Nia pakto kun la tagiĝo
Nia pakto kun la tagiĝo
Probal Dasgupta
KKE, 20 majo 2016
Saluton. En
2002 mi preskaŭ vizitis Brazilon por ĉeesti la Universalan Kongreson, sed
lastminute devis akcepti inviton al Srilanko. Tiujare plurnacia brigado da
instruantoj pri la tradukarto volontulis per pacaj rimedoj kuraci tiun insulan
landon sangantan pro enlanda milito. Ni labortendare instruis universitatanojn
en Kandy pri la tradukistiko kaj parencaj lingvosciencaj konceptoj. Niaj
trejnitoj intencis traduke pontofari inter la sinhala, la tamila kaj la angla,
kaj tiel krei bazon por fortika paco. Tio estis grava komenco. En kaj apud la
Esperanto-movado, ni faras kulturan laboron por la paco, ni semas kaj semas,
neniam laciĝas – precipe en la landoj sudaj, ĉe homoj junaj, tagiĝaj, komencemaj,
senlacaj. La esperantistaro estas plenplena je komencantoj pri la lingvo. Tute
ne hontinde. Vidu, eĉ la plej avangardaj homoj estas komencantoj pri la
homarana konscio. Ni fieras, ke niaj veturiloj startas kaj restartas kaj
restartas sur tiu vojo.
Esperanto
estas homarana movado, kiu re kaj redebutas sur la arenoj de la mondo. Niaj
debutoj diversas laŭ la regionoj. Brazilo investegas energion en la lerneja
agado. Se la ĉefaj agantoj pacience fosados sian sulkon, pli aŭ malpli frue
multaj lernejoj en Brazilo instruados nian lingvon al milmiloj da geknaboj. Tio
estos unu speco de ekflorado. En dua lando gravas la universitataj studentoj.
En tria lando, reliefe aktivas la maljunuloj, homoj de la ‘tria aĝo’. Ilia
matura saĝo fortigas nian ĝardenon per radikoj profundaj. Kiam viaj lernejanoj
amase lernos Esperanton, ili eble trovos amemajn kaj diligentajn
korespondgeavojn en Pollando.
Kiom da
lokoj, tiom da vokoj. Kiom da aĝoj, tiom da saĝoj. Efektive, egale gravas la
homoj el ĉiuj generacioj, ne nur la lernejanoj. Kial do emfazi la komencemon de
movado re kaj redebutanta? Kial elekti por prelego la titolon ‘nia pakto kun la
tagiĝo’? Sinjorinoj kaj sinjoroj, kompreneble ni bezonas agemulojn el ĉiu aĝo.
Mia celo ja ne estas atentegi nur la infanaron, sed tra la tuta gamo de niaj
fortostreĉoj insiste emfazi la rejunigadon de la homarana impeto. La tago
rejunigas sin je la tagiĝo – je tiu momento, kiam la tago mem estas komencanto
kaj rememoras havi magian pakton kun ni esperantistoj. Kian enhavon mi imagas
por tiu magia pakto? Jen la ĉefa demando de ĉi tiu prelego.
La respondo
al tiu demando havas kiel ekirpunkton la fruajn paŝojn de via persona vivo. En
via infanaĝo, vi
ekkonis la plej senperajn personojn kaj faktojn. Koni tiun vian medion
estis la ĉefa celo
de viaj eklernoj. Ni nomu tiun fruan medion ‘via medieto’. Poste, plu
kreski signifis por vi lerni en lernejo, eble studi en universitato, legi
gazetojn, viziti sociajn retejojn. Vi abunde trinkis de tiuj fontoj de sciado.
Tial, multon ne rekte konatan vi tamen scias – multajn faktojn
pri sportistoj, politikistoj,
kantistoj, aktoroj, montoj, riveroj, gejseroj, dezertoj. Vi neniam renkontos
ilin, sed iliajn detalojn vi rapide liveras dum kvizoj. Tiuj objektoj de via
serioza scio aperas do en ‘via mediego’, tiel ni nomu ĝin.
Nun mi starigas al vi nekutiman,
tute eksterkvizan demandon. Kie en la horaro de via tagnokto aperas la medieto
konata ekde via infaneco kaj la mediego sciata ekde via lernejado? Pensu
iomete. Dum la funkciaj horoj de la tago – ĉu labora, ĉu feria tago, tio
ne gravas – la sciatoj el via mediego nepre iel-tiel aperadas sur
via ekrano. Sed en la nokto, dum vi dormas, viaj sonĝoj foje venigas sur
vian ekranon la medietajn, intimajn homojn kaj lokojn, la konatejojn.
