Tuesday, November 18, 2008

Respondi al Sunita

Respondi al Sunita

Probal Dasgupta

(Kolumna teksto aperinta en Ghangalo en februaro 2004)

Sufiche multaj barataninoj havas la antaunomon 'Sunita'. Mi lasas en ombro la familian nomon de tiu Sunita, kiu en la komenco de sia autobiografio skribas, ke shi farighis ateisto, sed iel envias la kredantojn. Klarigante tion, shi komentas, ke kredanto povas per la rezonado trafi en la ateismon, sed ke ateisto ne plu trovas racian vojon reen.

Sunita ja ne estas sola. Multaj inter ni firme opinias ne nur ke "Raci' nin vokas indignanta al mortbatalo por liber'", sed ankau ke la racio malpravigas chian ajn religian kredon. Kaj tiuj du opinioj prezentas lau multaj la du flankojn de unu sama vido. Ili vidas kiel nekomplete liberan tiun homon, kiu permesus al si resti "katenita" en religia fido.

Mi ne esperas skui per unu prozajheto tiel firman kaj historie profundradikan vidon che la multaj homoj kiuj kredas esti akirintaj ghin sub la lampo de nekontesteble unika kritika racio. Ili ofte devis forbatali infanaghajn lernojn por shtupi ghis tiu kritika altajho. Al ili shajnas refaliga kaj stultiga chiu cedo de tereno al la malnova, neniam plene venkita malracio de la propra infanagho. Mi atribuas al ilia penso la lingvajhon de terenocedo, char ili perceptas la rilaton inter siaj raciemo kaj fidemo kiel batalon, kiu ial postulus renovigatan retreton de la fidemo antau la triumfanta kritikemo. La eterna maldormo estus la prezo de la libero.

Sed la feroca modernisto apoganta kaj reapoganta la chi-supre skizitajn movojn sukcesas resti che sia kritike klarvidemula membildo nur per longe kutima preteco ne rimarki la detalojn de siaj vidmetodoj.

Supozu, ekzemple, ke en debato vi kontestas ies punktaron Ai, Aii, Aiii per viaj kontrautezoj Bi, Bii, Biii. Por teni la atenton de la publiko, vi eventuale decidas aranghi vian rezonon lau la sinsekvo de la refutataj punktoj. Pro tiu decido, eble aspektas rimeska la rilato inter via antauirinto, Ai Aii Aiii, kaj via strofduono, kies Bi Bii Biii asonancas au ehhas vian samdebatanon. Se tiu kalva skemo maljustas al vi, tiam eble vi uzas danteskan tercan rimon! Chiuokaze, jen la poezia kadrigo, kiu perbelas la atenton de viaj celatoj.

Cetere, por ke vin komprenu la legontoj, vi nepre ankau decidas signi per la elekto de shlosilaj vortoj kaj simboloj la varpan trakuron de kelkaj koherigaj temfadenoj tra via tuta prezento. Jen la rakonta dimensio de la scienca-kritika arto.

Tiun tutan teksajhon el poezia vefto kaj rakonta varpo shvebajhe gastigas la fida interrilato inter vi kaj viaj samdebatanoj, ekde la kontestata antauirinto ghis la auskultema kaj legema publiko, kies atentan konstantecon, kies fidelon al la interkritika entrepreno, via konduto premisas.

La poezia vefto, la rakonta varpo kaj la reciprokeca fidejo karakterizas do la seriozan kritikan laboron sur kiu la modernisto volus bazi la opozicion al chio fida. Ni eble jam komencas rimarki ion ne kongruantan kun tiu bildajho. La strukturado de la kritika laboro estas ado ne prilumebla per la logika ilaro, sed parenca al la konate shminkaj, atento-pertrukemaj vojoj de la beletro. Kiam oni serioze rekonsideras la membildon de la natursciencoj, oni retrovas ke ankau ili situas inter la artoj.

Vi rajtas demandi, kiel do chio chi rilatus al la defio de Sunita.

La belartoj specife, kaj nun la artoj pli ghenerale (inkluzive la natursciencojn, kiel ni vidis), esprimas la konjekton ke la belo estas same signifa kiel la vero. Supozu ke ni akceptas tian nocion de fidejo, kian mi reliefigis en la ĵusa rezonado. En la kadro de tiel konceptata fidejo, la konjekto pri la egalsignifo de la belo kaj la vero pelas la penson al grava celo, kiun mi volus nomi la flegado de maksimumen konektataj fidejaroj, nomo evidente bezonanta dismeton en pli videblajn komprenerojn!

Kiam vi estas en stato de reciproka fido kun du malsamaj kolegoj, en du kolegecejoj, vi sentas interalie la respondecon iam iel komprenigi al unu kolego la sencon de via aparteno al la alia kolegecejo. Vi eble ne strebas en ia oficiala pontofara rolo interkontaktigi la du mondojn. Sed vi devas legeble surhavi la anecojn al ambau, kaj tiuj legeblaj anadoj devas tiel marki vian stilon, ke homoj legantaj vin deproksime legu pere de vi ankau la fidomondojn en kiuj vi aktive membras. Tiu chi fundamenta devo estas via devo konekti la fidejojn konatajn al vi. Pensu nun pri ampleksigo de tiu devo de la unuopaj fidejoj al la jam interkonektitaj fidejaroj. Oni evidente havas devosenton pushi tiun chi entreprenon ghis la maksimuma sukceseblo, kvankam evidente la devon vi ne povas finie plenumi.

Tial mi parolas ne pri industrieska entrepreno kun atingeblaj celajhoj, sed pri flegado de senta kaj sentiga respondeco je la nivelo de la stilo de via sinprezentado en la publikaj kaj intimaj spacoj. Tia flegado de vere maksimumisma interkonektemo, se vi sukcesos nichi la flegadon en la chi-epoka mediamo tushanta multajn el niaj koroj, estas sperte kaj pense nedistingebla disde la religia impulso.

Nun mi shokas vin. Vi certe demandas vin kiamaniere mi povas ne vidi la neceson reformi kaj senmalraciigi la doktrinojn de multaj religiaj "fleg-sistemoj", la neceson reagi kontrau ilia vertikala adorado de autoritato ofte prezentanta sin kiel nekritikeble pravan. Pardonu, mi ne komprenis, ke vi tiel unuflanke rigardas la reformendojn en la religia vivo kaj ankorau ne komencis pensi pri paralelaj reformendajhoj en la sociaj hejmoj de la natursciencaj strebadoj. Certe en chiu fidomondo ekzistas la neceso kuraghe kaj do (notu ke mi diras "kaj do", ne "sed") senagrese renovigi la autenton de nia strebado al la altoj postulataj de la fida bezonaro. Oni devas kuraghe demonstradi la nekompletecon de la scioj sur kiuj sin bazas la konduto de chiu unuopa fidejaro, kaj kuraghe strebi al dialogo kaj intertrafiko por ke multaj el ni sentu la neceson lerni pli.

Ne estas eble racii, se ni ne malfermos nin al absoluta devo dialogi inter chiaj fidaj spacoj, ne nur inter tiuj stampitaj kiel religiaj. Lastatempaj esploroj pri la interbabilaj rakontadoj kaj pri la strukturigho de teoriaj hipotezprezentoj montris, ke en la interpersonaj rakontadoj la chefaj nodoj aperas ghuste en la momentoj kiam la asskultanto (ofte per dedukto au alia logika procedo) konstatas intrigerojn, kaj ke same la teorioj vere ekekzistas nur en la momentoj de ilia perceptigho fare de dialoge (do aktive) auskultanta kompetentulo.

Se la nobelpremiito Wole Soyinka foje diris ke chiuj religioj, ekde la plej antikvaj aghuloj de la afrikaj komunumoj, kundiras la saman gravajhon, nome, ke "la homaj estuloj havas rajton kaj devas esti kune estimataj", ni devas legi lin apud la chi tie pripensata malsimpleco de tiu kuneco pri kiu temas en tiaj kunkomprenoj, char la estimado estas unu speco de komprenado. Jesi tiun kunon estas ago kiun ni ne povas serioze ne nomi religia, krom se ni provizore uzetas tre krudan malnetan nocion pri la religieco, kaj tiajn lambastonojn seriozaj pensuloj certe devas iam forjheti favore al sistemaj rekomprenoj. Jen la elementoj de unu ebla racia respondo al la defio de Sunita, respondo kiu agnoskas la severecon de shia sento de ghenigho kaj pluvojas kun shia pensemo.

Sed certe vi, kaj vii, kaj viii, respondas alie, aliie, aliiie? Chu vi ne bonvolos malrimi kun miaj sonoj?

Proceza poeto

Proceza poeto

Probal Dasgupta

(eseo aperigita inter la enkondukaj eseoj por la volumo La Lingvo Serena)

La poetikon de Baldur Ragnarsson ni devas studi tra la pensfadenoj tre konkretaj, kiuj aperas en liaj tekstoj; en li, la Esperanta pensado farighas plene konkreta entrepreno, en kiu la poezio rolas ne plu fakultative, sed jam kerne. Mi esperas demonstri almenau parton de tiu chi aserto per kelkaj ekzemploj, kaj kompreneble agnoskas, ke oni devos chi tiun aliron al lia poetiko interfekundigi kun la legoj de aliaj. Utilas komenci che jena poemo el Esploroj:

Aksiomo

Suficho

jen kvanto
mezioma

kaj ja ne ia
ghiskioma
elefanto

au sandvicho

Mallongformata poemo rektege konatigas ne nur la poeton de tiu koncizajho, sed la poetikon de tiu koncizeco. Kiamaniere procedas la penso en Aksiomo? Nomi la sufichon “mezioma” ne nur kreas lingvan surprizon, sed lanchas la pensfadenon ene de la prilingva esploro – “ghiskioma” poste ehhos la vortan laboron de “mezioma”. La mezioma elekto unuflanke signifas rezigni pri la deziro grimpi ghis kiom ajn, deziro kaptebla en “elefanto”, kiu rimighas kun “kvanto” (oni notas, ke che Ragnarsson la rimoj kaj aliaj poeziaj iloj esence rolas por fadeni la pensojn, kio en lia poetiko dissolvas la dupolusecon de la prozeskrezona kaj figura racioj). Aliflanke, aspiri al mezioma solvo estas strebo, kiu ne kontentighos, se la rolon de solvo uzurpos senpera rekombino de la elementoj de la problemo – rekombino trafe formulita kiel sandvicho, rime al la fadenkomenca “suficho” kaj fermante la penson. Tia trafeco de la esprimoj kreas la eblon de dialogo kun la leganto, kaj de reehhoj. Krei tiujn eblojn trafas ghuste tiun distinginde interan klavon, kiu karakterizas la laboron de Baldur Ragnarsson, poeto proceza.

