Saturday, May 28, 2011

La kongresoj post la frostavalena epoko

La kongresoj post la frostavalena epoko

Probal Dasgupta

Dum siaj unuaj jardekoj, Esperanto ne estis sinonima al la internaciaj kongresoj. Ghi vivis en la leteroj, en la revuoj, en la lokaj societoj, kaj en iniciatoj por estontaj internaciaj kongresoj. Nur en 1905 prosperis al la movado Bulonjo-sur-maro, kiu lanchis la konatan, chefe kongresan historion. Ekde tiam, multaj organizitaj agadoj trovis nichojn ene de kongresoj, kaj tio shanghis la geometrion de niaj impulsoj.

En la epoko, kiam chefe temis pri la demando de inter-Nacia lingvo, gravis la internacieco de la kongresoj. Hodiau shajnas egale gravi la tute aligeometria demando de inter-Loka kaj inter-Socia lingvo. Por uzi la samajn kongresojn lige kun la novighantaj celoj de nia epoko, ni devos refasoni niajn manierojn kunsidi, kaj ankorau ne aperis klaraj proponoj, kiamaniere tion fari.

La kutima debato rilatas al la retaj disponoj. Oni demandas sin, kiamaniere la ekzistantan kongresan sperton ni per la elektronikaj komunikaj rimedoj disponigu al la necheestantoj. Iuj liveras brilajn solvojn. Ili estas tiel brilaj, ke aliaj avertas, ke tro uzi tiujn solvojn kreos la dangheron, ke oni bonege spertos la kongresojn defore, kaj ke do la homoj chesos fizike veni al la kongresoj. Oni notu, ke tiu debato premisas, ke la kongresojn mem neniu refasonos.

Se ni tiamaniere refasonos la kongresojn kaj niajn retajn komunikmanierojn, ke la retaj agadoj kreos senton de bezono pri fizikaj kunvenoj por fini multon, kion oni povas rete nur komenci kaj ne fini, tiam la reta laboro kaj la kongresado komplementos unu la alian. Tiam malaperos tiu danghero, ke la reta aliro al la kongresa sperto konkurencos kun la kongresanigho kaj atencos la poshon de la kongres-organizemaj entoj.

Kio plej evidente bezonas la cheeston de homoj, fizike, en unu sama ejo? Certe la teatro. Delonge nin ghenas, ke la Esperanta teatrarto ne bone vivas, ke la teatraj grupoj fartas senprospere. Chu ni povas memkonscie nupti la teatran arton kun la pedagogiaj bezonoj de nia lernema lingvanaro? Eble la ekscese artemaj teatristoj okupighas demonstri siajn pintajn lertojn al la plej kapablaj okuloj kaj oreloj, kaj eble ghuste tiu deziro simili al la teatristaroj en la naciaj lingvoj kreas la problemon. Se por chiu kongreso la plej evidente disponeblaj talentoj – eble lokaj, eble apudlokaj, dependos de la konkreta situacio – povas antaulabori por povi dumkongrese fari utilajn kaj ne nepre altegnivelajn prezentojn taugajn por la gustoj de diversnivelaj lingvanoj, tiam ni ne bezonas tro reliefigi konstantajn teatristarojn gvidatajn de stelaj reghisoroj. Kompreneble tiuj istaroj estas nia trezoro kaj devas esti kultivataj. Sed ni atentu ankau la bezonojn de la komencantoj kaj progresetintoj, kiuj abundas en niaj kongresoj, kaj ni agnosku, ke tiel la arto, kiel la pedagogio, bezonas la oran mezon, kiu tushas ambau dimensiojn.

Chu ekzistas simila problemo pri la lingva brileco ghenerale? La celo de la principaro de Frostavallen, kiu emfazis la uzadendon de Esperanto inter samideanoj kiam ajn ili kunestas, estis polure altigi la nivelon de lingvoposedo en niaj komunumoj. Oni atingis tiun celon, kaj la kongresoj estas interalie dismontrejoj de la fakto, ke iuj inter ni flue kaj brile parolas kaj audkomprenas la lingvon. Per la sama ekzerco, kompreneble,oni ankau konkrete evidentigas la fakton, ke multaj inter ni malflue kaj malbrile uzas la audan lingvon. La kongresoj antau Frostavallen estas fenomeno, pri kiu ni havas nur la memorojn de veteranoj, kiujn neniu intervjue demandis pri chi tio. Tiuj post Frostavallen, kiujn spertis la plimulto el ni, apartenas al tiu fazo en la vivo de nia lingvo, kiu alte taksas la valoron de parollingve aplomba elito inter la uzantoj. La logiko de la kongresoj certe fortigas tiun emfazon. Sed eble ni perdas ion valoran, kaj bezonas restarigi la ekvilibron?

