Tuesday, July 10, 2012

La postnacia literatura entrepreno kaj Esperanto


aperinta en La arto labori kune [festlibro Humphrey Tonkin, redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins]

Resumo

La naciaj entreprenoj de la slovaka, la bengala, la finna, la svahila (ktp) literaturoj ne malaperis. Sed apudaperis la jam grava entrepreno de la internacia romanarto. Ene de tiu spaco la nuna eseo identigas postnacian laborfadenon, al kiu povas kaj devas kontribui la Esperantaj fikciistoj, literaturkritikistoj kaj tradukistoj. La temo rilatas al demandoj de la milito kaj la paco, pri kiuj la nuna teksto prezentas unu-du novajn ideojn, provante eviti la sukeran pacemismon.

“Specife la Esperanto-parolanta komunumo havas almenaŭ la taskon serioze rekompreni la fantastan romanarton, kia ĝi forĝiĝas sur postnacia planedo ne tute identa al la nia, kaj ligi ĉi tiun rekomprenan procezon al la laborado por mondo postmilita evidente tre malsama ol la nia.” Vi nepre demandos – ĉu tiu citosignita deirpunkto por la nuna teksto estas simple movadstrategia sugesto?

Por movi la diskuton al alia tereno, mi devas unue alparoli vian demandon, ĉar alie ĝi dancetados ĉirkaŭ ni. Jes, vi rajtos tiamaniere legi la citosignitajxon, se iu sukcesos fari ĉi-terene netan distingon inter la strategia tasko kaj la literaturkritika tasko. Sed mi esperas, ke vi almenaŭ iomete jesos miajn petojn rekompreni la tutan bildon. Vi do trovos, ke la rekomprena laboro devigos la strategiajn aglandanojn kaj la teoriajn penslandanojn oftege interveturi inter tiuj du teritorioj de la serioza Esperanta spaco.

Aŭdante min mencii la literaturan teoriadon, vi flaras ian aludon, ĉu, al antaŭa propono mia pri la redirektado de la literatura kritikarto lige kun Esperanto?

Efektive, mi iam pledis por koncepto de metaliteraturo (Dasgupta 2001). Sed en tiu eseo mi provis uzi la ideon de gastigejo kaj parencajn ingrediencojn en tre malsama kuiro – kiu, cetere, restas la intelekta bazo de mia opozicio al la ideo, ke la uzantoj de Esperanto rigardindus kiel diaspora komunumo. Malprave vi timas, kara leganto, ke ĉi-foje mi regalos vin per revarmigo de tiu kuirajxo. Sidiĝu, mi petas.

Ni rigardu deproksime la fantastan fikciarton, kia ĝi nun eklumas sur la monda ĉielo. La verkoĝenro nomata “fantasto”, najbara al la sciencfikcio, estas karakteriza elemento de nia epoko. Ĝi fandas la naciajn, “realismajn” romanartojn en unu grandan rakontejon. Tiu emfaze utopia, neniuloka kaj neniesa rakontejo forfantazias la “realojn”, kies mapojn antaŭe desegnadis la respektivaj enlandaj elitoj.

Ĉar la edukan sistemon de ĉiu nacio posedis ĝia elito, oni tradicie inicis la lernejanojn en la kredon, ke la preferaroj de la landa elito estus fidindaj mapoj de la “realo” tuthoma. Ni parolas pri la epoko, kiu vidis la leviĝon de la modernaj naciŝtatoj surbaze de tiu modelo de eduko. Temis pri eduko celanta nacian koherecon surbaze de specifaj mitoj, kiujn arkitektis la nacimulda elito.

Mi ne volas sugesti, ke la nacia eduko restintus senŝanĝa tra la jarcentoj! Tiu eduko iam emfazis klasikajn verkojn aperintajn tuj post la laŭvorte mita epoko kaj la klasikajn lingvojn, en kiuj aperis tiuj verkoj. Poste la eduko ja evoluis kaj lertiĝis kontrastigi tiun revan epokon disde la realismaj bildoj ĉe la romanistoj. Tamen, por ke konvena slogano koncizajxu nian skeptikon pri la “realisma” romanarto, ni moknomu ĝiajn konvenciojn “revalismaj”, tiel emfazante la finfinan kontinuecon kun la pranaciaj revoj.