Por gajni pli klare formuleblan aliron al tiu laboro, ni konsideru sinsekvon el Esploroj, komencante per Speguloj, en kiu “La speguloj de la akvoj / senchese trafluas mian menson”. Post la diserigho, la rekunigho de la eroj naskas novajn bildojn. Chi tiuj entenas “proprajn mondojn, chiu aparte, / de realajhoj, memoroj kaj songhoj” kaj estas tiel delikataj, ke “la plej eta penso / agitas iliajn surfacojn ... / disrompas iliajn mondojn / ghis ruinoj”. Tiun regulan katastrofon kuracas la dormo, tiel ke “sian kvieton reakiras / la speguloj / la bildoj brilas denove / mondo kunordighas”. Tamen tiun kuracon malfaras la sekva fazo; la kunordighinta mondo “atendas novan pereon / je matenigho.”

Tiun poemon sekvas Difinoj, Che la rando, kaj Glacio. Fine de tiu chi nia serieto, en Glacio, ni alfrontos la seriozan, frostan dormon de la akvo mem, kaj agnoskos, ke estas katastrofo ghuste la tute specifaj, tute difinaj konturoj, kiuj desegnis la frostigho: “Sed kion la somero ne povas doni / povas liveri la vintro / en iu mateno malaperis la bildo / char la kavo glaciighis. / Kaj tiam komprenas tiuj / eltenintaj la someron kaj la sopiron / ke propran vizaghon posedas / sole / la glacio”. Se ni komencas che Speguloj kaj finas che Glacio, ni aparte klare vidas la rolon de la procezoj en la poeta logiko de Ragnarsson.

La poemo Difinoj, kun dek numeritaj partoj, temas pri sondado, kiu rezistas la ideon devi serchi sub la surfacoj. En Difinoj 1, “tiom da jaroj / sen trapenetro” unuavide prezentighas frustraj, sed tujas la pliklarigo “tushoj / surfac-esploroj / lausignaj serchoj / ghis” – kaj la vorto “ghis” salte reaperas dekstre, signante shanghon de kategorio:

lausignaj serchoj
ghis
ghis

trans kaj tra
signifas superfluon

kresko

kresko validas

Unu ebla lego estas, ke la unua apero de “ghis” estas konjunkcio kaj la dua - prepozicio, kaj ke do la frazo havas la formon “..serchoj, ghis Ghis, Trans kaj Tra signifas superfluon”. Sub tiu lego, la poemo raportas procezon de ripetaj tushoj, kiuj ighas konscie lausignaj serchoj, foriras de la unuatempa frustrigho pro nepenetro, kaj trafas tiun fazon de esplorkapablo, en kiu la nocioj de ghisa atingo, de transa salto, kaj de traa penetro komencas porti la sencon de superfluo, de io pli ol la vere celinda suficho, pri kiu temis en la jhusa poemo. Trafi tiun fazon inauguras konstaton de kresko, kaj liveras al la subjekto bildon nun de procezo, kiu sin procezofine prezentas kiel kreskon.

Se vi, la subjekto, jam kreskis, kaj do maturighis, atingis memposedon, kaj do posedas memon, vi farighis do ankau konservanto kaj prizorganto de memoro, kiun vi devos arkive organizi laujare. Tiun temon klavas Difinoj 2, kaj ni lasu kiel ekzercon la auskultan konfirmon de tiu klavo, notante nur, ke la konservitaj pasintajhoj havas la formon de “memoroj / endorme viziteblaj”, kaj tamen ne estas pasivaj objektoj, sed estas mem subjektaj, spertaj, kaj do okulaj: “okuloj / enrigardeblaj / diskonscie”. Denove, en tiu “diskonscie”, la lingvofara specifeco de tiu chi poeto kunlaboras kun lia konkreta poetiko zorge resti che la procezoj, kiujn la poemo este esploras.

En Difinoj 3 komencas aperi la rezultoj de la kribremo de via rerigardo al la pasintajhoj: iuj memoreroj aparte brilas, kaj “esprimas sin felingve”, kio kreas novan rilaton inter la nuno kaj la memoro chirkau la aktiva, akta, aktualo: “lumo centrighas sube / por la daura aktualo”. Sed la ideo, ke la lumo donas unikan aliron, kaj ke la tusho plikonkretigas tiun senton de havo, fakte limigas vin: en Difinoj 4 vi vidas, ke la kalkita muro, kies suprajhon vi tushas, ne envenas kiel tuto en vian tenon – rezistas vian komprenon la aparta konkreteco de la mura interno, kiun atingas nek la lumo, nek via tusho: “kalko blankdauras/ dum mi tushas koordinate/ indiferentan murnudon/ kovroj koordinateblas/ rezistas suboj/ internaj malblankoj/ tushimunaj” - poemo, kiun majstre resumas tiu fina verso “tushimunaj”. Kiel vi reagas al tiuj limoj de la lumo?

En Difinoj 5, vi “konstatas/ la manojn/ nenia forkuro enen”, kaj tiel prezentas al vi la kuraghon kiel la kapablon akcepti la mondon de la surfacoj kiel ion kompreneblan kaj sufichan. Vi superrigardas, kion vi disponas do: “silkajho/ konkreta molo/ blanka ripozo sur ponta palisaro/ sube /ferblua akvo /tusheblajhas /mondo konstatita” – kaj vi povas halti che tiu via kontento pri konstatebla mondo, kaj rigardi la enon kiel evitindan celon de forkuro, chu? Bedaurinde ne: “surfac-esploroj/ malbruske enuigas” (Difinoj 6), kaj tiu enuo spronas tiun sondemon de via atento, kiun vi konas kiel vian amon – kaj la insistemo de via amo esprimighas en viaj tushoj: “timidaj palpoj/ egalas chi-kaze/ amorajn senpaciencojn/ obeaj ovaloj /zigzagajn malcedojn”. En la amo, viaj sentoj renkontas vian racion, kaj trovas sin nekontenta pro chi tiuj rezultoj: “sur la surfacoj/ mi sentas/ nulvalide” – en tiu agnosko, ke via sercho ghis nun ne trovis validan konkludon, vi devigas vin pluserchi.

Vi nun revenas al la komenco de viaj “lausignaj serchoj” (Difinoj 1), sed ege malrapidigas la ritmon, vi hezitas ege, ech vortomeze: “lau-/ signaj serchoj/ au/ au/ dubaj spuroj/ preskau/ direktas min” (Difinoj 7), kaj la fino de via poemo “ho mona liza/ kvazau” enversas en la komencon de Difinoj 8 – “ghis/ punkto polica”. Vi havas nur stakon da “surfacaj spertoj”, kiuj ne substancas, ne substantivas: “momentoj/ er-pasintajhoj adverbas/ antau miraghoj/ mirakloj” – vi volas retrovi la magion de la felingvo, sed viaj disponajhoj rigore deklaras tiun salton malebla: “trans kaj tra/ signifas superfluon/ troon/ transiron” (Difinoj 9), tekstas via ehho el Difinoj 1, kaj la ideo de transiro portas vin al fekunda metaforo, tiu de pluvo – vi komencas fidi al la sensilogisma rezono de la pluvado: “pluvo plenigas/ mondon seneme/ ne timas/ ne postulas/ ne interesighas/ transmondighas/ nerimarkite/ dusignife/ ambauvalide”. Jen! Vi kredas esti trovinta shlosilon ekster la tusha, rezultesprima rezonado, en procezo sin prezentanta kiel akva-tera, kaj tiel sukcesanta transteri sen aparta transira gesto.

Via pluvo, tamen, ne donos unue solvon - chion ghi dissolvos en hhaoson: ghi (Difinoj 10) “dronigos urbojn/ oceanoj/ tushpruvos en morto/ esencon/ transighe/ osmoze en la vivo profundojn/ kontaktos/ maturigho”. Nur per tiu odiseado sen shoforo vi rehavos senton de la magia lingvo: “tiam/ perloj ellasos sekretojn/ proponos alfrontighojn/ pupiloj/ felingvo enkarnighos/ kresko/ kresko validas” – kaj jen vi denove en la komenca movimento de la difinoj.

Mia intenco ne estas “enuigi” vin ghis superinundos vian amon via senpacienco, estimata kunleganto. Necesas vin engaghi en chi tiun interpretan laboron, chi tiun kreskon, por ke ghi trafu ian validecon. Bonvolu mem vojaghi tra Che la rando ghis Glacio por konfirmi au dementi mian priinterpretan sugeston. Se “felingvo enkarnighos” (Difinoj 10) ekprenis tre provizore kaj alude fadenon kristanan, kaj se Che la rando 1, parolante pri krucmilito kaj do pli evidentige tushante tiun saman fadenon, transiras al la hipotezo, ke “lau mia scio/ eklevis tamen neniu/ armilon”, kaj al la maldrameco de la vero – “neniam/ desegnas sin/ oratore/ la vero” (Che la rando 2), kaj al rifuzo de la glavo sangon soifanta: “sed plej gravas/ se iu deklaras sin trovinta/ la veron/ chu li same/ deklaras sin preta/ krucmiliti” (Che la rando 3) – kiel do finfine la versa, palpa, esplora procezo alvenas al la propono, ke la glacio de la norda naturo kontrapunktas la pluvan akvon, kun kiu la poezio de Baldur Ragnarsson konstruas ritman rilaton kaj en mezokosmo pontas inter la monda makrokosmo kaj la persona, onda mikrokosmo? Pardonu mian longan frazon kaj sondu mem, per viaj propraj kadencoj, sed neniel forgesu, ke nia poeto trempis sin en la akvoj – kaj glacioj – de siaj antauuloj, kaj ke la krucan metaforon en Mihhalski (Golgotas la vivo. Du krucoj: vi kaj mi) sekvis la rigora egaligo che Auld de la kristanismo kun la misia leninismo kaj la perforto. Atentu loki nian poeton en tiu literatura sinsekvo, kiun li memkonscie, kiel pripensema kritikisto, heredas.

