Saturday, April 7, 2012

Nefermita letero al la strategia komisiono


Estimataj membroj de la strategia komisiono,

Mi vin tre kore dankas pro via rigore celkonscia kaj efika laboro. Char miaj postaj vortoj estos polemikaj, vi eble rigardos chi tiun alineon kiel retorikan geston, sed malgrau la risko de tia mislego mi volas unue kaj absolute sincere aplaudi la bonecon de via dokumento kaj ghian taugecon al la celoj, kiujn vi tie difinas. La vizia dokumento trafe atentas la anarkiemon de esperantistoj. Ghi brile fasonas por la esperantista komunumo ideale komunigeblan tagordon bazitan sur tre lucida prezento de la aktuala memkompreno de tiu komunumo.

Sed mi legas vian dokumenton post stranga vojagho, kiu igas min legi ghin strange, kaj trovi ghin ne plene tauga al la celoj de esperantismo. Mi chi-pere petas vin pliesperantismigi ghin surbaze de la diversaj reagoj fluontaj al vi, inkluzive la mian, se vi iam chesos trovi min neuzeble stranga.

Mi jhus vojaghis al la planedo Ghemeltero. La ghemelteranoj surprize similas al ni en preskau chiuj detaloj, krom unu: ili ne havas Esperanto-movadon. Anstataue ili havas anglalingve funkciantan movadon. Ili nomas ghin GEER, Global English and Equal Rights, la Tutmonda Angla kaj Egalaj Rajtoj. Tiu movado okupighas pri la lingvaj rajtoj de tiuj, kiuj ne parolas denaske la anglan. Ghiaj adeptoj nomas sin Geeries, kio ege agacas mian teranan amikon Giri; tial mi nomos ilin nialingve geeristoj. La GEER-organizajha strategia vizio – diskutota en la chi-jara tutghemelmonda kongreso – proponas chiulande plifortigi la instruadon de la angla kaj kulturajn tagorderojn, kiuj kreskigu la senton de inkluzivigho che chiuj nedenaskaj parolantoj de la angla. Ankau la geeristoj baraktas kun niaspecaj organizaj problemoj, char multaj ghemelteranoj ne opinias grava la justan traktadon de unuj lingvanaroj fare de aliaj, kaj tial la geeristoj suferas pro mankego de mono kaj de homfortoj.

Reveninte sur la Teron, mi trovis kun surprizo, ke via vizia dokumento estas treege simila al la ghemeltera dokumento de GEER. Fakte, ghi tiom similas, ke mi ne sukcesas kompreni, kio estas specife esperantisma pri la via. Se iu anglalingvema kritikanto klera pri ni, ekzemple Krichjo Culver, serioze demandus vin, kiujn celojn de via Esperanto-movado ne povus realigi ia Global English and Equal Rights, chu vi havus konkretan respondon adekvatan al tiu demando? Se jes, via respondo venus de elementoj ne menciitaj kaj ech ne aluditaj en la nuna malneto. Tial mi sugestas, ke vi reviziu la dokumenton mem; alternative, ke kelkaj el vi verku suplementon, kiu prezentos la bazon de serioza respondo al tia demando de Culver au de vizitanta ghemelterano.

Mia propra lego de via dokumento sugestas, ke ghi estas konceptita kiel dokumento de esperantistoj, kiaj ili nun trovas sin; ne kiel dokumento proponanta stiri ilin al longperspektive uzebla esperantismo. Sed la esperantistoj staras sur la trotuaro de specifa sakstrato kaj spektas televidon. Ili estas tiel kaptitaj de sia felietono, ke provoj atentigi ilin pri la geometrio de tiu sakstrato kaj pri elirvojoj nur trafas surdajn orelojn. Kredu min, sinjorinoj kaj sinjoroj, mi provis. Kaj mi provas denove.

