Thursday, February 14, 2013

Lingvotaga mesaĝo 2013


Saluton, karaj kunesperantistoj. Diference de aliaj komunumoj, ni estas sentemaj pri la lingva maljusteco. Sed ni ofte permesas al la sentoj superforti nian emon pensi. Bonvolu pensi kun mi – okaze de la 21a de februaro (kvankam mi afiŝas kelkajn tagojn pli frue por ke eventualaj tradukemuloj havu iom da tempo por agi) – pri iuj vojoj sekvindaj por ŝanĝi la situacion.

Ni vivas en tempo de eksploda konsciiĝo pri multaj specoj de malfeliĉo kaj maljusto. La konsciemo konsiderinde antaŭkuras nian kapablon ion fari por plibonigi la vivon. Pri diverskialaj malriĉuloj la konscienco de la homaro sentemiĝis jam en la deknaŭa jarcento. Sed la ekzisto estas aparte – kaj nun ĉiam pli konsciate – malfacila por virinoj, infanoj, pliaĝuloj, handikapitoj, etnaj/lingvaj kaj seksaj malplimultoj, indiĝenaj popoloj (se iujn kategoriojn mi preterlasis, bonvolu reagordi la tezon laŭ viaj prioritatoj). La pluekzisto estas malfacila ankaŭ por multaj flaŭraj kaj faŭnaj vivniĉoj, kies integrecon longe gardis kun ama zorgo tiuj teramaj indiĝenaj popoloj. Konstruante strategion por atingi siajn ĝeneralajn celojn, neniu lingva movado povas permesi al si ignori la specifajn urĝojn de ĉi tiuj ĉiam pli prikonsciate suferantaj loĝantoj sur minacata planedo.

Pro tiu ĉi ekkonscio, la tegmenta asocio de nia movado, kaj iugrade ankaŭ aliaj, komencis adopti ekologieman aliron al siaj kutimaj tagorderoj. En antaŭaj jardekoj, iuj inter ni emis paroli pri iu unika monda lingvo-problemo. Sekvis de tiu rezonado la eblo prezenti Esperanton kiel solvon al tiu problemo egale unikan. Nuntempe ni pli ofte pensas pri ne bone fartanta lingva ekologio. De tio sekvas pensoj pri la fortigo de Esperanto kiel ingredienco, kiu, ĝuste aplikate, povas modifi tiun ekologion kaj plibonigi ĝian cirkuladon.

Kion tiu ekologiema vidpunkto alportas al la pensoj, kiujn ni foje foliumas en la internacia tago de la gepatra lingvo? Ĉu ian specife mediisman aliron?

En la deknaŭa jarcento, la ekkonscio pri la malriĉeco spronis la floradon de pluraj inter si sufiĉe malsamaj maldekstroj. Hodiaŭ, la planedo gastigas plurajn inter si sufiĉe malsamajn mediismojn. En la nomo de la medio, ekzemple, pluraj voĉoj en nordaj landoj predikas al specifaj oreloj el difinitaj sudaj landoj, “Vi tro rapide kaj tro polucieme evoluas, kaj tio devas ĉesi. Ni faris la eraron fariĝi tro avidaj kaj materiamaj. Ni renversos tion. Ankaŭ vi lernu de la asketismaj prauloj de viaj admirindaj civilizoj en Ĉinujo, Barato, kaj tiel plu. Bridu vin. Vi produktas pli da haladzo ol ni. Kaj viaj riĉuloj estas riĉegaj. Fi, vi havas tiel koruptan stilon de registado! Ni estas puraj, morale altnivelaj socioj, kaj prave donas al ni medalojn pro tiu ĉi nia nivelalto. Vi, konataj koruptuloj denuncataj de via propra gazetaro, bonvolu ŝimi en via nuna malalta industrieco, kaj lasi al ni la konsumadon, kiu ĉe ni observas tre altajn normojn de medikongrueco.” Ankaŭ tio nomiĝas mediismo kaj estas akompanata de mezurbendoj, per kiuj la bendestroj pruvas, ke la plej grandaj poluciantoj estas (ekzemple) Barato kaj Ĉinujo, kaj ke do devas ili, kaj ne la malprave akuzataj okcidentaj socioj, savi la planedon.