Kaj, kiam maturighos via propra kompreno de la rilato inter Ragnarsson, la procezoj kaj la precizoj/ malprecizoj, vi trafos reiri al la procezaj evoluo-shtupoj, kun la propono enmane, ke gravas reliefigi la anonimecon, la sennomecon, de tiuj shtupoj. Mi aludas, kompreneble, al tiuj Shtupoj sen nomo, kiujn lia unua poemaro karakterizis per aliformate eksplicita zorgo. Lia tiufoja fortostrecho enfokusigis la senmankan penikadon de la kosmaj, Paskal-nivele mirvekaj vastoj kaj profundoj, kiuj ehhas en la spertoj de la homa perceptanto kaj refaranto. Post tiu sinlancho, la dualibra demando en Esploroj temas pri la persona, komprena rilato al tiu ehhado, per kiu ni rekaptas kaj retrovas la kosmon en ni mem, kiel chiufojan procezon de kosmigho el la ripetaj hhaosighoj. Jen unu kompreno de la poetiko de Ragnarsson.

Chu tiu fadeno tamen “sufichas” – se mi iom memparodie reehhu mian tro strasan elstarigon de unu-du poemoj – por helpi komprenon de lia abunda proza verkaro, de lia valorigo de la traduka laboro, de lia ankrigho en Islando specife kaj en la suverene malgrandaj etnoj ghenerale, en la Esperanta komprena spaco?

Se Kabe kaj Kalocsay tro emfazis la tradukojn kaj Auld kontrapunkte emfazegis la originalan verkadon en Esperanto, Ragnarsson donas al ni komprenon de la literatura kaj mema procezo, kiu eksigas la premisojn de tiu malnova kaj neniam armisticinta debato. Lia kontribuo al nia priproceza kompreno – kiun ni loku en mondmapo apud la elanisma Bergson au la procezologia Whitehead jam donintaj en plenrajtaj filozofiaj vizioj centran rolon al la gheneraleco de la procezoj – eble plej klare aperas en la nocia poluseco de la procezoj kaj la precizeco. Eble utilus fini nian rezonon per kelkaj rimarkoj chi-teme.

En Ragnarsson, la procezo samtempe instigas nin serchi precizojn kaj jam anticipe stampas mortaj la shablonojn, kiuj plej videble rezultos en tiu nia entrepreno. Se en Auld “la celon ni plenumas/ la celo nin konsumas”, en Ragnarsson la precizo, kiel celo de la sondado, miraghe vokas nin antauen, kaj nia kresko konsistas el rideta konatigho kun la miragheco de tiu nia chasado. Liaj sondoj ne eternigas au konstantigas tiun specifan miraghon – Ragnarsson alte estimas la heterogenecon de la procezoj, kaj ne devigas ilin surmeti ian hegeleskan filozofian chapelon, kiu taugus al chiuj lokoj kaj tempoj. Li neniel sugestas, ke la celado precizen estus ia ghenerala karakterizo de absolute chiaj homaj komprenprocezoj. Tamen, lin shajnas aparte allogi tiuj procezoj, kiujn ja motivas la provado identigi la veron kaj ion fari sur tiu bazo, kaj lin specife okupas la vero en la formo de la precizo – kaj la kompreno, ke tiuj konstataj veroj nin ne kontentigas. Al nia rifuzo batali por niaj provizoraj veroj, al nia kompreno pri la provizoreco de niaj konstatoj, najbaras, en la meza, suficha mondo de Ragnarsson, nia amemo; kaj tie li farighas teoriisto de la felingvo de Tolkien, kiun havebligis al Esperanto ghuste nia Auld. La najbaro Auld estas grava shlosilo, kiam ni legas Ragnarsson – kaj ghuste en tiu kvartalo, Ragnarsson trafas tiel novajn atutojn! Auld estis samtempe tiel precizama kaj tiel pasia; per kiel nove konkretaj poetiloj Ragnarsson verse pensas pri la precizo, la amo, kaj la pasia kvieteco de tiu sondado, kiu kreas vin mem!

Esperanto kiel laborilo en la interleksika komparado

Esperanto kiel laborilo en la interleksika komparado

Probal Dasgupta

(Esperantologia Konferenco, 93a Universala Kongreso de Esperanto, Roterdamo, 19-26 julio 2008)

Resumo:

Se Esperanto ludu specifan rolon en la laboro de la konservado de la lingva richo de la homaro, ne sufichas forghi el la parolantaro de nia lingvo komunumon interesitan pri la homaj rajtoj. Ni krome devas atenti kaj atentigi pri la konkretaj ecoj de Esperanto, kiuj faras el ghi taugan laborilon sur la tereno de la komparado de la leksikaj rimedoj disponeblaj en diversaj etnaj lingvoj. La sama malfrua deknaua jarcento, el kiu fontas la monde uzataj fonetika alfabeto kaj matematika logika simbolaro, naskis ankau la Esperantan vortaparaton. Por la rigora prezentado de la vortosencoj en la vortaroj de la etnaj lingvoj oni ankorau ne havas interkonsentitan glosilan sistemon. Ni evoluigu la kapablon de Esperanto roli glosile por seriozaj, plenampleksaj vortaroj de diversaj lingvoj, ekirante de la jama laboraro farita de niaj leksikografoj. Per chi tiu laboro ni kontribuu al la konstruado de rigoraj pontoj inter la malfacilaj kaj la facilaj tavoloj de la homaj lingvoj kaj reliefigu la enlingvan tradukan rolon de la “inter-nocia” lingvo.

Teksto:

Kiam ni faras esplorojn en la lingvistiko, ni bezonas kompari la faktojn de diversaj (etnaj) lingvoj. Tiu komparado necesigas la uzon de laboriloj, pri kies taugeco oni interkonsentis – precipe de transskribaj aparatoj por rigore indiki kiel sonas la dirajhoj, kaj kian sencon ili portas.

Ekde la dua duono de la deknaua jarcento kreighis la bazaj transskribaj aparatoj ghis hodiau funkciantaj en la fonetiko kaj la logika-matematika semantiko de la propozicioj. La esplorantoj pri la prononco kaj la senco de frazoj en diversaj lingvoj uzas tiujn sistemojn. Malgrau la ekzisto de alternativoj, la norma logika-matematika simbolsistemo kaj la internacia fonetika alfabeto restas la ikonaj unueciloj sur tiuj terenoj. Pere de ili la lingvistaro tenas kontakton kun la dua duono de la deknaua jarcento, en kiu lanchighis tiuj normigoj.

Kion ajn ni pensu pri la rolo de Esperanto kiel internacia lingvo, ni povas utile rigardi ankau la samjarcente lanchitan ilaron de la Esperanta vortfarado kiel sciencan aparaton por la sistema transskribado de la sencoj de la vortoj en diversaj lingvoj – kaj do por la interleksika komparado. Same kiel la fonetika transskribo povigas nin kompari sur la prononca ebeno diversajn etnajn lingvojn, ghuste tiel la Esperantaj vortoj, se uzataj de la sciencistoj kiel semantika transskriba ilaro, donas al ni la kapablon kompari la etnajn lingvojn sur la nivelo de la vortosencoj.

Povas ja esti, ke iuj regionoj de la ekzistanta vortprovizo de Esperanto ne plene taugas al tiu celo. Konkretan ekzemplon de tia deficito ni trovas en la parencecaj terminoj. Multaj barataj lingvoj enkodigas en sia leksiko nocion, kiu sendistinge aludas al frato au al kuzo, kaj paran nocion, kiu same maldistingas inter fratino kaj kuzino. Kiamaniere kompara priskribanto de la barataj lingvoj esprimu tiujn nociojn en la senctransskriba aparato?

Tio ne estas problemo nova por la sciencaj aparatoj bazitaj sur ordinara ilaro. Ankau la internacia fonetika alfabeto estas finfine la latina alfabeto, al kiu laubezone aldonighis diversaj suplementaj literoj kaj literfariloj. Simile, ni povas por sciencaj celoj aldoni al la Esperanta vortaro la suplementan vorton fruzo, kun la pluformajhoj fruzino kaj gefruzoj, por tiuj specifaj nocioj bezonataj de ni. Ne temas pri proponado de vortoj uzendaj en la komuna Esperanto, sed pri fakaj iloj kreataj por faka uzo.

Chu la fako de la interleksika esplorado tamen vere povas atingi per la Esperanta ilaro ion, kio aspektos utila ech al gheneralaj lingvistoj ne interesitaj pri la uzo de Esperanto kiel internacia komunikilo? En kiu stato trovas sin la prileksika esplortereno, kiun ni proponas chi tiel ekipi?

Nian proponon stimulas precipe la fakto, ke en la lastaj jaroj la prileksikaj esploroj komencis konverghi kun tiaj konsideroj, kiajn reliefigas la Esperanta vortfarado. En la klasikighinta verko de Hale kaj Keyser (2002), estas proponite, ekzemple, ke la anglajn verbojn bag kaj shelve oni ne priskribu simple kiel desubstantivajn verbojn, sed kiel la rezulton de laushtupa kunfando unue de substantiva nocio kun prepozicia (tiu shtupo estigas la nociojn ensaka, surbreta) kaj due de tiu rezulto kun verba nocio (tio donas la nociproduktojn ensakigi, surbretigi).

Vi certe tuj vidas, ke ni povas per Esperantaj priskribiloj esprimi la vortefikojn, kiujn Hale kaj Keyser atentas kaj por kiuj ili proponas arban strukturon. Tio faras el Esperanto najbaron de la nun flegataj esplorvojoj. Sed eble vi rimarkas ankau, ke per Esperanto ni povas aldiri, ke la leksika priskribanto bezonas krome uzi siajn intuiciojn por demandi, chu en tiu au alia etna lingvo oni kapablas formi vortojn, kies gloso en Esperanto estus kunmetajho kiel entrisakigi, surkvarbretigi.

Notu, ke kvankam tiuj vortoj estas lau la logiko de Esperanto dechifreblaj - ili nomus la agojn klasige meti fruktojn en tri sakojn (poman, oranghan, gujavan) kaj librojn sur kvar bretojn (broshuran, tolbindajhan, ledbindajhan, fotokopian) - tamen la lingvosento de uzanto de ordinara Esperanto nete markas tiajn kunmetojn kiel nervostrechajn, kompreneblo-limajn trukajhojn. Surprizos almenau min, se jardekoj da interleksika esplorado ne montros, ke tiaj nocioj fakte ne estas esprimeblaj per facile dirataj kaj audkomprenataj unuopaj vortoj en iu ajn etna lingvo. Tian rezulton prognozas la statuso de la kunmetajhoj entrisakigi, surkvarbretigi en la komunuza Esperanto.

Jen unu avantagho de la uzo de Esperantaj vortoj kiel interleksika laborilo: niaj intuicioj ebligas la formulon de konjektoj pri eblo kaj maleblo, kvankam tiujn hipotezojn poste la empiriaj faktoj devos konfirmi resp dementi. Kontraste, la pure formaj laboriloj de Hale kaj Keyser, manke de substanca apogo, ne kondukas la laboranton al tiaj konjektoj. Vershajne la plej tauga laborilo por interleksika laboranto estus kombino de la arbaj strukturoj Hale-Keyser kun la substanca ekipajho de la glosila Esperanto.