Jen iuj elementoj el la ordinara ritmo de viaj tagoj kaj noktoj.
Sed vidu, la tagiĝo estas magia
momento. Ĝi prezentas eblon de io eksterordinare alia, eblon de utopio. Tiu
momento diras al vi, ke alia mondo eblas. La potenco de tiu sankta momento
donas al vi la subitan kuraĝon revi, ke la tago nun naskiĝanta ne ripetos la
ŝablonon de viaj rutinoj. Ĝi malfermos al vi aventuran pordon, trans kies sojlo
vi renkontos tute novan elementon – sci-konon. Tiu mirinda sci-kono
metos la konatejan, medietan realon de viaj noktoj en ĉioŝanĝan,
eksterordinaran interkirladon kun via tago. For la tagordon, vi krios, for la
banalan tagordon stulte truditan de tiu mediego, kiun mi rigardis kiel sciatan!
La magie potencaj voĉoj el viaj
fruaj jaroj vokas. En la nomo de la sankta senmakuleco de viaj infanjaraj
ekimpresoj, tiuj potencaj voĉoj ordonas al vi, ke vi ne plu akceptu la
antaŭjuĝojn kaj la misajn preferojn de tiu vialanda elito, kiu per la agordoj
de la nacia eduksistemo muldis vin kiel obeeman ŝtatanon. La potencaj voĉoj
admonas, ke vi ne plu malamu la fremdulojn kaj la enmigrintojn, kiujn vi estas
sisteme instruita malami. Ili admonas, ke vi ĉesu ignori tiujn nevidebligitajn
marĝenulojn en via socio, kiujn vi estas edukita ignori. Ili insistas, ke vi
amu kaj respektu pli ol nur tiujn, kiujn pro la prioritatoj de via nacia elito
vi lernis senrivale ami kaj respekti. Ili insistas, ke malobee al via elito vi
nun amu kaj respektu universale ĉiujn homojn.
Mi ne plukas utopiemon el la
malplena aero, sinjorinoj kaj sinjoroj, sed el socia realo. Orienta Azio jam
montris la vojon al aliaj mondpartoj. Vi eble aŭdis eĉ pri la libro aperinta en
2007 sub la titolo Historio por malfermi la estontecon, esperantigo de
komuna, trilanda mezlerneja lernolibro pri la moderna historio de Koreujo,
Ĉinujo kaj Japanujo, kiun dum jaroj zorge kunverkis entute 42 historiistoj (17
ĉinoj, 13 japanoj kaj 12 koreoj). Ili sukcesis produkti verkon sen mensogoj kaj
sen embarasiĝo uzeblan por la mezlerneja instruado. Tiu libro ne kaŝas la
hororajn faktojn pri la rivaleco inter la nacioj, pri la militoj, pri
ekspluatadoj, pri hontindaj krimoj. Tamen la libro instruas, kiamaniere maturaj
homoj povas ekvilibre diri la veron, plenumante la deziron de infanoj povi plenrespekte
fidi al siaj plenkreskuloj.
La libro oficiale aperis en 2005 samtempe en la japana, la
ĉina kaj la korea; ĉiuj tri versioj estas egale validaj. 42 homoj garantias, ke
ili diras la samon. La esperantigon – faritan de 11 ĉinoj, 22 japanoj kaj 11
koreoj – kunordigis Yu Tao, Satoo Morio kaj Lee Chong-Yeong. Ili donas al nia
unika interkomunumo la rajton fieri, ke ekster la orientaziaj lingvoj nur
Esperanto portas al la homaro ĉi tiun unike valoran pontolibron, pontantan
inter edukaj sistemoj.
