Wednesday, October 17, 2012

Epistolo alesperantista lanĉanta serĉon pri perfekta ekstera ideo



Epistolo alesperantista lanĉanta serĉon pri perfekta ekstera ideo

Ni ĉiuj konas la internan ideon de Esperanto. Iuj el ni akceptas la proponitan reformulon ‘humaneca internaciismo’. Aliaj inter ni preferas pli nete ‘kontraŭimperiisman’ version de ĝi. (Sincere dirite, mi, el lando efektive viktimigita de la imperiismo, ne rimarkis dum miaj esperantistaj jaroj multan sinceran sinedukemon ĉe la esperantistoj pri la imperiismo kaj pri la laboro necesonta por efektive malfari ĝiajn malkontribuojn. Sed tio estas temo por alia, posta epistolo; provizore permesu al mi tiujn miajn citosignetojn. Mi intence uzis la vorton ‘signeto’ por mansigneti al la malmultaj legantoj, kiuj rekonos la zamenhofan esprimon ‘signeto’.)

Ĉu havas sencon starigi demandon pri ekstera ideo en momento, kiun markas la zorga institucia strategiado pretiganta UEA por vere elana salto antaŭen?

Mi ne pensis, ke mi sentos la bezonon starigi tiun demandon. Sed la fakto, ke en Hanojo TEJO sin devontigis batali por ne nur lingvaj sed ĉiuj homaj rajtoj, kaj ke krome ŝlosila membro de la TEJO-rondoj – sen neta kontraŭparolo fare de aliaj en tiuj rondoj – esprimis sin favore al pliproksimiĝo inter UEA kaj la Esperanta Civito [kvankam, mi devas agnoski, en delikata maniero, kaj insistante ke TEJO nenion faros por kuspi UEA, tamen samtempe pretante diri eksplicite, ke estas bedaŭrinda la distanco inter UEA kaj la Esperanta Civito], ŝajnas al mi ne meriti la ignoremon, kiun mi rimarkas en la komunikiĝoj ene de UEA.

La procezon de institucia strategiado en la Asocio necesos do suplementi per pli larĝa interŝanĝado de opinioj pri la esperantista interveno, kies realaĵojn ni diverse konceptas ĉirkaŭ nocioj de premgrupo ĉe UN, de movado, de komunumo, de popolo. Mi uzas la nocion interveno por emfazi, ke Zamenhof intencis per sia lingvo interveni en la homa historio; ke li efektive sukcesis meti la faktoron de planlingvo neŭtrale homa sur la homaran pensmapon; kaj ke ni uzantoj de lia lingvo diverse daŭrigas lian historian intervenon. La interna ideo estis lia formulo pri tio, kio en niaj koroj motivas nin pluiri. Sed la ekstera ideo estas formulo, kiun ni bezonas por pli kohere ol ĝis nun diri al ni kaj al aliaj, kion la esperantista interveno celas atingi komune kun aliaj socikulturaj kaj socipolitikaj movadoj.

Ĉar la fenomeno lingvo estas intense interplektita ne nur kun kulturaj sed kun ĉiaj socipolitikaj procezoj, estas malvalida la tezo, ke entrepreno sin organizinta kiel unudemandan movadon neŭtralan pri ĉiuj aliaj socipolitikaj demandoj povas simple per siaj propraj fortoj, sen pli politike difinitaj partneroj, kohere formuli analizojn kaj farindojn kaj antaŭenigi la esperantistan intervenon. En la tempo de Ivo Lapenna, kies parolaj kaj instituciaj difinoj de UEA dotis ĝin per rekonebla profilo, la politika neŭtraleco estis konvena elturniĝo, kiu permesis al Lapenna stiri movadon unike pontantan inter la NATO-landoj kaj tiuj de la Varsovia Pakto, sed apud kiu Lapenna flegis zorge agorditan kunagadon kun la eksplicite politika SAT. Estas klare de la tekstoj de Lapenna, ke li pensis, ke la celojn de esperantismo devos laŭ lia vizio atingi kune neŭtrala UEA kaj politika SAT, kiuj en eventuale pli favora tempo formale agnoskos la aliancon. Li ne nepre pensis, ke organiza kunfando de UEA kaj SAT estos konvena – ankaŭ la sendependeco de ILEI evidente ŝajnis al Lapenna organize utila aranĝo. Sed rigora lego de liaj prelegoj kaj verkoj kaj tiuj de lia partnero Gaston Waringhien montras, ke ili ambaŭ pensis laŭ la ĵus indikitaj linioj.

