Thursday, May 28, 2009

Facila por kiu?/ Aperitive pri la salata saluto (revuo Esperanto okt 2007)

Facila por kiu?

au:

Aperitive pri la salata saluto

Probal Dasgupta

(teksto aperinta en la revuo Esperanto, oktobro 2007, p 195)

Kiam mi estis junulo, aliaj junuloj instruis min, ke en nia kamaradaro la norma maniero saluti estas diri ne “saluton!”, sed “salaton!”; tiel ni stampas la lingvon nia propra, junulara. En multaj kuirartoj la salaton oni prezentas aperitive, antaux la cxefpladoj. Mi volas prezenti iom da pensoj pri la salata saluto kiel aperitivon; en postaj numeroj – mi devas averti la palatojn, kiuj eventuale tion ne sxatas – sekvos pli spicitaj tekstoj.

Junulo enhejmigxinta en Esperanta subkulturo, kiu uzas tiun salatan saluton kiel sinmarkan sxiboleton, volonte kaj do facile kunuzas tiun markilon kun aliaj junuloj. Sed estas io sekreta pri tiu sublingvo, cxu ne? Estas io intima, kio delikate forbaras la senkomprenajn eksterulojn. La gestoj, per kiuj “ni junuloj” stampas la lingvon kiel specife “nian”, igas tiun sublingvon pli komforta, pli facila por “ni”. Sed la samaj gestoj, kompreneble, igas la junulan sublingvon pli malfacila por la nejunuloj. Precize tio, kio intensigas la solidarecon inter la gejunuloj uzantaj tian intiman signaron inter si, deklaras la nejunajn homojn eksterrondaj.

Felicxe, ke neniu ankoraux atakis la junularon rilate tiun emon konstrui propran lingvan ejaron. Oni ne provis apliki la facilismon aux la fundamentismon tiel senescepte. Alie oni venus al la ideo deklari la junulan novemon kontrauxfundamenta – aux almenaux malkongrua kun la sankta esperantista devo cxiam funkcii diafane rilate al cxiuj eblaj auxskultantoj.

La junulara emo stampi la lingvon kiel sian sxajnas al mi absolute kvila (mi kutime uzas tiun dedekstran mallongigon de “trankvila” private, kiel junulajxon, pro mia maljunula deziro prezenti min pli june ol mi vere rajtas). Gxi estas tute konforma al la facilismo, se vi memoras, ke ankaux la junularo rajtas muldi lingvon facilan por la propra uzo. La demando do farigxas: facila por kiuj?

Mi promesis aperitivon, ne pladon. Vi do tuj komprenos, kial mi lasas al vi la digestadon de tiu demando kaj ecx ne malneton de respondo surtelerigas. Fartu bone, kaj gxis …revado!

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home