En la unua ondo de la esperantismo, la pioniroj senshancele supozis, ke la civilizo nomata ‘europa’ – kun multegaj internaj diverseco kaj konfliktoj, sed tamen agnoskanta komunan grekan-romian heredajhon – ne bezonos en la antauvidebla estonteco alfronti seriozan kulturan defion de aliaj civilizoj, kaj ke lingvo kun eroj cherpitaj el la europaj lingvoj kaj kun kultura ankriteco en la europa civiliza spaco rajtas kandidatighi por neutrale homa uzo en chiuj landoj. Postaj ondoj, malgrau multe dokumentita bunteco, rekonfirmadis tiun bazan modelon.

Kontraste kun tiu modelo, traktante dum la UK de 1994 kaj en postkongresaj tekstoj la kongresan temon “Azio en la mondo”, mi proponis, ke ni esperantistoj rekomprenu la europan vorteran materialon de nia lingvo kaj la europan konceptan materialon esprimatan en nia ghisnuna originala kaj traduka literaturo kiel objekte uzendan disponajhon – konvenan sur la nivelo de faciligado de la komunika trafiko inter la popoloj. Samgeste mi proponis, ke ni nin komprenu kiel emfaze neniesan, sencentran homaron, kies subjekteco ne plu akceptas la europan au alian civilizan heredajhon kiel propran pasintecon. Ni nin orientu al komuna kaj nun konstruata estonteco tutplaneda, ne al tiu au alia pasinteco, char ni neniam povos kunagordi pasintecojn, sed jes povos kunkonstrui komunan estontecon per trafikkonvena-kaj-tial-neutrala uzo de la disponajhoj chiesigitaj dum la epoko de la imperiismoj. Mi memoras kun plezuro, ke tiutempe esprimis konsenton kun mi Yamasaki-san.

          Tiu mia propono estis unu kuirajho bazita sur malnova recepto. Mi nun pledas ne por mia kuirajho de 1994, sed por la recepto mem, kiun esprimas la movada himno: “komprenante unu la alian/ la popoloj faros en konsento/ unu grandan rondon familian”. Tiuj versoj prezentas tri nekutimajn elementojn, tre ofte nesufiche aprezatajn.

La himno emfazas ne la produktejojn de alparolemaj libroj por nia Serio Oriento-Okcidento, sed la legadojn kaj konversaciojn, kie naskighas la kompreno. Tion iam Julio Baghy kristaligis en la formulo “Kulturo = homa kompreno”. Se niaj kongresoj ne sufiche helpas la interkomprenon, via vizia dokumento prave petas nin plilongigi la autoran duonhoron al laubezona partopreniga sistemo tutjara funkcionta per la reto. Mi aplaudas; sed ni sendube bezonas ion pli por eltiri la kongresojn el la maltrafeco. Pluraj ebloj ekzistas: mi revenos al unu el ili tuj; sed chi-momente ni atentu la himnajn recepterojn.

Dua nekutimajho: la himno ne akceptas la klasikan premison, ke la lingvoj estus kvazaunatura fenomeno kaj ke la plej gravajn instituciojn, ekzemple la tronojn, benus iuspeca eksterhoma dia forto. La himno proponas, ke la popoloj faru siajn instituciojn, kaj ke nia neutrala interlingvo rolu kiel modelo-lancha ekzemplo de tiaj nek naturaj nek diaj pontoj konscie faritaj por homaj celoj. Atentu, ke Zamenhof kredis je la forto mistera, sed ne kredis, ke tiu forto devus beni tronojn de autokratoj. Che li la demokratio signifas, ke la homoj faras siajn instituciojn, ech sian mondolingvon, kaj ke la forto mistera benas la homan strebemon al tiuj celoj.

Tria atentindajho: la himno insistas, ke vere kaj kontroleble aperu interpopola konsento antau ol oni definitivigos instituciojn taugontajn al chiuj. La subjekto de tiu konsentado – popoloj – indikas, ke la himno ne petas nin fidi al shtatoj, nek kuraghigas nin ignori au flankenmeti enlandajn koliziojn inter viroj kaj virinoj, inter richuloj kaj malrichuloj, inter grandaj urboj kaj malpli grandaj loghejaroj, sed principe apelacias al interkonsentoj atingendaj per komprenado kaj rezonado.