Multaj statistikaj studoj de la komunumoj, kiuj uzas Esperanton, reliefigas la nekutiman aghprofilon de nia lingvanaro. Abundas la tre junaj kaj la tre maljunaj homoj, kiuj diversnivele bezonas helpon de la mezjunaj, kiuj malabundas, kaj kies proagha senpaciencemo ofte superfortas la helpipovon. La rezulto de tio ne estas, ke la mezjunaj homoj videble neglektus la helpobezonojn de la tre junaj kaj tre maljunaj samkongresanoj. La senpacienco vidighas ne en la rekta neglektado, sed en la evidente pacienc-elspeza maniero helpi.

Tiu chi krizo akute malkomfortigas multajn kunvenojn. Ekzemple, kiam en Universala Kongreso de Esperanto oni grupe traktas la tiujaran kongresan temon, la grupoj estas chiam miksaj. Enestas lertaj kaj mallertaj parolantoj. Por ke la mallertaj homoj ekzercu sian parolrajton, la aliaj pacience atendas, ke finighu iliaj malrapidaj kaj erarplenaj intervenoj, kaj poste rapide, lerte, flue, kaj temo-prie intervenas, ofte ignorante la enhavon de tio, kion diris la mallertaj kunvenanoj. Kaj la mallertaj lingvouzantoj same pacience kaj flegme toleras tiun ignoran sintenon. Oni povas kompreneble “solvi” la “problemon” per inghenieraj metodoj – ekzemple, disduigi la parolfluon en “porspertulan” kaj “porkomencantan” sesiojn kaj peti, ke la ghustaj homoj iru al la ghusta segmento. Sed tio draste evidentigus la lingvo-neposedon de iuj, kiuj atingis gravan rolon en siaj lokaj organizajhoj, kaj pro multaj aliaj kialoj neakcepteblus. Mi mencias tiun maleblan inghenieran “solvon” nur por diri, ke krizon oni ne traktu kvazau grandan problemon. Problemoj kaj krizoj estas malsamghenraj. De krizoj oni lernas. Oni ne hastu forbalai ilin.

Lau mi, temas ne nur pri tio, ke la lingvon ni malsamgrade regas. Temas ankau pri la ege diversa kompreno rilate la kongresajn temojn. Multaj kongresaj temoj rilatas al la faka demandaro sur la tereno de la makrosociologio de intershtataj rilatoj – kun juraj, ekonomikaj, kaj diosciaskiaj aliaj implicoj. Homoj lingve spertaj povas bone regi Esperanton sed tute ne kompreni la temon. Ni nun funkcias per aliro, kiu teorie supozas chiujn kunvenanojn egale kompetentaj kundiskuti en grupoj la diversajn dimensiojn de la kongresa temo. Kaj tiu aliro tute ne uzas la reton. Se ni iom pli sisteme rilatos al la kongresa temo, ni povos antauprepari grupestrojn kaj iujn kernajn grupanojn, se ni iom diserigos la kongresan temon en konvene trakteblajn subtemojn. Tiam ni povas unuflanke organizi sesiojn de la ghenro “enkonduko al la kongresa temo”, kie iuj spertuloj senkashe prelegos al naiva audantaro, iomete pridemandonta post la prelegoj sed ne traktota kiel egale diskutkapabla; kaj aliflanke funkcii en sufiche bone antaupreparitaj seriozaj sesioj, kies grupoj funkcios chirkau kapablaj kaj pripensintaj grupestroj.

Oni notu, ke en tiuj chi spekulativoj pri tio, kion ni povas fari, mi ne chefe emfazas la realigindon de miaj ideoj – kiuj eventuale estas sufiche stultaj kaj malmulte pripensitaj. Mi volas reliefigi ilian ghenron. Ili nete premisas la pligravigon de la substanco kaj la malpligravigon de la parola lingvobrilo. Apud ili (se tiuj, au almenau tiaj, proponoj montrighos vivipovaj) pli bone funkcios nacilingve funkciantaj landaj Esperantujoj, kiuj aplombe kaj sencohave partoprenos la sialandajn publikajn diskutojn pri diversaj por ni gravaj temoj. Mi esperas, ke ankau aliaj konsentas kun mi pri la fasonindeco de postfrostavalena epoko en niaj kongresoj.

Aperinta en Almanako Lorenz 28.29-35, 2008. Enhavo aktuala aparte dum la nuna rediskutado pri la universalaj kongresoj. Tiuj el vi kiuj volas komenti bonvolu skribi al mi per la ordinara retposhto au diskuti pri tiu chi dokumento en la kutimaj retforumoj. La komentan spacon de mia blogo oni ne povas vere efike uzi por la celoj de publika diskutado.

Labels:

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home