Thursday, May 28, 2009

Ralph Harry - persona omagxo (revuo Esperanto, dec 08, p 250)

Ralph Harry – persona omaĝo

Probal Dasgupta

Fariĝas sesdekjara la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj1). Mi volus kapti ĉi tiun okazon por esprimi personan omaĝon al la aŭstralia esperantisto-diplomato Ralph Harry (1917-2002) – eminentulo, kiu kapablis esti amika al iu kiel mi, jardekojn pli juna ol li kaj apartenanta al tute alia fono.

La fakton, ke Ralph grave kontribuis al la malnetverkado de tiu deklaracia teksto el 1948, prilumos por vi aliaj. Mi petas vian permeson prezenti miajn proprajn spertojn pri tiu al ĉiuj malfermita publika personeco, kaj mian komprenon pri lia metodo gajigi kaj amikigi la etoson ĉirkaŭ si.

Mia unua Universala Kongreso – en Rejkjaviko, 1977 – donis ĉefrolon al nia ligiteco kun la UN-sistemo. Tiujare la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Mahtar M'Bow, ĉeestis kaj alparolis Universalan Kongreson de Esperanto. Ĝuste dum tiu historia kongreso mi persone konatiĝis kun Ralph Harry. Mi kompreneble konis la esperantigon de la UDHR – neniu serioza esperantisto tiutempe povus ne esti leginta ĝin – kaj mi atendis distancan, neatingeblan figuron. Sed min tuj frapis lia facilvente universala amikemo al ĉiuj. Li kapable esprimis tiun amikemon – sen plebismaj troigoj, sed sen elitismaj kompromisoj. Tiucele li uzis ŝercemon bazitan parte sur vortludoj. Per gestoj kaj ironia tono li malkaŝe montris, ke li ne havas altan opinion pri la literatura nivelo de tiu humuro, sed simple ĝin uzas por establi amikan etoson.

Revenvoje el Islando, en la flughaveno Keflavík, konversacio inter Victor Sadler, Humphrey Tonkin kaj mi atingis la konkludon, ke de tiam mi reprezentu UEA en la novjorka sekretariato de UN. Humphrey tuj klarigis al mi, ke tio signifos intime kunagi kun la aŭstralia delegacio al UN, estrata de Ralph Harry. De septembro 1977 ĝis januaro 1979 mi agis tiurole sub la sentrude instrua kundirektado de Humphrey kaj de Ralph, kiu emeritiĝis ĉirkaŭ la fino de 1978. Ĉe nia adiaŭa tagmanĝo kun Ralph, li diris al ni, ke li intencas restadi ĉefe en Kanbero. Mi tial jam anticipis pli da kontakto kun li.

Ĉar ni jam sciis, ke la jaron 1979 mi pasigos en lia lando – ĉefe en Melburno (postenante kiel lingvisto en la tiea universitato), sed krome turisme en Sidnejo, Novkastelo kaj ankaŭ lia Kanbero. Dum tiu jaro mi plurfoje havis okazon vespermanĝi kun Ralph. Ĉe tiuj vespermanĝoj mi aŭdis de li postkulisajn klarigojn pri la metodo uzi la leĝeran humuron por funkciigi amikan konversacian etoson sen troa trudado de specifaj opinioj. Li ankaŭ menciis iujn demandojn, pri kiuj grave ŝanĝiĝis la ĝenerala opinio inter lia junaĝo kaj la nuno. Mi memoras ĉefe lian punkton pri la rajto de patologie intelektodeficitaj homoj generi kaj varti infanojn – en sia junaĝo li akceptis la tiutempan preferon, ke ili prefere restu seninfanaj, kaj nun li lernis de posta generacio la nove vastiĝintan opinion, ke ili fakte rajtas varti infanojn kaj ke tio ne misefikas sur la kreskon de tiuj infanoj. Ralph emfazis, ke ni kutime ne havas sciencan bazon por forte apogi aŭ malapogi difinitajn proponojn, kaj ke tamen ni devas respondece agi surbaze de niaj plej klaraj komprenoj.