Nu, tio tamen estis nur mallonga versio de la recepto, kaj ghuste la mallongecon ni atendu en himno. Necesas demandi sin, kion ni devas fari, por hodiaue kuiri lau tiu recepto.

Ni tro facile enfalas en la kaptilojn, kiujn instalis en niaj kapoj la respektivaj naciaj instrusistemoj. Ni estas konvinkitaj, ke kvankam eventuale Dante estis faremulo, kiu ion konstruis au komponis por ke ekzistu lingvo itala, tamen hodiau la tasko itali estas chefe pasiva tasko sekvi la glorajn liniojn de la itala pasinteco; ke la italoj hodiau ne bezonas ion fari, ion krei por esti italoj. Tial ni malmulton lernas, kiam ni en la fortike establitaj nacishtatoj rigardas nin mem. Sed, feliche, ni povas facile vidi, ke tiuj indighenlingvanoj, kiuj ankorau ne havas lerneje kaj laboreje uzeblajn normajn kompromisojn inter la diversaj dialektoj, nepre bezonas ion krei por povi aliri siajn rajtojn. Ni povas same facile vidi, ke la parolantoj de socikulture ekipita lingvo kiel la telugua au la marata hodiau strebas shanghi la tro sanskritigitajn konturojn de sia normlingvo por doni spacon kaj aparteno-senton al la plenvoche sin esprimantaj dalitoj (kiujn PIV nomis ‘parioj’). Mia rekomendo tial estas, ke ni pli detale rigardu chi tiun normo-fasonan au normo-remuldan laboron en aranghoj ebligontaj al nia esperantista konversacio sin richigi per serioza konatigho kun la detaloj de tiu normo-fasona laboro.

Ekzemple, imagu modelon de kongresado, lau kiu chiu dua europa kongreso (diference de la chiutrijaraj ekstereuropaj) dedichus sin al po unu lingvo, en kiu skriba normo estas unuafoje starigata au pro sociaj reagordoj nove muldata. Konkrete, temus pri UK en ekzemple Francujo, kie ni chiuj okupighus ne pri la franca (lau la nuna kutimo pasigi kelkan tempon che la kongreslanda lingvo), sed pri ni diru la telugua, kies skriba normo shajnas al la dalitoj tro bramana kaj estas remuldata. Inter du tiaj kongresoj estus intervalo de po tri jaroj; tial la partoprenontoj povus sin abunde pretigi por la laboro – ni bezonus antauplani sufiche frue por ebligi la preparan studadon kaj labortendaradon.

Mi prezentas tiun prikongresan sugeston treege tuje por iomete kontentigi la kutiman apetiton por agaderoj kaj planeroj. Ghi provas perekzemple komuniki mian veran proponon. Nome, dum ni klopodas agordi niajn revojn al la hodiaua realajho, ni celkonscie elektu niajn plej kultivindajn partnerecojn kun tiuj konkretaj neesperantistaj agantaroj, kiuj ankau pro diversaj kialoj agas lau vojo kreskigonta la lingvan justecon.

Lau mi, ni devas sur publika nivelo partnerighi kun agantaroj, kiuj konscie remuldas la lingvajn normojn. Ne devas chiam temi pri la somala au la amhara au la konkana – kvankam atute estus povi fari kelkfoje tiunivelan ekzercon. Ni bezonas ankau prelegigi iujn, kiuj laboris en establitaj demokratiaj landoj por simpligi kaj komprenebligi la lingvajhon de publikaj afishoj – kiuj ekzemple povas klarigi la enhavon de la “Leghoj pri Simpla Lingvajho” iniciatitaj de la usona prezidento Jimmy Carter en la sepdekaj jaroj. Simile, estos bonege por la intergeneracia sano de la Esperanto-movado, se la junularo en siaj aranghoj dialogos kun facile surpodiigeblaj aktivaj novemantoj en la muziko en etnaj lingvoj, kiuj renovigas la kantan lingvajhon, dissemante la vortajn ingheniajhojn de lokaj junularaj rondoj – kaj se la plenkreskaj esperantistoj degnos lerni de sia junularo, kion do oni rikoltas el tiuj intershanghoj.

