Tuesday, December 16, 2008

Mesagxo al la Zamenhof-taga konferenco en la pariza sidejo de Unesko

Mesagxo de Probal Dasgupta al la pariza konferenco 15 dec 2008 pri 'Esperanto: egalrajteca lingvo'

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Estas granda privilegio povi adresi al vi kelkajn vortojn. Ni dankas al la pola delegacio kaj al la litova delegacio, kiuj kunorganizis kun ni cxi tiun konferencon pri 'Esperanto: egalrajteca lingvo' sur la sojlo de la centkvindekjara jubileo de la iniciatinto de Esperanto, Lejzer Ludwik Zamenhof. Cxi tiu konferenco pontas inter du UN-jaroj – la Internacia jaro de lingvoj 2008 kaj la Internacia jaro de interpacigxo 2009 – kaj ankaux la Internacia jaro de lernado pri lingvaj rajtoj 2009. Ni trovas nin evidente cxe momento, en kiu la temoj de lingvaj rajtoj, de paco kaj de interpacigxo konvergxas – sur la pioniran figuron de Zamenhof, al kiu la strebado al lingve egalrajta mondo sxajnis nepra premiso por la paco kaj interpacigxo.

Kiel vi sendube scias, meti Esperanton kaj gxian iniciatinton Zamenhof sur la oficialan kulturan mapon de la mondo estis institucia atingo gxuste de Unesko. Tamen, en 1954, kiam Unesko prie rezoluciis dum sia konferenco en Montevideo – aux tempe de la centjara jubilee de Zamenhof en 1959 – aux ecx en 1985, kiam Unesko reemfazis sian pozitivan takson pri la kontribuo farita de la Esperanta komunumo al la interkultura komprenigxo – la internacia komunumo ankoraux ne plene konstatis, kion signifos por ni cxiuj la pionira laboro de Zamenhof.

Se mi rajtas komenci sur la enhava flanko, nur en la lastaj jaroj la internacia komunumo komencis kompreni, ke ne nur la ekonomiaj malegalecoj spronas rankoron, malamikemon kaj militon; ke la malegala aliro al la lingvaj, kulturaj kaj intelektaj rimedoj negative efikas sur la homan bonfarton kaj la internacian stabilecon; ke konservi la lingvan kaj vivan diversecon de la planedo estas nepre por ke la estonteco ne estu makdonalda. Cxi tiuj komprenoj estis kernaj al la mesagxo de Zamenhof kaj animas gxis hodiaux la tagordon de la Esperanta movado.

Se mi transiru de la enhavo al la formo, la civilsocia iniciato lancxita de Zamenhof – la Esperanta movado – ne simple lobie turnis sin al la nacisxtatoj. Lia iniciato vartis komunumon, kiu bazigxis sur komunaj kulturaj valoroj, flegas alternativan vivstilon nekonsumisman, kaj kontrauxas blindan akceptadon de la tagordoj de nacisxtatoj. Estas hodiaux vaste agnoskate, ke la laboron flegi la valorojn neprajn por la kvalita estonteco de la surtera vivo povas tauxge fari sur la internacia nivelo nur koalicio gvidata de civilsociaj agantoj. Kongrue kun tio, la internacia komunumo – kaj specife Unesko – evoluas al reagordo, kiu donas al la civilsociaj vocxoj egalan rolon en la decidado pri la publikaj strategiaroj.

Grandparte danke al la fortostrecxo, kiun gvidis Unesko tra la tuta 2008, la publiko hodiaux pli klare komprenas la gravecon konservi la riskigxintajn kaj margxenigitajn lingvojn kaj protekti la interesojn de iliaj parolkomunumoj. Kiel vi scias, jen demando, pri kiu la Esperanto-movado kerne okupigxas jam de la tempo de Zamenhof. En la kadro de la cxi-sektora agado de Universala Esperanto-Asocio – kuna agado kun Unesko ekde 1954 – mi volus mallonge substreki tri punktojn.

Unue, la aliro de UEA al demandoj rilate la malegalecon ne sekvas metodon de malordiga, plendo-kria agitado kun la celo gxeni la laboron de aliaj. La esperantistoj cxiam trovigxis inter la cxefaj arkitektoj de la pozitiva aliro, laux kiu prioritatas la rajtoj kaj disponigendoj. Juna auxstralia diplomato, la esperantisto Ralph Harry, verkis la unuan malneton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, surbaze de kiu oni gxismarcxandis la finan tekston. UEA formale akceptis statuterojn pri homaj rajtoj jam en 1947, unu jaron antaux la UDHR mem. Al ni gravegas esti parto de la solvo kaj ne parto de la problemo. Ni notas kun plezuro, ke la civilsocia aktivismo gxenerale nun evoluas al la rajtoj kaj disponigendoj.

Interalie disponigendas al la monda publiko egala aliro al la kultura kaj literatura heredajxo de la homaro. UEA, reage al la uneska alvoko pri konkretaj pasxoj por antauxenigi la interkomprenon kulturan, egidis ekde 1961 libroeldonan programon – la serion Oriento-Okcidento. Tiu cxi specifa korbo da pintaj tradukoj tipe ekzemplas la multe pli grandan tradukaron disponeblan en Esperanto. Mia dua punkto estas, ke la tradukitajxaro aperinta en Esperanto estas sxajne la plej ekvilibre multfonta tradukaro havebla en iu ajn lingvo hodiaux. La publika opinio en la Esperanta komunumo aktive apogas ekvilibre multfontan tradukaron kiel celon, diference de la eldonantaro aux legantaro en la angla aux la franca aux la germana.

Mia tria kaj lasta punkto temas pri la esploroj pri la publika strategiaro. Kiam UEA rimarkis, ke la socilingvistoj de si mem ne baldaux komencos la seriozan esploradon pri la lingvo-elektoj en la publikaj institucioj, gxia sciencularo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado, lancxis la revuon Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, kiu ekde 1969 sukcesis establi la lingvo-politikon kiel gravan sciencan entreprenon kun solidaj efikoj sur la edukon kaj la politikon. Jen tereno, sur kiu UEA intime kunagas kun edukistoj, lingvistoj, politologoj, ekonomikistoj kaj aliaj samentreprenanoj, kiuj ne havas komune kun ni la intereson pri Esperanto. Ni laboras por la interesoj de cxiuj parolkomunumoj en la mondo, ne nur por la disvastigo de Esperanto. Sinjorinoj kaj sinjoroj, ne estas hazarde, ke niaj pintaj poetoj kutime parolas la hungaran aux la islandan aux la katalunan. Vi devus rigardi la komunumon de Esperanto-parolantoj kiel ian koalicion, kiu reprezentas la interesojn de la pli malgrandaj lingvoj. Mi fine dankas vin pro tio, ke vi trovis la tempon por auxskulti nin en tiu cxi grava momento – kiam la internacia komunumo metis sur sian praktikan tagordon la seriozan kaj justan mastrumadon de la lingvaj kaj kulturaj rimedoj de la homaro. Estas por ni granda plezuro labori kun vi cxiuj.

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home