Respondo al Zbigniew Galor
Kara Zbyszek,
Mi gratulas vin pro via dismeto de gravaj pensoj en via
artikolo _Kvar vizioj_, kiun mi legis en la retpagharo de _La Ondo de
Esperanto_ -- jen la ligo --
Mi havas la impreson, ke reagante al viaj pensoj, mi eble sukcesos
atingi tiujn multegajn geamikojn, kies propraj opiniesprimoj ankorau ne atingis
miapercepte tian klarecon, ke rekte responde al iliaj tezoj mi povu prezenti la
miajn.
Mia kerna penso estas, ke en la Esperanta movado ni ne
scias, kion atendi, kaj ke tial ni havas malfacilon lerni tauge atendadi. La
rezultanta malpacienco aperas diverse, foje en la formo de deprimigho kaj aliaj
negativaj reagoj. Mia propra reago al tiu nescio kion atendi estas kalve kaj
solve akcepti la nescion mem kaj lasi, ke la vivo iom post iom malkashu al ni
la atendeblojn. Dum ni -- en la vortoj de Grabowski en _La tagigho_ --
"velas kun ghoj'/ al verda haven' de l' homaro", ni dumvojaghe
lernas, kian havenon atendi.
En la komenco nia movado funkciis en mondo estrata de
tiranoj kaj de la maldemokrataj institucioj de koloniaj rilatoj inter landoj
regantaj kaj landoj regataj. Ech sub tiuj cirkonstancoj, kiuj povus shajni
kapablaj sufoki chian bonfareman movadon, niaj pioniroj havis la vizion,
kuraghon, riskemon kaj persistemon por lanchi gravan iniciaton kaj florigi ghin
kiel vivipovan lingvanaron. Poste la internacia situacio plibonighis preter
niaj atendoj. En la Ligo de Nacioj oni ekkreis mondvastan intershtatan
aranghon, kaj en tiu kadro oni jam dekomence akceptis principe la neceson
malmunti la imperiojn. La fakton, ke en tiu Ligo la frua klopodo instali
Esperanton per suflorado al diversaj registaroj ne funkciis, ni devas tauge
interpreti en la historia kunteksto. Imagu mondon, en kiu la Ligo estus
instalinta Esperanton en chiuj lernejoj kaj instancoj ekde 1923, kaj en kiu
baldau poste la malmunto de la koloniismo kreus novajn naciajn egoojn en la
sudaj landoj. Al tiuj naciopaj egooj nepre shajnus, ke Esperanto estas io haste
instalita de la blanka reghimo ghuste antau sia retirigho de la koloniestrara
rolo, kaj ke tiun heredajhon oni nepre malmuntu. Ech tiuj, kiuj ne volas rekte
prighoji la francan vetoon en la Ligo de Nacioj, almenau repensu sian emon
rigardi ghin kiel katastrofon.
Mi ne estas fakulo pri la historio de la Ligo, sed
miakomprene ghi estis areno por la shtatoj kaj multege malpli (se entute)
atentis la vochon, tiam chiuokaze malfortan, de neregistaraj organizajhoj kiel
la nia. Unuighintaj Nacioj estas grave pli bona dua malneto de la ideo de la
Ligo de Nacioj. Ghi dekomence atentas la neregistarajn organizajhojn, kaj pere
de siaj fakaj organoj okupighantaj pri la sano, la nutro, la komerco, la eduko
ktp ghi evoluigis mondskalan intertraktadon. En tiu intertraktado, vochoj
ekster la shtata egido kapablas prezenti vidpunktojn urghe atentendajn kaj
science au kulture pravigeblajn, sed -- pro manko de potencaj disvastigantoj --
ankorau ne apogatajn de la (foje iom haste kaj shablone pensanta) ghenerala
publiko kaj ghiaj registaroj. La esperantista movado discipline obeas al la
ludreguloj de tiu sistemo. Ni ja ne eraras, farante tion. Sed ni esprimadas
iomete tro da maltrankvilo pri tio, chu aliaj en la UN-sistemo apogas nin kaj
helpos atingi nian celon iel-tiel instali nian lingvon. Ni lasis al ni tro
intense kaptighi en la UN-ludon. Tio, malgrau la graveco de la ludo kaj ghia
pliboneco kompare kun tiu en la Ligo de Nacioj, estas lau mi eraro.