Ĝuste pro tiu ligiteco inter la naciaj realismaj tradicioj kaj la respektivaj prarevoj nacifondaj, la disvastigo de specifa nacia verkarto – per la koloniismo kaj la ekonomia imperiismo – al multaj landoj signifis, ke unu revanaro, subpremante kaj aneksante aliajn revanarojn, trudas al sia koloniaro la elektitajn klavojn de sia muziko. Ĝis hodiaŭ, ekzemple, la barataj legantoj, ne nur en la angla sed ankaŭ en siaj lingvoj (la bengala, la telugua, la hindia, la panĝaba ktp), legas la mondan literaturon tra angla prismo. La tradukantoj en baratajn lingvojn tradukas nur tion, kio trafikas pere de la angla, kaj do ekzistas sen ekkono de la finna Sep fratoj, de la pola Sinjoro Tadeo, de la hungara La tragedio de l’ homo.

Jen kompreneble la baza argumento, sur la literatura tereno, kontraŭ la imperiismo: ke ĝi stultigas la popolojn; ke ĝi reduktas ilian legan elektipovon. Se la geometrio de la verka mondo restus konstante tia, ke la disvastiĝantaj grandaj lingvoj – ĉefe la angla – trenadus kun si simple kaj nure la ekspansion de originale anglalingvaj verkantoj, tiam la opozicio al tiu tendenco rajtus funkcii same kiel en la pasintaj jardekoj. Havus do sencon la strategio, kiu simple emfazas la pluan tradukadon en Esperanton ĉefe de la klasikajxoj el niaj naciaj verkotradicioj. Tio do prave konsistigus preskaŭ la tuton de nia strebado por malhelpi, ke aŭdiĝu nur la voĉoj anglaj – aŭ oligarkie grandlingvaj.

Surbaze de iuj lastatempaj tendencoj, tamen, ni povas demandi nin, ĉu ĉi tiu analizo de la situacio kaptas la entutan bildon, kaj ĉu ni taŭge reagas, restante pli-malpli ekskluzive ĉe nia kutima repertuaro.

Unu tia tendenco estas la apero, ekde la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, de tuta serio da internaciaj aŭtoroj, kies praktiko kontestis la realismajn konvenciojn en la romanarto. Iuj nomis ilian metodon la “magia realismo”. Oni baptis ilin internaciaj aŭtoroj. Post la publikiĝo en la propraj lingvoj, iliaj verkoj furoris tutmonde en traduko. Notinde, ili estis ofte el landoj ne parolantaj angle aŭ france. Menciante Gabriel Garcia Marquez, Italo Calvino, Salman Rushdie, Milan Kundera, Amitav Ghosh, mi ne intencas doni prioritaton ĝuste al tiuj aŭtoroj, sed identigi la fenomenon. Pli lastatempe reliefiĝinta ekzemplo de la sama speco estas la turka verkisto Orhan Pamuk. Ne ĉesis la tradicio de magirealismaj internaciaj romanoj.

Sed la scenejon, dume, ŝanĝis la reliefiĝo de parenca, sed nete alia ĝenro en la fikciarto internacia – la fantasto. Tiun ĝenron pioniris kiel seriozan komunikilon antaŭ jardekoj Tolkien kaj Le Guin. Sed sufiĉe nove muldas ĝiajn konvenciojn ĉefe ekde la naŭdekaj jaroj aŭtoroj kiel Pullman, Rowling kaj Jordan. Ĉi-terene notindas la regraviĝo de anglalingvaj aŭtoroj kaj de la klasika magiarto kiel fikcia ingredienco. La nuntempaj verkoj en la fantasta romanarto sin niĉas en tiu sama internacia romantraduka merkato, kiun establis la magi-realismaj romanoj el ĉefe neanglalingvaj landoj.