Ne necesas okupiĝi pri detaloj de la substanco de tiaj pensoj; vi tuj vidas, ke de ili sekvas nenio pri la lingva justeco. Ankaŭ aliaj variantoj de la mediismo, kiel ilin priskribas admirindaj raportoj kaj verkoj, restas sur sufiĉe ignorema, senkonsidera nivelo rilate la lingvojustecajn demandojn. Ni en la Esperanto-movado per longa empatiado kun prilingvaj viktimoj lernis agnoski ilin kiel gravajn. La mediistojn movas alia kompreno pri la veraj urĝecoj. Ili ne vidas, ke tagordo bazita ekskluzive sur iliaj nunaj perceptoj minacas tute foroferi la prilingvan justecon sur la altaro de aliaj ekvilibroj kaj justecoj vidataj kiel absolute prioritataj.

Parolante pri la ekologia aliro al lingvaj demandoj, ni tamen pensas ne nur al la flaŭra, faŭna, huma medio, en kiu ni vivas. Ni pensas ankaŭ al la ekologiaj principoj, kiujn ni volas apliki al la lingvaj fenomenoj mem en nia repensado pri la problemoj kaj solvoj aparte esperantismaj. (Atentu, mi diris ‘ankaŭ’; la mediismo mem gravas al ni; ni devas strebi estigi fortikan kaj plenkomprenan aliancon inter la esperantismo kaj justaj formoj de mediismo; sed tio ne estas sur mia hodiaŭa tagordo. Mi tamen kursivigas, por malfaciligi forgeson pri la graveco de tiu temo.)

Eĉ en pure unulingva komunumo, infanoj kaj plenkreskuloj havas malsamampleksajn vortprovizojn. La pli kleraj plenkreskuloj uzas pli da vortoj ol la malpli kleraj. Ĉiuj homoj, en siaj plej ripozaj, distraj, amuzaj momentoj, malpli emas uzi malfacilajn, teknikajn, laborigajn esprimojn, ol dum la horoj de serioza, faka laborado. Eĉ ene de unu lingvo, la tagnokto aŭ la jaro havas do lingve diversajn ciklerojn aŭ fazojn. Se la lingva ciklo estas rekonebla eĉ interne de unu lingvo, ni certe komprenas, ke en plurlingva socio tiu ciklo prenas nete videblajn konturojn kaj ligas iujn ‘superajn’ lingvojn al pli ‘laboraj’ funkcioj, lasante la ‘subajn’ lingvojn por pli ‘liberecaj’.

Ni foje uzas la retorikon de politiko kaj de strebado aplikigi homajn rajtojn, kiam ni aliras ĉi tian repertuaron de fenomenoj. Sed tia retoriko havas nur partan utilon ĉi tie. Ĉu vi, volante plibonigi vian dormon aŭ pliglatigi vian ripozon, serioze petskribas al iu komisiito pri homaj rajtoj, ekzemple? Kial la ripozo funkciu malsame ol la dormo?

Mi elstarigas la fakton, ke niaj diversaj idiomoj estas interligitaj kun niaj spertaj cikloj – tagaj cikloj kaj jaraj cikloj – de laboro kaj mallaboro, de libero kaj mallibero. En tiuj cikloj situas ankaŭ la sociaj rilatoj, per kiuj kunagas viroj kun virinoj, plenkapabluloj kun handikapitoj, nordanoj kun sudanoj. La kategorioj, kontraŭ kiuj plue diskriminacias niaj kadukmodelaj ŝtatoj kaj institucioj, tamen dinamike kunvivas kun la pli ‘potencaj’ kategorioj. Ene de la ciklado kaj pulsado de ĉies kunagaj vivoj, ili iom post iom forŝlifas la potencon de la opresaj faktoroj. La publikaj streboj havas la celon akceli tiun reagordan procezon; ili ne anstataŭas ĝin. (Kaj mi esperegas, ke iuj inter vi rimarkis la vorton ‘procezo’ prenitan el mia pli frua prediko; se ne, amase petskribu, por ke mi ekspastriĝu.)

