Saturday, February 11, 2012

Esplori nian korifean esplorvojaĝiston Tibor Sekelj


Esplori nian korifean esplorvojaĝiston Tibor Sekelj

La 14an de februaro 2012 ni festas la centjariĝon de Tibor Sekelj, pinta vojaĝanto laŭ ĉies normoj kaj la absoluta korifeo inter vojaĝemaj esperantistoj.

Ĉar la naskiĝo, la knabaĝo, la studenta tempo parencigas lin al diversaj urboj kaj landoj, tiuj lokoj konkurencas inter si por porti la festotorĉon de lia deveno. Malofta vidaĵo ĉe jubileoj!

Ĉu ni tuj eklaboru en diversaj mondpartoj por atingi, ke en 2062 aŭ 2112 aperu simila konkursemo inter la lokoj kaj komunumoj vizititaj de Sekelj, kiujn li prezentis en siaj naive vestitaj sed profundaj tekstoj? Tio certe estas unu atentinda eblo.

Alia eblo estas interfekundigi nian legon de la vivoverko de Tibor Sekelj kaj nian legon de la vivanta ĉina Esperanto-poeto Mao Zifu, kiun inspiras la legenda figuro de Anteo, ankrita en la tero kaj ĉerpanta de ĝi mirindan kapablon refortiĝi post ĉiu krizo. Mao Zifu per siaj versoj ŝanĝis nian rilaton al la tero, sur kiu ni staras, kaj en kiun ni sendas niajn radikdezirojn. Se ni lernos samspire legi la vojaĝitineron de Tibor Sekelj kaj la Anteo-aventuron de Mao Zifu, tio donos al ni vervan modelon de persone ankrita sed tamen nacineŭtrale-homa apartenado al la tuta tero. Tiam ‘kantos de l’ tero ni filoj’, kiel diris Grabowski.

Ankoraŭ aliajn eblojn formulos vi, kiuj diverse esploros la rekordan itineron de nia pinta esplorvojaĝisto. Feliĉan mardon! La spirito de la sankta Valentino enamigu vin ĉi-jare al la fervora pasio, per kiu Sekelj unike amis la mondon.

Probal

Labels:

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home