Estas same erara la diagnozo, ke Esperanto chi-momente
estas treege fora de la sukceso, kaj ke la lastaj jardekoj nenion atingis.
Pensante tion, ni reagas chefe al la fakto, ke post 1989 iuj landoj, kies
shtataj strukturoj pro tute specifaj kialoj pretis finance kaj administre apogi
esperantlingvajn instituciojn, retiris tiun apogemon. Legi tion kiel
malprogreson au neprogreson de Esperanto montras lau mi malemon vidi la realon.
La realo estas, ke diference de la malfrua deknaua
jarcento, nun trovighas scienca situacio, en kiu neniu lingvisto au
socilingvisto plu prezentas serioze la tezon, ke la etnaj lingvoj estus nature,
organisme estighintaj kaj vivantaj kaj havus pronaturan prioritaton. Chiuj
fakuloj agnoskas la socian konstruitecon de la normigita lingvo de shtata au
eduka funkciado, kaj la rolon de la elito kaj la potenco en tiu konstruiteco.
Aliflanke, pro la diskonatigho de la komputilaj lingvoj, la ideo mem de artefaritaj
lingvoj estas banala. Esperanto ja ne havas multegajn lingvistajn geamikojn,
efektive. Sed la nuna stato de la prilingvaj sciencoj estas tia, ke nur la
manko de interparolado inter specifaj terenoj (inter la gramatiko kaj la
socilingvistiko, ekzemple, au inter la literatura teorio kaj la lingvistiko)
faligas la esperantistajn proponojn en truon, kie neniu agnoskate serioza
prilingva fako en la universitatoj kovus autoritatajn reagojn al niaj
argumentoj. Resume: ni ne plu havas tiujn teorie memfidajn kaj de la publiko
adoratajn organecistajn malamikojn en la prilingvaj fakoj, kiajn ni havis ghis
almenau Montevideo.
Tiu chi realo estus multege pli serioze atentata, se la
nuna SAT ne estus gvidata de personoj, kiuj malgrau siaj nekredeble altaj
kvalito kaj meritoj simple ne interesighas pri lingvaj demandoj. Miakomprene
SAT estis la loko, kie oni avangarde esploris la idean enhavon de la
esperantista areno de pensado, kun plena atento al la sciencaj kaj artaj
avangardoj ekster la verda geto, sed tamen florigante mondnivelan kulturon en
nia geto mem. Estas utile memori, ke iam SAT aranghis redakti kaj eldoni la
Plenan Vortaron kaj la Plenan Ilustritan Vortaron, kaj ke la programo de
tiuvoja memklerigho -- el kiu venis tiel gigantaj autodidaktoj kiel Miyamoto masao
-- estis kerna en la memkompreno de SAT.
Mi pensas, ke SAT aperis responde al la fakto, ke tiuepoke la chefa
polusigho estis la klasa kaj postulis intertraktadon en la nordaj landoj mem
kun portempa flankenmeto de la sudaj landoj. Sed nun la tutmonda demando
nordo-sudo bezonas alitipan respondon -- eble reinventon de SAT mem, kial ne,
au eble reagordadon de chiuj tegmentaj Esperanto-organizajhoj vide al la
demando nordo-sudo.
Mi kutimas pajaci por ebligi, ke la multegaj homoj, kiuj
ne reagas al miaj proponoj, sentu sin komforte en la kompreno, ke ilia ignorado
estas valida reago al tio, kion ili legas kiel limojn de mia persona
kapablaro. Fakte tiu ignorado apartenas
al la ghenerala malemo de la nuna esperantistaro serioze atenti la sciencan
situacion rilate al la prilingva sfero.