La pionirontoj de tiu publika piedirado, nome la ordinaraj aktivaj esperantistoj chie, spronu paralelan kaj interligitan laboron che niaj fakuloj. Mi pensas pri zorge flegota faka partnereco. La esperantistaj pensgvidantoj neglektas la devon sisteme konversacii kun la fakuloj plej pinte okupighantaj pri la lingva kaj literatura teorio. Ghis nun niaj lingvistoj parolis al iu Martinet au iu Umberto Eco tute lauokaze kaj sporade. Tion chi ni devas shanghi, se ni volas longperspektive ion atingi en la civila socio, che la shtatoj kaj en intershtataj forumoj kiel UN kaj Unesko.

Char temas pri devo malmulte priatentata en nia strategiado, certe oni demandos sin, chu mi chi-geste simple provas egoisme tiri atenton al mia profesio. Tiuj skeptikuloj bonvolu alfronti jenan rezonadon. La civila socio kaj la shtatoj volonte auskultas siajn spertulojn. En 1887 la proponantoj de Esperanto rajtis kredinde diri al la publiko: “Vidu, neniu scias pli au malpli pri la lingvoj au la literaturoj ol iu ajn alia persono; la fenomeno estas publika, kaj chies opiniojn formas la komuna sagho; bonvolu lasu nin persvadi vin.” Kontraste al tio, hodiau, sendepende de la enhavo de la aktualaj prilingvaj kaj priliteraturaj teorioj, parto de la publiko en shlosilaj landoj jam scias, ke tiaj teorioj ekzistas kaj rezultis el multjara faka laboro. La esperantistoj do havas la devon montri, ke la chefaj pensantoj pri la lingvoj kaj literaturoj en Esperantujo konstante kaj serioze dialogas kun siaj nacilingvaj kolegoj. Ni zorge sekvu la fakajn evoluojn por ne subite trovi nin en situacio, kie nacilingvaj kolegoj povos konvinki samfakanojn hejme au alilande, ke la esperantistaj kleruloj esprimas opiniojn pruveble analfabetajn lau la nunaj konoj en la prilingvaj sciencoj.

Feliche por ni, ne nur pri teda devo temas, sed ankau pri granda shanco. La lingvistiko kaj la literatura teorio estas fakoj, kiuj havas komune kun la esperantistoj du problemojn. Ekstere, nek ilin nek nin agnoskas la shtataj instancoj (inkluzive la lernejan sistemon) au la ghenerala publiko; por konstati tion pri la lingvistiko kaj la literatura teorio, sufichas rimarki, ke la registaroj multege pli serioze konsultas la ekonomikistojn kaj la sociologojn ol la lingvistojn. Simile, la lernejoj instruas literaturajn tekstojn kaj lingvojn tute senrilate al la aktualaj komprenoj che la prilingvaj kaj priliteraturaj fakuloj. Interne, kaj ili kaj ni estas ege diversaj komunumoj, kie tute ne regas unuanimeco, kvankam chiuj komune agnoskas la gravecon de pluraj jamaj atingoj. Kauze, la ekstera kaj interna problemoj ambau fontas el la granda transiro okazanta, kiu fortiras la homaron for de mondo de landoj flegantaj unulingvisman nacishtatan idealon al planedo komune, saghe kaj juste mastrumonta facile perdeblajn au foruzeblajn rimedojn. Meze de tiu transiro, la shtatoj kaj la civilsocianoj ghenerale sentas sin iom perditaj. La kompasojn, kiuj ilin gvidos, fasonas diverse la lingvistoj, la literaturaj teoriistoj, kaj la esperantistoj. Mia propono estas, ke ni konscie kunagu kun niaj gekolegoj.