Tiu orientazia lernolibro estas iom
utopia. Ĝi ja ne estas uzata por instrui la historion en ĉiuj mezlernejoj de la
tri landoj. La lernejaj sistemoj eĉ ne intertraktas formale kun la celo atingi
tian aranĝon aŭ komisii la produktadon de pli da neŭtralaj lernolibroj de la
sama tipo por ke la lernejanoj havu elekton inter diversaj aŭtoroj, diversaj
stiloj ktp. Miakomprene nur iuj lernejoj eksperimente uzas la libron. Tamen
rimarku la signifon de la fakto, ke Ĉina Esperanto-Ligo, Japana
Esperanto-Instituto kaj Korea Esperanto-Asocio kune aŭspiciis la aperigon de
tia esperantigo, kaj ke la Redaktokomitato de tiu lernolibro sukcesis funkciadi
kun la konsento de la respektivaj registaroj. La ekzisto de la libro estas
grava simbolo de tiu tagiĝo, kun kiu la Esperanta interkomunumo havas unikan
pakton, sed al kiu sentas allogon ĉiuj homoj de bona volo, ne nur esperantistoj.
Bonvolu atenti, mi petas, ke la
trilanda projekto ne celis liveri universitatan, enciklopediecan verkon de
pluraj volumoj por profesoroj kaj studentoj. Oni prave elektis la mezlernejan
nivelon. Iomete pli aĝaj infanoj – pretaj unuafoje en sia vivo aŭdi la veron
pri siaj nacioj – lernu surbaze de komunaj agordoj, kiuj nuligas la apartajn
mensogojn preferatajn de la elito de ĉiu unuopa lando. Jes, la revo estas
utopia, alidire tro avangarda, ol ke la tuta lernejaro tuj efektivigu ĝin.
Tamen, vidu, kiom da institucioj pretas sponsori la revon. Elektante la
mezlernejan nivelon, tiu projekto emfaze deklaras la gravecon de ... la tagiĝo,
la komenco de la serioza lernado de la moderna historio.
Geamikoj diris al mi, ke mi erarus,
se mi tro forte kaj unikige emfazus la aperon de specife tiu libro orientazia.
Mi estas informita, ekzemple, ke jam pli frue aperis samtipaj komunaj
lernolibroj por la francoj kaj la germanoj. Pardonu, ke mi ne esploris, precize
kiom da komune verkitaj historioj aperis en tiu regiono, nek ekzakte kiom da
lernejoj instruas el tiaj libroj. Tamen bonvolu rimarki, ke la landoj
funkciantaj jam delonge en la Nord-Atlantika Traktata Organizaĵo plene
dissolvis ne nur geopolitike sed ankaŭ kulture la formalan malamikecon, kiu
ekzistis dum la dua mondmilito. Tiu situacio ne estas komparinda kun tio, kion
ni trovas en Orienta Azio. Krome, mi nenie vidis esperantigon de tiaj
franc-germanaj lernolibroj historiaj, nek komentarion en Esperanto pri la
valoro de tiuspeca verka entrepreno. Mi tial sentas la devon insisti pri la
unika valoro de la orientazia lernolibro. Certe brazilanoj bone komprenas, ke
neniu venus al la ideo verki nun kredindan komunan lernolibron pri la moderna
historio de la Amerikoj. Kaj mi sincere petas vin ne demandi, kian sencon havus
pensi tuj pri simila komunhistoria projekto por la sudazia regiono. Iuj utopiaj
pensoj trafas la sojlon de konkreta efektivigeblo pli frue ol aliaj.
Sinjorinoj kaj sinjoroj, kiamaniere
vi mem, konkrete, povas partopreni la firmigadon kaj diskonigadon de nia
esperantista pakto kun la tagiĝo? Kiuj utopiaj agoj elsaltos el viaj magiaj
manoj? Vi certe mem iniciatas multon. Tamen, ĉu mi rajtas fari unu-du
sugestojn?
Unue mi konkrete sugestas ion tuje
fareblan. Kiam Mahatma Gandhi volis veki nin baratanojn al la neceso
propraforte liberiĝi el sub la kolonia jugo de la britoj, li petis, ke ni faru
volontulan laboron ĉiutage – ke dum minimume duona horo ĉiutage ni propramane
ŝpinu per ŝpinrado. Tiel ĉiu baratano rekte, persone partoprenu la produktadon
de ŝtofo kaj kontribuu al la malfortiĝinta teksaĵa industrio de Barato. La celo
de tiu alvoko de Gandhi estis redukti nian dependecon de la vestaĵoj, kiujn
Britujo amase produktis kaj trude vendadis al ni. La baratanoj de tiu epoko
mobilizis sin ĉirkaŭ tiu konkreta volontula laboro. Inspirite de tiu ideo, mia
patro Arun Dasgupta iam diris al mi: Probal, vi esperantistoj, kiuj volas krei
socian teksaĵon de la homoj el la tuta mondo, devus ĉiutage traduki dum almenaŭ
duonhoro. Traduki estas la lingva ekvivalento de ŝpinado.