Esploran projekton bazitan sur tiu chi koncepto jam lanchis eta laborgrupo en la Lingvistika Esplora Ejo de la Barata Statistika Instituto en Kolkato. Sed la ideo de “ponta Esperanto kiel laborilo” en si mem ne estas tute nova en la leksikaj esploroj. Lucien Tesnière cherpis iujn ideajn elementojn el la Esperanta aparato en sia pionira laboro sur la tereno de la komparaj morfologio kaj sintakso. Pli rigore uzis la Esperantan aparaton por lingvo-interaj pontaj celoj la esplora projekto Distribuita Lingvo-Tradukado entreprenita en Utrehhto en la okdekaj jaroj de teamo estrata de la ingheniero Toon Witkam kaj de la lingvisto Klaus Schubert.

Se ni hodiau kontribuu ion al la tereno anstatau senplie revivigi la terministikon de Eugen Wuester, kiu vidis avantaghojn en la ekzakteco de la Esperanta vortfarado, au la mashintradukan lingvopontan rolon proponitan por Esperanto en la utrehhta projekto DLT, ni devas skizi konkretan komprenon de Esperanto lige kun aliaj hodiauaj laboroj, por ke la replantata arbo havu seriozajn radikojn – kaj fruktojn.

Lau mi la ponta Esperanto devas esti komprenata en la kunteksto de tiu kogna lingvistiko, kiu renovigis la lingvistan interesighon pri la rilatoj inter la kernaj esprimoj kaj nocioj alireblaj al la infano kaj la periferiaj, kiujn kapablas uzi nur spertaj uzantoj de lingvo. La kogna lingvistiko okupighas pri la metaforaj kaj aliaj mekanismoj, kiuj ligas la periferiajn kun la kernaj nocioj, kaj pri la ecoj de la kerno mem. Se ni volas forghi por la Esperanta aparato rolon en la interleksika kompara laboro en la ghenerala lingvistiko, ni devas partopreni la esploradon pri la lingvokernoj – demandante nin, ekzemple, chu iuj vortoj estas pli kernaj ol aliaj pro la strukturo de la homa scio. Nur per intensa esplorado pri la renkontighejo inter la scio kaj la lingvoj ni povos kontribui al la aprezado kaj la konservado de la richo de la etnaj lingvoj.

Kvankam la konservado de la endangherighintaj etnaj lingvoj de indighenaj popoloj estas inda laborcelo, estas tamen utile chi-lige atenti ankau aliajn celojn, por ke la entrepreno de “ponta Esperanto kiel laborilo” efike pontu inter diversaj interesgrupoj. Ankau ene de unu lingvo foje levighas publikaj demandoj pri la klarigado de malfacilaj terminoj per facilaj vortoj.

Okazis, ekzemple, iniciatoj por maksimumigi la alireblon de la jura sistemo al la civitano, kiuj emfazas la lingvo-facilecan aspekton ene de unuopaj lingvoj. Usono sub la prezidento Jimmy Carter lanchis leghojn pri la lingva klareco. Pro ili farighis devige afishi en publike komprenebla lingvajho la respondecojn de la instancoj kaj la rajtojn de la civitano. La socia movado de la dalitoj en Barato – la iamaj “netushebluloj” de la hindua kasta sistemo – premas sur la tro elite kodigitajn normajn lingvojn en tiu lando por transiri al pli popola vort-elekto en universitataj kaj oficialaj tekstoj. En Japanio parte realighis proponoj por pligrandigi en la publika afishado la uzon de la facile legeblaj silabaj karaktroj.

Sendube ekzistas pli da iniciatoj lau tiuj linioj. La lingvoscienca tasko por ni, kiuj uzas lingvan ilon kiu reliefigas la inter-nociajn pontojn inter la malsimplaj kaj la bazaj nocioj, estas mem vidi, kaj montri al aliaj, la fadenon komunan inter tiaj iniciatoj por maksimumigo de la travidebleco de lingvouzo ankau en unulingvaj kuntekstoj. Parenca jurscienca kaj jurkonsciiga tasko estas rimarki kaj rimarkigi la priecon de la koncepto de lingvaj rajtoj, por ke oni povu tauge prisekvi la iniciatojn anstatau lasi ilin en izolo.

Ofte ni kovas bonajn ideojn, sed ne sukcesas ilin teni en organizita kaj reuzebla formo, parte pro manko de taugaj karakterizoj. Mi tial proponas la etikedon “Esperanto kiel interna ponto” por chi tiu specifa apliko de la “ponta Esperanto kiel laborilo”.

Mi nun deziras loki la sciencan laboron por la ponta Esperanto sur tian historian mapon de la lingvosciencaj laboroj, kiu samtempe helpos nin pli klare koncepti la ligon inter la ghenerala lingvistiko kaj la laboroj pri ponta lingvo.

Ekde la apero de la verko Orientalism de Edward Said, la sciencaj rondoj komencis rekoni la komplicecon de la lingvoscienca laborstilo de la dekoka kaj deknaua jarcentoj kun la angla-franca imperia entrepreno. Iom lamis tiuj laboroj en la Esperanta komunumo, kies kleruloj okupighantaj pri la lingvoj de la sudaj landoj ofte restas pretaj labori en senkritika daurigo de la orientisma entrepreno. Tiurilate estas ege utile, ke ni eksplicite rekonu la korelacion inter la chefaj historiaj shtupoj de la moderna epoko kaj la respondaj lingvistikoj.

La inaugura momento de la modernaj imperioj vidas ankau la naskighon de la kompara kaj historia lingvistiko, kiu ekde la hindeuropa hipotezo fasonas novajn esplormetodojn. La maturigho de tiu metodaro kaj ghia distiligho en la formo de strukturismo dauras ghis la frua dudeka jarcento; kiam reliefighas Ferdinand de Saussure, ni trovas nin jam en la momento de la nacioj. Europo jam finis kovi siajn naciojn kaj stimulas naciliberigajn movadojn en la sudaj landoj, pri kiuj la Ligo de Nacioj deklaris principan benon. Jam post la unua mondmilito la malkoloniigo aperis sur la internacia tagordo, kvankam ne tuj la okcidentaj potencoj pretis renversi la imperian projekton. Chu post la shtupoj de la imperio kaj de la nacio ni agnosku che la genera gramatiko kaj la kogna lingvistiko momenton de la individuo?

Chi tie necesas iom singardi. La unuopulon ja tushas la iniciatoj por la homaj rajtoj, ekde ilia formuligho en universala deklaracio en 1948 ghis ilia serioza prisekvo en nia tempo. Tamen tiuj iniciatoj atingas la unuopulon ne tute rekte, sed pere de popoltavolaj kaj popolsegmentaj kategorioj jen klasaj, jen seksaj, jen aghaj (pensu pri junularaj kaj studentaj movadoj), jen handikapaj (la rajtojn de surdulo povas defendi nur memkonscia kaj mobilizita surdularo kiel kategorio), jen regionaj. Ni havas aferon kun socipolitikaj procezoj. La unuopula portanto de homaj rajtoj farighas atingebla nur pere de tiuj agantaroj, en kiuj li au shi membras. Por konveno de menciado, ni nomu chi tiujn popolsegmentojn “sektoroj”, iom vastigante tiun ekonomikan koncepton. En aliaj tekstoj mi foje nomis la koncepton “regionoj”, sed tio invitas miskomprenojn pli ol la termino “sektoroj”.

Post tiu termina decido, ni rajtas nomi la shtupojn jene: imperio, nacio, sektoro. La moderna mondo evoluas tra tiuj tri shtupoj kaj laue fasonas tri sinsekvajn lingvosciencojn. La historia lingvistiko, de la imperia momento, okupighas pri landaroj. Poste la strukturisma, de la momento nacia, reliefigas la socion de unu lando kiel tutajhon. Hodiau la genera-kogna, alcelante la individuan parolanton, markas la momenton de tiuj enlandaj sektoroj, kies socipolitika agado liveras la energion por devigi la modernan shtaton kaj parencajn instancojn efektive aplikigi la homajn rajtojn, inkluzive la rajton havi lingvan aliron al eduko kaj al plenvalora sperta mondo.

Senkonsidere pri la sukceso au nesukceso de Esperanto farighi tutmonda tegmenta lingvo, ne estas dubeble, ke en mondo konscia pri la lingvaj rajtoj, kreskos la rolo de la tradukado inter la diversaj lingvoj, kaj de lingvo-interna tradukeska laboro inter la malfacilaj kaj facilaj lingvotavoloj. Unu el niaj taskoj estas nedisigeble ligi la sorton de Esperanto kiel interleksika laborilo kun la sorto de tiuj tradukaj kaj tradukeskaj laboroj.

Kiamaniere ni loku Esperanton kiel interleksikan laborilon sur chi tian mapon? Eble helpos vin, se ni konsideros tute konkretan ekzemplon por respondi tiun demandon.

Vi chiuj scias, ke en multaj landoj la infanoj ne estas serioze edukataj; Barato mem havas grandan problemon de analfabeteco, kaj ankorau ne havas vere funkciantan eduksistemon por la tuta infanaro. Vi scias ankau, ke la iamaj netushebluloj de la hindua kasta sistemo, la dalitoj (la malnovan vorton “parioj” oni nun rigardas kiel ofendan), ricevas hodiau apartajn, kompensajn privilegiojn pro la konstitucio de Barato. Pro tio ofte venas en la universitatojn kaj en la laborejojn nove edukitaj homoj, kies malklera familio nesufiche ekipis ilin por funkciado en la malsimpla lingvajho de universitataj au oficialaj libroj. Por ke la homaj rajtoj de nove edukataj infanoj au de unuageneracie alfabetigitaj plenkreskuloj jhetitaj en modernan laborejon estu garantiitaj, ne sufichas konservi la gepatran lingvon en la eduka sistemo. Chi tiuj klientoj bezonas novajn servojn.

Imagu mondon, en kiu vi, ial bezonanta klarigon de teksto malfacila por vi, povas prezenti vian tekston al tekstofaciliga komputila programo, kiu kapablas pritrakti la lingvon de via teksto. La programo devus povi preni viajn longajn frazojn kaj tranchi ghin en plurajn mallongajn frazojn. Ghi devus povi preni viajn kompleksajn vortojn kaj samlingve traduki ghin per vortoj simplaj. Por ke komputila programo iam komprenu kaj plifaciligu por vi viajn tekstojn, ni devas hodiau rigore verki novajn vortarojn de chiuj skribaj lingvoj – vortarojn, en kiuj la klarigajho pri chiu vorto prezentas ne nur fonetikan transskribon por indiki la elparolon de la vorto, sed ankau semantikan transskribon, kiu diros al la komputilo la precizan sencon de la vorto.

