Zamenhof-taga teksto en la revuera stilo
Zamenhof-taga teksto en la revuera stilo, kia surprizo, ghi ech aperis en la decembra numero de revuo hazarde portanta la nomon Esperanto
La
15a de decembro: jubileoj ĝojaj kaj malĝojaj
Okaze
de la Zamenhof-Tago ĉi-jare, mi volus iom pensi kun vi pri temo nepre atentinda
lige kun la jubileoj, lastatempe aparte abundaj. En la laboro kontribui al la
prilingva konscio en la eksteresperantista mondo elstaras ekz la katalunoj, la
koreoj, la slovakoj – etnoj kun maturaj Esperanto-movadoj. Sed nia movado ankoraŭ
burĝonas en lando, kiu tutnacie, ĉiufebruare, omaĝas al lingvomartiroj: sep
universitatanojn en lingvorajta manifestacio en Dhaka faligis policaj kugloj en
1952. Mi aludas al Bangladeŝo, pro kies inspiro Unesko deklaris ĝian 21an de
februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Sciante tion, alilandaj
samideanoj eble emus fari la proponon establi ĉe la burĝonanta bangladeŝa movado
ĉiesajn kutimojn – ekz decembran Zamenhof-feston, ĉu ne? Indas atenti la
kialojn, pro kiuj tio estus propono draste maltaŭga.
Iuj alilandanoj scias, ke laŭtakse tri
milionojn da bangladeŝaj nebatalantoj mortigis en 1971 la okupanta armeo, sed
ne scias pri tiu konsterna hororaĵo, kiu instigis Bangladeŝon observadi la 14an
de decembro kiel tagon de martiraj intelektuloj. Laŭ unu reta fonto, “Inter
marto kaj decembro 1971, [la okupaciantaro] sisteme murdis laŭtakse 991
instruistojn, 13 ĵurnalistojn, 49 kuracistojn, 42 juristojn kaj 16 aŭtorojn,
artistojn kaj inĝenierojn” – inkluzive la lingviston Munier Chowdhury kaj la
muzikiston Altaf Mahmud, al kiu la kanto pri la 21a de februaro ŝuldis sian
melodion.
Plurajn el tiuj intelektuloj la lando efektive
perdis ĝuste la 15an de decembro. La fakton, ke malfacilos do tiun daton enkalendarigi
en Bangladeŝo kiel festotagon, ni esperantistoj rekonu ekvilibre, sen redukto
de celebremo en landoj ne markitaj de tiu tragedio. Pli ĝenerale, kiam ni ion
festas, ni laŭeble atentu pri fojaj koincidoj kun ies maljubileoj.
Por praktikaj celoj mi proponas, ke la
bangladeŝaj esperantistoj jarfestu en la 26a de julio; cetere, ilian kreskon
nun spronas la ĵusa unuvoluma eldoniĝo de bengallingva Esperanto-lernolibro de
Badal Sircar; lia (tiuvoluma) Zamenhof-biografio estas fenomene inspira. Por la
persona tagordo de alilandaj esperantistoj volantaj private senti solidarecon
kun la tiusezonaj rememoroj en Bangladeŝo, permesu al mi atentosigni aliajn
tagojn el la decembra mondkalendaro memorigajn pri sufero: la Tagon de Aidoso
(dec 1), la Tagon de Abolo de Sklaveco (dec 2), eĉ la Tagon de Homaj Rajtoj
(dec 10).
Mi decidis meti ĉi tiujn reliefigojn en
Zamenhof-taga mesaĝo, ĉar alie ekzistas la risko, ke bonvolemaj disvastigantoj
de nia lingvo proponantaj festojn al homoj ankoraŭ pensantaj pri tragedioj eble
ne scipovos interpreti ilian silenton. Multaj inter ni malvolontas konatigi
tragediojn, ofte petite prisilenti ilin por ne subfosi ‘ĉies’ festojn. Ni devas
konstrui novajn ‘ĉiujn’. En movado de interkulturaj amikecoj, foje markataj de
intensaj pasioj, ĉiu siastile lernu valoran arton: la arton ekvilibreme kombini
la priparoladon pri niaj ĝojaj festoj kaj tragediaj rememoroj kun nova,
ankoraŭ nur evoluanta kapablo klere aŭskulti pri aliulaj momentoj de
drasta malĝojo kaj, foje, de ĝisĉiela feliĉo. Mi Zamenhof-tage bondeziras, ke
tiu arto plifortigu nian internacian komunumon.
Probal Dasgupta
0 Comments:
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home