Saturday, May 8, 2010

La postnacia literatura entrepreno kaj Esperanto

La postnacia literatura entrepreno kaj Esperanto

Probal Dasgupta


“Specife la Esperanto-parolanta komunumo havas almenau la taskon serioze rekompreni la fantastan romanarton, kia ghi forghighas sur postnacia planedo ne tute identa al la nia, kaj ligi chi tiun rekomprenan procezon al la laborado por mondo postmilita evidente tre malsama ol la nia." Vi nepre demandos -- chu tiu citosignita deirpunkto por la nuna teksto estas simple movadstrategia sugesto?

Por movi la diskuton al alia tereno, mi devas unue alparoli vian demandon, char alie ghi dancetados chirkau ni. Jes, vi rajtos tiamaniere legi la citosignitajhon, se iu sukcesos fari chi-terene netan distingon inter la strategia tasko kaj la literaturkritika tasko. Sed mi esperas, ke vi almenau iomete jesos miajn petojn rekompreni la tutan bildon. Vi do trovos, ke la rekomprena laboro devigos la strategiajn aglandanojn kaj la teoriajn penslandanojn oftege interveturi inter tiuj du teritorioj de la serioza Esperanta spaco.

Audante min mencii la literaturan teoriadon, vi flaras ian aludon, chu, al antaua propono mia pri la redirektado de la literatura kritikarto lige kun Esperanto?

Efektive, mi iam pledis por koncepto de metaliteraturo (Dasgupta 2001). Sed en tiu eseo mi provis uzi la ideon de gastigejo kaj parencajn ingrediencojn en tre malsama kuiro -- kiu, cetere, restas la intelekta bazo de mia opozicio al la ideo, ke la uzantoj de Esperanto rigardindus kiel diaspora komunumo. Malprave vi timas, kara leganto, ke chi-foje mi regalos vin per revarmigo de tiu kuirajho. Sidighu, mi petas.

Ni rigardu deproksime la fantastan fikciarton, kia ghi nun eklumas sur la monda chielo. La verkoghenro nomata 'fantasto', najbara al la sciencfikcio, estas karakteriza elemento de nia epoko. Ghi fandas la naciajn, 'realismajn' romanartojn en unu grandan rakontejon. Tiu emfaze utopia, neniuloka kaj neniesa rakontejo forfantazias la 'realojn', kies mapojn antaue desegnadis la respektivaj enlandaj elitoj.

Char la edukan sistemon de chiu nacio posedis ghia elito, oni tradicie inicis la lernejanojn en la kredon, ke la preferaroj de la landa elito estus fidindaj mapoj de la 'realo' tuthoma. Ni parolas pri la epoko, kiu vidis la levighon de la modernaj nacishtatoj surbaze de tiu modelo de eduko. Temis pri eduko celanta nacian koherecon surbaze de specifaj mitoj, kiujn arkitektis la nacimulda elito.

Mi ne volas sugesti, ke la nacia eduko restintus senshangha tra la jarcentoj! Tiu eduko iam emfazis klasikajn verkojn aperintajn tuj post la lauvorte mita epoko kaj la klasikajn lingvojn, en kiuj aperis tiuj verkoj. Poste la eduko ja evoluis kaj lertighis kontrastigi tiun revan epokon disde la realismaj bildoj che la romanistoj. Tamen, por ke konvena slogano koncizajhu nian skeptikon pri la 'realisma' romanarto, ni moknomu ghiajn konvenciojn 'revalismaj', tiel emfazante la finfinan kontinuecon kun la pranaciaj revoj.

Ghuste pro tiu ligiteco inter la naciaj realismaj tradicioj kaj la respektivaj prarevoj nacifondaj, la disvastigo de specifa nacia verkarto -- per la koloniismo kaj la ekonomia imperiismo -- al multaj landoj signifis, ke unu revanaro, subpremante kaj aneksante aliajn revanarojn, trudas al sia koloniaro la elektitajn klavojn de sia muziko. Ghis hodiau, ekzemple, la barataj legantoj, ne nur en la angla sed ankau en siaj lingvoj (la bengala, la telugua, la hindia, la panghaba ktp), legas la mondan literaturon tra angla prismo. La tradukantoj en baratajn lingvojn tradukas nur tion, kio trafikas pere de la angla, kaj do ekzistas sen ekkono de la finna _Sep fratoj_, de la pola _Sinjoro Tadeo_, de la hungara _La tragedio de l' homo_.