En la nuna fazo UEA ne povas ion seriozan kunfari kun SAT pro la krizo en SAT. Aliflanke, la nun strategiata remuldado de UEA ne intencas doni al UEA mem klaran politikan profilon: tiurilate la strategiantoj planas resti kontinuaj kun la ĝisnuna tradicio de neŭtraleco. Sekve, la interkonsento Lapenna-Waringhien (se mi bone komprenas ĝin) ne povos renoviĝi per la klopodoj de la strategia komisiono.

Se la ĉi-supra analizo eĉ parte ĝustas, tiam ni vere devas atenti la demandon, kiu aperis el la hanoja IJK, kvankam mi persone ne konsentas kun la premisoj de ĝuste tiu versio de la demando.

Miaj propraj pensoj kompreneble respegulas la parolpozicion, kiun mi okupas.

Ne havante komence klaran eksteran ideon, Zamenhof en la fruaj jaroj pretis kunagi kun tiu Usona Filozofia Societo; en meza fazo elektis la vojon de mondkongresoj por publicado, esperis justan traktadon ĉe la fifama Delegacio de Couturat, trafis la Ido-krizon, forlasis la institucian vojon; kaj tial inter 1908 kaj 1917 ne havis institucian formaton por la ekstera ideo. (Eble al tiu manko ni ligu lian tiutempan okupighadon pri la ideoj de la homaranismo, al kiuj li esperis doni praktikan formon.) Zamenhof mortas.

Ekde la formiĝo de la Ligo de Nacioj, Privat kaj aliaj tiutempaj movadestroj turnis sin al tiu nova formato por la internacia institucia areno kaj komencis tian formalan konversacion kun la oficiala klubo de ŝtatestroj, kiu estis plej rekte daŭriga al la zamenhofa formo de la esperantista interveno. Okazis la provoj de 1921-22 ĉe la Ligo, el kiuj almenaŭ venis la agnosko, ke Esperanto estas klara lingvo por la telegrafio kaj ne rigardota kiel eksterlingva ĉifro. Eksplodas la dua mondmilito; la Ligo de Nacioj mortas.

Post tiu milito, la nove formitaj Unuiĝintaj Nacioj ebligas al la posteuloj de Privat – Lapenna kaj Harry, sendube ne sen beno de Privat mem – rekomenci tiun provon sur multe pli fortika jura bazo, kio kondukas al la fama sukceso de 1954 en Montevideo. Teorie UEA restas plektita en la trafiko de prisekvado de tiu sukceso kaj daŭrigado de sinengaĝo kun diversaj anoj de la UN-familio, plej laste kun iom da sukcesoj ĉe la terminologoj kaj ĉe la homrajta interparolejo. Tamen tiu ĉi bildigo ne estas senplie kompleta. Ekde 1968-69 klare montriĝis, ke la ekzisto de UN neniel ŝanĝas la abisman malsimetrion de potenco kaj prospero inter la nordo kaj la sudo kaj ke povas okazi brutalaĵoj kiel la kontraŭleĝa milito en Vjetnamujo. Tiam UN perdis la kredindecon antaŭ multaj gejunuloj eĉ en la landoj de la monda nordo. Inter ili estis la tiama TEJO, kiu en Tyresö deklaris, ke ĝi ne plu simple kunpasaĝeras kun la UEA-linio formulita de Lapenna, kvankam ĝi ne secesias de UEA. Ĉar tiu TEJO-gvidantaro poste transprenis UEA, ekde tiam la sinengaĝo de UEA kun UN-sistemo estas spicita per forta dozo de skeptiko pri la kredindeco de la UN-procezo mem.

Mi intence tenis la fadenon ekskluzive ĉe la UEA-flanko de la rakonto, senreference al SAT aŭ al oficiale komunistaj Esperantaj organizaĵoj, por ke aperu klare, ke eĉ laŭ sia oficiala rakonto UEA mem ne plu havas oficiale agnoskitan eksteran ideon. Per tio mi esperas esti, se ne pruvinta, tiam almenaŭ fortiginta la hipotezon, ke la ĉi-supre skizita interkonsento Lapenna-Waringhien estis implicita suplemento al la oficialaj dokumentitaj tezoj, per kiuj Lapenna nutris la institucian vojadon de UEA mem.