Nu, la Internacia fonetika alfabeto, lanchita en la malfrua deknaua jarcento, pli-malpli sammomente kiel Esperanto, estas jam monde akceptita kaj uzata por la fonetika transskribado. Sed por la semantika transskribado de malfacilaj vortoj ankorau ne ekzistas vaste uzata sistemo. Ni, kiuj uzas Esperanton, certe tuj vidas, ke nia lingvo, en kiu ni povas veturi de skrib/i, pere de skrib/il/o kaj skrib/il/ar/o, al skrib/il/ar/ej/o kaj skrib/il/ar/ej/ist/o, estas la plej ideala sistemo nun disponebla, per kiu la vortaristoj de chiuj lingvoj povas rigore formuli la sencon de la vortoj.

Kompreneble, same kiel la Internacia fonetika alfabeto, bazita sur iu versio de la latina skribsistemo, bezonis ampleksigon por farighi uzebla kiel faka ilo, tiel same ankau la Esperanta vortprovizo en sia nuna formo ne estas tute suficha por la komputila tasko de la semantika transskribado, kiun lau mi la elektronikaj vortaroj de la etnaj lingvoj devos doni al ghi. Oni bezonos ampleksigi la Esperantan vortprovizon. Sed tiu chi ideo ne estas nova en la komputilaj aplikoj de nia lingvo. Kiel jam dirite, en la okdekaj jaroj, kiam la nederlanda firmo BSO funkciigis la projekton DLT (Distribuita lingvo-tradukado) sub la gvido de la ingheniero Toon Witkam kaj la lingvisto Klaus Schubert, oni konsentis pliekzaktigi la esprimkapablojn de Esperanto per aldono de specifaj pronomoj kaj tabelvortoj. Certe io sama estas farebla, se ni volas al la tuta vortarista mondo vendi nian lingvon kiel taugan leksikan transskribilon de chiuj sencoj de chiaj vortoj.

Bonvolu atenti, ke ni proponas ne simple fakan ilon por uzo en elektronikaj vortaroj de chiuj lingvoj. Ni proponas tian ilon kaj tian uzon lige kun la observado de homaj rajtoj de senprivilegiaj homoj, kies komprenbezonoj ne estas plenumeblaj en la nuna mondo pro la manko de sufiche multnombraj kaj sindedichaj instruantoj. Nia tasko estas komprenigi al niaj kolegoj chie, ke la pedagogio, kiu farighas chiam pli elektronika, bezonas taugajn ilojn por servi al tiuj klientoj, kies lastatempa au dauranta socia malfelicho akutigas ilian bezonon por efika helpo.

Se la facileco de Esperanto povos servi al tiuj homoj, kiuj plej bezonas la simpligon de la tekstoj legotaj de ili por sia klerigho au laboro, tiam ni povos interrenkontigi nian facilan lingvon kun unu tre klara laborcelo en la nuntempa mondo.

Nun ni resumu la rezonfadenon, lige kun la demando, kia aliro al la lingvistika laboro plej kongruas kun nia nuntempa kompreno pri la kapabloj de Esperanto? Al tiu chi demando mia respondo estas jena. Ni estas komunumo interesita pri la homaj rajtoj. Ni foje reliefigas la lingvajn rajtojn; sed por efike labori por tiuj rajtoj ni devas multe pli zorge atenti la konceptan enhavon de la leksiko de chiu lingvo. Esperanton ni devus proponi kiel ilon por klarigi – precipe sed ne nur en komputilaj vortaroj – tiun leksikan enhavon. Tia chi propono estas historie kaj enhave kongrua kun la praktikoj de la vortaristoj rilate aliajn transskrib-sistemojn en la fonetiko kaj la fraza logiko.

Se pli detale rigardi tiujn punktojn - oni internacie akceptis kaj chie uzas por la fonetika transskribado la Internacian fonetikan alfabeton, naskighintan samepoke kiel Esperanto. Oni same akceptis kaj uzas por la matematika-logika formulado de la senco de frazoj la logikan simbolaron naskighintan en tiu sama fina momento de la deknaua jarcento. Sed por la semantika transskribo de vortoj, por la rigora prezentado de la vortosencoj en vortaroj, oni ankorau ne havas interkonsentitan glosilan sistemon. Char ekzistas tiu brecho, ni proponu la uzon de Esperantaj vortoj en la rolo de glosiloj en chiuj seriozaj, plenampleksaj vortaroj de la etnaj lingvoj. Se ni rigore konatigos la taugecon de Esperanto al tiu celo, ni povos akceptigi ghin al la vortaristoj iom post iom, kaj Esperanto havos unu tute firman nichon en la scienca laboro.

Mi lasas al vi kiel ekzercon la taskon loki la naskighmomenton de tiuj transskribaj aparatoj sur la historian mapon, kiun mi skizis por vi. Alidire, kiamaniere traduki la ideon “malfrua deknaua jarcento” en la shtupojn de imperio, nacio, sektoro? Se mi provos respondi por vi tiun demandon, mi atencos vian homan rajton serchi ghin por vi mem.

Referencoj

Hale, Ken; Keyser, Samuel Jay. 2002. Prolegomenon to a Theory of Argument Structure. Cambridge, Mass.: MIT Press.

Said, Edward. 1978. Orientalism. London: Routledge and Kegan Paul.

Agnosko

Mi esprimas dankon al la Esperanta Studfondajho pro esplorsubvencio, kiu ebligis chi tiun laborajhon pri la kogna lingvistiko.

Popola kaj malpopola posedo de la lingva richo: la dunormeco sub kogna lupeo

Popola kaj malpopola posedo de la lingva richo: la dunormeco sub kogna lupeo

Probal Dasgupta

(prelego prezentita en 2008 en Roterdamo)

Oni povas facile konsenti, ke la lingvoj estas trezoro de la homaro. Sed la richon, en dividita mondo, iuj posedas pli, kaj aliaj malpli. Chu la lingvon de la bengala, au la joruba, au la flandra komunumo posedas egale chiuj ghiaj parolantoj? Se ne, kiamaniere ni komprenu kaj traktu tiujn malegalecojn, por ke la modernaj socioj scipovu prudente mastrumi sian lingvan trezoron kaj disponigi justajn porciojn al chiuj?

Ene de tiu relative vasta temo - la malegala posedo de iu lingvo fare de diversaj ghiaj komunumeroj - utilas elekti unu konkretan subtemon, nome, la diglosion au la dunormecon. En diglosia sistemo, kutime unu el la du normoj ene de difinita lingvo estas pli tutpopola - ghi nomighas la malalta normo - kaj la alia, la alta normo, sin pli ligas al la elito au al elitecaj (ekzemple, erudiciaj) uzmedioj. Kia esplormetodo plej taugas al tiu chi fenomeno? El la diversaj aliroj al nia esplorobjekto, ni elektas la substancisman lingvistikon, kiu aplikas kriteriojn de la kognoscienco al diversaj (ankau al sociaj) terenoj de la prilingva esplorado.

Kio do estas la diglosio? Iuj lingvoj tre evidente, kaj multaj aliaj malpli evidente, faras distingon inter facila au malalta lingvonormo - kiun kapablas uzi ankau la infanoj kaj la malkleraj anoj de la publiko - kaj tiu malfacila au alta lingvonormo, per kiu plene funkcias la skribaj diskursoj sur la fakaj terenoj. La termino diglosio (en la pli naturalisma “babela” strio de Esperanto), au dunormeco (en la pli skemisma “tabela” tendenco de nia planlingvo), indikas tiun terenan diversecon ene de chiu lingvo. En iuj ekstremaj kazoj, la alta normo tiel frape disiras de la malalta, ke chiuj devas eksplicite paroli pri tiu divergho kaj pritrakti ghin en la pedagogia sistemo - ekzemple, en la araba, la greka au la tamila. De tiaj ekzemploj ni ricevas la terminon kaj la plej bazan kaj forman komprenon de la fenomeno diglosio. Ni uzos la esprimon “forma diglosio” por identigi tiajn kazojn.

La bengala lingvo, antau nur unu jarcento, estis forme diglosia. En tiu tempo ekzistis delonge kultivata alta normo en la skriba lingvo. Staris kontraste al ghi la apenau flegata malalta normo en la skriba lingvo, kiu respondis al la parola normo. En tiu tempo oni kutimis paroli en la altbengala nur kiam oni lautlegis tekstojn au prelegojn. La homoj neniam dialogis en la altbengala, sed chiam nur en la malalta varianto.

Kiel la du normoj diferencis? Ni prenu konkretan ekzemplon. La malaltbengala frazo “Beraaler pichhu dhaaoaa korlo kukurtaa” portas la signifon ‘La hundo postkuris la katon’ kaj respondas al la altnorma “Kukurti maarghaarer pashchaad-dhaabon korilo”. Ni iom rigardu la diverghojn de la ordinara, forma vidpunkto.

La subjekto ‘la hundo’ rajtas stari frazofine en la malaltbengala, “kukurtaa”. Sed la alta normo preferas rigore konservi la frazfinan pozicion de la verbo. Chi tie, la altbengala varianto de la frazo komencighas per la subjekto “kukurti”. La kutima vorto por la katoj en la malaltbengala, “beraal”, estas vorto pleba; la alta normo preferis la sanskritan vorton “maarghaar”. Pri preskau chiuj konjugaciaj formoj la du normoj nete diverghas; tion ilustras la altbengala formo “korilo” kaj la malalta formo “korlo” por ‘faris’. La objekton de la farado oni esprimas en la altbengala per la sanskrita kunmetajho “pashchaad-dhaabon”, ‘post-kuro’. Sed la malaltbengala uzas “pichhu, dhaaoaa” – do la hodiauajn, diakronie shanghighintajn formojn de ‘post’ kaj de ‘kuro’.

Temas do pri multe da formaj diferencoj. La strukturisma aliro tial priskribas la diglosiajn fenomenojn chefe sur la forma nivelo, nur eksterkadre aldonante komentojn pri la socihistoria nicho, kiun la alta normo okupas. Sed la substancisma aliro, kiu shoforas la nunan analizon, donas prioritaton al la rilato inter la kognaj sistemoj – do ankau inter la “diskursoj” au “dirajhadoj” – respektive ligitaj al la alta kaj la malalta normoj. La unua substancisma priskribo pri la diglosio, Dasgupta (1993), emfazas, ke la diglosio estas rilato inter du diskursoj kaj intime ligita al tiu pedagogio, per kiu la posedantoj de la alta diskurso inicas la klerighantojn. Fine de la instruigho, la lerninto kapablas do alte kaj malalte rigardi al la samaj faktoj, kaj ponti inter la du rigardoj.