Jen kompreneble la baza argumento, sur la literatura tereno, kontrau la imperiismo: ke ghi stultigas la popolojn; ke ghi reduktas ilian legan elektipovon. Se la geometrio de la verka mondo restus konstante tia, ke la disvastighantaj grandaj lingvoj -- chefe la angla -- trenadus kun si simple kaj nure la ekspansion de originale anglalingvaj verkantoj, tiam la opozicio al tiu tendenco rajtus funkcii same kiel en la pasintaj jardekoj. Havus do sencon la strategio, kiu simple emfazas la pluan tradukadon en Esperanton chefe de la klasikajhoj el niaj naciaj verkotradicioj. Tio do prave konsistigus preskau la tuton de nia strebado por malhelpi, ke audighu nur la vochoj anglaj -- au oligarkie grandlingvaj.

Surbaze de iuj lastatempaj tendencoj, tamen, ni povas demandi nin, chu chi tiu analizo de la situacio kaptas la entutan bildon, kaj chu ni tauge reagas, restante pli-malpli ekskluzive che nia kutima repertuaro.

Unu tia tendenco estas la apero, ekde la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, de tuta serio da internaciaj autoroj, kies praktiko kontestis la realismajn konvenciojn en la romanarto. Iuj nomis ilian metodon la 'magia realismo'. Oni baptis ilin internaciaj autoroj. Post la publikigho en la propraj lingvoj, iliaj verkoj furoris tutmonde en traduko. Notinde, ili estis ofte el landoj ne parolantaj angle au france. Menciante Gabriel Garcia Marquez, Italo Calvino, Salman Rushdie, Milan Kundera, Amitav Ghosh, mi ne intencas doni prioritaton ghuste al tiuj autoroj, sed identigi la fenomenon. Pli lastatempe reliefighinta ekzemplo de la sama speco estas la turka verkisto Orhan Pamuk. Ne chesis la tradicio de magirealismaj internaciaj romanoj.

Sed la scenejon, dume, shanghis la reliefigho de parenca, sed nete alia ghenro en la fikciarto internacia -- la fantasto. Tiun ghenron pioniris kiel seriozan komunikilon antau jardekoj Tolkien kaj Le Guin. Sed sufiche nove muldas ghiajn konvenciojn chefe ekde la naudekaj jaroj autoroj kiel Pullman, Rowling kaj Jordan. Chi-terene notindas la regravigho de anglalingvaj autoroj kaj de la klasika magiarto kiel fikcia ingredienco. La nuntempaj verkoj en la fantasta romanarto sin nichas en tiu sama internacia romantraduka merkato, kiun establis la magi-realismaj romanoj el chefe neanglalingvaj landoj.

Kiel ni komprenu chi tiujn tendencojn? Diversaj elektoj sugestas sin, kaj ni kompreneble devos sekvi proprajn gustojn.

Antauparolante en 1978 novelaron de la shlosila fikciisto J.G. Ballard, la kritikisto Anthony Burgess havis jenon por diri, kio eble helpos nin:

"Lau mia kompreno la solaj vivantaj [anglalingvaj] autoroj, kiujn Ballard vere admiras, estas Isaac Asimov kaj William Burroughs. Chi tion oni povas interpreti kiel malakcepton de tia fikcio, kia shajnigas, ke ne estus okazinta revolucio en la pensado kaj la sentivo ekde, ni diru, 1945. Kaj tio, ve, ampleksas la plejparton de la aktuala fikciarto, kiu restas teme kaj stile torpora, kaj limigas sin enhave, al la observajhoj kaj deobservaj deduktebloj, kaj lingve, al stilo, kiun George Eliot trovus iomete avangarda sed ghenerale perfekte komprenebla. Ballard opinias, ke tia limigo, akceptata en la plimulto de la hodiaua fikciarto, estas morale abomeninda, ia hontinda sekvo de la levigho de la burgha romano. La lingvo, lau li, ekzistas malpli por registri la efektivon ol por liberigi la imagon. Movi sin tempe antauen, kion faras Ballard, estas ankau iri malantauen -- la scienca apokalipso kaj la antauscienca mitologio renkontas unu la alian en la sama krea regiono, en kiu la grandaj burghaj romanistoj de nia tradicio ne sentus sin hejme.

