Thursday, May 28, 2009

Spica vizio (aperinta en revuo Esperanto, dec 2007, p 243-44)

Spica vizio

Per salata saluto, mi aludis al specifa menuo. Sekvas la kareoj spicaj. La ĉi-foja prezento de persona vizio pri Esperanto ligas la lingvan demokration en la strategio de UEA kun sintenoj al la unikeco de la lingvo mem, kiu distingas ĝin ne nur de la angla, sed ankaŭ de Volapük kaj Interlingua. Mi komencas per ideoj de guruoj miaj kaj finas per strategiaj proponoj.

La persona vizio de Renato Corsetti rilate la lingvon Esperanto emfazas la suplajn kapablojn de ĝia facila trunko. La malfacilajn vortojn de iuj branĉoj simple anstataŭu skemismaj esprimsolvoj. Lia Esperanto celas esti ĉiusektore facila, ĉiesa, universale lernebla. En Corsetti, temas pri diafana agadvojo gastama al ĉiuj kunvojontoj. Li ĝojas pri la mensa streĉo, per kiu pasiva uzanto de greklatinaj aŭ francdevenaj esprimoj aktive reformulas la koncepton per pensera rekombino.

La erudiciajn eŭfonio, repetitoro anstataŭigi per “belsoneco, lernigisto” donas okazon por pensi mem kaj ne simple regurdi ŝablonon ie aŭditan. Esperantisto estas, almenaŭ potenciale, memstara pensanto. Uzi gastigformatan lingvon malfermas min al la eblo, ke mi, konscie uzante ĝuste tiun ĉi lingvon, praktiku la gastamon. Mi foje forgesas, kaj enfalas de la pripensado en rutinemon. Sed la korpo de “la voj’ elektita” rekomunikas al miaj piedoj ritmon pripensan, revekan.

En la vizio de Corsetti, ĉiu ago uzi aŭ reuzi tipe Esperantan reesprimon de maldiafana vorto el “la okcidenta dialekto”, kiel nomis ĝin Claude Piron, estas universaliga laboro de efika gastejfarado por novaj uzantoj. Temas do labori ne nur pri aŭ per aŭ por Esperanto. Ĉe Corsetti, la uzado mem de nia unika lingvo estas kultura agado, se ni flegas ĝian unikon. Tiel konstruante kaj konservante neŭtralan interkulturan espriman gastigejon por la homaro, oni donas palpeblan formon al la homa rajto pri la lingvaj demokratio kaj diafaneco. Sen nia agado, neniu konscios pri tiu rajto disponi unikan planlingvan gastigejon.

Kiamaniere ni, kiuj uzas kaj kapablas flegi nian interlingvon, rilatu al tiu kultura laboro? Ĉu ni anhele laboregu, kun sento de urĝo, timante, ke eble iu rivalo minacas okupi nian celteritorion, invadi niajn korojn, amase kabeigi nin? En mondo sen kredindaj rivalaj interlingvoj, la “nokta fantomo”, kiu nin timigu, estas la angla, ĉu? La demandoj eĉ ne formuliĝus, se iuj ne simptomus timon pri la pluportiĝo de nia torĉo. Mi konas tiajn simptomojn ankaŭ en Kolkato: multaj bengalaj gepatroj, vidante la anglemon de siaj infanoj, pesimismas pri la sorto de la bengala. Sed la simptomportantoj, almenaŭ en Esperantujo, bonvolu atenti kelkajn komparajn demandojn, kiuj helpu alfronti rekte tiun maltrankvilon.

Kial vi serioze timas, ke, vidante multege pli da homoj ekuzi la anglan internacie, vi kolektive ne plu volos uzi Esperanton? Imagu, ke nur vi estus kapablaj kanti, kaj ke la publiko ĉirkaŭ vi neracie kliniĝus al ĥora deklamado de versoj ĝuste tie, kie vi vidas la interhoman neceson de la kunliga kantado. Imagu, ke la kantadon multaj najbaroj ridindigus kiel artefaritan stultaĵon ĉe homaro nature parolema. Ĉu vi pensus, “Nu, ĉiuj adoptas la ĥoran deklamadon, primokas la valoron de la kantipovo; tial ni cedu al la monda opinio kaj senkantiĝu”?