Mi vive memoras Esperanto-societan prelegon de Ralph, en kiu li reliefigis la gravecon por li de la tekstoj Vivo de Zamenhof (Privat) kaj La danĝera lingvo (Lins). Li estis prave – sed senorgojle – kontenta esti trovinta por siaj komentoj la nekutiman titolon 'Kial mi restas esperantisto', kiu sufiĉe devojiĝis de la troege ŝablona 'Kial mi estas esperantisto' por veki kaj konservi la intereson de la societanoj, sed ne tiomege aspiris al beletraj pintoj, ke ĝi ĉesus funkcii kiel publika prelego. Ni ĝoju, ke Ralph tiel kapable kontribuis ne nur al la struktura agado por la homaj rajtoj, sed al la konkreta efektivigo de la rajto de la publiko havi ĉirkaŭ si bonan komunikan etoson, en kiu floras la serioza sed senpompa diskutado cele al pli bonaj solvoj. Mi perfidos lian modelan ŝercemon, se mi perdos la okazon memorigi al la legantoj, ke mi, granda admiranto de lia modelo, estas malkapablega sekvanto lia! Mi des pli fervore omaĝas al liaj atingoj en la aktiva strebado por pli justa mondo.

(La skatolo:)
1) Rim. de la red.: La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis aprobita la 10-an de decembro 1948 fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi agnoskas la neforpreneblajn rajtojn de ĉiuj membroj de la homa familio. Ralph Harry estis membro de la aŭstralia delegitaro, kiu helpis krei la strukturon de UN tuj post la milito.
Li kontribuis al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la ĉarto de UN kaj de la internacia mara juro. Laŭ iniciato de Ivo Lapenna, jam unu jaron antaŭ la Universala Deklaracio, UEA enkondukis en sian Statuton la principon, ke respekto de la homaj rajtoj estas esenca kondiĉo por ĝia laboro. La plena teksto de la rezolucio legeblas ĉe www.uea.org/dokumentoj/UN/homaj_rajtoj.html.

Labels:

Sojle al espero (revuo Esperanto, jan 09, p 3)

Sojle al espero

Inter la centjariĝo de UEA en 2008 kaj la centkvindekjara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis sesdekjariĝi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se ĝuste nun ĉe UN kaj Unesko sin sekvas jaro de lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 – kvazaŭ ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco – ĉu ni ne ĝoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj?

En aprilo ni simpoziis ĉe UN en Ĝenevo – post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la ĉeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo – post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo – unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni paŭzas por kapti la spiron. Denove UEA engaĝas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al ĉi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?

La okupiĝon pri homaj rajtoj, kiu esprimiĝis jam ĉe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciiĝinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947 – unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universala Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la sesdekaj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaŭ profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna – lian centjariĝon ni festas en 2009 – movis tiun vizion al nova ŝtupo.

Lapenna konvinkiĝis, ke por povi tuŝi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontraŭbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis „lingva genocido”, termino poste pligraviĝinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare – rimarkinte, ke la socilingvistiko nesufiĉe reliefigas la lingvo-planadon – UEA lanĉis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), fariĝis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Ĝuste ĝi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon.

Se oni lanĉas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de ĝi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizaĵo de lingvo, kies tradukaĵa korbo fariĝis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukaĵoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj.

Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996 (www.uea.org/informado/pragm/pm_eo.html). Respondojn al la demando „kien UEA‟ oni serĉu ĉefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?

Unuflanke la fakton, ke UEA ĉiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antaŭe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Ĝuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu baziĝas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko – precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupiĝas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj.

Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la praga manifesto pledas por multlingvisma eduko al homaraniĝo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpaciĝa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu manifesto – je kies fino ni „asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo.”

Probal Dasgupta

Postskribo komenta, aldonita en majo 2009: la troa mallongeco, kiun trudis la formato de novjara salutmesagxo, okazigis en tiu cxi teksto seriozan prezentan
problemon. Skribante la sinsekvajn frazojn "Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj" kaj "Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago" mi bedauxrinde ne trafis doni spacon, kaj apartan videblecon, al la generacio, kiun oni kutimas nomi la generacio de Tyresö. Ni
devas kompreneble en pli plena aliro al tiu kunteksto aparte atenti la laboron
de tiu generacio, kiu ebligos la transiron de Montevideo al Prago. Same evidente,
ni devas efektive multe labori por pli klare prezenti al ni la starpunkton, kiu
povigis tiun generacion movi nin de la finfine vertikala, piramida vizio de la
montevidea epoko de la asocio al la vizio, kiu bonvenigas la adician dulingvismon.