Eĉ en Bangladeŝo, kies suferoj ebligis la instituciigon de la 21a de februaro kiel internacia lingvotago, floras pli da lingvoj ol nur la bengala. La angla havas firman lokon, ekzemple, en la natursciencoj kaj la industrioj. La araba estas kultivata pro la forta ĉeesto de la islama pieco en tiu lando. Mi ne parolas pri la minoritataj lingvoj, sed devas mencii, ke lastatempe eĉ Esperanto, nia minoritata lingvo, en tiu lando flaŭras kaj faŭnas. (Jes, mi klaŭnas, kiel kutime, por subtrahi iom da amara emocio de niaj pritraktendaĵoj, kaj mi ne nur ploros, sed kun tropikĉiela abundo milsitele plaŭros, se vi ne ridos pro la vortludo ‘flaŭras kaj faŭnas’.) Necesas pensi pri intertraktaj agordoj por ke esperantistoj dinamike partoprenu la ŝlosilajn procezojn, kiuj disvolviĝas en tiu malriĉa lando, dotita per kulture evolueginta lingvo.

Pri enlandaj agordoj pleje pensos bangladeŝanoj mem, sendube. Al vi, eksteraj esperantistoj, mi direktas ĉefe la pledon, ke en ĉiu jaro vi aranĝu ĉirkaŭ la tempo de la lingvotago – eble unu semajnon ekde la lingvotago, eble pli da tempo depende de persona tempohavo – ke vi legos ion klerigan pri iu difinita lando aŭ etno aŭ lingvo aŭ kulturo, kiun vi elektis por la jaro, kaj pri kiu vi nesufiĉe kleriĝis pli frue.

Detaloj: Ne nepre necesas legi ĝuste en Esperanto. Sed, por ke via agado estu esperantista, estus tamen bone, ke vian rikolton vi ie deponu en Esperanto. Ĉu private, en via blogo? Ĉu publike, surbaze de la afiŝemoj de via landa asocio? Tion aranĝu vi kaj viaj samlandanoj. (Se vi malbone verkas en Esperanto kaj timas, ke viaj tekstoj estos kondamnataj, tamen sentime raportu la rezultojn de viaj ekzercoj, mi petas. La lingva kvalito estas nur plia preteksto misuzata de la plendistoj. Ignoru ilin.)

Mian ideon reagordu laŭ viaj lokaj urĝoj. Ekzemple, se vi estas afrikano – aŭ alikontinentano jam kelkajn jarojn helpanta afrikanojn – tiam vi eble ĉiujare elektu plian afrikan landon por post kelkaj jaroj ĉi-rimede atingi pli da tutafrika interkonscio.

Kiel kutime, bonvolu plendi pri la longeco de miaj mesaĝoj kaj la manko de resumo (ĉu vi ne volas ankaŭ lumbildaron en la formato Powerpoint?). Mi admiras la diversĝenrecon de viaj plendoj, kaj vi sendube suspektas, ke mi intence longigas la mesaĝojn por provoki plendantojn. Se vi volas truke malinstigi longaĵojn de mi, eble vi povus eĉ plendostriki! Atenton, mi skribis ‘truke’, mi tre bedaŭras aŭdi ke vi mislegis tion kiel ‘turke’, mi ja ne havas ion ajn kontraŭ turkoj ĉu esperantistaj ĉu neesperantistaj, mian plej ĵusan bengallingvan libron mi eĉ dediĉis al difinita neesperantista turko, ho ve, mi komencas reklami la proprajn varojn, vere venis la momento halti.

Amike salutas vin

Probal

Saturday, February 2, 2013

The state, in complicity with Posco, is at it again: Do Something

From: alter nate <noposco@gmail.com>
Date: Sun, Feb 3, 2013 at 9:40 AM
Subject: Police beats our women and children, arrested villagers and cuts trees
To: Prashant Paikray <prashantpaikray@gmail.com>


Police enters our village, beat women and children, arrested villagers and cuts trees

Dear Friends,

In the wee hours today (at around 4 am) the police has entered into our villages and beaten up women and children, arrested some of our villagers (number is yet to be known).

