Monday, March 5, 2012

Virina tago 2012


La 8a de marto ne estas institucie ritiĝinta mikrofonaĵo en nia kulturo. Ni efektive havas la liberon publike priparoli la temon “virina tago” aŭ ne, laŭ nia elekto. Se ekzemple mi decidas ion diri, tio ne trudas al mi nepran revenon al la mikrofono venontjare, aŭ al la Centra Oficejo ian devon gazetare komuniki pri la tago.
Mi volas malfermi la hodiaŭan pripensadon per reiro al tiu aŭgusta semajno en 1977, kiam dum la unuaj konversacioj kun mi iu konata esperantistino de mia generacio diris, “Kio laŭ vi pravigas junularan sekcion de UEA? Ĉu ni nepre havas komunajn pensojn simple ĉar ni estas samtempe junaj?” (Mi evitas diri ŝian nomon ĉar mi ne havis la tempon por peti de ŝi permeson citi ŝin. Sendube ŝi ne plu havas sian tiaman opinion.) Konsideru la paralelan demandon pri virinoj en Esperantujo. Se mi – limigante min al la ‘neŭtrala movado’ pro mia relativa nekono de la ‘neneŭtrala’ – enmense faras kelkjardekan revueton de funkciulinoj universalaj aŭ landaj (mi emfaze ne konsideras eminentajn nefunkciulojn kiel Eli Urbanová aŭ Vida Jerman), ĉu mi rimarkas idean aŭ eĉ nur stilan komunecon inter niaj Ada, Angela, Anjali, Ans, Barbara Despiney, Barbara Pietrzak, Claude, Doi, Edith, Edvige, Eliza, Flora, Helen, Hortensio, Ileana, Ilia, Ilona, Indu, Isobe, Jennifer, Ĵila, Katalin, Kathleen, Krizantemo, Loes, Lusi, Maritza, Marjorie, Mélanie, Michela, Mireille, Nagata-Woessink, Penny, Poorna, Renée, Riitta, Sonja, Spomenka, Syozi, Tahira, Ulla, Veronika kaj dudeko da pliaj nomoj? (Mi pardonpetas pro nereliefigo de aliaj, kiujn mi konis aŭ konas; mi limigas min al miaj propraj renkontitoj.)
Nu, tamen jes. La grandega plimulto de tiuj funkciulinoj dividis aŭ dividas kun neesperantistaj ŝtatestrinoj la trajton aspiri al agadprofilo seksneŭtrala. Tio signifas i.a. surpodii vice de la tuta komunumo, kiun oni servas, kaj ne permesi al si enfermiĝi en privirinaj demandoj. La sukceso de la virinoj en nia movado ĝis hodiaŭ sentas bezonon prezenti sin kiel ne aparte virinprofilan sukceson.
Tiuj inter ni, kiuj deziras organizi inisman aparaton ene de Esperantujo, kompreneble trovas tion frustra. Tion ni ĉiuj rimarkas. Ni tamen malpli ofte rimarkas, kiel forte la konduto de la virinoj vide al Esperantujo similas al la konduto de nia tuta movado vide al la ekstera mondo.
Niaj virinoj volas sin prezenti kiel, ni diru, neŭtrale-homajn laborantojn. Simile, alparolante la eksteran mondon, ni esperantistoj volas nin prezenti kiel maksimume similajn al ĉiuj niaj najbaroj krom pri unu kerna afero: nia deziro persvadi ilin adopti nian neŭtralan lingvon kiel interkomunikilon. Niaj virinoj agas ĉi tiel verŝajne pro la risko, ke tro emfaza okupiĝo pri demandoj privirinaj perceptigos ilin kiel netaŭgajn por reprezenti la pli vastan komunumon. Simile, ni esperantistoj deziras monde reprezentan rolon por nia lingvo. Tial ni timas, ke la lingvo aŭ ĝia parolantaro povus perceptiĝi kiel sekteca, kio kompromitus tiun nian aspiron. Ni do diradas, vidu, vere zorge vidu, ni estas normalaj, tute normalaj, kaj tial aŭskultindaj.
Nia esperantista movado havas komune kun la movado por la egalrajteco de virinoj la junecon. Ambaŭ movadoj apartenas al la moderna epoko. Ambaŭ aspiras al celoj ne atingeblaj per la forto de la armiloj. Tamen nek la inismo nek la esperantismo povas permesi al si tro emfazan ensorbiĝon en pli ĝeneralan pacmovadon fontantan el klasikaj pensoj kontraŭmilitaj. Unue, oni ne precize malmuntis la militan sistemon, kaj tial niaj movadoj devas trakti kun la mebloj de nesenmilita domo (Esperantujo devas enlasi oficirojn kaj soldatojn, kvankam la oficiroj malpli ofte surpodias ol en la bulonjaj jaroj; la inismo devas kampanji por la egalrajteco de soldatinoj en la armeoj). Due, la klasikaj pensoj parolis per la voĉo de homoj sciantaj, ke ili esprimas revon neefektivigeblan; niaj movadoj devas serioze partopreni la malmuntadon de la sistemo milita, kies bankroto evidentiĝis al ĉiuj en la relative ĵusaj generacioj. Tial niaj movadoj ne povas permesi al si ensorbiĝon en la lamenteman, malsukceso-atendan stilon de la pacparoloj el antaŭaj jarmiloj.
Ni kovas ion novan. Kaj dume, ni nin prezentas kiel ordinarhome fortajn, kiel ne stampotajn per apartaj kategoriaj stampoj. Niaj respektivaj movadoj tial evitas la sekciemojn. La virinoj ene de Esperantujo prave evitas neneŭtralan profiliĝon. Kaj la esperantista movado prave evitas sekteme konduti antaŭ la ekstera publiko. Se mi rajtas reveni de la festotaga pompeco al nia ordinara babilnivelo, permesu al mi peti tiujn legantojn, kiuj ankoraŭ ne legis aŭ ne praktikas la principaron de Frostavallen, bonvole pergugli konatiĝon kun la tiutema vikipediero. Ĝi restas fonto de ankoraŭ ne malaktualiĝinta saĝo. Ni plej sincere bonvenigas la virinan tagon per respekto al la deziro de niaj virinoj esti akceptataj kiel ordinaraj kunlaborantoj. Paradokse, tio signifas, ke ni ne vere helpos al la komuna afero de niaj movadoj, se ni esperantistoj devigos nin ĉiujare diri aŭ fari ion en la 8a de marto.
[Noto: Mi afiŝas iomete pli frue ol la 8an de marto por ke eventualaj tradukontoj havu sufiĉe da tempo por diskonigi ĉi tiun tekston en aliaj lingvoj. – Probal]

1 Comments:

At March 6, 2012 at 7:00 AM , Blogger Mirejo said...

En Svislando ni diras, ke regos egalrajteco inter viroj kaj inoj, kiam oni nomumos malkapablajn virionojn al altnivelaj postenoj. Nuntempe ekzemple en kliniko, iu kirurgo povas esti kapabla aù malkapabla kaj atingi tiun postenon pro iu parenceco kun iu ministro aù urbestro... Male virino en tia posteno nepre estu elstara. Tio signifas, ke egalrajteco ne ankoraù ekzistas.
Mirejo Grosjean

 

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home