Labels:

Homaj rajtoj, Zamenhof kaj ni (revuo Esperanto, nov 07, p 223)

Homaj rajtoj, Zamenhof kaj ni

Dauxrigante provon de siaj antauxuloj, ankaux cxi-jare la estraro de UEA alvokas al celebro de Semajno de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto. Cxi-jare la semajno ekos gxuste la 10-an de decembro (kiam datrevenos la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj) kaj finigxos en la 15-a (la Zamenhof-tago). Depende de lokaj bezonoj kaj kutimoj, eblas enfokusigi la Zamenhof-tagon mem kiel "Tagon de Esperanto", aux la tutan semajnon, aux la UDHR-datrevenon por kunplekti la temojn UN kaj homaj rajtoj kun Esperanto kiel kontrauxbatalejo kontaux la lingva diskriminacio. Bonvolu doni al la festo, kiun vi loke fasonas, informan karakteron, ekzemple farante arangxon komunan kun aux direktitan al neesperantistoj.
En la 15-a de decembro ni interne rememoros la patran rolon de Zamenhof; en la 10-a ni ekstere atentos la fratinaran rolon de la UN-organizajxoj. Facilos konsciigi niajn najbarojn, se ni interne konsciados, ke la cxeesto de Esperanto sur la scenejo rekte rilatas al la strebado por pli justa, sendiskriminacia mondo. Niaj stiloj de konsciigado estas diversaj. Foje ni produktas skribajn, vidbendajn, diapozitivajn prezentojn – jen lerneje uzeblajn, jen amaskomunike – por konsciigi pri la specifeco de la lingvaj rajtoj; la juraj laboroj pri la lingvaj rajtoj estas ja tre junaj. Alifoje niajn kritikojn pri diskriminaciaj praktikoj ni prezentas al la amaskomunikiloj, la kortumoj, la plendo-akceptaj instancoj, por altiri la publikan atenton.
Emfazis tiujn tagordojn pasintjare Renato Corsetti, petante vin "kolekti informojn de nerespekto de lingvaj rajtoj en via logxloko kaj sendu la pruvon pri tio al UEA, kiu siavice atentigos la Oficejon de la Supera Komisiito pri Homaj Rajtoj de UN" kaj "ankaux zorgi pri la tradicia pli interna agado (festo de la libro en Esperanto, kluba kunveno por memorigi Zamenhof)". Cxi-numere vicprezidanto Ranieri Clerici, en sia artikolo "2008: jubileo-jaro, jaro de faro" aparte emfazas, ke ni agu por “retrovi la iaman intimecon” kun UN kaj Unesko.
Enhave, la laboro renovigi nian parencecon kun la UN-familio tusxas la cxi-suprajn fadenojn. Sed ni foje forgesas orienti niajn agadojn al la strukturaj ecoj de nia cxefa partnero Unesko. La Landaj Komisionoj de Unesko, iusence gxiaj “membroj”, proksime kunlaboras kun la respektivaj edukaj, kulturaj, sciencaj ministerioj por formuli aux influi la agadliniojn de Unesko. Por ke ni povu peti specifan kunlaboron aux subvencion, aux kunfasoni programojn, niaj landaj agantoj devas, de malsupre, kunagi kun la Unesko-komisionoj nacinivele kaj kun la Unesko-kluboj tute loke. Por doni konkretan ekzemplon, la cxiudujara Gxenerala Konferenco de Unesko – cxi-foje 16.10.07-3.11.07 – diskutas interalie la strategion de Unesko. Malneton por la strategio rilate la jarojn 2008-2013 vidu cxe http://unesdoc.unesco.org/images/0014/001499/149999e.pdf. Se ni gxustatempe parolas kun la gxustaj homoj, ni povas influi la prilingvan enhavon de tiu strategio. Kunagante kun Unesko kaj la UN-familio, ni sukcesas aliri ankaux la fratinajn neregistarajn organizajxojn.
Kompreneble temu ne nur pri organizajxaj laboroj, sed ankaux pri interpersonaj, en nia pedagogio mem. La teritorio de niaj neesperantistaj najbaroj ekaperas jam en la loka societo mem. La komencantoj, kvankam iugrade ekmaleksteruloj, estas vere “la publiko”. La progresintoj, kiuj plej atentos la Zamenhof-tagon kiel tagon de la Esperanta libro, bezonas plibonigi sian scion ne nur de la lingvo, sed ankaux de gxiaj ligitecoj al la kulturo, al la strebo por pli justa kaj klera mondo, al la organizaj agadoj unuavice en tiuj kadroj, kiel UN kaj Unesko. Ni mem emas forgesi ne nur la specifajn paragrafojn de la dokumentoj, sed ankaux kial ili naskigxis. Kial do ili naskigxis?
La plej grandaj terurajxoj de la dudeka jarcento -- el kies cindroj naskigxis UN, formulinta kaj defendanta la homajn rajtojn -- estis atencoj kontraux malplimultoj kaj pli gxenerale kontraux “aliuloj” malsimilaj al la atenckapablaj “ni”-oj. Se ne fortikighos kaj stabilighos la pozicio de la atencitaroj, se ne floros la sincera celebrado de diverseco, la planedo cxiam riskos refali en tian fasxisman etoson, kia regis en la 30aj jaroj. Via loka publiko scias cxion cxi, sed ne scias, ke la Esperanta afero rekte alparolas tiujn demandojn. Diru tion al ili.
Probal Dasgupta