Bonvolu ne pensi, ke mi insiste petas,
ke ĉiu esperantisto kontribuu ĝuste per la tradukado de altkvalitaj beletraj
tekstoj, kiujn oni tuj aperigu. Certe ne al ĉiu individuo tia laboro konvenas. Ni
pensu al la infanoj. Ni ja ne devus kredigi al ili, ke la arto traduki estus
facilega. En la lernejaj Esperanto-programoj, pro la agordoj de la moderna
lingvo-pedagogio, tute ne rolas rekte la tradukarto. Tamen, infanoj lernintaj
iom da Esperanto ĝuos la sperton regule traduketi el Esperanto en sian gepatran
lingvon, ekster la kursa horaro, lude kaj plezure, sen konsideroj pri aŭtoraj
rajtoj kaj eldonebleco – same kiel oni biciklas aŭ naĝas sen nepre konkursi kun
ĉampionoj. Mi ĉefe sugestas, ke la esperantista komunumo diversmaniere
reliefigu la valoron de la tradukado kaj la gravecon de niaj tradukistoj, tre
ofte neglektataj. Traduki estas pontofari inter lingvoj. Esperanto kiel
pontolingvo estas natura aliancano de absolute ĉia tradukado en la mondo, ankaŭ
inter la portugala kaj la hispana, inter la germana kaj la ĉina.
Mia dua sugesto estas, ke teksante
la socian ŝtofon vi ne nur atentu al diversaj longdistancaj partneroj, kion
kuraĝigas la transnacia retoriko de Esperanto, sed ankaŭ pensu pri la marĝenaj
socianoj neglektataj en via propra socio. En ĉiu lando troviĝas evidentaj aksoj
de tia malegaleco. La urbanoj havas pli da avantaĝoj ol la kamparanoj. La
viroj, ol la virinoj. La junuloj kaj mezaĝuloj, ol la maljunuloj. Kiam vi
lingve ekzercas vin por plibonigi vian Esperanton, provu tuŝi la temon de tiuj
malegalecoj en via interparola kaj skriba repertuaro. Ne nur babilu pri la kutimaj
agrablaj kaj facilaj temoj. Kompreneble ne troigu la fortostreĉon; nepre ne
perdu la gajan bazon de la Esperanta sociumado. Memoru, ke la celo de la
iniciatoj, pri kiuj ni pensas hodiaŭ, estas festi la tagiĝojn, la komencojn. Ne
forgesu la principon, ke ni devas kutimiĝi al la facilaj ŝtupoj antaŭ ol sufiĉe
forti por la pli penaj ŝtupoj. Sed inter la komencoj gravaj al ni aperu ankaŭ
la malfacilaj klopodoj fari ian komencon por konscii diversajn sociajn
malegalecojn inter ni, kaj apliki la forton de la esperantista amikeco al tiuj
demandoj. Se ni povas nenion pli konkretan fari por helpi, ni almenaŭ aŭskultu
unu la alian. Trovi aŭskulteman amikon jam duonigas la ŝarĝon, kiun devas porti
suferanto.
Espereble vi ne pensas, ke mi
emfazas komencojn nur pro retorikaj kialoj. Tute ne. Mi emfazas la komencojn,
ĉar nur imperiistoj akaparas al si la rajton tuŝi per siaj krudaj, intervenemaj
manoj la tutan gamon de la viveroj en fremda socio. Liberaj homoj kune
iniciatas komencojn. Ili ne klopodas anticipe fiksi la kompletan tagordon de
libere fluanta konversacio. Kiam la homaro estos sukcesinta pri tuta serio da
komencoj, tiam la mezo de nia planeda rakonto spontane prezentos sin al ni. Neniu
ja devos ion iniciati por atingi tiun rezulton. Niaj planoj estu sisteme
komencemaj, utopiaj; la realon sekvontan post tiuj komencoj ni ne bezonas plani
– la realo eĉ tro trude invadas nian spacon, kaj ĝuste niaj utopioj povas iom
bremsi tiun invadon. La Esperanto-movado elektis por sia standardo la verdan
koloron. La verdo simbolas la junon, la komencojn, la printempojn. En la jara
ciklo, vivu la printempo! En la taga ciklo, vivu la tagiĝo! Vivu nia pakto kun
la tagiĝo!
0 Comments:
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home