Tamen ghuste en tiuj sciencejoj kovighos la ideoj, per kiuj la
neregistaraj organizajhoj povos nutri la UN-procezon -- au ghiajn posteulojn en
eble subite aperonta nova monda ordo. La akutigho de la media krizo kaj la sensolveco
de la energiproblemo ekagnoskata post Fukushima povas subite direkti la homaron
al novaj instituciaj formoj, kiujn neniu nun kapablas antauvidi, kaj ni devas
esti pretaj subite refari chiujn niajn komprenojn. Dume certe restas utile remachi niajn kutimajn
machajhojn. Mi nur pledas por iom da
pripensado pri tio, kion ni metadas sur la tablon.
Agrablan machadon. En via propra kazo, Zbyszek, eble mi
dismetu la machendajhon pli persone; sendepende de la estonteco de SAT kaj
similaj organizajhoj, mi petas vin, Zbyszek, iom konsilighi kun Ilona pri la
situacio, kia shi perceptas ghin, en la prilingvaj sciencoj; vi ne bezonas
kredi min! Konsideru ekz shian debaton kun Alicja pri la ekzisto (lau Ilona) au
neekzisto (lau Alicja) de specife Esperantaj agordoj en ni diru la pragmatiko.
Chu tia debato estintus ech pensebla en 1910, ekzemple? Demandu vian edzinon,
mi petas. Kaj eble revenu poste al _La Ondo de Esperanto_ au aliaj forumoj.
Amike
Probal
4 Comments:
Detalo: UN ne havas la ghustan nomon. Unuighintaj ne estas la nacioj, sed la registaroj. La naciojn oni trovas che la NROj.
Due: la ONDO pridemandis 4 personojn. Mi ne estas kontenta pri tiu elekto.
Dankon pro via komento, Mirejo (vian opinion dividas pluraj membroj de la Akademio de Esperanto, kiuj fakte esperas baldau pripensi bonajn difinojn de la vortoj _nacio_, _shtato_, _regno_, _lando_ kaj proponi la sisteman uzon de _subshtato_ por federeraj provincoj (por ne perdighi en lauregione diversaj vortoj kiel _gubernio_, _prefektejo_ ktp).
Mi kopius chi tie la komenton de Roy McCoy, sed li afishis en la listo uea-membroj, kaj mi ne rajtas sen lia permeso reafishi ghin chi tie. Legantoj, kiuj havas aliron al uea-membroj, bonvolu legi tie lian afishon.
Responde al lia komento, mi nun verkos duan blogan afishon chi-teme.
Amike
Probal
SAT estas ne nur gvidata, sed ankaŭ plimulte loĝata de personoj, kies ĉefa intereskampo ne estas lingvoj kaj lingvistiko. Propra SAT-tipa lingvopolitiko ankaŭ ne estas. Ĝis nun mankas memstara ideumado pri lingvaj rajtoj, ekzemple. Pri SAT mi mem ŝatus interalie, ke ĝi helpu difini la socian rolon de Esperanto kiel faktoro por sennacieca, por kiom eble plej da homoj alirebla partoprena kulturo. Ke ĝi interesiĝu pri la nordo-sudo-problemaro diktas jam tio, ke la kernaj tavoloj de la monda proletaro nun loĝas sude.
SAT estas ne nur gvidata, sed ankaŭ plimulte loĝata de personoj, kies ĉefa intereskampo ne estas lingvoj kaj lingvistiko. Propra SAT-tipa lingvopolitiko ankaŭ ne estas. Ĝis nun mankas memstara ideumado pri lingvaj rajtoj, ekzemple. Pri SAT mi mem ŝatus interalie, ke ĝi helpu difini la socian rolon de Esperanto kiel faktoro por sennacieca, por kiom eble plej da homoj alirebla partoprena kulturo. Ke ĝi interesiĝu pri la nordo-sudo-problemaro diktas jam tio, ke la kernaj tavoloj de la monda proletaro nun loĝas sude.
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home