Saluton, auxtodidaktismo! (revuo Esperanto, jan 2008, p 3)
Bonvenon, auxtodidaktismo!
En la momento de novjara kungxojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jarigxo de UEA, la 60-jarigxo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Cxi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon – kaj la festemon, festoj nutras lingvojn; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.
La novjara festado rekunigas familianojn – vizite aux telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, logxas for de gxiaj “hejmoj” en Bangladesxo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostrecxas por rekonektigxadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aux pole, japane aux katalune, malajale aux malagasxe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj?
La demando memorigas min pri tiu auxtodidaktema junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova auxtodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lancxas retpagxarojn kaj zorge gxardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj – nutrigxantaj cxefe cxe retaj fontoj, tekste/ muzike/ bilde – estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata “eduko”. Savas ilin la auxtodidakteco, kiu internaciigas.
Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia sagxo? Kial gxi ne estas vaste diskutata? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia aparteco – surmurigi strasajxojn por agaci, lauxtigi la muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostrecxe atenti ilian liberigxon el la naciaj kagxoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj tendencoj.
Al kio tia konsciigxo instigu nian diligentan kolegaron? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan masxaron amikan al auxtodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezagxulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/ desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la retpagharojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj – kaj igadu ilin elsercxeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn konsilojn, kiujn mi cxi-pere petas: kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi?
Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn – vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al la konservado de etnaj lingvoj?
Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan auxtodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaux tian auxtodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon.
Esperanto kapablas liveri auxtodidaktan ilaron por memklerigo modele tauxgan al individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos auxtodidaktan sxoseon, nia lingvo igxos grava portanto de la auxtodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj sxajnigoj, helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaux alilingve, tiam Esperanto komencos roli kiel intersxangxejo de spertoj inter auxtodidaktismoj en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj.
Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiauxo trudas malfermigxojn kaj kulturajn sxangxigxojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neuxtrala lingvo dauxrigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter la neuxtrala UEA kaj la neneuxtrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptigxo de PV kaj PIV kiel cxiesaj referenciloj. Tiu kerno de la auxtodidaktisma projekto de Lanti igxis integra parto de la esperantista streba repertuaro; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV.
Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa neuxtrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro intimigxis. Sed la debatoj alilokigxis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambaux bezonas rekonsideron nun – la nacioj disfalas tute alimaniere ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.
Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuragxe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiauxigu lian auxtodidaktan vojon kaj disponigu gxin al aliaj, simile minacataj kaj simile kuragxaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste.
Labels: tekstoj
0 Comments:
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home