Thursday, May 28, 2009

Ralph Harry - persona omagxo (revuo Esperanto, dec 08, p 250)

Ralph Harry – persona omaĝo

Probal Dasgupta

Fariĝas sesdekjara la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj1). Mi volus kapti ĉi tiun okazon por esprimi personan omaĝon al la aŭstralia esperantisto-diplomato Ralph Harry (1917-2002) – eminentulo, kiu kapablis esti amika al iu kiel mi, jardekojn pli juna ol li kaj apartenanta al tute alia fono.

La fakton, ke Ralph grave kontribuis al la malnetverkado de tiu deklaracia teksto el 1948, prilumos por vi aliaj. Mi petas vian permeson prezenti miajn proprajn spertojn pri tiu al ĉiuj malfermita publika personeco, kaj mian komprenon pri lia metodo gajigi kaj amikigi la etoson ĉirkaŭ si.

Mia unua Universala Kongreso – en Rejkjaviko, 1977 – donis ĉefrolon al nia ligiteco kun la UN-sistemo. Tiujare la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M'Bow, ĉeestis kaj alparolis Universalan Kongreson de Esperanto. Ĝuste dum tiu historia kongreso mi persone konatiĝis kun Ralph Harry. Mi kompreneble konis la esperantigon de la UDHR – neniu serioza esperantisto tiutempe povus ne esti leginta ĝin – kaj mi atendis distancan, neatingeblan figuron. Sed min tuj frapis lia facilvente universala amikemo al ĉiuj. Li kapable esprimis tiun amikemon – sen plebismaj troigoj, sed sen elitismaj kompromisoj. Tiucele li uzis ŝercemon bazitan parte sur vortludoj. Per gestoj kaj ironia tono li malkaŝe montris, ke li ne havas altan opinion pri la literatura nivelo de tiu humuro, sed simple ĝin uzas por establi amikan etoson.

Revenvoje el Islando, en la flughaveno Keflavík, konversacio inter Victor Sadler, Humphrey Tonkin kaj mi atingis la konkludon, ke de tiam mi reprezentu UEA en la novjorka sekretariato de UN. Humphrey tuj klarigis al mi, ke tio signifos intime kunagi kun la aŭstralia delegacio al UN, estrata de Ralph Harry. De septembro 1977 ĝis januaro 1979 mi agis tiurole sub la sentrude instrua kundirektado de Humphrey kaj de Ralph, kiu emeritiĝis ĉirkaŭ la fino de 1978. Ĉe nia adiaŭa tagmanĝo kun Ralph, li diris al ni, ke li intencas restadi ĉefe en Kanbero. Mi tial jam anticipis pli da kontakto kun li.

Ĉar ni jam sciis, ke la jaron 1979 mi pasigos en lia lando – ĉefe en Melburno (postenante kiel lingvisto en la tiea universitato), sed krome turisme en Sidnejo, Novkastelo kaj ankaŭ lia Kanbero. Dum tiu jaro mi plurfoje havis okazon vespermanĝi kun Ralph. Ĉe tiuj vespermanĝoj mi aŭdis de li postkulisajn klarigojn pri la metodo uzi la leĝeran humuron por funkciigi amikan konversacian etoson sen troa trudado de specifaj opinioj. Li ankaŭ menciis iujn demandojn, pri kiuj grave ŝanĝiĝis la ĝenerala opinio inter lia junaĝo kaj la nuno. Mi memoras ĉefe lian punkton pri la rajto de patologie intelektodeficitaj homoj generi kaj varti infanojn – en sia junaĝo li akceptis la tiutempan preferon, ke ili prefere restu seninfanaj, kaj nun li lernis de posta generacio la nove vastiĝintan opinion, ke ili fakte rajtas varti infanojn kaj ke tio ne misefikas sur la kreskon de tiuj infanoj. Ralph emfazis, ke ni kutime ne havas sciencan bazon por forte apogi aŭ malapogi difinitajn proponojn, kaj ke tamen ni devas respondece agi surbaze de niaj plej klaraj komprenoj.

Mi vive memoras Esperanto-societan prelegon de Ralph, en kiu li reliefigis la gravecon por li de la tekstoj Vivo de Zamenhof (Privat) kaj La danĝera lingvo (Lins). Li estis prave – sed senorgojle – kontenta esti trovinta por siaj komentoj la nekutiman titolon 'Kial mi restas esperantisto', kiu sufiĉe devojiĝis de la troege ŝablona 'Kial mi estas esperantisto' por veki kaj konservi la intereson de la societanoj, sed ne tiomege aspiris al beletraj pintoj, ke ĝi ĉesus funkcii kiel publika prelego. Ni ĝoju, ke Ralph tiel kapable kontribuis ne nur al la struktura agado por la homaj rajtoj, sed al la konkreta efektivigo de la rajto de la publiko havi ĉirkaŭ si bonan komunikan etoson, en kiu floras la serioza sed senpompa diskutado cele al pli bonaj solvoj. Mi perfidos lian modelan ŝercemon, se mi perdos la okazon memorigi al la legantoj, ke mi, granda admiranto de lia modelo, estas malkapablega sekvanto lia! Mi des pli fervore omaĝas al liaj atingoj en la aktiva strebado por pli justa mondo.

(La skatolo:)
1) Rim. de la red.: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis aprobita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Ralph Harry estis membro de la aŭstralia delegitaro, kiu helpis krei la strukturon de UN tuj post la milito.
Li kontribuis al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Laŭ iniciato de Ivo Lapenna, jam unu jaron antaŭ la Universala Deklaracio, UEA enkondukis en sian Statuton la principon, ke respekto de la homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por ĝia laboro. La plena teksto de la rezolucio legeblas ĉe www.uea.org/dokumentoj/UN/homaj_rajtoj.html.

Labels:

2 Comments:

At July 16, 2009 at 1:33 AM , Blogger गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ said...

dankon pro tiu ĉi omaĝo; estis bele relegi ĝin!

giri
http://giridhar.ipernity.com

 
At May 1, 2010 at 9:37 AM , Blogger Mukur said...

ne dankinde, Giri! li diras post monatoj da nelegado de komentoj...

 

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home