A-Kvo
Saluton, kunfestantoj de la Zamenhof-tago 2011,
En julio 2012 festos sian centdudekkvinjaran datrevenon la internacia lingvo Esperanto. Tiu jubilea jaro komencighas nun. Diverse oni direktos siajn energiojn chi-jare.
La estraro de UEA baldau institucie komunikos al la publiko nian proponaron por la jaro, kiun bonvolu ne miksi kun tiu chi probala prediko ne okazanta sub estrara egido.
ILEI kaj UEA kune kun aliaj organizajhoj planas apartan kampanjon 125, per kiu fluigi novan sangon tra la arterioj de nia lingvo-instruado.
EEU deklaris jaron Tibor Sekelj. Chi-konekse mi povas kontribui nur la anekdotan fakteton, ke en la 80aj jaroj mi estis tre kontenta persone renkonti Tibor post jaroj da admira legado de liaj verkoj. Sed evidente tiuj felichuloj, kiuj dum jardekoj konis lin, au fake prikonas lian epopean karieron, au disponas pri malpublikaj fotoj kaj manuskriptoj, nun kapable kaj entuziasme konatigos lin en kaj ekster Esperantujo, kaj sendube kaptos la okazon por konatigi ankau la jubileon de Esperanto mem.
Mi kaptas la okazon por reliefigi mian percepton, ke la baza klopodo de la esperantista kolektivo – atingi ion en la internaciaj forumoj bazitan sur nia uneska atingo de 1954 kaj motivitan per nia starpunkto rilate la lingvan justecon kaj la homajn rajtojn – tro ofte reliefigas koliziemon kontrau difinitaj maljustaj aranghoj kaj strukturoj. Por unuopa esperantisto, ne plu estas klare, kiamaniere ni povas persone esperantisti en nia vivado. Kompreneble nia partopreno en la kampanjoj kaj nia deflanka vivuado al la atletoj, kiuj niavice kuras sur la internaciaj kurejoj, povas doni iom da senco al nia vivo. Sed la interna ideo de Esperanto bezonas ion pli.
Por ke la esperantistoj restu fundamente shatantoj de la amikeco kaj de la pontofara entrepreno, ni devas povi bonvenigi kaj iniciati pontofaradon ankau en la interpersona ekzisto.
Ni estu rezolute kaj kerne movado de memkonsciaj gastoj de la tero, kiuj lernas gastigi unu la alian. Tio ne nepre signifas, ke ni chiuj devas tujtuje farighi mediismo-kleraj agitantoj (vidu chi-subsube la klarigojn pri ‘Modelo Sep’ por tio, kion mi sugestas al la aktivaj mediistoj inter ni), sed la esperantisteco ja havu por chiu el ni vivipovan personan sencon.
Mi persone volas hodiau proponi al vi realigeblan jubileo-jaran kampanjon, per kiu vi chiuj povos ekde 2012 teni pli alte la verdan standardon en viaj loghlokoj kaj viaj landoj. En la barata sagho oni diras, ke elefanto instruas al la eksteruloj per siaj dentegoj, sed al sia intima rondo per la bushinternaj dentetoj. Utilas do dividi la predikon en dentegan parton aleksteran kaj dentetan parton por la samideanaro. Mi etikedas la ideon per mia nomo kaj tiu chi tago simple por faciligi vian vivon, meze de diversaj aliaj lanchajhoj de la jaro. La ideo mem ja ne estas originala. Rigardu ghin kiel praktikan konkretigon de la pakajho de Ivo Lapenna, kiu el la zamenhofa interna ideo faris pli homrajte kaj kultur-enhave orientitan version nomatan de li ‘humaneca internaciismo’. Chu vi ne relegis lastatempe liajn tiutemajn prelegojn? Tiam bonvolu reiri al ili hodiau! Okaze de la Tago de la Esperanta Libro, achetu iun libron au kompaktan diskon de Lapenna au por vi mem au por iu uzonto en malprospera lando. Permesu al mi la shercon, ke tio farighis facila tasko en tempo donanta al pluraj el niaj landoj la nekutiman etikedon “lando eksprospera”.
La alekstera versio de la probala z-taga ideo
Ni chiuj ghissate audis pri malnova mezuro, la tiel-nomata I-Kvo, la inteligento-kvociento. En la lastaj jardekoj ni foje audas ankau pri piednoto al la I-Kvo; ghi sin nomas la E-Kvo, la emociinteligento-kvociento. En lingvoj kun aparta kvo-tipa litero oni uzas la formojn IQ kaj EQ, kiujn ni evidente ne kapablas legi per niaj kompatindaj esperantistaj okuloj, do mi helpas min per la anstatauajho ‘Kvo’. Nun auskultu, mi petas.
