Saturday, May 29, 2010

Orgojlo 1997 (aperis kiel kolumna teksto en 15.12.2003)

O r g o j l o 1 9 9 7

Esti movado por serioze neutrala flegado de chies digno havas sekvojn ironiajn. Unu tia sekvo estas ke multaj el ni prenas la solenecon por seriozo kaj, intencante digne agnoski aliulan dignon, tamen esprimas nin per pompa honoremo. Tiu tendenco oftigas gestojn ritajn, alvaste disdirektatajn, kaj do neinterpreteblajn. Alia ironiajho tushas la klavon de la ideala esperantista strebado maksimumigi la humilon. Chi-tekste mi shatus iom okupi nin chirkau tiu klavo. Hum-ilo, hum! Evidente rimedo per kiu vi humas, ha jes, vi fosas vian sulkon, laboro kvintesence huma. Sekve kampara. Chu la kamparana stilo flegi la fieron eble okupighas chefe pri la neplua sinfleksado antau la bienestroj? Chu nia movado eble celas esti unuavice interurbana spaco kiu tamen uzas didaktikon kamparanan?

Ni estas fiera komunumo. Parte tio malfaciligas al ni agnoski kiastile ni komunumas fierulare. Se iu Sigmundo Freud priparolebligis la sekson au iu Melanie Klein metis sur la tagordon la agreson, ni esperantanoj (inkluzive multajn kiuj lau la bulonja difino ne difinighas esperantistoj) unike rajtas kaj kapablas surtagordigi por nia epoko la gravecon de la fierigho. Inter la digno kaj la orgojlo, inter rajtoj licaj kaj agresemo licea, la tereno sur kiu vi fieras estas delikata, ekvilibrobezona, neregebla ejo de fluoj sen interlimoj. La esperantanaj dramoj reliefigas kachojn, eksplodojn kaj implodojn el inter la trafikeroj de la fierado. Havu aliaj la agrablan taskon kroniki tion. La chi-foja tasko estas reliefigi ion ne aperontan tiel nete el la ordinaraj rikordoj.

Mi do elektas epizodon kiu profiligas la trafikon de fiero en medio for de la kutimaj lautecoj. Temas pri ege nelautema fierulo, homo aparte konscia pri la brecho inter la urboj kaj la kamparo, precipe en la tria mondo, atenta pri la potencialo de nuntempaj iloj por pontofari trans tiu brecho, kviete kolera pri la nevolonteco de la nuntempanoj eluzi tiun potencialon, kaj tamen ne perdinta sian junulan henemon. Mi volas veturigi vin al la momento de henado en kiu mi ekkonis lian specon de seriozo.

Sciu unue, ke diversajn aspektojn de la lingvistiko mi instruas en la universitato de Hajderabado, kaj ke diversajn spektojn tiu rolo portas al mi. [Nunaj legantoj atentu, ke chi tiu teksto datighas de 2003. Mi fakte nun ne plu instruas en Hajderabado.] Iometon da fonologio kaj multon da sintakso studis miakurse Dimit Nord (nomo maskanta lian identon). Magistrighinte en 1995, Dimit reiris al sia komputista metio. Tiu portis lin tien-reen. Multaj landoj mendas komputikemajn baratanojn. Dum lia dejhoro en Otavo, mi hazardas printempi en Montrealo. Simpozio sintaksa min logas otaven. Mi gastas che Dimit kaj lia metikamarado Pralhad (nomo maskanta mian senhontan forgeson de lia vera nomo). Dimit elektas cheesti kun mi la tutan simpozion. Dum la vespera dibocho mi prezentas lin al usona sintaksisto kies lernolibro siatempe instruajhis al Dimit. Nokte, en la Dimitejo, ni babilas; mian kutiman vortmulton kontrapunktas lia kutima fortbrilula vortavaro, dum dormas Pralhad.

Jam inter 1993 kaj 1995 mi plurfoje konstatis ke Dimit ne estas tipa brilulo. Se ies kursado malalte kurzis en lia borso, Dimit enshaltis atentomankon por signali tiun takson. Sekvis komprenebla poentofalo. Unufoje mi ech demandis lin chu pri tio li grumblemas. Li senpasie diris ke ne ghenas lin la poentoj che taksantoj ignorindaj. "Ne por poenti mi venis. Se evidente ne funkcias iu kurso, tiam ne plu gravas chu al mi venas bona noto tiukurse." Mi trafis ne daurigi vanan kvizadon. Dimit estas kvila ulo (TRAN-kvila, chu? tro peze por li).

Malfrunokte kunabili che tia henanto leghera, en la Otavo de 1997, devas do esti okazo por kelkaj ekkonstatoj. Precipe post simpozio tia. "Vi do siatempe instruis al ni la sintakson ghis usonaj normoj," li komentas. "Jes ja," mi malmodestas. "Nu, miaj bezonoj ne plenumighis che vi, kaj tial mi volis cheesti la seminarion. Tamen ankau chi tiuj homoj sintaksumas samnorme kiel vi. Evidente la globa lingvistiko estas tiunivela. Domaghe." "Kaj kial tio ne plenumis viajn atendojn?" "Mi volis evoluigi komputilajn programojn por lernejaj instruistoj en la kamparo. La porurbajn lernomaterialojn oni devus povi duonautomate reverki kaj taugigi al tipaj demandoj de kamparaj geknaboj. Tial mi bezonas algoritmojn por aliformatigi la informprezentojn lau malsamaj lernontoj. Sed via istaro ne faris sian laboron."

Mi digestas. "Kaj elrevighinte, vi decidis -?" "La revo ne apartenas al mi sola. Ni gekamaradoj kiuj revis pri io tia nun laboras en diversaj shvitejoj. Kiam ni estos kvardekjaraj au simile, ni retachmente kuncerbumos kaj certe liveros tion kion vi aliaj ne trafis liveri."

Ne kredu mian malhumilulan mienadon. La foja nokta henado kun studentoj kiel Dimit tenas nin surhume. Mi poste konstatis ke multaj nialandaj abiturientoj teknike brilaj, eklerninte la komputistikon, ekpensas same kiel Dimit. Ili agnoskas la valoron de la industria urbemo sub la chefministreco de Nehru en la nove sendependa Barato de la kvindekaj jaroj. Sed lau ili la nuna triaonda teknologio ebligas reiron al la pli seriozaj revoj de Gandhi kaj sisteman pontofaradon, por ke niaj streboj ne sisteme preterlasu la kamparon. Chu ne ankau che vi la konatigho kun la kvila Dimit richigos vian fosadon de viaj sulkoj kaj la okupighon pri utilaj stiloj porti vian fieron? Chu vi ne certas ke el tiom da revantoj iu trafos tian ilaron kian ni kachuloj ne fasonis por li?

Labels:

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home