Labels:

Saluton, auxtodidaktismo! (revuo Esperanto, jan 2008, p 3)

Bonvenon, auxtodidaktismo!

En la momento de novjara kungxojo, mi feste salutas vin okaze de la 100-jarigxo de UEA, la 60-jarigxo de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kaj la Internacia Jaro de la Lingvoj 2008. Cxi-jare, la parolantaroj de la malgrandaj lingvoj agos por plibonigi sian sanon – kaj la festemon, festoj nutras lingvojn; kontribuos al tiu agado nia jubileanta Asocio.

La novjara festado rekunigas familianojn – vizite aux telekomunike. Multaj parolantoj de la bengala lingvo, ekzemple, logxas for de gxiaj “hejmoj” en Bangladesxo kaj la barata gubernio Okcidenta Bengallando. Ili aparte fortostrecxas por rekonektigxadi al la lingvanaro. La samon faras aliaj elmigrintaroj, kiuj parolas hungare aux pole, japane aux katalune, malajale aux malagasxe. Kion ni kontribuu al klopodoj por konservi la integrecon de la lingvanaroj?

La demando memorigas min pri tiu auxtodidaktema junularo, al kiu gestis mia decembra alvoko fasoni ejojn de nova auxtodidaktismo. La gejunuloj, teknike lertaj, fervore lancxas retpagxarojn kaj zorge gxardenistas ilin. Ne nur pri tio temu, tamen. Niaj junaj gekolegoj – nutrigxantaj cxefe cxe retaj fontoj, tekste/ muzike/ bilde – estas malpli cerbolavitaj, ol ni estis, per la naciaj doktrinoj enkadrigitaj en la lerneja-universitata “eduko”. Savas ilin la auxtodidakteco, kiu internaciigas.

Kial ni ne konscias pri tiu elemento de gejunula skeptiko pri la nacia sagxo? Kial gxi ne estas vaste diskutata? Parte pro la junulara kutimo ridetante hisi flagojn de generacia aparteco – surmurigi strasajxojn por agaci, lauxtigi la muzikon por fortimigi. Siajn seriozojn junaj homoj flegas senkrie, do lasante al ni la taskon rimarki ilin. Ni devas fortostrecxe atenti ilian liberigxon el la naciaj kagxoj. Kaj ni esperantistoj estas inter la malmultaj, al kiuj povas gravi specife la malnaciemo de la kutimaj gejunulaj tendencoj.

Al kio tia konsciigxo instigu nian diligentan kolegaron? La sugeston, ke geamikoj teknike lertaj, plejparte junaj, konstruu tutan masxaron amikan al auxtodidaktoj, mi faras kun la humilo de laika mezagxulo. Al neteknikaj gekolegoj plejparte nejunaj (kaj al tajpemaj/ desegnemaj infanoj) mi proponas, ke ni enmetadu en la retpagharojn bunte utilan aron da Esperantaj materialoj – kaj igadu ilin elsercxeblaj. Por glate kunagi, ni bezonas de gejunuloj klarajn konsilojn, kiujn mi cxi-pere petas: kion tuj tajpi kaj al kiu/j disponigi?

Evidente tia laboro konstruos transnacian pedagogion, helpos formi emancipitajn mondanojn – vidu nian strategian planon. Same evidente, temas kunflui kun jamaj junulaj preferoj kaj eviti la riskon de tedeco. Bone; kiamaniere tio rilatas al la konservado de etnaj lingvoj?

Nu, konsideru la diasporajn kaj do strebe rekonektemajn lingvanojn. Bengallingva knabo kreskanta en Hajderabado ne lernejas sialingve. Li lernas la bengalan auxtodidakte. Plenkreskuloj ne povas instrui, sed nur helpi. Hodiaux tian auxtodidaktan vivon oni agordas al la disponoj retaj. Tio invitas la Esperantan agordilon.