Miakomprene Lapenna kaj Waringhien volis, ke objektive kaj institucie UEA vojadu vice de la tuta Esperanta entrepreno ĉe la necesaj landaj kaj internaciaj strukturoj, kaj ke subjektive kaj intelekte-kulture SAT kreadu kaj dissemadu la ĝustan edukon por ke plenkresku fasko post fasko da kapablaj personoj. Ili esperis, laŭ tiu ĉi bildigo, ke la interna ideo kunligos UEA kaj SAT, kvankam SAT flegos pli radikalajn versiojn de ĝi. [La ‘humaneca internaciismo’ ĉe Lapenna laŭ ĉi tiu mia kompreno esprimis la minimuman sojlon de konsciiĝo, kiun li volis ke ĉiuj esperantistaj agantoj atingu. Lapenna do ne estis kontraŭ iuj radikalismoj, ekz tiu flegata de Waringhien mem, sed sentis antipation kontraŭ personoj kaj institucioj kiuj liakomprene tro intimis kun la komunistaj landoj; lia ĉi-rilata kompreno bedaŭrinde estis nesufiĉe nuancita – li ne estis sufiĉe agordita al la intertraktadoj okazantaj ene de la komunistaj landoj por povi distingi tiujn, kiuj estas ĝisostaj esperantistoj kaj volis uzi la ŝtatan aparaton kontraŭ ĝiaj propraj intencoj por flegi Esperanton, disde tiuj, kiuj vere servis al la aparato; tial li trafis en la ekstreman starpunkton esprimitan en Hamburgo en retrospektivo kaj parencaj verkoj.] Pri la ekstera ideo, Lapenna restis ĝisfine fidela al la UN-sistemo, kiu neniam perdis kredindecon ĉe li. Mi ne povas juĝi, ĉu Waringhien fidis, kun Lanti, al la pluiro de la homa intelekto al sennaciaj institucioj: mi nesufiĉe komprenas la historion de SAT; mi pensas, ke SAT ĉiam restis iom nebula rilate la eksteran ideon.

Tiuj inter la nunaj TEJO-pensuloj, kiuj pretas sin esprimi bedaŭre pri la distanco inter UEA kaj la Esperanta Civito, ŝajnas al mi ne esti rimarkintaj, ke la Esperanta Civito estis naskita el deziro preni sur sin la rolon de SAT en la ĉi-supre skizitaj ekvacioj. La ŝrumpon de SAT kaŭzis ne nur personaj faktoroj ene de tiu organizaĵo, sed krizo pri la naci-bazitaj identeco-konceptoj (kaj do ankaŭ pri simpla negacio de tiuj konceptoj per laŭfrakcie diverstendencaj deklaroj de sennacieco). Tiu sama krizo ombras sur plurajn mondskalajn neneŭtralajn Esperanto-organizaĵojn, kaj la Esperanta Civito estas unu el ili; ĝi ne estas parto de la solvo; ĝi estas parto de la problemo. Se vi ne fidas al mia juĝo, demandu foje Koffi Gbeglo, Trevor Steele, Usui Hiroyuki. Povas esti, ke la TEJO-pensuloj, malgraŭ la zorga uzo de la vorto raŭmismo anstataŭ eksplicita mencio de la Esperanta Civito en la rezolucia teksto, tamen iomete allasas la eblon, ke tiu organizaĵo estu rigardata kiel kontinua kun la pli frua iniciato ‘manifesto de Rauma’. Por sin plene distancigi ne nur vorte sed ankaŭ en siaj komprenoj de tiu konfuzo, estas utile interkonsiliĝi kun Jouko Lindstedt aŭ legi la aktojn de lia reta seminario tiutema (okazinta fine de la 90aj jaroj).

Mi bonvenigas la elpaŝojn de la TEJO-estraro, malgraŭ la miaopinie nesufiĉa pripensiteco de iuj partoj de la (neformala, komentaria, postrezolucia) vortumo (kaj mi pensas, ke estas ĉiam grave esprimi siajn opiniojn ankaŭ se poste montriĝos necese plubaki ilin), ĉar laŭ mi tiu elpaŝo pliurĝigas por ni ĉiuj la taskon pli zorge pensi pri akceptebla ekstera ideo.

