Kopenhago signifu reagordon
(Ferma parolado, Universala Kongreso de Esperanto, Kopenhago, 2011)
Ni, kiuj volas esti aŭdataj de ĉiuj, iom paŭzu
por aŭskulti iun. Ni, kiuj aspiras ŝanĝi la prilingvajn agordojn de ĉies
pensado, kongresos ĉi-jare en tiu Kopenhago, kies apartan, glosematikan skolon
de la lingvistiko iam gvidis Louis Hjelmslev. Kian mesaĝon li postlasis?
Li emfaze pledis por pensmaniero, kiu egalvalorigas
la parolan kaj la skriban substancojn de unu sama lingva formo. La
metodojn de Ferdinand de Saussure li trovis tro tendence parolpartiaj. La
parolismo miskondukas nin en la ideon, ke la parola lingvo havus esencon
naturan, al kiu fuŝemaj homaj manoj alportus skriban suplementon ‘nur’ kulturan
kaj do eksterteman al la vera scienco. Bone, sed ĉu tio aparte gravu al ni?
Se ni celas homarskale kompreni la evoluon de la
kulturaj kapabloj, ni finfine devas forlasi la aksojn oriento/okcidento aŭ
nordo/sudo. La plej frua civiliza modelo, kies egiptan efektivigon ĉiuj
ikonigas sed kiu ampleksis ĉiujn pracivilizojn, starigis ŝtaton bazitan sur la
skribarto. La reĝon helpis pastroj, kiuj monopole scipovis skribi. Iliaj oficialaj
kajeroj regis ĉies vivojn kaj mortojn. Ili funkciigis tutlandan adoradon de
dioj, sub kies pastrare administrata egido la reĝo unike rajtis regi.
Ĉu ni en postaj ondoj de la civiliza aventuro draste
malmuntas la hierarkian skribismon de tiu falsdia strukturo favore al la
horizontala parolismo de iu aŭtenta demokratio? Tro facile ni saltas al tiaj
naivaj kontrastigoj. Niajn parlamentojn ja ne egidas pli sanktaj dioj (nomu
ilin ‘voĉo de la popolo’ aŭ kio ajn), ol iam animis la legitimecon de reĝa
trono. La tuta bunto de niaj aventuroj aperas en la diversaj historioj, per
kiuj ni prisekvis la duoblan aventuron de la homara pluiro.
La popoloj bezonas ian ŝtatan aparaton por ke la
socioj funkciu organizite kaj efike. Sed la homaran aventuron igas ‘duobla’ la
fakto, ke ni kaj bezonas la aparaton, kaj bezonas ĝin bridi; alie ĝi formanĝas
nin anstataŭ permesi, ke ni rajdu sur tiu leono. La parlamenta demokratio estas
komenca ŝtupo en tiu procezo de malsovaĝigado de la ŝtato. Ĉi tiu ŝtupo baziĝas
sur la ĉiesigo de la skribarto – ne sur ĝia malmunto favore al ia parolismo.
Esperanto reprezentas duan ŝtupon. En ĝia skribiteco
kuŝas nia sekreto. Nome, la laŭlandaj elitoj malvere propagandis la skribajn
lingvojn de la landaj lernejaj sistemoj kiel ‘naturajn’ lingvojn; sed fakte nia
lingvo, pli konscie skriba ol la gentaj skribaj lingvoj, donas al ĉiuj la povon
transiri al popole posedata historia aventuro efektive ĉiesa. Esperanto estas
lingva ŝlosilo al pli serioza demokratio.
Kiel tio rilatas al Kopenhago? La grava sed
neglektata postlasaĵo de la kopenhaga skolo de Louis Hjelmslev ankoraŭ ne
superis la hegemonion de tiu parolisma aŭ senperisma iluzio, kiu plue katenas
la aktuale praktikatajn skolojn de lingvistiko. Estas malfacile en la nuna
situacio entute interveni sur tiu tereno kaj provi modifi la regantajn
opiniojn. Kial?
Ĉefe ĉar, ekde la okdekaj jaroj, la diversaj
tendencoj fasonis pragmatikan kunvivan strategion. Oni aranĝas liveron de
karieraj niĉoj al ĉiuj tendaroj, kondiĉe ke ĉiu skolo ĝentilule ĉesu
demandosigni la premisojn de aliulaj skoloj. En la nomo de batalĉeso, ĉi tiu
evoluo fakte sufokas la pluiron de la lingvistiko kiel intelekta kaj morala
entrepreno. Tia stagno senigas la popolojn de la mondo – precipe la marĝenigitajn
– je la rajto fasoni propran, transliman, homaran historion, kiun ne tenos ostaĝe
iuj naciaj elitoj.
En Kopenhago, ni povas fasoni novan aliancon, en kiu
rolos ankaŭ simpatiantoj al la hieraŭaj elitoj nun senpovigitaj, ekzemple ŝatantoj
de la heredaĵo de Louis Hjelmslev. Eble eksaj fortularoj nun senvoĉigitaj sub
la hegemonia reĝimo propagandanta parolisman amaskulturon kaj diversaj jam
delonge senvoĉaj batalantaroj povos lanĉi novan konversacion pri la komune homa
aventuro. Eventuale ni povos kune serioziĝi pri la komuneco de la homa historia
aventuro, kiun ni ĉiuj heredas, anstataŭ pri disduigoj sub la standardoj de ia
nordo aŭ sudo, oriento aŭ okcidento. Se jes, ni povos lerni ne nur de la danoj,
kiuj partoprenis la kopenhagan skolon de la lingvistiko, sed ankaŭ de la
diverslandaj partoprenintoj en la kopenhaga pintkunveno pri la planedo tero en
2009. Kopenhago signifu kaj la danojn, kaj la eksterlan-danojn, kiel ĉiam diras
Kimo, nia ikona kantanta dano. Li ne estas viktimo de la nurbuŝisma ideologio;
lian voĉon regule suplementas la akordeono, kiel nian voĉon la skribiloj. La
ideo, kiun praktikas Kimo, ne povas ne esti nia ĉefa standardo, ĉu ne, gejunaj ŝatantoj
de lia muziko? Mi esperas ankaŭ pri koalicio inter la generacioj en Kopenhago!
0 Comments:
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home