La ora barko
La ora barko
Surĉiele muĝas nuboj, pluvo jam senhaltas.
Sola sidas mi ĉe l’ bord’. Nenio min ekzaltas.
En abundaj garboj, jen
la falĉita rizo-gren’;
la rivero laŭ refren’
sovaĝa krie saltas.
La pluvo embuskis nin dumfalĉe, kaj senhaltas.
Sur malgranda agro mi nur staras senkunule
dum la akvaj kurboj dancas ĉirkaŭ mi ulule.
Tiuborde, en pejzaĝ’
arba niĉas la vilaĝ’
la ĉiela nubvizaĝ’
ĝin vestas belnebule –
tie ĉi, sur eta agro, staras mi solule.
Kiu, jen, kantante gaje, tiun barkon remas?
Se mi ne eraras, lin mi iom rekonemas.
Rapide antaŭeniras,
ondojn for de l’ voj’ distiras,
ambaŭflanke ŝaŭmo brilas,
la rivero ĝemas –
se mi ne eraras, lin mi iom rekonemas.
Aŭdu, kien stiras vi, al kiu lando fora?
Venu al ĉi tiu bordo, remisto bonkora.
Stiru, kien viaj mendoj
vin ekspedas; al klientoj
urĝaj kuru gravaj vendoj
el barko trezora.
Nur akceptu mian donon de rikolto ora.
Mi petas, prenu ĝissate tiun rizo-grenon.
Ĉu ankoraŭ? – Ne, mi finis kargi agroplenon.
Dumvive ĉe riverbord’
mi agris, jen mia sort’;
fine, nun, ĉio en ord’,
valoris mian penon.
Ankaŭ mi suriru, kompletigu vian prenon!
Jam ne restas loko do! Finfine mi komprenas.
Per mia orgreno via eta bark’ plenplenas.
Nuboj densege aŭgustas,
denove pluvo embuskas,
la rivero subkrepuskas,
solecon mienas.
Mian ĉion tiu ora barko do forprenas.
Bengala originalo _Sonaar tori_ de Rabindranath Tagore
traduko farita 11 dec 2011
1 Comments:
Dankon pro tiu ĉi belsona kaj bonstila tradukaĵo!
Interese, ke vi vidas la remiston kiel viron. Angligoj de la poemo en la reto (ĉu de William Radice?) imagas inan remiston.
Salutas
Giri
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home