Kompreneble ne! Vi des pli vive komprenus la unikecon de la talento, kies flegadon vi daŭrigus. La batoj de l’ sorto kaj mokoj de l’ homoj estus por via voj’ elektita perkutaj akompanaĵoj. Konante bone vian amon de la kantarto, vi agnoskus ĝian unikecon kaj iaman plivastigeblon. Tamen vi jes bezonus rekompreni vian vojon, por vigle daŭrigi post la ekkonstato, ke la survoja trafiko estos alia ol vi pensis.

Simile iam rekomprenis sian vojon la praktikantoj de la jogo. En la antikva Barato, la jogarton praktikis religie trempitaj intelektuloj, el kiuj elektis mentorojn kaj konsilantojn la reĝoj. Poste, kiel konate, la joganoj perdis tiun potencon. Tamen evidentiĝis bezono pri la jogo en la moderna mondo. Ĝiaj praktikantoj kaj instruantoj, rekomprenante sian rolon, prezentis ĝin al novaj publikoj kiel ekzercon de kuraĝo malhaste kaj konscie spiri, pensi, malpensi. Nun la jogarto refloras, kvankam la modernajn princojn apenaŭ mentoras jogmajstroj.

Tia sama rekompreno fasonindas por la Esperanta arto – kiu invitas komparon kun la muziko pli ol kun la jogo, ĉu ne? Esperanto estas tiu muziko de la homaj lingvoj, pri kiu la ĝenerala publiko ankoraŭ ne uzas takso-kriteriojn seriozajn. Ni scias la valoron de la muziko, kiun ni praktikas; sed eĉ ni ricevis tiun scion de nia sperto, ne de la inicintoj.

Kiam oni inicis nin, oni iom insiste ligis Esperanton al la potencocela penso, ke ĉiaj interetnaj laboroj fariĝos per ĝi (ĉar, oni diris, la rivalecoj inter la nacioj malebligos la grandskaliĝon de la naciaj lingvoj). Sed ni proprahaŭte spertis la fakton, ke la praktiko de “la bona lingvo” Esperanto – kiel ni lernis de Piron rebapti ĝin – temas ne ĉefe pri veraj aŭ imagataj geopolitikaj bataloj. La unikeco kaj nemalhaveblo de nia ŝlosilo al la homa fenomeno Lingvo estas atuto sendependa de la neracieco en la lingva konduto de la mondaj instancoj. Via elektroliveranto foje malracie fakturas; ĉu pro tio vi ĉesas ludi la elektran gitaron?

La rekomprenon, aparte klaran ĉe Piron, Corsetti kaj la forpasinta Akiko Nagata-Woessink, spice resumas la formulo “internOcia lingvo”. Tiuj guruoj emfazis la suplecon de la afiksriĉa trunko. La tabelvortoj estas nur unu montrofenestro por tiu tabela magiilaro, kiu surprize kapablas la plimulton de la esprimaj laboroj. La lingvosimplema Corsetti, inspiranta nin discipline paroli la tabelan, emfazas la skemisman vivantigon de la afiksoj kiel la bazan novaĵon en la zamenhofa ilaro. Ĝuste tie donaciĝas al ni internocia lingvo, kies konkretan guston neniu suspektas antaŭ ol sperti ĝin.

Mi kuraĝas sugesti, tamen, ke ni preteriru tiun recelebron de la skemismo. Estas internocia ankaŭ la rilato inter la discipline tabelaj du-senc-a, dis-er-ig-o, sub-tegment-o kaj tiuj ambigua, analizo, mansardo, kiujn mi kontrapunkte nomos anarkie “babelaj”. La afiksema tabela Esperanto estas sufiĉe forta digestanto por povi asimili en sian vivadon ankaŭ la babelajn esperantigojn, kiujn el fremdaj fontoj venigas la dekkvina regulo de la praavgramatiko. Ĉi tiu asimilkapablo radikas en tiu frua kompromiso, kiu donis al Esperanto unikan niĉon en la eŭropa geografio.

Michel Duc Goninaz, franco bone scianta la rusan, foje emfazis, ke en la konsisto de Esperanto rolas la specife orienteŭropa akcepto de vortoj ĉefe latinidfontaj kaj parte ĝermanaj. Tiun ikonan akcepton, similan al la iama latina prenado el helenaj fontoj, Esperanto disponigas al la tuta mondo. Temas pri tio, ke enkarnigante tiun ĉi modelon de akceptado de okcidentaĵoj en la eŭropa oriento, la konsisto de Esperanto ekzemplas la krean akceptadon mem fare de ajna prenantaro el ajna fonto.

