Sunday, June 12, 2011

Se vi alvokos kaj neniu pretos veni / Jodi tor dxaak sune keu naa aase

Se vi alvokos kaj neniu pretos veni,
tiam marshu tute sola.
Marshu sola, marshu sola, marshu sola, marshu tute sola.

Se neniu alparolos,
mia kara, ho vi malfelicha, neniu alparolos,
se vin chiuj plene evitados, se timegos chiu,
tiam el la koro vi elvershu viajn sentojn kaj vi
vortu tute sola.

Se neniu vin rigardos,
mia kara, ho vi malfelicha, neniu vin rigardos,
kiam tempos enarbaren iri, se foriros chiu,
la survojajn dornojn vi do tretu per piedoj sangaj
kaj pluiru sola.

Se neniu lampon tenos,
mia kara, ho vi malfelicha, neniu lampon tenos,
se en shtorma nokto, sub nubegoj, pordon riglos chiu,
la chiela fulmo do prifajru viajn ripojn kaj vi
lampe flamu sola.

Robindronath Tagor

(tradukita 12.6.2011; chi tiu vortumo kongruas kun la melodio)

Labels: