Atentigoj pri iuj komentoj kaj pri iuj miaj afishoj
Saluton!
Mi skribas unuavice por diri, ke post la apero de komentoj el evidente netaugaj fontoj (iuj el ili shajnas fonti el neseriozaj retuzejoj) mi devas formuli strategion rilate la aliron al la blogo. Mi provizore konservas la plene liberan alireblecon de la blogo. Se iu volas rekomendi, ke mi faru alion, tiu bonvolu mesaghi al mia retkesto -- ne komenti chi tie; antaudankon pro eventualaj rekomendoj au konsiloj.
Mi tiras atenton ankau al la fakto, ke la blogaj tekstoj afishitaj chi tie pri la homaj rajtoj, kiuj klare indikas miajn opiniojn, restas nekomentitaj de tiuj, kiuj aliloke esprimis interesighon pri mia starpunkto pri la homaj rajtoj.
Amike
Probal
0 Comments:
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home