Esperanto kapablas liveri auxtodidaktan ilaron por memklerigo modele tauxgan al individuoj kun aventuremo kombinanta la logikon kaj la fantazion. Se ni pionire ekkonstruos auxtodidaktan sxoseon, nia lingvo igxos grava portanto de la auxtodidaktismo. Due, se niaj vojfarantoj spontane, sen cinikaj sxajnigoj, helpos konstrui kaj plibonigi tiajn ilarojn ankaux alilingve, tiam Esperanto komencos roli kiel intersxangxejo de spertoj inter auxtodidaktismoj en diversaj tiamaniere kultivataj lingvoj.

Nian sperton de malferma komunumo indas disponigi al aliaj komunumoj, al kiuj la hodiauxo trudas malfermigxojn kaj kulturajn sxangxigxojn. La propono dividi kun aliaj memklerigan ilaron bazitan sur la diafana strukturo de neuxtrala lingvo dauxrigas la senkrian, nur popole kaj praktike funkciantan aliancon inter la neuxtrala UEA kaj la neneuxtrala SAT. Vi demandas kun miro: kiu alianco? Mi parolas i.a. pri la senkomenta akceptigxo de PV kaj PIV kiel cxiesaj referenciloj. Tiu kerno de la auxtodidaktisma projekto de Lanti igxis integra parto de la esperantista streba repertuaro; ne nur SAT-anoj kunagas por produkti novajn eldonojn de PIV.

Povas ja esti, ke tiuvoje Lanti intencis malkonstrui la naciojn, kun kies tradiciaj strukturoj la tiutempa neuxtrala (do naci-akcepta) movado liatakse tro intimigxis. Sed la debatoj alilokigxis. La tiamaj naivaj naciismo kaj sennaciismo ambaux bezonas rekonsideron nun – la nacioj disfalas tute alimaniere ol iu ajn atendis. Novaj geometrioj devigas krei novajn funkciilojn.

Al Lanti gravis la unika kapablo de Esperanto ligi kernan radikaron, afikse, al abunda foliaro. Li vidis en tiu laboristo-amike simpla aparato leksikan kernon de enciklopedia memklerigilaro por individuoj kuragxe memstaremaj, do nacirezistaj. Ni hodiauxigu lian auxtodidaktan vojon kaj disponigu gxin al aliaj, simile minacataj kaj simile kuragxaj, lingvanaroj. Ni kunagu novjare-toste, pensonte pri strukturaj formaligoj sobre-poste.

Labels:

Spica vizio (aperinta en revuo Esperanto, dec 2007, p 243-44)

Spica vizio

Per salata saluto, mi aludis al specifa menuo. Sekvas la kareoj spicaj. La ĉi-foja prezento de persona vizio pri Esperanto ligas la lingvan demokration en la strategio de UEA kun sintenoj al la unikeco de la lingvo mem, kiu distingas ĝin ne nur de la angla, sed ankaŭ de Volapük kaj Interlingua. Mi komencas per ideoj de guruoj miaj kaj finas per strategiaj proponoj.

La persona vizio de Renato Corsetti rilate la lingvon Esperanto emfazas la suplajn kapablojn de ĝia facila trunko. La malfacilajn vortojn de iuj branĉoj simple anstataŭu skemismaj esprimsolvoj. Lia Esperanto celas esti ĉiusektore facila, ĉiesa, universale lernebla. En Corsetti, temas pri diafana agadvojo gastama al ĉiuj kunvojontoj. Li ĝojas pri la mensa streĉo, per kiu pasiva uzanto de greklatinaj aŭ francdevenaj esprimoj aktive reformulas la koncepton per pensera rekombino.

La erudiciajn eŭfonio, repetitoro anstataŭigi per “belsoneco, lernigisto” donas okazon por pensi mem kaj ne simple regurdi ŝablonon ie aŭditan. Esperantisto estas, almenaŭ potenciale, memstara pensanto. Uzi gastigformatan lingvon malfermas min al la eblo, ke mi, konscie uzante ĝuste tiun ĉi lingvon, praktiku la gastamon. Mi foje forgesas, kaj enfalas de la pripensado en rutinemon. Sed la korpo de “la voj’ elektita” rekomunikas al miaj piedoj ritmon pripensan, revekan.