Mi vidas ja, ke tiuj similecoj povas tamen instigi vin pensi, ke mi faras gravan strategian misjughon rekomendante, ke ni en nia diseco kaj nerekonateco aliancighu kun alia agantaro simile neagnoskata kaj same diversanima. Kiam en la sesdekaj jaroj ni partnerighis kun iuj socilingvistoj por lanchi fakan studadon de la lingvoplanado, ni havis la avantaghon, ke ekzistis malmultaj homoj kun kiuj trakti, kaj iuj el ili estis jam amikaj. Kio motivu nin lanchi similan entreprenon nun? Kiaj avantaghoj igu tian vojon rekomendinda al ni?

Unu atentindan respondon al tiu demando formulis Vilmos Benczik en lastatempa teksto, en kiu li notas, ke la postmoderna tendenco en la literatura teorio fundamente emfazas la rolon de la homa farado, de la arto, en la lingvoj kaj la literaturoj. Kaj ankau li tie rekomendas, ke ni esperantistoj amikighu al tiu tendenco. En la lingvistiko – kiel klarigite en mia antauparolo al la esperantigo de la libro Lingvo kaj menso de Noam Chomsky (kiu, leginte la antauparolon, esprimis kontenton pri la intelektaj kaj moralaj paraleloj inter lia propra universalismo kaj tiu de Zamenhof) – la vaste akceptighinta hipotezo de universala gramatiko spronis che multaj lingvistoj skeptikan aliron al la supozata rajto de la kultura elito de unuopa lando maldemokratie, pere de la eduksistemo kaj tra la amaskomunikila prismo, trudi siajn gustojn kaj siajn antaujughojn al la tuta publiko. Chomsky efektive argumentas, ke la fenomeno lingvo havas radikojn en la homa naturo; sed samgeste li tezas, ke tiu au alia socia instituciaro nomata ‘la portugala lingvo’ au ‘la dana lingvo’ neniam estas natura, sed kreighas per drivo parte manipulata de rezistindaj elitaj fortoj. Tiamaniere kaj la postmoderna literatura teorio kaj la genera lingvistiko spronas pensojn tro demokratajn por esti shatataj de la naciaj elitoj. Ne mirinde, do, ke la mastrumantoj de lernejaj kaj aliaj institucioj ne donas al la produktajhoj de la aktuale pintaj lingvaj kaj literaturaj teoriistoj pli grandan agnoskon, ol al Esperanto. Kaj jen la avantagho por ni. Ekparolante al lingvistaj kaj literaturologaj partneroj, ni povas diri: “Vi laboras, same kiel ni, por draste modifi la aranghojn de la prilingva kaj priliteratura instruado kaj komentariado sur la nacia scenejo, kaj viaj principoj havas multon komunan kun ni. Ni provu identigi komunajn labornichojn.”

Se nia publika engaghigho kun lingvo-normo-(re)faraj agantaroj chi-supre proponita brile sukcesos, tiam la rikoltoj el tiu entrepreno liveros ech pli da materialo, per kiu niaj fakuloj povos nutri valoran konversaciadon kun niaj etnalingvaj gekolegoj. Sed ech se ne tuj sukcesos tiu proponata entrepreno, la abundega rikolto el la tuta Esperanta aventuro jam pli ol sufichas.

Persistema kritikanto de miaj ideoj tamen detektos mankon de sufiche praktika identigo de avantagha nicho, kie startu la proponata konversacio. Mi pensas, ke tiun identigon oni devos fari laulande. Sed en la EU-landoj preskau certe oni plej utile komencus ghin che konkretaj intershanghoj pri la utileco de Esperanto kiel traduka pontolingvo. Praktikaj tradukantoj en Esperanto, kunlabore kun instruantoj de la tradukarto, povus laulande tuj lanchi rigorajn komparojn che unuopaj tekstoj kaj dissemi la ideon, ke la konataj ecoj de Esperanto aparte taugigas nian lingvon por la rolo de traduka pontolingvo. Multegaj en niaj vicoj povus altkvalite partopreni la entreprenon montradi la efikecon de niaj pontotradukoj. Jam ekzistas sufiche da ekzemploj por demonstri konkretan sukcesadon, kaj tre facilas krei pli da pontotradukitaj tekstoj por nutri chi tiun entreprenon, kiun mi proponas por la EU-landoj.