Kiel ni komprenu ĉi tiujn tendencojn? Diversaj elektoj sugestas sin, kaj ni kompreneble devos sekvi proprajn gustojn.

Antaŭparolante en 1978 novelaron de la ŝlosila fikciisto J.G. Ballard, la kritikisto Anthony Burgess havis jenon por diri, kio eble helpos nin:

“Laŭ mia kompreno la solaj vivantaj [anglalingvaj] aŭtoroj, kiujn Ballard vere admiras, estas Isaac Asimov kaj William Burroughs. Ĉi tion oni povas interpreti kiel malakcepton de tia fikcio, kia ŝajnigas, ke ne estus okazinta revolucio en la pensado kaj la sentivo ekde, ni diru, 1945. Kaj tio, ve, ampleksas la plejparton de la aktuala fikciarto, kiu restas teme kaj stile torpora, kaj limigas sin enhave, al la observajxoj kaj deobservaj deduktebloj, kaj lingve, al stilo, kiun George Eliot trovus iomete avangarda sed ĝenerale perfekte komprenebla. Ballard opinias, ke tia limigo, akceptata en la plimulto de la hodiaŭa fikciarto, estas morale abomeninda, ia hontinda sekvo de la leviĝo de la burĝa romano. La lingvo, laŭ li, ekzistas malpli por registri la efektivon ol por liberigi la imagon. Movi sin tempe antaŭen, kion faras Ballard, estas ankaŭ iri malantaŭen – la scienca apokalipso kaj la antaŭscienca mitologio renkontas unu la alian en la sama krea regiono, en kiu la grandaj burĝaj romanistoj de nia tradicio ne sentus sin hejme.

“Ballard estas verkisto, kiu jes akceptas temajn limigojn, sed siajn proprajn. Lia estetika instinkto diras al li, ke la tasko de la sciencfikcia verkisto estas unuavice ne surprizi aŭ ŝoki per bizaraj inventoj, sed, kiel ĉe ĉiaj fikciistoj, prezenti homojn en situacioj kredindaj – se ekstremaj – kaj imagi iliajn reagojn.” (vii-viii)

La dato 1945 estas io atentinda. Burgess – kaj parolante tra li, Ballard – ŝajnas ĉi tie marki la finan jaron de la dua mondmilito kiel kriterian. Ni scias, ke la apero de la nukleaj armiloj draste ŝanĝis la taskon de la sciencfikcio. La postkatastrofa transvivado fariĝis unu el la ĉefaj problemoj, kiujn ĉiu serioza aŭtoro devis de tiam alfronti ie en sia repertuaro. Sed kial “Ballard opinias, ke tia limigo, akceptata en la plimulto de la hodiaŭa fikciarto, estas morale abomeninda, ia hontinda sekvo de la leviĝo de la burĝa romano” – do de la romano, kiu ŝoforis la pedagogion de la moderna naci-ŝtato? Kial Ballard trovas “morale abomeninda” (angle “immoral”) la emon de iu verkanta post 1945 akcepti la ĝenrajn konvenciojn de la realisma romanformo?

Mi legas ĉi tiun tekston jene. Ekde la unuaj (fiaj) uzoj de la nukleaj armiloj en 1945, la homaro per komuna, senbrua interkonsento persvadis sin tabuigi ilin. Por kompreni ĉi tiun ideon, oni pripensu la multajn patologiojn, kiuj plagas la homojn. Eblus teorie imagi, ke iu el tiuj patologioj estus tentinta iun, ie, iam, decidi foje denove uzi tiujn ikonajn hororajxojn. Sed ĉiuj scias, ke la uzo de nukleaj armiloj en serioza milito tuj detruos la planedon milfoje. Ĉi tiu ĉiesa, fundamenta scio sukcesis absolute malinstigi ilian uzon, same kiel plenkreskuloj ĉie senescepte detiras la manon de bebo for de flamoj.

Pro tio ĉi, la nuklea armilaro fariĝis la strategia timigilo, per kiu la serioze mondestraj naciŝtatoj, ekzemple Usono kaj Sovetunio dum la malvarma milito, komencis funkciigi novan interŝtatan reĝimon de militado. Tiu reĝimo baziĝas sur fantaziado pri hipotezaj uzoj de tiuj bomboj.

