Saturday, May 8, 2010

Vi kaj mi duopis, tiun tagon, boske

Vi kaj mi duopis, tiun tagon, boske;

balancilon plibeligis floroj.

Ventas nun iamo, haltu vi agnoske.

Ne staru ekzile la memoroj.

Tiam la aero portis - kaj vi sentis -

la impetojn, kiuj en mi elokventis;

tra la chielegoj chie evidentis

reehhoj de viaj ridfavoroj.

Padis ni duope, sub plenlun' majesta,

benis nin silenta nokt' aprila.

Nia renkontigho chion kronis festa,

samtempe jubila kaj trankvila.

Al la fina pagho ni hodiau venas;

mankas vi por chiam -- tion mi eltenas --

sed la aerchenoj, kiuj nin katenas,

konstantu en ambau niaj koroj.


Bengala originalo ('Sedin dujone dulechinu') de Robindronath Thakur/ Tagore 1861-1941;

Esperanta traduko de Probal Dasgupta en 9 majo 2010; hodiau ni festas la 149-an datrevenon de lia naskigho kaj lanchas la jubilean 150-an jaron.

Labels:

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home