Kompreneble mi akceptas la mediisman fonon de la pensado, kiu motivis la manifeston de Prago kaj motivas la nun proponatan malneton de vizia dokumento por nia strategiado. Sed mi proponas, ke ni lanchu klaran kaj rektan kaj tre difinitan lingvo-fokusan sektoron en niaj laboroj, kaj ke tiamaniere ni literumu nian specifan partoprenon en la tuthomara pretighado por serioze dauripova vivmaniero. Proponante tion chi, mi kompreneble vidas, ke mi implicite pledas kontrau alia maniero organiz-nivele partopreni, partnere kun aliaj neregistaraj organizajhoj kaj enkadre de grande financataj projektoj, la urghan batalon kontrau la analfabeteco, la malsato, la diskriminacio kontrau la virinoj. Mi devas pli eksplicite klarigi, kial mi pensas, ke ni ne devus permesi al ni prioritatigi tiun vojon en nia homforta kaj tempa bugheto, kvankam estas bona ideo flegi iujn partnerajn projektojn de tiu ghenro.

Jen miaresume la pensado de la senplie mediisma skolo en niaj vicoj: “La dudekunua jarcento devigas la homaron urghe alfronti la akutighantan median katastrofon. Esperanto povas roli kiel natura partnero de la tutmonda iniciataro por garantii la dauripovan evoluon. Ghia plej facile prisekvebla misio estas la eduka. Ni forghu amikecojn sur tiu chi bazo.”

Supozu, do, ke ni sekvos vojon konforman nur al tiu penso. Ni do provos amikighi kun agantaroj en, ni diru, la alfabetiga sfero; ni provos kunagi kun ili helpe al draste suferantaj landoj. Farante tion, ni eniros lokojn, kie chiuj unuavide konsentos, ke necesas hasti, char la problemoj estas urghaj. Niaj kunagantoj aspektos pravaj, kiam ili petos nin flankenmeti nian Esperanton, char ili ne havas la tempon por dorloti nian narcisismon. Dirante tion mi ja ne celas, ke estas problemo, ke kun ili ni devos parole angle au france au hispane au portugale – tia uzo de regionaj lingvoj estas komprenenda flanko de chia kunlaboro. Mi celas, ke ni devos kontribui nur nian “manlaboron”, por tiel diri, kaj akcepti laborkadron, kiu respegulas jaman cerbumon lau tagordo tute neglektema pri la lingva justeco.

Mi certe konsentas, ke estas avantaghe elspezi parton de niaj partneradaj energioj por tiaj celoj. Ni povos tiamaniere gajni valorajn interorganizajn partnerecojn, kio helpos nin en pintkunvenoj au en subvenciataj projektoj. Sed kie ni partneros kun prilingvaj kaj priliteraturoj fakuloj, tie estos klare al ambau flankoj, kial ni rajtas ne nur apudlabori surbaze de disciplina obeemo trudita de hastigaj kondichoj, sed pro niaj spertoj kaj scioj havas ion por kontribui al ideara kadro bezonanta kunlaboran reviziadon.
Chu mi atendas reehhon de miaj ideoj en la strategia komisiono, au chu mi nur elspezas mian spiron pro devosento? Mi atendas, ke la bonlingvestro Renato Corsetti volonte auskultos min, char mi interalie proponas kontesti la okcidentan dialekton de la strategia pensado. La bonlingvistoj volas Esperanton pli taugan por tutmonda uzo, ol la PIVa, precipe por uzo fare de la koreaj komencantoj de Corsetti. (Tiu chi letero estas formala dokumento, do mi ne rajtas chi tie nomi lin Renato.) Mi simple aldiras, ke la bonlingvistoj okazigu sesiojn jen kun veraj koreoj, jen kun veraj vjetnamoj, jen kun veraj beninanoj, kaj ankau sesie alfrontu la fakton, ke ofte ghuste autoroj japanaj kaj chinaj kun intensa aprezo uzadas esoterajn radikojn en Esperanto – PIV estas granda beno por hajkistoj. La ideo, ke la bonlingvismo bazighu sur unuflanka abnegacio fare de vortoluksemaj okcidentanoj, aspektas nesufiche bazita sur vera intertraktado kun la uzontoj de tiu tutmondeca Esperanto. Corsetti agnoskas tion kaj jam de kelka tempo iniciatis la konatigon de detaloj pri la araba, la china, la telugua en la vortara listo de la Akademio de Esperanto kaj lanchis similan iniciaton lige kun la bonlingvisma movado mem. Mi pledas nur por grandskala vastigo de tiu lia entrepreno. Tial mi pensas, ke li pretos roli kiel mia ambasadoro al la delegacio, chu mi diris delegacio, pardonu, mi parolas al la strategia komisiono.
Io pri mia vojagho al Ghemeltero igas min pensi, ke mi alparolas delegacion, kiu vershajne jam postkulise decidis adopti Idon.
Plej estime, via:  Probal, 7 apr 2012