"Ballard estas verkisto, kiu jes akceptas temajn limigojn, sed siajn proprajn. Lia estetika instinkto diras al li, ke la tasko de la sciencfikcia verkisto estas unuavice ne surprizi au shoki per bizaraj inventoj, sed, kiel che chiaj fikciistoj, prezenti homojn en situacioj kredindaj -- se ekstremaj -- kaj imagi iliajn reagojn." (vii-viii)

La dato 1945 estas io atentinda. Burgess -- kaj parolante tra li, Ballard -- shajnas chi tie marki la finan jaron de la dua mondmilito kiel kriterian. Ni scias, ke la apero de la nukleaj armiloj draste shanghis la taskon de la sciencfikcio. La postkatastrofa transvivado farighis unu el la chefaj problemoj, kiujn chiu serioza autoro devis de tiam alfronti ie en sia repertuaro. Sed kial "Ballard opinias, ke tia limigo, akceptata en la plimulto de la hodiaua fikciarto, estas morale abomeninda, ia hontinda sekvo de la levigho de la burgha romano" -- do de la romano, kiu shoforis la pedagogion de la moderna naci-shtato? Kial Ballard trovas "morale abomeninda" (angle "immoral") la emon de iu verkanta post 1945 akcepti la ghenrajn konvenciojn de la realisma romanformo?

Mi legas chi tiun tekston jene. Ekde la unuaj (fiaj) uzoj de la nukleaj armiloj en 1945, la homaro per komuna, senbrua interkonsento persvadis sin tabuigi ilin. Por kompreni chi tiun ideon, oni pripensu la multajn patologiojn, kiuj plagas la homojn. Eblus teorie imagi, ke iu el tiuj patologioj estus tentinta iun, ie, iam, decidi foje denove uzi tiujn ikonajn hororajhojn. Sed chiuj scias, ke la uzo de nukleaj armiloj en serioza milito tuj detruos la planedon milfoje. Chi tiu chiesa, fundamenta scio sukcesis absolute malinstigi ilian uzon, same kiel plenkreskuloj chie senescepte detiras la manon de bebo for de flamoj.

Pro tio chi, la nuklea armilaro farighis la strategia timigilo, per kiu la serioze mondestraj nacishtatoj, ekzemple Usono kaj Sovetunio dum la malvarma milito, komencis funkciigi novan intershtatan reghimon de militado. Tiu reghimo bazighas sur fantaziado pri hipotezaj uzoj de tiuj bomboj.

Sub la gheneralaj postulatoj de tiu reghimo, la homaro ne absolute chesis militi -- lokaj militoj dauris -- sed okazis io shlosile grava. La homaro chesis absolute militi. Tio estis la unua milit-rilata cheso en la historio de la homaro.

Per tio mi volas diri du aferojn. Unue, la absolutaj nacishtatoj en la politika sistemo (ekzemple Usono kaj Sovetunio en la 40aj kaj 50aj jaroj) neniam efektive lanchis militon inter si -- tia milito faligus la sistemon en la mondmilitan staton. Due, chiuj nacishtatoj chesis uzi, inter la fizike permesataj bataliloj, la absolutajn mortigilojn en la taktika sistemo -- nome, la nukleajn armilojn kaj ankau la grandegskale vivdetruajn biologiajn armilojn.

Tra la hororo de la ideo de nuklea milito, tra la hororo de la efektiva uzo de atombomboj en Hiroshima kaj Nagasaki, ni devas percepti, ke rilate tiun chi hororon la homaro, malgrau multaj malsaghoj, suriris novan shtupon en sia evoluo. Ghi akceptis la ideon, ke la planedpinta milita sistemo -- la sistemo de militado inter la absolutaj potencoj, kies interrilatoj determinas la eblojn kaj maleblojn en la mondo -- devos transiri de la fizika al la fantazia batalarto.

Ekde tiam, la serioza militado mem, sur la plej decida shtupo de sia shtuparo, farighis speco de fikciado -- eventuale mallerte stirata pro la manko de fikciverka sperto che la decidantoj en la nacishtataj sistemoj.

Mi tute ne volas nei la hororan fakton, ke dauris la intenca amasmortigado de homoj, la uzo de kemiaj armiloj, kaj aliaj abomenajhoj. Mi volas nur atentigi pri la graveco de la struktura fakto, ke la plej decida shtupo en la hierarkio de batalkapabloj transiris de la iama 'realismo' al la fantasto.

Mi tezas, ke, kiam la fizika militado, kiel sistemo de mastrumado de la rilatoj inter la nacishtatoj, chi tiele komencis akcepti sian bankroton, tiumomente la planeda sistemo komencis, infanpashe kaj mallerte, konstrui la pacon.

