Friday, December 14, 2012

Zamenhof-taga blogero en la mesaghuma stilo



Mesaghume (apud chi tiu aperas ankau du aliaj, 'rigardu chi tiun spacon')

Karaj gesamideanoj,

Hodiau, en la Zamenhof-tago de jubilea jaro de nia lingvo, ni havas la okazon repensi nian rilaton al la libra kulturo. Tradicie ni celebras chi tiun tagon de la Esperanta libro per achetado. Mi estas certa, ke en la jubilea jaro ni des pli entuziasme achetas, au tuj achetos – se ne ghuste libron, tiam ekzemple kompaktan diskon, vochdone al la muzika kulturo kaj fortige al la memfido de la junularo. Estas chiam multaj fortostrechoj nutrendaj. Chiu el ni elektas preferatajn kanalojn por la necesa apogado. La tago de la Esperanta libro estas valora kaj nepre dauriginda tradicio.

Unu maniero por aldoni al ghi plusvaloron estas ghuste hodiau rimarki, ke la ekstera mondo ege nesufiche scias pri nia libra kulturo. Tian rimarkadon faciligas la fakto, ke preskau chie ni Zamenhof-tage festas kaj kunvenas; homoj do surpodias pri diversegaj temoj. Eble sen mia scio iuj jam parolas pri la angle-Esperante dulingva kolekto Stars in a night sky ‘Steloj en nokta chielo’. Per tiu kompilo Paul Gubbins lastatempe reliefigis la atingojn de nia originala beletro. Jam de epokoj la japanaj esperantistoj abunde libras en sia gepatra lingvo pri Esperanto kaj esperantistaj vivoj kaj verkoj. Sed la verko de Gubbins, au la enciklopedieca verko de Geoffrey Sutton en la angla pritraktanta nian originalan literaturon, au la japana itinero, restas escepta. Necesas abunde pli da libroj kaj artikoloj en la china, la pola, la hungara, la franca, la bengala, la telugua, la karnata, la islanda, la indonezia. Ni bezonas tekstojn ne simple sur propaganda nivelo por varbi la homojn, sed sur serioza pritrakta ebeno. Tie niaj nacilingvaj autoroj prezentadu Esperanton al la ghenerala publiko kiel ordinaran realajhon inter ceteraj ordinaraj realajhoj.

Mi ja ne rekomendas enfokusigi nur la originalan verkadon. Kompreneble la atingoj de tradukistoj kaj pontotradukistoj estas egale priparolindaj. Tro malofte ni emfazas, ke danke al la korifea statuso de niaj Grabowski kaj Kalocsay kaj Setälä la ordinara esperantisto multe pli kleras pri malgrandnaciaj klasikajhoj ol tiuj, kiuj legas tradukojn en la anglan, la francan au la germanan (au peritajn de tiuj lingvoj). Lastatempe mi renkontis svedan paron – neesperantistan – kiu unuafoje audis de mi pri la ekzisto de Sep fratoj de Aleksis Kivi. Temis pri klera paro, kaj ili tuj priguglis Kivi kaj hontis pri sia nescio. Eble ili ne lernos Esperanton, sed ili certe jam legis au baldau legos Sep fratoj. Kial tio estas atingo por ni? Nu, se ni estas kulturo de konversacioj inter konversacioj, tiam estas en nia intereso persvadi svedojn legi klasikajhon finnan, anstatau nur kolporti kredu-min-sinjorine la Esperantan lingvon. Se ni sukcese disvastigos la Esperantan kulturon al sesdek milionoj da homoj kaj rikoltos du milionojn da lingvolernantoj, tio estos grandega sukceso – lau vojo, kiun ni ofte ne metas sur la tagordon.

Kio? Ni estas en la reta epoko? Homoj ne plu tiom legas? En ordo, niaj autoroj verku ankau pri filmoj bazitaj sur tiuj klasikajhoj, kies reliefecon la Esperantaj tradukistoj diskonigis. Kio? Vi komentas pri tio, ke mi ne kutimis uzi la interjekcion ‘kio’, chu? Ha jes, ankau mi lernas de aliaj malgrandnacianoj, se vi ial ne rimarkis tion. Havu tre agrablan Zamenhof-tagon. Samideane, kaj senhonte recelane (mia slogano: ni recelu, ne ricelu -- diru tion rapide dekon da fojoj!)

Probal

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home