Sub la ĝeneralaj postulatoj de tiu reĝimo, la homaro ne absolute ĉesis militi – lokaj militoj daŭris – sed okazis io ŝlosile grava. La homaro ĉesis absolute militi. Tio estis la unua milit-rilata ĉeso en la historio de la homaro.

Per tio mi volas diri du aferojn. Unue, la absolutaj naciŝtatoj en la politika sistemo (ekzemple Usono kaj Sovetunio en la 40aj kaj 50aj jaroj) neniam efektive lanĉis militon inter si – tia milito faligus la sistemon en la mondmilitan staton. Due, ĉiuj naciŝtatoj ĉesis uzi, inter la fizike permesataj bataliloj, la absolutajn mortigilojn en la taktika sistemo – nome, la nukleajn armilojn kaj ankaŭ la grandegskale vivdetruajn biologiajn armilojn.

Tra la hororo de la ideo de nuklea milito, tra la hororo de la efektiva uzo de atombomboj en Hiroŝima kaj Nagasaki, ni devas percepti, ke rilate tiun ĉi hororon la homaro, malgraŭ multaj malsaĝoj, suriris novan ŝtupon en sia evoluo. Ĝi akceptis la ideon, ke la planedpinta milita sistemo – la sistemo de militado inter la absolutaj potencoj, kies interrilatoj determinas la eblojn kaj maleblojn en la mondo – devos transiri de la fizika al la fantazia batalarto.

Ekde tiam, la serioza militado mem, sur la plej decida ŝtupo de sia ŝtuparo, fariĝis speco de fikciado – eventuale mallerte stirata pro la manko de fikciverka sperto ĉe la decidantoj en la naciŝtataj sistemoj.
Mi tute ne volas nei la hororan fakton, ke daŭris la intenca amasmortigado de homoj, la uzo de kemiaj armiloj, kaj aliaj abomenajxoj. Mi volas nur atentigi pri la graveco de la struktura fakto, ke la plej decida ŝtupo en la hierarkio de batalkapabloj transiris de la iama “realismo” al la fantasto.

Mi tezas, ke, kiam la fizika militado, kiel sistemo de mastrumado de la rilatoj inter la naciŝtatoj, ĉi tiele komencis akcepti sian bankroton, tiumomente la planeda sistemo komencis, infanpaŝe kaj mallerte, konstrui la pacon.

“La homaro estas infano/ kruela kaj groteska./ Kiam ĝi tion komprenos/ ĝi iĝos adoleska.”

En 1945, la homaro prezentis al si la taskon ekkonstrui la pacon – kaj do, unue, konsciiĝi, ekadoleske, pri nia krueleco, groteskeco kaj infana stato. La homaro konstatis, ke fermi la pordon tuj al la mondodetrua tria mondmilito nur liveros la spirebligan tempon por elmediti vojon el la krizo. Efektive konstrui la vojon kapablos nur generacio, kiu naskiĝas el tiu ĉi nova mondo aperinta en 1945, kaj kies nekonscio donas al si la jarojn necesajn por kovi veran rekomprenon de niaj disponajxoj.

Temas do pri niaj nun aktivaj generacioj. Ĉi tiuj generacioj trovas, en ĉiu lando, ke diversaj taskoj metitaj antaŭ nin en la kvardekaj jaroj devas ĝuste nun esti traktataj. Ni estas ĝuste nun devigataj pripensi kaj priagi la homajn rajtojn. Ni estas ĝuste nun devigataj solvi detiamajn teritoriajn demandojn. Same, ni renkontas ĝuste nun la fakton, ke la demando de milito kaj paco, sur sia pinta ŝtupo, surprize transiris el la “realo” en la “fikciarton”, inversigante niajn pensojn pri la realo kaj la fikcio.