Mi proponas, ke ni vendu al la publiko post I-Kvo kaj E-Kvo novan kvocienton, kiun ni nomu A-Kvo – la amikec-kvociento. Atentu vian rajton paralele nomi ghin afablec-kvociento, agrablec-kvociento, se tio helpas viajn tradukojn en la etnajn lingvojn. La oficiala nomo estu simple A-Kvo, kaj ni uzu la vorton “amikec-kvociento” kiel la plej kutiman dismeton de la akronimo.
Al la ekstera mondo, ni kiel eble plej simplu. La marko A-Kvo kaj la vorta dismeto de tiu akronimo klarigu sin mem. Anstatau verki komentariegon pri tiu marko, mi nun transiru de tiu chi ekzotera sektoro al la esotera laboro de la elefantobushaj dentetoj.
Aliaj pli kapablaj verki komentarion aleksteran, se ili trovos tion utila kaj necesa, bonvolu verki propran suplementon al tiu chi mia nekutime mallonga tekstero. Nun sekvas tekstero de la kutima probala longo; bonvolu senti vin liberaj oscedi; ghuste pri la oscedoj kaj niaj karakterizaj enuoj temas, fakte.
La samideanara versio de la probala z-taga ideo
En niaj propraj medioj – en la asocioj, regionaj societoj, lokaj kluboj, kongresoj, renkontighoj, festivaloj, verde parolantaj familioj, chie – ni devas ekde nun, krom kultivi Esperanton mem kaj ghiajn konatajn plukonstruajhojn, vendi al nia verda publiko la markon Esperanto-pluso.
Treege longe ni ofereme pioniris la altkvalitan internacian gastigadon. Ni bonvenigadis eksterlandajn gastojn sur la skalo de kolektivaj aranghoj kaj en niaj hejmoj per au malper Pasporta Servo. Kun ama zorgo kaj kun lauregione diversgrada rigoro ni kunmetadis kongresojn, kunloghadojn, restadojn plej diversajn. Ni maksimumigis la fizikan au kulturan komforton, foje ech ambau, de niaj gastoj. Tiu gastiga etiko farighis nedisigebla parto de la esperantisma kulturo. Ni chiuj scias tion.
Ni konsideru tiun tagorderon atingita (kvankam ghi restas daurigenda por ke tiun atingon ni ne perdu). Nun temas pri Esperanto-pluso, kaj monda ekonomia krizo donas al ni tre taugan okazon por lanchi ghin, kvankam ni kompreneble diru ne tion, sed ke spronas nin la magia cifero cent dudek kvin.
Denove, por ke plej simplu kaj disvastigeblu la ideo, mi proponas, ke la marko Esperanto-pluso estu sia propra komentario. Ghi estu diverse interpretata de la diversaj uzantoj kaj … vastigantoj. (Mi lasas kiel ekzercon por vi retrovi, kiu kiam oftege uzadis la verbon vastigi. Solvohelpilo: memoru, en kies datreveno ni interparolas.)
Tamen, char iuj el vi shatas ekzemplojn, mi prezentas kelkajn konkretajn modelojn de tiu chi speco.
Modelo unu: Kelkaj medioj aparte peze spertas la sharghon de la gastiganteco. En tiuj rondoj oni plendas kaj bendas pri la sendanka laboro, pri siaj personaj elspezoj neniam rericeveblaj, “mi tute ne disponeblas al miaj familianoj, kiuj hazarde ne esperantistas, kaj mi troege disponebladas al tiuj eksteruloj senchese fluantaj tra mia vivo”, fu, kiom la sankta afero postulas de mi senfinajn oferojn che sia altaro! – Al tia medio lau mi aparte taugas versio de Esperanto-pluso, kiu emfazas la novan kategorion de sinoferaj gastoj. Por povi amuzi sin kune, la gastoj kaj la gastigantoj nomu sin ‘samoferanoj’.
En la modelo ‘samoferanoj’, temas antauprepari praktikajn aranghojn, por ke iuj el la gastoj venantaj al kongreso partoprenu la organizan laboron mem. Ili akceptu pli malfrue venantajn gastojn en la stacidomo au flughaveno. Ili dejhoru che tiuj kongresejaj gichetoj, kie ne nepras kono de la lokaj lingvo kaj mapo. Ili respondecu lingvo-plibonige partneri dum la kongreso lokajn komencantojn au progresetintojn. Se temas pri arangho, kie pri la manghoj respondecas lokaj kuirantoj, pakantoj, surtabligantoj, telerlavantoj, la samoferanaj gastoj partoprenu tiujn laborojn.