Kiam la tabela trunko internocie altradukas al si la babelajn branĉojn en nia unika lingvilo, historie rolas do specife orienta asimilo de okcidenteroj – sed en la skemisma formato, kiu unikigas nian muzikilon.

Provante doni al nia muzikilo rajtan lokon en la nuntempo, ni foje tro streĉas nin por realigi mallarĝe konceptitajn celojn, kolizias kun la gustoj de najbaroj ne lernintaj kunmanĝi niajn bakaĵojn, kaj komencas malĝoji. Sed la Strategia plano de UEA, fundamente celanta al la lingva demokratio, temas ĝenerale pri la defendado de la prilingvaj rajtoj kaj pri la laŭebla roligo de Esperanto en tiu strebo al pli justa mondo. Temas kongruigi tiun memkomprenon kun niaj kapabloj – kaj kun la unikaj virtoj de nia virtuoza muzikilo.

Por plijustigi la geometrion de la lingva aliro en la nuna mondo, ni devas atenti la demandon de diafano, analizeblo, alireblo de vortoj /stiloj –ankaŭ ene de la etnaj lingvoj. Tie la akre malsamaj tavoloj de la nacia leksiko kreas akirajn malfacilojn por la lernejanoj kaj iuj plenkreskuloj. La batalo kontraŭ la analfabeteco formuliĝas nove, se ĝi donas taŭgan rolon al la konkretaj iloj disponeblaj ĝuste en nia internocia lingvo. Esperanto unike pontas – algebre inter la tabela kaj la babela, geometrie inter la latinida korpo kaj la slava etoso.

Kompreneble niaj instituciaj agemoj, entagordigitaj en la Strategia plano de UEA, devas daŭre strukturi nian rilaton kun la monda publiko, kiu perceptas nin unuavice ligitaj al alternativaj vojoj en la internacia komunikado. Ĝuste tial reemfazindas la kontinueco kun antaŭaj streboj. Sed samtempe gravas hodiaŭigado de komprenoj, por ke tiu kontinueco ne paŭsu eksvalidajn rutinojn, sed havu sencon.

Por fini mi skizu tri elementojn (pliklarigotajn en postaj eseoj) de strategieroj donontaj konkretan formon al la internocieca spicigo de Esperanto. Por ke la struktura laborado de UEA trafu fari el la pedagogio ne nur ilon sed seriozan laborejon, ni devas daŭrigi la jam (sed sen ĉi tia pripenso) komencitan instaladon de tri karakterizaj bazoj, kiuj donu al Esperanto unikan identigeblon kiel novtipa laborilo: (a) pontan tradukadon, (b) interliteraturon, (c) prinorman intertraktadon. Jen rapidaj fotetoj de la menueroj.

Sub (a) mi komprenas almenaŭ la kroatan modelon proponadi al retradukemaj alilingvanoj esperantigojn de nacilingvaj tekstoj.

En (b) mi imagas ejon de nova aŭtodidaktismo. Por fasoni memstaran kaj ne nacisklavan individuecon, serioze hodiaŭaj gejunuloj bezonas interkulturan vivejon. Por servi tiun bezonon, necesas minimume rete disponigi multajn Esperantajn tekstojn, originalajn kaj tradukajn, en plejeble multaj sferoj, por ke reviglu la memklerigila lingvo, per kiu iam klerigis sin Miyamoto Masao. Malpli retkonektitaj medioj bezonos aliajn solvojn, ne nepre nur la tradiciajn.

Ĉe (c) mi krisignas tiun publik-spaco-konstruan stilon, kiun Esperanto eksportu al la etnaj lingvoj, por ke tiuj transformiĝu al liberesprimaj spacoj. La esperantistoj scipovas senĉese intertrakti pri lingvaj kaj edukaj normoj. Ni ne evoluu en 999an etnan lingvanaron. Male, la etnanaroj lernu de ni tiun stilon de intertraktado.

Ĉi tiujn fotetojn grandigos postaj tekstoj. Viaflanke, bonvolu komenti. Tiel vi kunkovos kun ni utilan, ĝeneraligeblan, hodiaŭan formon de tiaj rekomprenoj de pozitiva rolo por Esperanta movado – en tempo, kiam ne verŝajnas la baldaŭa ĝenerala adoptiĝo de nia lingvo por oficialaj interŝtataj laboroj, kvankam ni ne ĉesos labori por tiu ideo.

Probal Dasgupta

Labels:

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home