Tiu transiro fortiris la fikciarton el la naciŝtataj kultivejoj, kie kreskis naciaj romanarboj, sur postnacian ebenon, kie nun komencas kreski la plantoj de la fantasto. La hodiaŭa fantasto, pro tio, ne plu ekskluzive okupas sin pri la problemo kiamaniere entute postvivi sur planedo kapabla mutmortigi sin. Vidu la lernejanojn en la romanoj de Rowling, ekzemple. Ili ne nur okupas sin pri hororaj kontraŭuloj, sed ankaŭ rimarkas, ke la demonigo de niaj apuduloj komenciĝas jam en la subtilaj psikaj gestoj, per kiuj ni foje defalas de la kapablo kunridi en la kapablaĉon kunsibli. La hodiaŭa fantasta kaj sciencfikcia romanarto okupas sin ankaŭ pri tiuj lokoj en la psikoj de infanoj, kie semiĝas la hororaj semoj de la militemo.

La nacia romanarto ne havis la strukturan kapablon priparoli tiujn lokojn. La naciŝtata ideologio volis la infanojn tiaj – amemaj al pursangaj samnacianoj, mortigemaj al la “aliuloj”.

Sed nun ni komencas havi serioze postnaciajn romanistojn, kiuj en siaj bildoj rekte montras la demonigadon. Ili instruas al la infanoj, kiamaniere haltigi la procezon demonigi sian samlernejanon, kiam tiu procezeto ankoraŭ ne perhurlis al si plene maturan detruan bestiecon de la formato “frat’ fraton atakas ŝakale”.

Tiu instruo estas burĝono. Ni devas studi, de kie ĝi burĝonas. La uzantoj de Esperanto – kies diversaj agadoj kreskis ĉirkaŭ la monde dialoga literaturo situanta kerne de la spirita laboraro de tiu ĉi lingvo – havas ne nur apartan respondecon, sed apartan kapablon aprezi la nun ĝermantajn burĝonojn de la floroj de la serioza, daŭrigebla, literature pentrebla, alinfane rakontajxebla paco.

Se ni akceptos kiel nian la taskon kompreni la postnacian literaturejon, kiu nun naskiĝas, tiam ni – kiujn la vivlonga uzado de Esperanto sentemigis al la pli subtilaj rilatoj inter la demandoj de milito kaj paco, unuflanke, kaj la detalaj konduteroj inter najbaroj, aliflanke – ni, kiuj plej sindediĉe laboris por florigi mondan literaturon, nepre komprenos, de kiuj radikoj en la jxusaj kvindek jaroj floras ĉi tiuj pacburĝonoj. Ni estos inter la plej kleraj kaj aktivaj ĝardenistoj dum la necesa eksperimenta, do ĝardena fazo. Post tiu fazo evidente devos temi jam ne pri ĝardenoj, sed pri agroj.

Ĉu vi demandas, per kiaj iloj do ni agrikulturos? Per plugiloj, kaj rikoltiloj, kompreneble – ĉu vi ne memoras, ke alia sektoro de niaj fortostreĉoj okupiĝos pri Jesaja 2:4? “Kaj Li [la Eternulo] juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon” – la biblia teksto surskribita sur ŝtono vizaĝa al la sekretariato de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-jorko rekte klarigas, kiel funkcios la agrikulturo, kiam sufiĉe progresos nia konstruado de la paco.

Mi skribas en intence ridetanta tono ĉefe ĉar ni ĉiuj scias, ke la vojo pacen estas ege dorna, kaj ke ĝia konstruado kostos al ni multe pli da doloro, ol niaj ploroj kapablas esprimi. Tial la literatura kritikarto, precipe en la manoj de Esperanto-konantaj kritikantoj, devas enfokusigi en tiu ĉi eklabora momento ĝuste la ridojn alinfanajn kaj deinfanajn. Tiuj ridoj plej reliefe aperas en tiuj ĝenroj de la fantasto, kiuj konkrete intervizaĝas kun la bezono – kaj rajto – de la homaj infanoj kleriĝi. Tio, kiel ni scias, sed devas nun alimaniere relerni, signifas edukiĝi ne sub nacia standardo kun ‘glavo sangon soifanta’, sed sub standardo verda, kiu odoras je la humo, la plugiloj kaj la rikoltiloj.