Mia propra opinio rilate la serĉon pri ekstera ideo – prezentata tute humile, sen ia ajn espero, ke oni ĝin aparte atentos, sed kun la espero, ke partoj de la ĉi-supra analizo estos serioze traktataj – estas, ke (a) akceptebla ekstera ideo estas jam kovata kiel kromprodukto de la organizaĵa strategiado ĉe UEA; ke (b) ĝi estas utile esprimebla kiel kultura celo slogane resumebla kiel komunikado RST (reciprokeca, simetria, travidebla); ke (c) la vojado al tiu celo estas rigardinda kiel la fina frukto el la afiksa malkovro fare de la knabo Zamenhof. Mi aludas al lia malkovro, ke la afiksoj, se oni sufiĉe ĝeneraligas ilian uzon, liveras lingvon freneze facilan; tiuvoje oni povas fari el travidebla, elasta, supla, facile lernebla lingvo lanĉilon por tutmonda interhelpa movado, kiu ekde tiu unuavide malgrava (sed pro sia travidebleco fakte ŝlosile demokratia) disponaĵo kreas ĝeneralan, ne haltontan entreprenon por evoluigi pli kaj pli da interhelpiloj. Tamen mi esperas, ke multaj konsentos, ke mi prave bonvenigas la iniciaton de la gejunuloj.

Amike

Probal

Labels:

4 Comments:

At October 17, 2012 at 7:54 AM , Blogger Sudastelaro said...

Mi ŝatis legi vian analizon pri la tuta afero kaj la prudentan konkludan rezonadon.

 
At October 17, 2012 at 9:52 AM , Blogger stulta said...

Eksteraj ideoj eventuale troveblas ankaŭ ĉe la kondutoj de unuopaj esperantistoj. Ekzemple, la vortaristoj de Esperanto ĉefe kulturas la ReVo-projekton, ne la Vikivortaron, sed la enciklopediantoj de Esperanto vaste kunlaboras kun Vikipedio.

Povus utili analizi nerilatojn. Ekzistas organizoj, kies celoj similas al la (almenaŭ hipotezaj) celoj de Esperanto-organizoj, sed kun kiuj Esperanto-organizoj ne klopodis partneri. Ekzemplaj organizoj: Gates, Soros, Mortminacataj Lingvoj, Elektronika Frontiero, Cifereciga Demokratio, Vikiperiloj, Coursera, Unikodo. Kial ne?

 
At October 17, 2012 at 10:53 PM , Blogger Mukur said...

Dankon, Sudastelaro kaj Stulta. @Stulta: Mi konsentas (a) ke estas aliloke uzebla la ideo de Ekstera Ideo kaj (b) ke kun amaseto da organizoj la esperantistaj organizoj devus, kaj ne elektis, partneri en ne nepre plene Esperantaj projektoj. La iama TEJO fondis NEJO-komisionon, sed ghi (post renomigho kiel KER 'Komisiono pri Eksteraj Rilatoj') mortis naturan morton. UEA nur provetas partnerumi en la kunteksto de sia UN-agado, kio estas ege nesuficha.

 
At October 18, 2012 at 1:44 AM , Blogger Jens SL said...

Eble vi memoras, Probal, ke iam mi en BjaListo uzis la esprimon "la ekstera ideo", tamen en tute alia senco ol vi ĉi tie? Zamenhof provis formuli la internan ideon per homaranismo, kaj Lapenna per humaneca internaciismo, sed kvankam ili prezentis interesegajn ideojn, ili ne sukcesis atingi ion vere uzeblan. Laŭ mi, la interna ideo esence estas la klopodo trovi novan identecon per Esperanto, dum la ekstera ideo estas la pli supraĵa klopodo por internacia komunikilo. La ekstera ideo estas bone resumita en la Zamenhofa eseo "Esenco kaj estonteco", sed tie li antaŭvidis nek Idon, nek tiun masivan superregon de unu nacia lingvo en internaciaj aferoj kiun ni spertas hodiaŭ, ĉu provizore, ĉu neprovizore.

 

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home