Oni povas demandi sin, chu la klerigho bezonas tian dupolusan strukturon. Tiu demando historie aperis en la bengallingva teritorio. En la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento, pluraj bengalaj verkistoj, sub la gvido de Rabindranath Tagore, iniciatis seriozigon de la malalta normo en la skriba lingvo kaj kritikis la altan normon – au pli ghuste dirite la diglosion kiel sistemon. Post tiaj klopodoj de du-tri generacioj, fine de la dudeka jarcento la altbengala preskau tute chesis esti uzata en la barataj gubernioj Okcidenta Bengallando, Tripuro kaj Asamlando. Sed la alta normo ne tute perdis la skribajn uzterenojn en Bangladesho, kies parolaj dialektoj pli ol la okcidentbengalaj parolformoj similas al la alta normo.

Kiamaniere oni konceptu chi tiun horizontalan unuecighon de la bengalaj lingvonormoj? Oni ofte nomis tiun shanghon progresa, modernigha. Oni vidis en ghi shlosilan faktoron por unuecigo de la lingvanaro konforme al la bezonoj de la moderna epoko. La retoriko de tiuj, kiuj pledis kaj agis por la eksigo de la altbengala, bazis sin sur naturisma ideologio. La malnovaj komprenoj pri la lingvo estis erare emfazintaj la kulturan kontinuecon, oni diris. La veran esencon de la homa lingvo ni fakte serchu en la spontanoj de la natura homo. Infanamika, plebamika eduko lau tiu vidpunkto nepre postulas unuebenan lingvon.

Estas grave hodiau demandi nin, en la ghenerala socilingvistika entrepreno, chu ni povas senplie akcepti tiun naturismon, kaj do la ideon, ke la diglosio entute estus patologia kultura fenomeno, kiun la normalaj procezoj de la socia modernigho forbalaas.

Alternativon al la naturisma vidpunkto proponis tamila socilingvisto. Tiu klerulo, Francis Britto, en konversacio kun mi en 1986, formulis la hipotezon, ke en la iompostioma arkaikigho de la alta normo de la tamila kaj la samtempa vastigho de ghia malalta normo ni vidu shanghighon ne en la lingvo mem, sed en la verkaj konvencioj en la chefa, romana ghenro de la tamila prozo. Char Britto nenie skribe prezentas chi tiun gravan vidpunkton, mi devas ripeti lian bushan prezenton de 1986.

Britto rezonis, ke la klasika romanarto konvencie distingis la kadron, kiun regas la vocho de la chiopova rakontista figuro, disde la enkadraj konversacioj, kie aperas la vochoj de la agantoj. Sed, lau li, la levigho de la naturisma romanarto (ene de la realisma epoko) signifas gravan modifon en la rolo de la agantoj. De tiu momento, la rakontista vocho enfalas en la vochojn de agantoj, kiuj sinsekve funkcias kiel perspektivuloj por la naturisma romanarto. La konversaciajn fadenojn oni uzas por krei la novajn kvazaukadrojn de la romano, kaj la chiovida rakontisto elscenighas. Lau Britto, chi tiu refaro de la romanarto en la moderna epoko signifas interalie, ke la malaltnorma varianto de diglosia sistemo shajnas okupi la tutan lingvan spacon kaj malaperigi la diglosian duecon mem.

Sed, diris Britto, akcepti tiun shajnon estus miskompreni la transformighon. Fakte, la distingo inter la kadro kaj la konversacioj nun kreis al si apartan geometrion. Oni ne plu disponas la forman diglosion, kiun reliefigis la klasikaj rakontaj konvencioj. Tiuj konvencioj donis klare aparte chielan vochon al la rakontista figuro kaj rekoneble malchielajn vochojn al la agantoj. Sed oni nun instalis en ekzemple la tamila novan, substancan diglosion, en kiu serioza leganto de romano devas scipovi disrekoni la kadran rolon de iuj teksteroj kaj la konversacian au agadoevoluigan de aliaj teksteroj. Kaj la samo validas por la romano de la vivo mem, se tiel diri.

Britto do argumentis, ke la diglosio mem, kiel dueca principo en la lingvo, estas io universala. Estas shanghighema la geometrio de la diglosio – ghi aperas kiel formo-diferenciga reliefajho en iuj komunumoj kaj kiel fona substanca principo aliloke. Iu specifa komunumo foje transiras de unu tipo al la alia. Evoluigante la ideojn de Britto surbaze de la substancisma kadro, alia tamila socilingvisto, Rekha Abel (1998), proponis ankri la universalan diglosion en tute gheneralaj principoj de la lingva funkciado. Nur lastatempe aperis taugaj iloj por antauen pashi preter la laboroj de Britto kaj Abel.

La kognoscienca aliro al la demandoj aparte reliefigas la rilaton inter la facila parto kaj la malfacila parto de la lingvoscio de chiu individuo. Tiu lingvoscio sin ankras en la facila parto, kiun oni lernas en la infanagho. La kogna lingvistiko aparte atentas la tiel nomatan “bazan nivelon” de la vortoj kaj sencoj, kiu organizas la konceptan spacon de la individua psiko. Ni bezonas pli funde kompreni, kiel tiuj bazaj konceptoj rilatas al la periferiaj, pli malfacilaj. Tio chi estas tasko por la sufiche alte evoluinta psikologia sektoro de la kogna lingvistiko.

Trovighas simila tasko por la sociologia sektoro. Neniu unuopulo lernas la tuton de la malfacilaj vortprovizoj de sia lingvo. Diversas la fakoj; la terminaron de chiu fako scias nur la respektivuloj. Pro la diverseco de la edukprocezo la fakoj horizontale diferencighas inter si. La klereco vertikale distingas la edukitojn disde tiuj plenkreskuloj, kiuj restas plebaj, malelitaj, lingve malpli potencaj, katenitaj al la baza vortprovizo. Oni bone konas chi tiun geometrion pro sia ordinara sperto. Sed neniu starigis efikan modelon de la socia geometrio de la multfaka klereco, kiu ghin rilatigus al kognoscienca bildo pri la heterogeneco de la unuopula lingvoscio.

Eble estos utile, ke ni survoje al tia modelo konsideru unu tre ofte priskribitan regionon - la sudazian socilingvistikan mozaikon, en kiu konekte rolas la angla lingvo.

Oni argumentis, ke post la forigo de lokaj diglosioj (ekzemple en la bengala), hodiau tamen retrovighas diglosia rilato inter la angla kaj la barataj lingvoj. Tiu nova arangho donas al la angla altnorman rolon rilate al la diverslingvaj malaltoj. Se ni ekzamenas chi tiun rilaton, ni trovas dividon de lingva laboro, kiu ligas la anglan kun la kleriga sistemo, precipe kun la supera eduko, kaj la baratajn lingvojn kun la emocia kaj kultura partoj de la spektro. Chu la sudazia kombino de diglosio kun plurlingvismo - kies kromajn malsimplajhojn kaj kies pasintecon ni ech ne tushas en la jhusa skizeto - helpas nin en la laboro alcerbumi al tia teoria modelo, kian ni deziras?

Ni certe havas jedispone kelkajn ideojn jam validigitajn aliloke, kiuj helpas nin aliri la sudazian scenejon. La socilingvistiko de la plurlingveco konatigis nin kun la utilo de zorge fasonitaj modeloj de dulingva eduko, kiuj instigas chiun infanon kultivi la plenan regadon de sia gepatra lingvo tra la elementaj kaj mezlernejaj jaroj, kaj ankau praktiki la aldonan (nepre ne la subtrahan) specon de dulingvismo. Por ke tiuj modeloj bone funkciu, la pedagogoj kaj iliaj fonaj kolegoj devas multege traduki inter la subaj kaj la supraj lingvoj de tia plurlingva diglosia geometrio, kian ni trovas en la sudazia regiono. Ghuste la ideoj pri tia tradukado motivis la detalojn de mia substancisma priskribo de la sudaziaj diglosioj (Dasgupta 1993) – priskribo, kiu emfazis la interdiskursan rilaton inter la du normoj, kaj kiu nichis tiun rilaton en la klerigan entreprenon, sed kiu ankau notis, ke grave rolas la tradukado en la socia mastrumado de la alta normo en diglosia komunumo.

Al kio nian aktualan entreprenon konduku chi tiuj konsideroj? Chu ne al diglosie bazitaj pensoj pri la tradukarto mem? En alia eseo ni ekzamenis la intervizaghon inter la tradukistiko kaj la diglosia teorio. El tiu rezonado ni konkludis, ke tiuj, kiuj tradukadas en malfortan lingvon por konservi ghian lingvan richecon, devas prikonscii siajn celojn. Se ili tro emfazas la suverenan rajton de chiu lingvo reprodukti la sistemecajn, pompajn formojn de la metropole potencighintaj burokratioj, tiam la tradukoj odoras burokrate kaj malmulte servas al la uzantaroj. Ni notis, ke necesas okupighi pri la tradukecaj rilatoj inter la malfacila kaj la facila sektoroj de chiu unuopa lingvo. Tiavoje chies kultivado de sia propra lingvo fortigos la komunikan demokration. Ne utilas fortigi la eksteran suverenecon de malgranda lingvo rilate al grandaj lingvoj.

Tiuj pensoj pri la dezirindeco maksimumigi la travideblon en la tradukado - pensoj bazitaj sur la intervizagho inter la diglosio kaj la tradukistiko - estas eventuale utilaj por la praktikantoj de la tradukarto au por ghiaj strategiantoj. Tamen strategiaj konsiloj, kiom ajn saghaj, ne estas scienca modelo. Nia scienca celo devas esti serioza hipotezaro pri la traduka travideblo au la flua trafiko - kaj fojaj devioj de tiu ideala fluo - kiel rilato inter tekstoj kaj tekstoj, inter lingveroj kaj lingveroj, ene de unu lingvo au inter du lingvoj. Scienca esplorado tiucela en la substancisma kadro, pri la diglosio, povas resti ligita al la pensoj pri la traduka praktiko jhus menciitaj, kaj povas tiamaniere ponti inter la socilingvaj demandoj de la makrolingvistiko kaj la kerne prilingvaj esplortemoj en la mikrolingvistiko.

