Omaghe al Marjorie Boulton
Estimataj,
La forpaso de Marjorie Boulton estas
por mi perdo tute persona. Mi konis ŝin jam ekde 1977: en la hejmo de Baldur mi
havis la okazon tagmanĝi kun ŝi, Juan Régulo kaj la familio Ragnarsson. Ŝi tuj
post la kongreso iniciatis personan plumamikecon. Preter la regulaj – kaj sufiĉe
intimaj – interŝanĝoj leteraj, mi senpere kunlaboris kun ŝi en la somera
kursaro en Barlaston en 1988. Tiufoje ŝi gastigis min en sia oksforda hejmo kaj
babilis pri ĉiuj kaj ĉio. Tuj post tiu ŝtupaltiĝo de nia konateco, aperis la aŭtobiografio
de mia patrino, Mi juna, kaj Marjorie skribis por laŭte esprimi sian ŝokiĝon
pro la ekscio, ke ŝiageneraciaj barataninoj devis en sia infanaĝo renkonti
blatojn en la necesejo. Mi revizitas – en tiu ĉi momento de persona kaj
kolektiva omaĝado al unu el la plej gravaj poetoj en nia literaturo – tiun ŝian
krian reagon pri blatoj por emfazi, ke ne nur la senĉese menciataj katoj
popolis la bestoĝardenon de Marjorie, kvankam ni povas antaŭvidi, ke multaj omaĝantoj
nun inundos la reton per komentoj pri ŝiaj katoj.
Tiun katomanian ŝablonon ŝi mem
kreis kaj nutradis. Mi estas krome konvinkita, ke la plej prisatireblaj
aspektoj de ŝia funkciado, sur kiuj baziĝis la surpodiaj spektakloj de ‘Fraŭlino
Barlaston’, estis partoj de la masko – aŭ la kiraso, se vi preferas – per kiu ŝi
defendis unikan privatecon en vivo tiel vaste dediĉita al la publiko. Ni en la
Akademio de Esperanto, vice de kiu mi verkas ĉi tiun personan omaĝon, kaj pli ĝenerale
la esperantistaro, rigardante Marjorie kiel figuron unike nian, foje
pretervidas la fakton, ke en la anglalingva mondo Marjorie vaste servis al la
universitataj studentoj per serio da lernolibroj. La anatomio de poezio,
ili titoliĝis, kaj La anatomio de la prozo – de la teatraĵo – de la lingvo –
de la romano – de la beletristiko. Same kiel la niamedie vaste konata Faktoj
kaj fantazioj, ankaŭ tiuj lernolibroj de Marjorie furoris; ili sukcese
alparolis ĉiujn studentojn de meza inteligento kaj estis tiel helpaj, ke la
eldonejo Routledge reaperigis ilin post jardekoj da elĉerpiteco.
Ŝi sisteme prezentis sin kiel neorganizitan,
socie mallertan kaj cerbe nur mezkapablan sinjorinon, pro konsideroj strategie
klarvidaj. Ŝi celis maksimume servi al la meza klientaro kaj kunteni la
publikon ne nur intelekte sed ankaŭ emocie. Tial ŝi volonte proponis sin kiel
celtabulon de persona ridindigo. Ŝi sciis, ke per tiu sentimiga vojo ŝi eniros
ne nur la cerbon sed precipe la koron la lernantoj. Mi ne fantazie atribuas al ŝi
tian strategiemon. En 1988 ŝi rekte diris al mi, ke verkante Faktoj kaj
fantazioj nur por progresintoj ŝi sciis, ke ŝi ne povus elteni la emocian
streĉon verki lernolibron elementan. Tiu tasko, pro evidentaj pedagogiaj
kialoj, signifus prezenti normalan familion, ŝi diris. Temus pri ŝarĝo, kiun ŝi,
portanto de persona amtragedio skeme-ombre konata al la legantoj de ŝia poezio,
malvolis preni sur sin.
Dum siaj finaj jaroj, kiam la
sanstato ne plu permesis al ŝi vivi memstare, Marjorie sentis sin ŝarĝo al siaj
prizorgantoj. Ŝi estis nete ferminta siajn kajerojn, ŝi ne kredis lasi taskojn
nefinitaj, kaj ŝi flegme, pacience atendis la finon de sia vojaĝo. Tiu fino nun
prosperis al ŝi. Homo, kiu tiel majstre tordis la konvenciojn por povi klarvide
ekzisti en ironia, satira dimensio, sendube ne atendus de ni konvencie ploran
adiaŭon al ŝia surtera vivo. Mi detenas min de listigo de ŝiaj treege multaj
atingoj kaj agnoskiĝoj, krom mencii ŝian atutan biografion de Zamenhof, kiu
alportis novan ondon en la zamenhofologion – dirante tion, mi citas Humphrey
Tonkin, vi ĉiuj scias, ke mi ne rajtas propravoĉe paroli pri tiaj aferoj ĉar mi
ne havas fakan kompetenton pri la frua historio de Esperanto. Se mi tamen
sentas, ke mi rajtas entute paroli pri tia temo, tio grandparte ŝuldiĝas al la
kuraĝo, kiun donis al ni Marjorie Boulton. Marjorie, unu el niaj pintaj
korifeoj, dumvive surhavis la maskon de mezkapabla homo por doni potencon al ni
aliaj, kiuj kun meza kapablo tamen devas plenumi defiajn taskojn. Ni lernu de ŝia
inspira ekzemplo kuraĝigi aliajn ĉirkaŭ ni, en niaj diverse defiaj labormedioj.
Tial mi finas la omaĝajn vortojn dirante, simple: kuraĝon.
Via
Probal
1 Comments:
Tre bela omaĝo! Dankon!
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home