Thursday, June 3, 2010

La perdita generacio (antaue aperinta kiel kolumna teksto 15 febr 2004)

Kolumno 3

La perdita generacio

Unu el la s^losilaj spertoj estas kompreneble la unua mondkongreso, kiu vin renkontigas kun tuta gamo da alifonanoj. Mia kongresurbo estis Rejkjaviko. Tiel elfaj^e g^i aspektis al j^usa leginto de Tolkien! Gastigis min, studenton, la familio de studento, Vidar Gudmundsson. S^irmate de la afablo de liaj gepatroj kaj gefratoj, mi traspertis la norman fremdulan repertuaron. Banig^i per natura varma akvo, noti g^ian alietan odoron, au~di ke tiun odoron la lokanoj rimarkas neniam sed la fremduloj c^iam, miri post tiom da au~dinteco pri la finfine vidata noktomeza suno, kaj simile plu. Mi s^ang^u la temon antau~ ol vi komencos oscedi, vi kiuj au~dis pri tiom da ravitaj, gapantaj, fotemaj vojag^istoj. (Teme de oscedoj, vi certe jam sen mia helpo malkovris la Esperantan konsiston de tiu vorto, c^u ne? La dormemulo cedas al la oso, OS-cedas. Estas tute nature ke viaj pensoj glisu al tiu gloso en IS-lando.)

Sed mi revenu al Vidar kaj al lia kamarado Ragnar, j^us reveninta post longeta restado en Pekino. Dudekkelkjaraj homoj en tiu epoko volonte kaj iom tuje intertus^igis la politikajn scivolemojn. Miaj kunparolantoj okupis la malcertan lacpunkton post la entuziasmoj c^anitaj de la sesdekaj en ilia Eu~ropo, kaj pro siaj c^inaj spertoj Ragnar maltipe sciis ke ne nur en lia kontinento eventis io en tiu s^torma jardeko. Ili do volis scii, kiel nur la esperantistoj kapablas voli, pri la spertoj en mia mondparto. Mi trovis min reliefiganta por ili la tre malsaman maldekstron de mia gubernio, Okcidenta Bengallando, en la sesdekaj.

Poste evidentig^is en aliaj medioj ke al la eu~ropaj publikoj iliaj amaskomunikiloj kaj enciklopedioj neniam komunikis la intensecon de la studenta politiko en la sesdekaj jaroj en la tria mondo. En 1966, la elitan Altlernejon Presidency ghiaj radikalaj studentoj okupis, strike, dum kvar monatoj. Tiu sieg^o maturigis aktivulojn kies esperojn tuj poste nutris la gubernia enpotencig^o de parte maldekstra unueca fronto en 1967. Temis pri sufic^e ebriiga sperto en la gubernia c^efurbo Kolkato. Unuafoje post la sendependig^o en 1947, la Barata Nacia Kongreso, siatempa motoro de tiu eklibero el sub la brita koloniestrado sed dume perdinta la dinamismon de socitransforma partio, fine malgajnis en la balotado en Okcidenta Bengallando kaj pluraj aliaj gubernioj! En Delhio la federacian povon konservis tiu partio de Nehru kaj lia filino Indira Gandhi. Sed s^i jam devis kalkuli pri ne plu au~tomate konsentonta subc^efaro. La c^eesto de la komunistaj partioj en la j^us gajninta alianco kompreneble s^ajnis al la gejunuloj serioza atuto.

Ili tamen trovis ke la kartludon ili estis naive mislegintaj. Ene de kelkaj monatoj ili komprenis ke la nova gubernia registaro arang^as por si komfortajn nic^ojn kaj certe ne atentos la aborigenojn en la nordaj distriktoj, ekzemple. Amarig^inte ege rapide, multaj junaj aktivuloj komencis mobilizi la abisme malric^an log^antaron en kaj c^irkau~ la nordbengala vilag^o Naks^albari. Tiel ili akiris la epiteton Naks^aloj. Tiuj mau~istoj estis kompreneble la s^losilo per kiu mi tenis la atenton de mia j^us c^iniadinta Ragnar Baldursson. (Jes, nun vi au~das kies filo li estas, por ke ankau~ vian atenton mi povu reteni!) Tamen, vi hodiau~anoj vere ne memoras la Vortojn de Prezidanto Mau~ Zedong, c^u?