Allabore al tiu celo, ni, kiuj laboras en la substancisma aliro al la lingvistiko, jam rikoltis kelkajn rezultojn en la esplorado pri interrilatoj sur la intervorta tereno. Ni demonstris, ke la substancisma morfologia metodaro (Dasgupta, Ford & Singh 2000) estas ne nur uzebla, sed nepre uzenda ech por priskribi la Esperantan vortfaradon – surpriza rezulto por lingvo, kies ideologoj jam dekomence deklaris la afiksojn sendependaj entoj. Surbaze de tiu substancisma karakterizo de la intervortaj rilatoj en la homaj lingvoj, ni komencis priskribi en “diferenciga leksikografio” la rilaton inter facilaj kaj malfacilaj vortoj ene de unuopa lingvo.

Chi tiu fadeno de esplorado - kiu uzas la Esperantajn vortojn kiel intervortaran semantikan transskriban aparaton, ‘interleksikan glosilon’, paralelan al la fonetika alfabeto por la sona transskribado - estis unue lanchita che la bengala. Ghi principe gamas tra chiuj lingvoj. Por atingi konvinkajn rezultojn en tiu sfero ni bezonos iom post iom kunfaski leksikojn de sufiche diversaj lingvoj kaj tute ghenerale montri, ke per la Esperanta glosilo oni povas desegni mondan konceptan mapon.

Tamen ne nur pri vortoj, kaj ne nur pri la rolo de Esperanto, povas temi en serioza scienca teorio pri la rilato inter la facila kaj malfacila sektoroj de la homa lingvoscio - teorio kiu celas ponti inter la kognoscienco de la heterogeneco de la unuopula lingvoscio kaj la socisciencaj sekvoj de tiu heterogeneco. La substancisma lingvistiko estas unu varianto de la genera gramatiko, kies kernaj okupighoj ne povas preterlasi la sintakson. Chu nia modelo povas ion seriozan proponi, lige kun niaj pridiglosiaj pensoj, sur la sintaksa tereno?

Survoje al tia propono, indas noti, ke la chefa elemento en diglosia sistemo - la “diglosieco” - estas la kontrasto inter la pli reliefa skribeco de la alta normo kaj la nete laukunteksta paroleco de la malalta. Ni serchas do kontribuon, kiu serioze ligu la sintaksan teorion, pere de kognosciencaj konsideroj, kun la kontrasto parolo/ skribo. Jen kion ni volas; de kie rikolti ghin?

Feliche, ni ne bezonas tre pene serchi. Jam delonge trovighas loko, kie oni povas relative facile pontofari inter la dekonstruisma kompreno pri la skribado kaj la generisma teorio de la sintakso. Ni nun simple bezonas konatighi kun tiu loko.

La teoria propono, kiu ghisfunde modifis nian komprenon pri la rilato inter la skribajhoj kaj la parolajhoj, venis de Jacques Derrida (1967). Li sugestis, ke la aperon de la skribarto malfrue en la homa historio ni ne mislegu kiel duarangecon de la skriba prakapablo kompare kun la parola. Lau li, ankau aborigenaj komunumoj senskribaj ghis la nuna momento portas unu tute klaran indikon pri la praa skribipovo: la kutimon identigi chiun komunumanon per unuopula nomo. Derrida rezonis, ke tiuj nomoj principe gestas al skriberoj en tiu nocia registrolibro de la komunumo, kiu rikordas la naskojn, la mortojn kaj simile.

Kiamaniere chi tiu hipotezo de Derrida estas ligebla al tiu grava entrepreno en la kognoscienco, kiu okupighas pri la genera sintakso de la lingvo – kaj do ankau de la lingvo parola?

Ni proponas, ke la genera teorio pri la sintakso de la plurpropoziciaj frazoj estas parenca al la pensado de Derrida pri la praskribipovo kaj pri nomoj. Nian prezenton de tiu parenceco ni bazas sur la ideoj de David Bleich (1988) pri la legipovo kaj la perspektivplureco.

Bleich kontestis la ideon, ke nur la konatigho kun la fizikaj literoj de iu skribarto lanchas ies legipovon. Pli ghenerale, li kritikis la komprenon, ke la parolipovo antauas la legipovon en la vivkariero de infano. Bleich hipotezis, ke la esenco de la pralegipovo estas la ekpovo rigardi la realon el pluraj perspektivoj. Lau li la fizika inico en la skribarton nur helpas al la infano ekstere esprimi tiun fundamentan kapablon. Che tiuj ideoj de Bleich, la teorio de Derrida pri la nomoj povas renkontighi kun la kernaj ideoj de la genera sintakso sur jena ponto.

Konsideru la frazon (a), en kiu trovighas plurobla subordigo de propozicioj: (a) Johano supozas, ke Maria kredas, ke estas tre vershajne, ke Vilhelmo ankorau ne perdis la esperon, ke li finfine faros klopodon, pro kiu li gajnos la ludon. En tiuj sinsekve nichitaj propozicioj, sufiche ofte kaj tipe la scenejon regas la propozicia perspektivo ligita al persona subjekto (Johano, Maria, Vilhelmo, li).

Supozu, ke eblos forghi teorian ligon inter la senfina plimultigeblo de la nichado de propozicioj en propoziciojn - tiu kerna fakto, kiu shoforas la generan sintakson - kaj la propoziciaj perspektivoj identighemaj kun personaj nomoj. Se ni sukcesos serioze interligi tiujn du fenomenojn, ni rikoltos sekvojn por la kognoscienca priskribado de la unuopula lingvoscio. Siavice klarighos pluaj sekvoj por la diglosia mastrumado de la plurperspektiveco - do de la praskribipovo - en chiuj socioj, ankau la lau ekstera shajno analfabetaj aborigenaj komunumoj.

La faka genera sintakso, tamen, ne donas privilegian reliefecon al propozicioj kun perspektivdifina vidpunktulo. Ni konsideru la frazon (b): Lau Johano, Maria atendas de Vilhelmo pluan esperon klopodi gajni la ludon. En tiu chi ege kunpakita versio de la frazo (a), la sento de pluraj perspektivoj shrumpas - kaj la frazo perdas la kompreneblon. La parolan frazon (b) post nur unufoja audo ne komprenas normala auskultanto. Tamen la kutimaj sintaksaj teorioj atribuas al la frazoj (a) kaj (b) preskau la samajn subordigojn. La teoria sintakso kun siaj nunaj prioritatoj ne okupighas pri la faktoroj, kiuj igas la frazon (b) malpli facile komprenebla ol la frazo (a).

Tamen, ene de la laboriloj de la teoria sintakso, ni trafas klavojn, che kiuj eblas agordi la homoprian – perspektivrichan – propozician subordigadon kun la perspektivulaj nomoj, kiuj kernas en la dekonstruisma aliro al la teorio de la praskribipovo. Tiuj klavoj rilatas al la indicado.

Chiuj propozicioj kaj propozicieskoj - ankau tiuj sen perspektivulo - estas egalaj en la genera sintakso. Simile, la genera sintakso donas egalan gramatikan statuson al chiuj nomoj. La kompara sintaksa analizo de lingvoj, en kiuj ordinara persona nomo kunportas difinan artikolon (ekzemple la parolgermana formo der Hans por ‘Johano’), kaj de lingvoj kiel la angla au la skribgermana (kun simplaj, senartikolaj John, Hans, por ‘Johano’) kondukis iujn sintaksistojn al la hipotezo, ke, diference de komunaj substantivoj, la nomoj estas indicaj. Ili senpere kunagas kun la indica zono de la substantiva sintagmo, kiu demonstrative alindikas personon au objekton.

Se ni inter la nomoj elektas la personajn nomojn, kaj se ni inter la subordigitajhoj elektas propoziciojn ankritajn che perspektiva vidpunktulo, tiam klarighas por ni jena utila paraleleco inter du naturaj klasoj. La homaj indicportaj substantivoj kaj la homindicaj propozicioj havas komune tion, ke la propona perspektivo de la propozicio difinas sin che nomo au che nompremisa pronomo.

Chi tiuj konsideroj pretigas nin por la formulado de la tezoj A kaj B, kiuj resumas kaj iomete preteriras la ghisnunan diskutajhon:

Tezo A: La rekursiveco [la kapablo enmeti propozicion en propozicion senfine] kaj la praskribipovo estas intime interligitaj ecoj de la homa lingvokapablo. Chi tiun kapablon oni distingu disde tiu koncepta kapablo, kiun la homoj komune havas kun la aliaj primatoj.

Tezo B: (1) La subordigado de perspektivaj propozicioj kaj la personaj nomoj intime interligighas al la perspektivdifina libereco de la frazkreado. (2) La praskribipovo estas identa al la kapablo plurperspektive rigardi. (3) La perspektivdifina libereco esprimas sin en la formo de la kapablo plurperspektive rigardi; alidire subtezo (B-1) egalas al subtezo (B-2); la personaj nomoj respondas al la (“skribebla, registrebla”) rikordaro de la libereco.

Notu, tamen, ke la tezoj A and B, kiuj kreas fortikan ponton inter la dekonstruisma teorio pri la praskribipovo kaj la genera sintakso de propozicioj kaj de nomoj, lasas malferma la demandon de la individua lingvoscio. Kie, sur mapo desegnita surbaze de la tezoj A kaj B, aperas la facila parto de ies lingvoscio, kaj kie la malfacila parto, se pri la sintakso temas, au pri la kono de nomoj? Kaj kiel nia kompreno pri tiu demando rilatu pli ghenerale al la parola/ skriba dueco de la lingvoj, kaj pli specife al la diglosio?

La tezoj A kaj B faras ion novan, kie temas pri la libereco kaj ghiaj rikorderoj. Sed ili ne tushas la gravan demandon de la scioj kaj konoj. La unuopulo, kiu konas aliajn unuopulojn en sia komunumo sed nenion scias pri iliaj scioj, ne povas kunlibere konstrui kun ilia libereco strukturojn por la komunumo. Ghuste la interkontakto inter la scioj maksimumigas la liberecon, kaj ghuste tie rolas la skriba dimensio de la lingvo.

En la epokoj antau la apero de la skribarto, la praskribipovo sin esprimis en la bushe transdonataj tekstoj per specifaj perspektivaj indicoj – ekzemple, la indica esprimo “chi tiel mi audis” au “chi tiel estas dirate”. Per la indiko de audado, sen specifo de la fonta parolanto, oni tiuepoke signis aliron al la ghenerala fonto de la komunuma scio – au, en la kadro chi tie konstruighanta, aliron al la ghenerala, senautora verkighado de la komuna nocia registro enhavanta chiujn rikorderojn.