"La homaro estas infano/ kruela kaj groteska./ Kiam ghi tion komprenos/ ghi ighos adoleska."

En 1945, la homaro prezentis al si la taskon ekkonstrui la pacon -- kaj do, unue, konsciighi, ekadoleske, pri nia krueleco, groteskeco kaj infana stato. La homaro konstatis, ke fermi la pordon tuj al la mondodetrua tria mondmilito nur liveros la spirebligan tempon por elmediti vojon el la krizo. Efektive konstrui la vojon kapablos nur generacio, kiu naskighas el tiu chi nova mondo aperinta en 1945, kaj kies nekonscio donas al si la jarojn necesajn por kovi veran rekomprenon de niaj disponajhoj.

Temas do pri niaj nun aktivaj generacioj. Chi tiuj generacioj trovas, en chiu lando, ke diversaj taskoj metitaj antau nin en la kvardekaj jaroj devas ghuste nun esti traktataj. Ni estas ghuste nun devigataj pripensi kaj priagi la homajn rajtojn. Ni estas ghuste nun devigataj solvi detiamajn teritoriajn demandojn. Same, ni renkontas ghuste nun la fakton, ke la demando de milito kaj paco, sur sia pinta shtupo, surprize transiris el la 'realo' en la 'fikciarton', inversigante niajn pensojn pri la realo kaj la fikcio.

Tiu transiro fortiris la fikciarton el la nacishtataj kultivejoj, kie kreskis naciaj romanarboj, sur postnacian ebenon, kie nun komencas kreski la plantoj de la fantasto. La hodiaua fantasto, pro tio, ne plu ekskluzive okupas sin pri la problemo kiamaniere entute postvivi sur planedo kapabla mutmortigi sin. Vidu la lernejanojn en la romanoj de Rowling, ekzemple. Ili ne nur okupas sin pri hororaj kontrauuloj, sed ankau rimarkas, ke la demonigo de niaj apuduloj komencighas jam en la subtilaj psikaj gestoj, per kiuj ni foje defalas de la kapablo kunridi en la kapablachon kunsibli. La hodiaua fantasta kaj sciencfikcia romanarto okupas sin ankau pri tiuj lokoj en la psikoj de infanoj, kie semighas la hororaj semoj de la militemo.

La nacia romanarto ne havis la strukturan kapablon priparoli tiujn lokojn. La nacishtata ideologio volis la infanojn tiaj -- amemaj al pursangaj samnacianoj, mortigemaj al la 'aliuloj'.

Sed nun ni komencas havi serioze postnaciajn romanistojn, kiuj en siaj bildoj rekte montras la demonigadon. Ili instruas al la infanoj, kiamaniere haltigi la procezon demonigi sian samlernejanon, kiam tiu procezeto ankorau ne perhurlis al si plene maturan detruan bestiecon de la formato "frat' fraton atakas shakale".
Tiu instruo estas burghono. Ni devas studi, de kie ghi burghonas. La uzantoj de Esperanto -- kies diversaj agadoj kreskis chirkau la monde dialoga literaturo situanta kerne de la spirita laboraro de tiu chi lingvo -- havas ne nur apartan respondecon, sed apartan kapablon aprezi la nun ghermantajn burghonojn de la floroj de la serioza, daurigebla, literature pentrebla, alinfane rakontajhebla paco.

Se ni akceptos kiel nian la taskon kompreni la postnacian literaturejon, kiu nun naskighas, tiam ni -- kiujn la vivlonga uzado de Esperanto sentemigis al la pli subtilaj rilatoj inter la demandoj de milito kaj paco, unuflanke, kaj la detalaj konduteroj inter najbaroj, aliflanke -- ni, kiuj plej sindediche laboris por florigi mondan literaturon, nepre komprenos, de kiuj radikoj en la jhusaj kvindek jaroj floras chi tiuj pacburghonoj. Ni estos inter la plej kleraj kaj aktivaj ghardenistoj dum la necesa eksperimenta, do ghardena fazo. Post tiu fazo evidente devos temi jam ne pri ghardenoj, sed pri agroj.

Chu vi demandas, per kiaj iloj do ni agrikulturos? Per p l u g i l o j, kaj r i k o l t i l o j, kompreneble -- chu vi ne memoras, ke alia sektoro de niaj fortostrechoj okupighos pri Jesaja 2:4? "Kaj Li [la Eternulo] jughos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forghos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontrau nacion, kaj oni ne plu lernos militon" -- la biblia teksto surskribita sur shtono vizagha al la sekretariato de Unuighintaj Nacioj en Nov-jorko rekte klarigas, kiel funkcios la agrikulturo, kiam sufiche progresos nia konstruado de la paco.