Kiel do oni traduku ĉi tiujn sloganajn ideojn al konkreta laborprogramo en la literatura kritikarto, vi demandos min. Prava demando, karaj legantoj, sed vi estas multaj, kaj multmaniere vi serĉos respondojn. Mi jes pretas, pro via demando, prezenti al vi mian respondon, sed emfaze petas vin ne legi ĝin samfadene kiel la demandon mem, kiun vi devos tute viamaniere trakti.

Al mi ŝajnas, ke la nuntempaj urbegoj konverĝas al deprima sameco, kaj ke la esperantista laborejo devas sin ne bazi sur tiuj samiĝoj – ili helpas la imperiojn, kaj ne nian strebadon kontraŭ la kulture diskriminaciema imperia civilizo. La procezoj, kiuj antaŭenigas la agan kaj pensan samecon en la metropoloj en ĉiuj landoj, apogiĝas je la grandskale disvendata supozo, ke inter la kulturoj de niaj landoj ne troviĝas seriozaj diferencoj, ĉar la homoj estas esence samaj. Tiu ideo de homogeneco inter la kulturoj – malgraŭ unuavida simileco al nia strebado – fakte ne estas aliancero nia. Kion mi celas?

Grava kaj perceptema aŭtoro sur la fantasta tereno, Philip Pullman (kiu hazarde konas la Esperantan numeralan sistemon kaj instruadis ĝin dum siaj lernej-instruistaj jaroj), inter siaj multaj atingoj kreis romanon, kies ĉefrolaj knabo kaj knabino konstatas, fine de siaj aventuroj, ke ili ne povos kunvivi feliĉe. Kial? Pullman montras, ke en la mondo de la knabo, la nia, ĉiu homo vivas kun sia animo en sia korpo, dum en la mondo de la knabino, la animo vivas ekster la korpo en la formo de dorlotbesto. Kaj li prezentas al ni premsituacion estigitan de fizika malebleco, ke apartenanto al unu el tiuj mondoj pasigu sian tutan vivon en la alia – oni iom post iom perdas sian vivkapablon, se oni restadas tro longe en la malĝusta aero, por tiel diri.  La geknaboj estas frakasitaj de tiu malkovro. Sed Pullman prezentas al ni tiun ĉi apudeston de ekstrema kunagemo inter la homoj kun ekstrema malkongruo inter iliaj fonoj kaj heredajxoj – kiel premsituacion, kiun la rolantoj devos vigle trakti, sen blindi al la ebleco de eĉ fundamentaj malsukcesoj.

La tasko de la esperantista kritikarto, kia mi vizias ĝin, estas reekzameni la tradukajn rilatojn inter la urbega kaj kampara mondo en la literaturoj de la homaro. Esperanto estas interalie kvintesence traduka lingvo; ĝiaj seriozaj laborantoj devas okupiĝi pri la tradukado mem en ties esenco – kaj konstati, ke la edukado signifas, grandparte, traduki inter la infana lingvaneco-stilo kaj la plenkreska maniero alstari al la respektivaj lingvoj kaj idiomoj. Ĉiu infano naskiĝas al pejzaĝo kaj kreskas al urbego, kaj havas la ofte malobservatan rajton ricevi ĉiĉeronan konatigon kun sia pejzaĝo dum la kreskaj, edukiĝaj jaroj.

Tiu ĉiĉeronado postulas multe da traduka laboro. La pedagogoj devos fosi la humon kaj trovi la civilizojn kaj fosiliojn de diversaj paseoj por povi rakonti al la infano prian parton de tiuj epopeoj – sen antaŭkondiĉoj pri tio, kio aspektos pria aŭ malpria en la kresko de specifaj infanoj, do kun vigla preteco kunludi kun ĉiu infano kaj fasoni por li aŭ ŝi propran vojon tra la rakonta kontinento. Tiun pejzaĝon la infano povos proprigi nur reference al tiuj kolektivaj memoroj, al kiuj li aŭ ŝi lernos senti apartenon – memoroj tiuvilaĝaj/ tiuurbaj, memoroj landaj, memoroj etnaj (multaj infanoj loĝas en lando, al kiu ilia etno migris). Ni bezonas kapablajn pedagogojn, kiuj, sen mem aparteni al tiuj diversaj spacoj, suple perrakontas al siaj lernantoj ekapartenon al ties paseoj.

