Wednesday, May 12, 2010

malnova dokumento pri palacoj kaj pajacoj

Parolu malpalace

Ni alighis al movado por neutrala lingvo. Chu char tiu lingvo ighos regho? Ne, ne! Stulta demando! Jam de longe ni scias, ke la neutrala lingvo ne estas, ne estos, lingvo palaca. Niaj motivoj por lerni ghin kaj uzi ghin evidente estas neghe puraj.

Prefere pensu, ke Esperanto estas lingvo ... pajaca. Ni amuzas la spektantojn. Ni ridigas ilin.

Vi certe scias parkere tiujn versojn el _La Vojo_: "Nin jam ne timigos la noktaj fantonoj, / nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj" -- jes, la mokoj de la homoj en la tempo de Zamenhof trafis la pionirojn, kaj la aktualaj mokoj de novaj homoj donacas al ni la sperton resti pioniroj.

Oni devas lerni, kiamaniere chesi agrese respondi al la mokantoj. Se ni koleros pri la nekonantoj au la nekomprenantoj, ni chesos konscii pri nia propra nekono kaj nekompreno rilate al multaj aliaj pioniroj.

Prefere ni respondu al la kutimaj mokoj kunride. Ni dividu la ridon. Ni ridu kun la ridantoj. Ha, vi do trovas nian lingvon sherco? Jes, efektive, ghi ne estas palaca -- ghi estas pajaca, ha ha! Sinjorinoj, sinjoroj, chu vi ne memoras la grandan sherciston Rag^ Kapur?

... Paroloj, vi diras, de amara malnovulo, kiu veteranas en la movado kaj chesis fidi al ghia kapablo sukcesi.

Ne, geamikoj. Mi donacas al vi la pajacan frukton de multaj jaroj da pozitiva kaj rigora pensado. En alia medio mi nomus nian lingvon poeta kaj ne pajaca. Kaj per tio mi volus diri la samon. La pajaco en la teatrajhoj de Shekspiro estis figuro poeta. Ne subtaksu nian kapablon ridi, amuzi, amuzighi, per tiu chi shajne tute ludila, tute senminaca lingvo. Ne subtaksu la forton de niaj propraj ridoj. La ridoj metos niajn radojn sur la finan shoseon de la monda historio.

Amike salutas la nacian kongreson

Probal Dasgupta

1 augusto 1995

salute al la landkongreso de Federacio Esperanto de Barato en Puneo en 1995

Labels:

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home