Zamenhof-taga blogero en la informa stilo
Informe (la dua el tri mesaghoj)
Karaj gesamideanoj,
En Kolkato, la plej prestigha
universitato, nomata la universitato Jadavpur, lastatempe fondis lingvistikan
fakultaton. Ghi lanchos magistran kurson ekde 2013. Rolas en ghi lektoroj, kiuj
intencas aparte reliefigi la esplormetodojn de la genera gramatiko. Tial ili
organizis en la 7a de decembro kunvenon por festi la datrevenon de Noam
Chomsky, la fondinto de tiu skolo de la lingvoscienco. Mi estis petita prelegi.
Mi elektis prelegi bengale (multo en Jadavpur okazas anglalingve; funkcias
angle la lingvistikaj kursoj). Mi reliefigis la kunfluon de la genergramatika
fluo kun la Esperanta laborado okaze de la apero de la sciencpopulariga verko Lingvo
kaj menso de Chomsky en esperantigo de Edmund Grimley Evans. Mi kaptis la
okazon atentigi pri la proksimeco de la datrevenoj de Chomsky kaj de Zamenhof
kaj raportis al tiu publiko, ke leginte mian antauparolon al tiu traduko
Chomsky agnoskis la ‘intelektajn kaj moralajn paralelojn’ inter sia entrepreno
kaj tiu de Zamenhof. Mi publike donacis al la fakultato ekzempleron de la
bengallingva Esperanto-kurso verkita de la (sendepende de Esperanto renoma)
dramisto kaj reghisoro Badal Sircar, kiu unuvolume reaperis en 2012 (Sircar forpasis
en 2011).
Eventualan sukceson de mia
chi-jara provo oni kompreneble devos jughi postfakte. Ni laboru kaj esperu.
Jen ekzemplo de io, kion mi
rigardus kiel sukceson, postfakte konstatitan. Okaze de la Zamenhof-tago mem,
la fakultato pri kompara literaturo en Jadavpur invitis min prelegi en 2009.
Tiun fojon mia prelego inkluzivis detalojn pri Janusz Korczak, amiko de
Zamenhof, kaj pri la prezento, en la Korczak-orfejo en la varsovia geto, de la
teatrajho La Poshtoficejo de Robindronath Tagor en 1942, kelkajn
semajnojn antau ol la nazioj neniigis chiujn orfejanojn. Chi-jare mi konstatis,
ke du teatraj grupoj en Kolkato reliefigis tiun tragedion en surscenigoj siaj,
kaj ke la grava bengallingva kultura revuo Baromas artikolis pri tiuj
elstarigoj enkadre de la dauranta centkvindekjara jubileo de Tagor. Tiuj
reehhoj ne rekte gratulas Esperanton pro la perado de tiu informo; sed oni
sciu, ke fenomenoj polaj ne estas ordinare menciataj en la bengala kulturo (kaj
inverse, se mi ne misaudis); se Esperanto peras tiajn semojn, ni komprenu, ke
tiurilate temas pri sukceso por la Esperanta kulturo, se ne tuj por la lingvo.
Amike
Probal
0 Comments:
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home