As we have intimated you earlier that the police force has been gradually swelling in our area amidst our continuing human chain and Dharana in the Balitikira-the boarder of Govindpur and Dhinkia villages of Jagatsingpur district, the police has deceptively entered to the villages with full force at 4 a.m. today. Our people sensed their possible move at around 2 o clock night and alerted the villagers by ringing bells. Gradually women, children, male members started getting accumulated at the Dharana place. At 4 a.m. the police entered and attacked the women and children first. The male police have ruthlessly beaten our women who were lying on a human chain. Some women have been severely inured. The Police have thrown our children like flowers, some of whom are injured. Some villagers have been arrested by the police and been taken to custody. At the moment we do not have exact numbers as the situation is too tensed on the spot. The police have started breaking our betel vines and cutting the trees forcefully. More and more numbers of our villagers have come to the spot and a war like situation has arisen. Our committed villagers are facing a mighty 12 platoons of police force.

We fail to understand the decision of the state to acquire land when the National Green Tribunal has already suspended the environment clearance to the proposed POSCO project in our area. Naveen Patnaik is behaving like an agent of the POSCO company.

As the situation is too alarming, we appeal all our friends to protest against the barbarism and call/write/fax to the Prime Minister, Chief Minister of Odisha and Chief Secretary of Odisha, Home Minsitry, Odisha appealing to immediately stop the police brutality and withdrawal of the force from our area. Please call to your respective MPs and MLAs and raise your protest against them urging them to oppose the illegal move. Write to NHRC also.

We request our media friends to rush to our villages and see the situation in their own eyes and report. 

We will intimate further developments soon.

Please widely circulate this mail.


In Solidarity,


Prashant Paikary
Spokesperson, POSCO Pratirodh Sangram Samiti
Mobile no-09437571547
E-Mail - prashantpaikary@gmail.com

The contact address of the authorities

1. Naveen Patnaik
Chief Minister, Odisha
Tel. No.(O) 011 91 674 2531100,011 91 674 2535100,
011 91 674 2531500, Epbax 2163
Tel. No.(R) 011 91 674 2590299, 011 91 674 2591099,
011 91 674 2590844, 011 91 674 2591100,
Fax No- (91)6742535100
E Mail: cmo@ori.nic.in


2.  Muralidhar Chandrakanta Bhanadare, Governor of Odisha,  Fax No- (91)6742536582

3. Shri B K Patnaik, Chief Secretary, E-mail: csori@ori.nic.
Phone no -             0674 - 2536700      
            0674 - 2534300      
            0674 - 2322196      
Fax No - 0674 - 2536660 

3. S.K. Mallick , District  Collector, Jagatsinghpur, Contact number            09437038401      ,   Fax no - : (91)6724220299

4. Superintendent of Police, Debadutta Singh. Mobile no-09437094678,dmjsp@ori.nic.in

5. Dr Manmohan Singh, Prime Minister of India
Tel no-            +9111-23016857      

6. Sonia Gandhi: Tel Phone no -             (91)11-23014161      , (91)11-23012656, Fax- (91)112301865, soniagandhi@sansad.nic.in,

7. Chairperson, National Human Rights Commission of India, Faridkot House, Copernicus Marg, New Delhi 110 001, Tel:             +91 11 230 74448      , Fax: +91 11 2334 0016, Email: chairnhrc@nic.in

8. Shri. V.Kishore Chandra Deo
Minister of Tribal Affairs
Ministry of Tribal Affairs,
Room No. 400  ‘B’ Wing, Shastri Bhawan,
New Delhi- 110001

9. Smt. Jayanthi Natarajan
Minister of Environment & Forests
Ministry of Environment & Forests
Paryavaran Bhawan,
CGO Complex, Lodhi Road
New Delhi-110003