Mi vidas kiel la literaturkritikan taskon de Esperanto la faradon de komprenaj pontoj inter niaj paseoj kaj niaj nunoj. La modelo, surbaze de kiu mi pensas pri tia traduka programo, estas la relego de la kolektivaj pasintecoj en Poemo de Utnoa de Abel Montagut, unu el la ĉefverkoj de la memkonscia fantasto. Sed mi proponas krome, ke ni pontu inter la ideoj de tradukado kaj pedagogio. La pedagogio estas speco de tradukado, kaj inverse.

Ĉu la konverĝanta planeda urbegaro formas la kernon de nova kultura geometrio? Ĉu la homoj, pro sia kreskanta protektemo al siaj medioj – ekde la plej tuje protektenda natura medio – scipovos traduke ligi tiun kernon al la diversegaj heredajxaj pasintecoj verve vivontaj en ni se la nun kreskantaj infanoj ricevos saĝan pedagogion? Se jes, tiam la esperantista kritikarto kapablu aplaŭdi, kaj per saĝa kritikado flegi, la rolon de la mondane verkata fantasto kiel kovilo de tiu pedagogio.

Tiuj el ni, kiuj provas vendi Esperanton kiel varianton de la angla kiel mondestra lingvo, finfine laboras (ofte senkonscie, kaj kun la plej bonaj intencoj) por iomete alispeca imperio, kiu parolus Esperante anstataŭ angle. Mi provis en la nuna eseo kiel eble plej pozitive, prezentante mian bildon de alternativaj idealoj, esprimi mian opozicion al tiu mondpercepto. Laŭ mi nia tasko estas helpi konservi la pejzaĝojn per inicado de la infanoj en la kapablon legi riĉe siajn diversajn kolektivajn pasintecojn,
traduke ponti inter tiuj pasintecoj kaj la same diversaj nunoj, kaj per tiu pontado kompreni, ke la pasintecoj estis same homaj, kiel niaj nunoj.

Pullman helpas nin vidi, tamen, ke tiu esprimo “same homaj” ne nepre signifas, ke ĉio estas dolĉe interkongrua.

Tiu mencio de dolĉeco evidente enŝaltas la desertan parton de mia menuo, kaj mi ne volas riski tian longon, ke vi prenos la deserton por dezerto kaj fuĝos al viaj oazoj. Tempo por konkludo (ni hinduoj ofte ludas ĝuste niajn konkojn). En asociema movado, oni amas voĉdonojn, ĉu ne? Pretiĝu iom levi la manojn, do.

Tiuj el vi, kiuj ĉerpas de mia teksto la komprenon, ke mia recepto postulus la esperantigon tujtuj de ĉiuj fantastaj romanoj, bonvolu levi la manon. Poste levu la manon tiuj, kiuj pro la jxusa frazo ekpensis, ke mi malkuraĝigus tian tradukadon. Fine, levos la manojn tiuj, kiuj hazarde ne scias, ke la eldonisto de J.K. Rowling ankoraŭ al neniu donis la permeson traduki ŝiajn verkojn en Esperanton, kaj same hazarde ne scias, ke ekzemple al Pullman neniu direktis tian peton.

Referencoj

Burgess, Anthony. 1978. Introduction. The Best Short Stories of J.G. Ballard. New York: Holt, Rinehart and Winston. vii-ix.

Dasgupta, Probal. 2001. La metaliteraturo. Sabine Fiedler, Liu Haitao (red.) Studoj pri interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik: Festlibro omaghe al la 60-jarigho de Detlev Blanke / Festschrift fuer Detlev Blanke zum 60. Geburtstag. Dobrichovice, Praha: Kava-Pech. 184-193.

Labels: , ,

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home