Mi skribas en intence ridetanta tono chefe char ni chiuj scias, ke la vojo pacen estas ege dorna, kaj ke ghia konstruado kostos al ni multe pli da doloro, ol niaj ploroj kapablas esprimi. Tial la literatura kritikarto, precipe en la manoj de Esperanto-konantaj kritikantoj, devas enfokusigi en tiu chi eklabora momento ghuste la ridojn alinfanajn kaj deinfanajn. Tiuj ridoj plej reliefe aperas en tiuj ghenroj de la fantasto, kiuj konkrete intervizaghas kun la bezono -- kaj rajto -- de la homaj infanoj klerighi. Tio, kiel ni scias, sed devas nun alimaniere relerni, signifas edukighi ne sub nacia standardo kun "glavo sangon soifanta", sed sub standardo verda, kiu odoras je la humo, la plugiloj kaj la rikoltiloj.

Kiel do oni traduku chi tiujn sloganajn ideojn al konkreta laborprogramo en la literatura kritikarto, vi demandos min. Prava demando, karaj legantoj, sed vi estas multaj, kaj multmaniere vi serchos respondojn. Mi jes pretas, pro via demando, prezenti al vi mian respondon, sed emfaze petas vin ne legi ghin samfadene kiel la demandon mem, kiun vi devos tute viamaniere trakti.

Al mi shajnas, ke la nuntempaj urbegoj konverghas al deprima sameco, kaj ke la esperantista laborejo devas sin ne bazi sur tiuj samighoj -- ili helpas la imperiojn, kaj ne nian strebadon kontrau la kulture diskriminaciema imperia civilizo. La procezoj, kiuj antauenigas la agan kaj pensan samecon en la metropoloj en chiuj landoj, apogighas je la grandskale disvendata supozo, ke inter la kulturoj de niaj landoj ne trovighas seriozaj diferencoj, char la homoj estas esence samaj. Tiu ideo de homogeneco inter la kulturoj -- malgrau unuavida simileco al nia strebado -- fakte ne estas aliancero nia. Kion mi celas?

Grava kaj perceptema autoro sur la fantasta tereno, Philip Pullman (kiu hazarde konas la Esperantan numeralan sistemon kaj instruadis ghin dum siaj lernej-instruistaj jaroj), inter siaj multaj atingoj kreis romanon, kies chefrolaj knabo kaj knabino konstatas, fine de siaj aventuroj, ke ili ne povos kunvivi feliche. Kial? Pullman montras, ke en la mondo de la knabo, la nia, chiu homo vivas kun sia animo en sia korpo, dum en la mondo de la knabino, la animo vivas ekster la korpo en la formo de dorlotbesto. Kaj li prezentas al ni premsituacion estigitan de fizika malebleco, ke apartenanto al unu el tiuj mondoj pasigu sian tutan vivon en la alia -- oni iom post iom perdas sian vivkapablon, se oni restadas tro longe en la malghusta aero, por tiel diri. La geknaboj estas frakasitaj de tiu malkovro. Sed Pullman prezentas al ni tiun chi apudeston de ekstrema kunagemo inter la homoj kun ekstrema malkongruo inter iliaj fonoj kaj heredajhoj -- kiel premsituacion, kiun la rolantoj devos vigle trakti, sen blindi al la ebleco de ech fundamentaj malsukcesoj.

La tasko de la esperantista kritikarto, kia mi vizias ghin, estas reekzameni la tradukajn rilatojn inter la urbega kaj kampara mondo en la literaturoj de la homaro. Esperanto estas interalie kvintesence traduka lingvo; ghiaj seriozaj laborantoj devas okupighi pri la tradukado mem en ties esenco -- kaj konstati, ke la edukado signifas, grandparte, traduki inter la infana lingvaneco-stilo kaj la plenkreska maniero alstari al la respektivaj lingvoj kaj idiomoj. Chiu infano naskighas al pejzagho kaj kreskas al urbego, kaj havas la ofte malobservatan rajton ricevi chicheronan konatigon kun sia pejzagho dum la kreskaj, edukighaj jaroj. Tiu chicheronado postulas multe da traduka laboro. La pedagogoj devos fosi la humon kaj trovi la civilizojn kaj fosiliojn de diversaj paseoj por povi rakonti al la infano prian parton de tiuj epopeoj -- sen antaukondichoj pri tio, kio aspektos pria au malpria en la kresko de specifaj infanoj, do kun vigla preteco kunludi kun chiu infano kaj fasoni por li au shi propran vojon tra la rakonta kontinento. Tiun pejzaghon la infano povos proprigi nur reference al tiuj kolektivaj memoroj, al kiuj li au shi lernos senti apartenon -- memoroj tiuvilaghaj/ tiuurbaj, memoroj landaj, memoroj etnaj (multaj infanoj loghas en lando, al kiu ilia etno migris). Ni bezonas kapablajn pedagogojn, kiuj, sen mem aparteni al tiuj diversaj spacoj, suple perrakontas al siaj lernantoj ekapartenon al ties paseoj.