3 Comments:

At April 8, 2012 at 7:19 AM , Blogger esofulo said...

Kara Probal,

mi trovas interesa vian lastan aludon al la Delegitaro kiu naskis Idon, ĉar via aliro al la strategia demandaro iel pensigis min pri la rigora logikemo de Couturat. Por li, kiel por multaj aliaj intelektulaj fasonantoj de lingvoprojektoj diverstipaj kaj diverscelaj, la sukceso de la entrepreno memevidente baziĝos sur la kvanto de racio, kiun oni sukcesos verŝi en la fundamentan betonon (kaj ankaŭ poste, en la murojn kaj plafonon de la disĉambriĝanta palaco).

Zamenhof, male, kredis je la vivo, en kiu la racio ludas gravan sed tamen pli modestan rolon. Estas vere, ke en diversaj komentoj li apelaciis al la logiko kiel gvida principo por prilingvaj decidoj. Tamen mi pensas ke ankaŭ li evoluis en sia pensado, nelaste pro la fiasko de liaj propraj organizaj-strategiaj klopodoj. Nur certagrade la esperantista vivo, same kiel ĝia lingvo-uzo, estas muldebla per konsciaj intervenoj. Vivopova strategio devas radiki en la humo de la interhoma kompreno, kiel vi mem pledas.

Por mi tiu humo mankas en via vizio de ni kiel movado parenca al la teoriadoj pri lingvoj kaj literaturoj. Mi tute konsentas, ke ekzistas interesaj paraleloj kaj ebloj de reciproka fekundigo, sed nia afero estas de alia speco. Tiun aliecon mi emus klarigi ĝuste per tiu komparo de Esperanto kaj Ido, kiun vi polemike aludas fine de via teksto. Ido estis movado de teoriuloj; Esperanto estis movado de ĉiuj.

Multajn punktojn en via teksto mi apogas, kiel tagorderojn por unu parto de la Esperanto-movado - parto, kiun ni provu kunlaborigi kaj evoluigi pli efike kadre de la tegmenta strategio. Sed mi ne vidas en tio strategion por la movado kiel tuto. Ni devas ĉiam teni en la kerno de nia vizio la ordinarajn esperantistojn, kaj serĉi en ties ordinara interhoma komunukado kaj kompreniĝado la energion kaj la valorojn, kiuj antaŭenpelos nian agadon. Mi ne ligus tion nur al la mediisma agado, nek al edukado, nek al lingvoplanado kaj lingvoreformado, sed provus kompreni ĝin kiel "aferon de si mem."

Tre povas esti, ke la strategia dokumento en sia nuna formo ne sukcesas kapti tiun "memecon" de la Esperanto-movado. Mi volonte lernos de vi kaj de aliaj, kiel pli trafe koncepti kaj esprimi tion. Sed mi ne imagas, ke la lingvoteoria komunumo donos al ni bonan modelon en tiu strebado.

Elkore,

Mark

 
At April 9, 2012 at 2:32 AM , Blogger Jens SL said...