Por ke la modelo ne mem plipezigu la sharghon de la aranghado de kongresoj, oni noveme dispartigu la repertuaron de la oferadoj por identigi diversajn talentojn che diversaj samoferanoj. La zodiaka klasigo metas nin en naskomonatajn kategoriojn; la sociekonomia analizo identigas nin kun nia socitavolo au la laborkapabloj flegataj en niaj hejmoj; la movadologio faras el ni organizemajn, cerbumemajn, kaj simple umemajn ulojn; sendube ni povas lude krei malpli angora-vekajn dispartigojn – la decido aranghi la samoferanan kunlaboron mem naskos pliajn manierojn agnoski la diversecon de niaj personecoj kaj laborstiloj.
Modelo du: Ghis nun la esperantistoj ofte traktis la transnacian uzadon de ekskoloniaj lingvoj (kiel la angla, la franca, la portugala, la hispana), ekzemple en la esperantistaj medioj en triamondaj landoj, kvazau atakendan rivalon al nia propra propono de universale uzota neutrala lingvo. Tamen, kiel mi scias proprahaute, multaj ekskolonianoj, ekzemple en Malajzio au Nigherio au Benino au Angolo, havas la bezonon pruvi, ke pro la historia ligo (finfine rigardebla iom neutrale pro la tempa distanco de la atrocajhoj de la koloniismo) ili nun povas senti sin ne nur sklavoj de tiuj lingvoj, kiel iam, sed ankau plenrajtaj kunposedantoj. Kiel kunposedantoj, ili ekzemple devus nun povi pruvi sian kapablon legitime suplementi kaj modifi la verkaron en la juro, la natursciencoj, la beletro ktp en tiuj eksmastraj lingvoj kaj postuli de la europaj parolantaroj de tiuj lingvoj seriozan rekonon kiel kunposedantoj. De la idaj generacioj en tiuj eksaj mastrolandoj oni atendas ne riparajn agojn por forvishi de sur la paghoj de la historio la atrocajhojn faritajn de la antauulaj generacioj, sed ja minimume vivuadon al tiu nova atleteco de nove kamaradaj landoj.
La esperantistoj en Europo bonvolu ne flari minacon al la monda rolo de Esperanto en chiu uzo de la ekskoloniaj lingvoj fare de la ekskolonianoj – sed male komencu rekoni en tiu uzado alian vojon por malkonstrui la iamajn ekspluatajn rilatojn inter la gentoj.
Mi rekonas, ke pri la angla estas pli komplike, ol la jhusaj komentoj bildigas. Komence, do, aplikantoj de Modelo Du eventuale volos sin limigi al la neanglaj eksimperiaj lingvoj por tiu chi rol-aliiga ekzerco. Lau mi, se komencanto en Benino volas ekzemple paroli al la vizitanta Mireille Grosjean en la franca, tio devus esti en ordo, kaj Mireille devus povi sen kulposento respondi en la franca.
Kiel krei konkretajn ekzercojn el tiu chi ideo? Kiel traduki Ekzemplon Du en veran Modelon Du? Char mi ne mem apartenas al koloniestrinta socio, bedaurinde mia propra fantazio ne kapablas chi-terene krei ideojn vere funkciontajn por la praktika celo. Mi tial petas tialandanojn jungi sian fantazion al tiu chi charo.
Modelo Tri – Multaj ekzercoj riskas krei enuon. Ni estas movado, kies procezoj devigas nin alfronti la sekvojn de tre diversaj homaj virtoj kaj miskutimoj. Kial ne rekte alfronti la enuon kaj la lacon? En niaj aranghoj ni jam havas horojn por fordanci nian energion kaj forbabili nian lacon. Kial ne aranghi en apartaj sesioj interkonatighon kun niaj enuoj kaj kulture specifaj lacighoj? Chu nin chiujn simile tedas vere la samaj temoj, la samaj spertoj? Chu ni povas per malsama premado de klavoj plibonigi la sperton esti kune trans kulturaj limoj? (Chi-rilate trovighas utilaj trejnmaterialoj che Elisabeth Schwarzer kaj rigore kunmetitaj esplormaterialoj che Ilona Koutny, se elekti nur du ekzemplojn. Ne sharghu per chio chi ech pli peze la korbojn de edukado punkto net, mi petas; prefere lernu punkto net, chu ne? La junularo ghenerale volus eble gastigi au kungastigi priajn materialojn sur iu TEJO-pagho?)