Mi vidas kiel la literaturkritikan taskon de Esperanto la faradon de komprenaj pontoj inter niaj paseoj kaj niaj nunoj. La modelo, surbaze de kiu mi pensas pri tia traduka programo, estas la relego de la kolektivaj pasintecoj en P o e m o d e U t n o a de Abel Montagut, unu el la chefverkoj de la memkonscia fantasto. Sed mi proponas krome, ke ni pontu inter la ideoj de tradukado kaj pedagogio. La pedagogio estas speco de tradukado, kaj inverse.

Chu la konverghanta planeda urbegaro formas la kernon de nova kultura geometrio? Chu la homoj, pro sia kreskanta protektemo al siaj medioj -- ekde la plej tuje protektenda natura medio -- scipovos traduke ligi tiun kernon al la diversegaj heredajhaj pasintecoj verve vivontaj en ni se la nun kreskantaj infanoj ricevos saghan pedagogion? Se jes, tiam la esperantista kritikarto kapablu aplaudi, kaj per sagha kritikado flegi, la rolon de la mondane verkata fantasto kiel kovilo de tiu pedagogio.

Tiuj el ni, kiuj provas vendi Esperanton kiel varianton de la angla kiel mondestra lingvo, finfine laboras (ofte senkonscie, kaj kun la plej bonaj intencoj) por iomete alispeca imperio, kiu parolus Esperante anstatau angle. Mi provis en la nuna eseo kiel eble plej pozitive, prezentante mian bildon de alternativaj idealoj, esprimi mian opozicion al tiu mondpercepto. Lau mi nia tasko estas helpi konservi la pejzaghojn per inicado de la infanoj en la kapablon legi riche siajn diversajn kolektivajn pasintecojn,
traduke ponti inter tiuj pasintecoj kaj la same diversaj nunoj, kaj per tiu pontado kompreni, ke la pasintecoj estis same homaj, kiel niaj nunoj.

Pullman helpas nin vidi, tamen, ke tiu esprimo "same homaj" ne nepre signifas, ke chio estas dolche interkongrua.

Tiu mencio de dolcheco evidente enshaltas la desertan parton de mia menuo, kaj mi ne volas riski tian longon, ke vi prenos la deserton por dezerto kaj fughos al viaj oazoj. Tempo por konkludo (ni hinduoj ofte ludas ghuste niajn konkojn). En asociema movado, oni amas vochdonojn, chu ne? Pretighu iom levi la manojn, do.

Tiuj el vi, kiuj cherpas de mia teksto la komprenon, ke mia recepto postulus la esperantigon tujtuj de chiuj fantastaj romanoj, bonvolu levi la manon. Poste levu la manon tiuj, kiuj pro la jhusa frazo ekpensis, ke mi malkuraghigus tian tradukadon. Fine, levos la manojn tiuj, kiuj hazarde ne scias, ke la eldonisto de J.K. Rowling ankorau al neniu donis la permeson traduki shiajn verkojn en Esperanton, kaj same hazarde ne scias, ke ekzemple al Pullman neniu direktis tian peton.

Referencoj

Burgess, Anthony. 1978. Introduction. The Best Short Stories of J.G. Ballard. New York: Holt, Rinehart and Winston. vii-ih.

Dasgupta, Probal. 2001. La metaliteraturo. Sabine Fiedler, Liu Haitao (red.) Studoj pri interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik: Festlibro omaghe al la 60-jarigho de Detlev Blanke / Festschrift fuer Detlev Blanke zum 60. Geburtstag. Dobrichovice, Praha: Kava-Pech. 184-193.

Labels:

1 Comments:

At May 8, 2010 at 9:24 AM , Blogger Mukur said...

Bonvolu rimarki, ke interalie pri la homaj rajtoj temas en tiu chi eseo.

 

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home