En la Kolkato de la sesdekaj jaroj, mi au~skultis la Esperantajn dissendojn de Radio Pekino kaj legis El Popola C^inio, sentante la saman duone amuzatan nekredemon kiu akompanas la partoprenon de gejunuloj en la religiaj ritoj. Mi tamen ne povis ne rimarki ke la politikaj fortoj komencas seriozan interbaraktadon en kaj c^irkau~ Kolkato, en kaj c^irkau~ la kulturaj rafinejoj de la solenmienanoj. Disfalas la luliloj de la hierau~aj gejunuloj. Oni ne plu lasas al ni legeblan hodiau~on. Kaj la plenkreskuloj korespondantaj kun mi, kvankam ili estas por mi ege kaj ec^ svenige interesaj, iu hungara Kalocsay au~ franca Waringhien, scias multege malpli pri Barato ol mi scias pri Eu~ropo, kaj ne emas au~skulti. Tiu neau~skultateco dau~ras, g^is mi trafos stari en la samaj salonoj kun Vidar kaj Ragnar kaj ekrakontos en la kadro de reciproka rakontado.

Diference de Hungario kaj Francio, estas nekonata al mi Islando. Malsimile al la participemaj maljunuloj, pretas palpi la mondon miaj partoprenemaj junuloj, anstatau~ nur teorie alpi. Certe ne nur per kaj pri Esperanto ili palpas. Vidar okupig^as pri la geofizika mezurado de la ondeco de la rokejaro iom for de Rejkjaviko. Lia patrino atentigas pri la novaj edukmetodoj por asimili la inteligentodebetulojn en la lernejajn bubarojn. Apudkamenaj babilantoj rapide resumas la spiritan enhavon de la islandaj sagaoj, dirante ke ni c^iuj estus fajreroj de unu komuna fajro.

En la lavango de tiu 1977, ekde la tagmang^o kun la poezidojenoj g^is la frenezo de la kongresnoktaj laboroj por enmanigi al la au~dantaro nian tradukon de la festparolado de la g^enerala direktoro de Unesko (Amadou-Mahtar M’Bow), mi evidente ne sukcesas longe senti ke mi devas roli atestule al mondo nekomprenema pri la spirito de la sesdekaj jaroj el Kolkato. Nenio rajtas reliefi. C^iuj estas finfine marg^enaj al c^iuj aliaj. La centreco kaj la randeco evidente dependas de via sidpunkto. Mi pretas alig^i al la abstraktaj neu~tralecoj de la Esperanta interkontaktigo. Oni plej bezonas kune ekzisti kaj ne insisti. Jen la ebrio de mia unua kongreso.

Sed la naks^aloj estis la perdita generacio en Okcidenta Bengallando. La knaboj kvar-kvin jarojn pli ag^aj ol mi, la brilaj knaboj, la esperemaj knaboj forpromenis por solidari kun la kamparanoj, por kontrapunkti la koruptecon de la sindeklaraj maldekstruloj instalig^intaj en la parlamentejoj, por vere liberigi la popolon. Ilin parte buc^is la sinsekvaj registaroj de la unueca fronto kaj la reoficinta Barata Nacia Kongreso, dum alian parton provis s^almiste forlogi la strategioj de sinjorino Gandhi. S^i improvizis en la radiodissendejoj porjunulajn programojn. S^i kreis universitaton en Delhio kaj esplorcentron en Kolkato por dungi maldekstrajn intelektulojn, invitante ilin aliancig^i kun la sistemo kaj oficiale prediki sian radikalecon. S^i kaperis ilian retorikon en siaj kampanjoj. Sed la naks^aloj falintaj sur la batalejoj, la naks^aloj torturitaj en la karceroj, la malgajnintoj, g^entile malaperis de sur la scenejo. C^u en Esperanto oni ilin fine atentos? Nun kiam aperis [du jarojn post la kolumna teksto c^i tie reaperanta] esperantigita romano bildiganta la naks^alan tempon, _Dormanta hejmaro_, c^u revenos al la tiutema konversacio niaj Vidaroj kaj Ragnaroj, kies atenton mi tiam ne kapablis tiri al nia tragedia epoko?

Labels:

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home