Modelo Kvar – teme de gejunuloj, multaj junaj kaj pli aghaj infanoj kaj iliaj gepatroj kaj geonkloj jam diverslingve legis la romanserion Harry Potter, kaj konas ghian kuraghigon direkti niajn pensojn kaj agojn kontrau tiu pursanga, rasisma speco de genta shovinismo. Eblas fasoni kolektivajn ludojn, ekzercojn, amuzighojn, en kiuj oni esploras, kiagrade la sanga ideo povas esti senmalica en la familiaj rondoj (ech tie, la adoptitaj infanoj kaj la sekvoj de eks- kaj regeedzighoj oftigas nesamsangajn familiojn). Oni esploru, ghuste kiajn sam-X-ecojn oni scipovas aktive konstrui en amika rondo anstatau pasive heredi de establitaj reghimoj shtataj au familiaj. Ekzemple, kunestante kun iuj, vi farighas ilia memvola samspirano; sed chu vi estas malpli samspirana, kiam la trafiko devigas vin vole-nevole esti en iu amasigho surstrate au stacidome? Spiro estas nur unu ekzemplo de ‘ikso’ en la sam-iks-ecoj. Pensu pri jam funkciantaj kaj eventuale plibonigeblaj alternativoj al la sangaj modeloj de solidareco. Ghenerala slogano por Modelo Kvar: nu, kial ne ‘de sango al shangho’?
Modeloj Kvin, Ses, Sep ktp: sekvu viajn alisektorajn shatliniojn. Faru Esperanto-pluson el via vegetarismo. El via aktiva mediismo. El via konkrete sentata religia kredo (se tian vi havas). El via ateismo. El via agnostikismo. El via plue ghisosta socialismo. El via sin refortiganta kapitalismo. El via folklorologia pli-ol-shatokupo. El via altnivela tradukado kaj okupighado pri la tradukistiko (tiun terenon la tradukipovaj au tradukologiemaj esperantistoj, kun iom da serioza mobilizigho, principe kapablas tiom senmanke okupi, ke iam la mondo vidos la tradukarton kaj la Esperantan arton kiel preskau kunfandighintajn). Resume, el io ajn verve kunspertebla kun aliaj esperantistoj, zorgante ne eviti la eniron en Tedlandon, sed alfronti la fakton, ke iuj provoj kunghui kreas enuon kaj ke do homoj devas aparte fortostrechi por rimarki la tedighon kaj ion fari por altrakti ghin.
Tute persone, mi mem havas Modelon Maldu, kiu emfazas la malduismon. (Se vi ne kaptas la aludon, legu la Gazetaran Komunikon de UEA aperintan en la 17a de novembro okaze de la Internacia Tago de Filozofio. Mi emfazas, ke mia propra obsedigho ne estas aparte reliefa chi tie; mi petas vin rajdi vian propran chevalon kaj trovi kunrajdontojn.)
Ghenerale dirite, mi proponas, ke Esperanto-pluso temu pri la sondado de la kutime vualataj kaj embarasaj malagrablaj nuancoj, kiuj chirkauas la surpodiajn momentojn de legitima gloro en niaj kongresoj, niaj kunloghadoj k.s. Ni bonvenigu ne nur la interesajn pladojn, sed la tuton de la sperto gastigi, inkluzive la sentojn de sendanka sinofero kaj aliajn klavojn, kiujn la esperantista sperto senintence premas, foje lacigante au kuspante nin.
Farante chion chi, ni transiros de la nuna shtupo de niaj laboroj al tiel nete alia shtupo, ke neniu plu kuraghos demandi, chu ni ne estas feblaj kaj senefikaj eksrivaloj de la vastigantoj de la angla. Kaj ni komencos konstati, ke por konstrui la vojon al la paco, foje necesas ne paroli rekte pri la interlanda paco mem, kiu restas chies celo, sed unike labori por teksi la shtofon, el kiu la morgauaj tajloroj verkos novajn, nenaciajn standardojn.
Mi proponas al vi metodon por pli verve sperti nian unikecon, ol ni foje sukcesas sperti en niaj ghisnunaj – tute ne subtaksindaj kaj absolute nepre daurigendaj – metodoj esperantisti.
Mi ja ne volas sugesti, ke mankus al ni individua ludemo kaj humurkapablo. Mi volas emfazi, ke ni nesufiche ligas la libron _Humoroj_ (de Auld, mi faras metaforan uzon de la titolo) al lia pli konata epopeo _La infana raso_. Niaj italoj foje faris el poemo en _Humoroj_ kanton … “per skarpo malpura kovras vintra pejzagho / sian vizaghon, kaj krachas sur chies planojn”. Ankau sur la strategiajn planojn. Ni devas preteriri tiun vintran humoron, chi-vintre (pardonu mian senhontan uzon de nordhemisferaj agordoj, samideanoj sudaj, mi scias, kiom someras che vi), per pluaj humoroj infanrasanaj.
0 Comments:
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home