denove frakasis la pacon.

De la fakto, ke la proceso kontraux li sub la Legxo de Preventado de Atencoj kontraux Listigitaj Kastoj ne progresas (pro la malvolonto de la registaro de la gubernio Telangana aresti lin kaj lancxi jurajn pasxojn surbaze de la akuzo), Apparao konkludis, ke li povas kalkuli pri silenta apogemo cxe la gubernia registaro.

Tial Apparao envokis policanojn kaj arestigis du instruistojn kaj 25 studentojn, plejparte dalitajn. Lia administracio koluzie kun simpatiantoj inter la teknikaj kaj mastrumaj stabanoj senigis dum du tagoj cxiujn studentojn (ne nur la laux ili kulpajn) je mangxajxoj, akvo, interreto, aliro al la monmasxinoj, kaj la rajto kuiri sur la gazonoj por solvi la krizon.

Studenton tie kuirantan la policanoj brutale batis. La administracio krome fermis la pordegojn de la universitato por malhelpi, ke eksteruloj envenu por liveri mangxajxon aux akvon al la siegxataj studentoj. Cxi tiun senprecedencan agreson kondamnis homrajtaj organizajxoj. La arestitoj estas kontrauxkauxcie liberigitaj.

Tamen la administracio, apogate de la federacia registaro, nek pripentas nek bedauxras sian agreson, sed dauxrigas la siegxan staton cxe la pordegoj. Oni konstatas malstrecxigxon nur cxe la internaj liveroj: la studentlogxejaj kafejoj denove funkcias, same kiel la interreto.

La cxefe altkasta funkciularo de la universitatoj en la nuntempa Barato jam de jardekoj negative reagas al la pligrandigxintaj vicoj de la dalitoj kaj aliaj eksviktimaj popoltavoloj inter la studentoj. La ferocigxinta agresemo estas nova simptomo, ligita al la ekstrema karaktero de la nuna registaro en Delhio.

La rezistmovadon kontraux cxi tiu agreso gvidas en la universitato Gxavaharlal Nehru la tradicie maldekstraj organizajxoj. En la universitato de Hajderabado temas pri tiu dalita asocio, al kiu Rohith Vemula turnis sin post senrevigxo pri la maldekstro.

La premo de la dekstro kreas novan hxemion inter la diversaj rezistantaroj, kun sekvoj ankoraux ne prognozeblaj. La internacie papagata rakonto de industria progresego en Barato donas tian prestigxon al gxia registaro, ke la mondaj amaskomunikiloj elektas ne atenti la ombron sub tiu lampo, alianca kun la subprememaj regantoj de aliaj landoj.

Ecx kiam Rita Izsák-Ndiaye, la speciala raportisto pri malplimultoj al la Homrajta Konsilio de UN, mencias en sia raporto en 2016 la persistan diskriminaciadon kontraux dalitoj en Barato, la mondaj amaskomunikiloj bedauxrinde ne metas sub la lupeon cxi tiun formon de diskriminacio, kiu sabotas la funkciadon de demokratiaj socioj.

Probal Dasgupta

Korespondanto de Monato en Barato


0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home