Thursday, May 28, 2009

Sojle al espero (revuo Esperanto, jan 09, p 3)

Sojle al espero

Inter la centjariĝo de UEA en 2008 kaj la centkvindekjara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis sesdekjariĝi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se ĝuste nun ĉe UN kaj Unesko sin sekvas jaro de lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 – kvazaŭ ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco – ĉu ni ne ĝoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj?

En aprilo ni simpoziis ĉe UN en Ĝenevo – post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la ĉeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo – post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo – unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni paŭzas por kapti la spiron. Denove UEA engaĝas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al ĉi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?

La okupiĝon pri homaj rajtoj, kiu esprimiĝis jam ĉe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciiĝinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947 – unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universala Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la sesdekaj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaŭ profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna – lian centjariĝon ni festas en 2009 – movis tiun vizion al nova ŝtupo.

Lapenna konvinkiĝis, ke por povi tuŝi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontraŭbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis „lingva genocido”, termino poste pligraviĝinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare – rimarkinte, ke la socilingvistiko nesufiĉe reliefigas la lingvo-planadon – UEA lanĉis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), fariĝis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Ĝuste ĝi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon.

Se oni lanĉas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de ĝi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizaĵo de lingvo, kies tradukaĵa korbo fariĝis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukaĵoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj.

Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996 (www.uea.org/informado/pragm/pm_eo.html). Respondojn al la demando „kien UEA‟ oni serĉu ĉefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?

Unuflanke la fakton, ke UEA ĉiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antaŭe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Ĝuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu baziĝas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko – precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupiĝas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj.

Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la praga manifesto pledas por multlingvisma eduko al homaraniĝo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpaciĝa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu manifesto – je kies fino ni „asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.”

Probal Dasgupta

Postskribo komenta, aldonita en majo 2009: la troa mallongeco, kiun trudis la formato de novjara salutmesagxo, okazigis en tiu cxi teksto seriozan prezentan
problemon. Skribante la sinsekvajn frazojn "Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj" kaj "Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago" mi bedauxrinde ne trafis doni spacon, kaj apartan videblecon, al la generacio, kiun oni kutimas nomi la generacio de Tyresö. Ni
devas kompreneble en pli plena aliro al tiu kunteksto aparte atenti la laboron
de tiu generacio, kiu ebligos la transiron de Montevideo al Prago. Same evidente,
ni devas efektive multe labori por pli klare prezenti al ni la starpunkton, kiu
povigis tiun generacion movi nin de la finfine vertikala, piramida vizio de la
montevidea epoko de la asocio al la vizio, kiu bonvenigas la adician dulingvismon.

Labels:

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home