Temas do pri atentinde senindica indico, pri senvizagha perspektivo, kiu en la prahistorio de chiuj komunumoj superatutis chiujn aliajn sur la tereno de la persona scio. La individua lingvoscio markas tiun superan, abstraktan perspektivon – tiun metaperspektivon – kiel malfacile atingeblan, kiel ion rezervitan por la maljunaj au shamanaj spertuloj en la komunumo. Jam ekde tiu epoko, la diglosio rilatas al la malsimetrio inter tiu pra-“skribeca” metaperspektivo de iuj propozicioj kaj la personaj, interparolecaj perspektivoj de la vulgaraj frazoj.

En la lastaj jardekoj, chiuj lingvistikaj teorioj abunde cherpis che la fontoj de la lingvoj, kiujn parolas la indighenaj popoloj. Inter la teoriaj kadroj, eble plej kerne la kogna lingvistiko provis agordi siajn komprenojn pri la lingva kodigo de la natura klasigo kun la klasigiloj troveblaj en tiuj lingvoj. Tamen la kerna teoriado de la lingvistiko ghis nun, precipe en la kogna entrepreno, nesufiche egale traktis la indighenajn lingvojn kiel sciobazojn partnerajn en nia entrepreno pli bone kompreni la lingvan fenomenaron. La nuna entrepreno klopodas meti tiun demandon sur la lingvoteorian tagordon.

Estas paradokse, ke por egalece trakti niajn gekolegojn el la indighenaj popoloj ni bezonas plenrajte agnoski la gravecon de la diglosio – do ghuste de iuj malsimetrioj kaj malegalecoj, kiuj muldas la mapon de la lingvoscio mem, individue kaj komunume. Ni do konkludu, ke por vere hodiauighi nia mondo, volante kiel eble plej juste mastrumi sian lingvan trezoron, devas lerni naghi kun kaj ne kontrau la diglosiaj fluoj.

Tiuj fluoj direktas la maturighon de la lingvoscio de la infano, dum ghi lernas multigi siajn perspektivojn kaj celi la plenan saghon de la maljuna homo. La serioza komunumano – post la multperspektiva plenfloro de sia junagha personeco kredanta sin maksimume libera sur la agada tereno kaj interkonatighanta kun amaso da aliaj personoj en la komunumo – finfine lernas ankau plenfrukti en la maljuna, sagha agho de la senpersono. Tiu figuro, la senpersono, por trafi la vere plenan liberecon, identigas siajn diversajn junaghe ekkonitajn vidpunktojn kun la unike senspaca audpunkto de la chiomsagha komunumo kiel tuto. Tie la parolo pasas en la senvochan praaudon, kiu sin rivelas kiel praskriban.

Estas utile, en tiu chi fadenfina momento, reveni al la demando de la tradukado. La pedagogio, kiu peras inter la instrubezonaj infanoj kaj komencantoj situantaj nur en la malalta lingvonormo kaj la instrupovaj konantoj de la alta, devas sin okupi pri tiu tradukado, kiu evidente konsistigas parton de la pedagogiado. En la nuna teoria momento de nia laboro, ni serchas nichon por la tradukarto en tiu kompreno de la diglosio, kiun prezentas nia jhusa rezonado.

Se mi bone fasonis la laborilojn de chi tiu prezento, la tasko de la tradukanto estas sufiche simple priskribebla.

Tradukante el la alta normo en la malaltan, la diglosio-pera tradukanto venas de la senpersona metaperspektivo al la vizaghaj perspektivoj facile kapteblaj por la konkreta imago de la lernanto, kaj devas elekti modelajn rolulojn, per kiuj rakonte au teatre reprezenti la povon au la saghon de la principe senvizagha au universvizagha punkto de la metaperspektivo. Inverse, persono tradukanta el la malalta normo al la alta devas el la aferoj dirataj en la idiomo de individuaj, vizaghaj perspektivuloj eltiri iujn gheneralajhojn, kiuj meritas scian, principan, universalan prezenton. La tradukanto devas vesti tiujn plej gheneraligeblajn aferojn per la abstrakta metaperspektivo.

Kompreneble, la esprimado de la metaperspektivo nur malofte uzas evidentajn formulojn kiel “tion mi audis” au “la saghuloj diras”. En la nuntempaj socioj, la objektiva stilo ofte postulas la pasivan vochon. Foje la objektiva stilo mem – uzante esprimojn senvidpunktajn – sufichas por abstraktigi la lingvajhon.

Mi finu per ekzemplo de tia tradukado fare de brita policisto. Kiam mia amiko Michael estis dekdujara, renversis lin auto. Dum li kushis en malsanulejo, la policano petinta de li priskribon de la akcidento audis Michael diri “Mi venis chi tiel, kaj la autistino venis tiel chi, kaj mi faris tion, tiam shi provis fari tion chi, sed fush, kaj mi estis surtere”, kaj plenskribis dokumenteton, kiun la imponita Michael fiere subskribis. La raporteta teksto komencighis jene: “Mi estis piediranta proksimume nordokcidenten, kiam veturilo, stirata de mezagha sinjorino, interrompis mian trajektorion.” Ne rapidu permesi al la homoj diri al vi, ke ial via lingvo ne estus diglosia au ne bezonus enlingvan tradukadon.

Referencoj

Abel, Rekha. 1998. Diglossia as a linguistic reality. Rajendra Singh (red.) Yearbook of South Asian Languages and Linguistics 1998. New Delhi/ Thousand Oaks/ London: Sage. 83-103.

Bleich, David. 1988. The Double Perspective: Language, Literacy, and Social Relations. Evanston, Illinois: Northwestern University Press.

Dasgupta, Probal. 1993. The Otherness of English: India’s Auntie Tongue Syndrome. New Delhi/ Thousand Oaks/ London: Sage.

Dasgupta, Probal; Ford, Alan; Singh, Rajendra. 2000. After Etymology: Towards a Substantivist Linguistics. Munich: Lincom Europa.

Derrida, Jacques. 1967. De la grammatologie. Paris: Minuit./ 1974. Of Grammatology (tr Gayatri Chakravorty Spivak). Baltimore/ London: Johns Hopkins University Press.

Agnoskoj

Chi tiun laborajhon ebligis esplorsubvencio de la Esperanta Studfondajho, pro kiu mi dankas.

Esperanta resumo:

Popola kaj malpopola posedo de la lingva richo: la dunormeco sub kogna lupeo

Probal Dasgupta

Iuj lingvoj tre evidente, kaj multaj aliaj malpli evidente, faras distingon inter tiu facila au malalta lingvonormo, kiun kapablas uzi ankau la infanoj kaj la malkleraj anoj de la publiko, kaj tiu malfacila au alta lingvonormo, per kiu plene funkcias la skribaj diskursoj sur la fakaj terenoj.

La termino diglosio, au dunormeco, indikas tiun terenan diversecon ene de chiu lingvo. En iuj ekstremaj kazoj, kiel la araba au la greka au la tamila, la alta normo tiel frape disiras de la malalta, ke chiuj devas eksplicite paroli pri tiu divergho kaj pritrakti ghin en la pedagogia sistemo. De tiaj ekzemploj ni ricevas la terminon kaj la plej bazan kaj forman komprenon de la fenomeno diglosio. Sed postaj esploroj montris, ke la diglosio sur la nivelo de la lingva substanco estas io universala. Tiu chi fakto estas tre grava por la kognoscienca aliro al la lingvaj fenomenoj. Lau tiu aliro, aparte gravas la rilato inter la facila parto kaj la malfacila parto de la lingvoscio de chiu individuo, char tiu lingvoscio sin ankras en la facila parto. Ni devas evoluigi socisciencan aliron, kiu donas taugan rolon al tiu chi nun esplorata kognoscienca perspektivo; la nunaj rimarkoj faras unuan kontribuon en tiu direkto.

Se ni enfokusigas la multe priskribitan kazon de la diglosia rilato inter la angla kaj la barataj lingvoj, ni trovas dividon de laboro, kiu ligas la anglan kun la eduka sistemo, precipe kun la supera eduko, kaj la baratajn lingvojn kun la emocia kaj kultura partoj de la spektro. Por preteriri tiun chi lauimpresan legon de la faktoj, ni bezonas apliki al ili teorian ilaron, kiu kombinas la socilingvistikon de la diglosio kun la diferencigita leksikologio en la kadro de la genera lingvistiko. Devus ne esti seninterese al la audantaro, ke en tiu chi teoria aliro aperas ankau Esperanto kiel interleksika glosilo. La lingvo-kultivado ofte okupighis pri la plurlingvaj socioj, sed nesufiche intense pri la rolo de la diglosio en la lingvo-kultivado. Chi tiu prezento evoluigas la proponon, ke modernaj socioj, por kultivi la tuton de sia lingva trezoro, bezonas naghi kun kaj ne kontrau la diglosio.

Abstract in English:

Linguistic wealth, of the people and otherwise: a cognitive approach to diglossia

Probal Dasgupta

A few languages make an obvious distinction, and many others make a less obvious distinction, between an easy or low norm accessible even to children and to uneducated adult speakers and a difficult or high norm that supports the full-fledged functioning of the written discourses in specialized domains.

The term diglossia denotes this diversity on the ground within each language. In certain extreme cases such as Arabic or Greek or Tamil the High norm so strikingly fails to resemble the Low norm that everybody is compelled to refer explicitly to this divergence and to take it on in the educational system. It is these examples that are responsible for the term diglossia and for our initial, form-focused understanding of the phenomenon. But later studies have argued that diglossia is a universal at the level of linguistic substance. This finding is of great importance for the cognitive approach to the study of language. The cognitive approach prioritizes the relation between the easy and the difficult component of the individual’s knowledge of language, for that knowledge is anchored in the easy component. It becomes necessary to develop a social science approach capable of fashioning an appropriate niche for this cognitive science perspective of current interest; the present remarks make an initial contribution to this enterprise. When we focus on the much discussed case of the diglossic relation between English and the Indian languages, we find a division of labour that associates English with the system of (especially higher) education and the Indian languages with the affective and cultural parts of the spectrum. To go beyond this impressionistic reading of the facts we need to bring to bear on them a theoretical toolkit that combines the sociolinguistics of diglossia with differentiated lexicology in the framework of generative grammar. It may be of some interest that this theoretical approach also features Esperanto as an interlexical glossing device. Approaches to language cultivation have often considered plurilingual societies but have tended to ignore the role of diglossia in cultivation. The present intervention articulates the proposal that modern societies, in order to cultivate their linguistic treasure in its entirety, need to swim with and not against the diglossic current.