Nia ĉefa problemo estas ke ni ne sukcesis liberiĝi de lingva rasismo. Se ni konsentas ke ne eblas perfektigi la Internacian lingvon tiel kiel la Idistoj provis, ni tamen plu kredas ke Esperanto estas la malplej malperfekta lingvo. Necesas kompreni ke la homa lingvo jam abstrakte estas perfekta, antaŭ ol oni komencas diskuti kiamaniere homoj konkrete interligas sonojn kaj signifojn.

Tio prezentas defion, ĉar verŝajne la granda plimulto de Esperantistoj sincere kredas, kiel asertis Martinus, ke Esperanto (kontraste al aliaj lingvoj) estas “konstruita sur Diaj principoj” – kvankam malmultaj uzus ĝuste tiun esprimon. Martinus ankaŭ kredis ke tio signifas ke iun tagon la homaro forgesos ĉiujn aliajn lingvojn krom Esperanto. Feliĉe li antaŭvidis ke tio okazos nur post la paso de multaj generacioj. Ni tute nature embarasiĝas pro tiaj “profetoj”; sed ĉu fakte ekzistas nehipokrita Esperantista pensado alternativa al tiu de Martinus? Kio finfine estas la bona argumento por lingva diverseco, ne kiel respekto al io nun ekzistanta, sed al io eterne ekzistoprava?

Oni kompreneble povas tre konvinke argumenti ke aktuale nepras akcenti la malrasismon de lingva diversismo, sed se ni tion faras kiel Esperantistoj ni devas havi pretan respondon al tio, ĉu ni rigardas la diversismon kiel efektivan celon aŭ nur kiel ŝtupon survoje al estonta tuthomara unulingvismo en Esperanto, nur iom pli justa kaj malpli malperfekta ol tiu kiun ofertas la disvastiĝo de la Angla.

Homoj kiuj vivas en mondo sen Esperanto ne bezonas cerbumi pri tio. Koncerne tiun temaron, ili vivas tiel nekonscie kiel bestoj.

 
At April 10, 2012 at 9:38 PM , Blogger Mukur said...

@Mark: Mi tre kore dankas pro via eksplicita konfirmo ke mi prave legis la nunan version kiel dokumenton pri esperantistoj kaj pri plibonigoj de ilia jama pretighado. Al viaj bonvenaj komentoj mi pludiru nur jenon--

A. La virina movado, pro pluraj frustrighoj sur la ekonomia-politika tereno, movis grandan parton de sia energio en la literaturan/kulturan politikon, kaj tie chefe ili (sed ankau aliancaj viroj) donas al shlosilaj virinoj kiel Spivak tian kvazaupatrinan rolon, kian la etlingvaj movadoj donas al Skutnabb-Kangas au Heugh au Panda. Ni pli facile forghos partnerecojn kun tiuj specifaj sektoroj en la inisma movado, ol ekz che industrioj kiel la usona NOW.

B. De tiu nicho ni povos efike komenci intervenojn, malrapide fluontajn sed por urgha celo, por ke la frustra malkonversacio inter la porscience teoriema lingvistiko kaj la porlibere principema kultura-literatura teorio degelu pro la konata varmeco de la esperantista rondo familia, kiu nun uzu siajn intelektulojn same kiel la ina movado uzas la siajn -- servige al la sinpelemo de la popolo.

@Jens -- Mi konsentegas kun vi, ke la laborado por Esperanto multe pli memkonscie kaj senbalbute progresos post kiam nia popolo komencos akcepti la hipotezon de Universala Gramatiko. Sed mi pensas, ke se vi emfaze ligos la grandiozan laboron de Tesniere-- kiu substrekis la samajn teksterojn de Humboldt kiuj plachis al Chomsky -- al la sintaksa revolucio, tiam nia popolo en Europa malmuntos parton de sia nuna rezisto al vi. Tio chi alparolas vian entutan strategion, kiom mi perceptas ghin, kaj ne specife vian chi-fadenan komenton.

Amike

Probal, kiu suferas pro vundita kaj ne rapide resanighanta dekstra manradiko

 

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home