En la vizio de Corsetti, ĉiu ago uzi aŭ reuzi tipe Esperantan reesprimon de maldiafana vorto el “la okcidenta dialekto”, kiel nomis ĝin Claude Piron, estas universaliga laboro de efika gastejfarado por novaj uzantoj. Temas do labori ne nur pri aŭ per aŭ por Esperanto. Ĉe Corsetti, la uzado mem de nia unika lingvo estas kultura agado, se ni flegas ĝian unikon. Tiel konstruante kaj konservante neŭtralan interkulturan espriman gastigejon por la homaro, oni donas palpeblan formon al la homa rajto pri la lingvaj demokratio kaj diafaneco. Sen nia agado, neniu konscios pri tiu rajto disponi unikan planlingvan gastigejon.

Kiamaniere ni, kiuj uzas kaj kapablas flegi nian interlingvon, rilatu al tiu kultura laboro? Ĉu ni anhele laboregu, kun sento de urĝo, timante, ke eble iu rivalo minacas okupi nian celteritorion, invadi niajn korojn, amase kabeigi nin? En mondo sen kredindaj rivalaj interlingvoj, la “nokta fantomo”, kiu nin timigu, estas la angla, ĉu? La demandoj eĉ ne formuliĝus, se iuj ne simptomus timon pri la pluportiĝo de nia torĉo. Mi konas tiajn simptomojn ankaŭ en Kolkato: multaj bengalaj gepatroj, vidante la anglemon de siaj infanoj, pesimismas pri la sorto de la bengala. Sed la simptomportantoj, almenaŭ en Esperantujo, bonvolu atenti kelkajn komparajn demandojn, kiuj helpu alfronti rekte tiun maltrankvilon.

Kial vi serioze timas, ke, vidante multege pli da homoj ekuzi la anglan internacie, vi kolektive ne plu volos uzi Esperanton? Imagu, ke nur vi estus kapablaj kanti, kaj ke la publiko ĉirkaŭ vi neracie kliniĝus al ĥora deklamado de versoj ĝuste tie, kie vi vidas la interhoman neceson de la kunliga kantado. Imagu, ke la kantadon multaj najbaroj ridindigus kiel artefaritan stultaĵon ĉe homaro nature parolema. Ĉu vi pensus, “Nu, ĉiuj adoptas la ĥoran deklamadon, primokas la valoron de la kantipovo; tial ni cedu al la monda opinio kaj senkantiĝu”?

Kompreneble ne! Vi des pli vive komprenus la unikecon de la talento, kies flegadon vi daŭrigus. La batoj de l’ sorto kaj mokoj de l’ homoj estus por via voj’ elektita perkutaj akompanaĵoj. Konante bone vian amon de la kantarto, vi agnoskus ĝian unikecon kaj iaman plivastigeblon. Tamen vi jes bezonus rekompreni vian vojon, por vigle daŭrigi post la ekkonstato, ke la survoja trafiko estos alia ol vi pensis.

Simile iam rekomprenis sian vojon la praktikantoj de la jogo. En la antikva Barato, la jogarton praktikis religie trempitaj intelektuloj, el kiuj elektis mentorojn kaj konsilantojn la reĝoj. Poste, kiel konate, la joganoj perdis tiun potencon. Tamen evidentiĝis bezono pri la jogo en la moderna mondo. Ĝiaj praktikantoj kaj instruantoj, rekomprenante sian rolon, prezentis ĝin al novaj publikoj kiel ekzercon de kuraĝo malhaste kaj konscie spiri, pensi, malpensi. Nun la jogarto refloras, kvankam la modernajn princojn apenaŭ mentoras jogmajstroj.

Tia sama rekompreno fasonindas por la Esperanta arto – kiu invitas komparon kun la muziko pli ol kun la jogo, ĉu ne? Esperanto estas tiu muziko de la homaj lingvoj, pri kiu la ĝenerala publiko ankoraŭ ne uzas takso-kriteriojn seriozajn. Ni scias la valoron de la muziko, kiun ni praktikas; sed eĉ ni ricevis tiun scion de nia sperto, ne de la inicintoj.

Kiam oni inicis nin, oni iom insiste ligis Esperanton al la potencocela penso, ke ĉiaj interetnaj laboroj fariĝos per ĝi (ĉar, oni diris, la rivalecoj inter la nacioj malebligos la grandskaliĝon de la naciaj lingvoj). Sed ni proprahaŭte spertis la fakton, ke la praktiko de “la bona lingvo” Esperanto – kiel ni lernis de Piron rebapti ĝin – temas ne ĉefe pri veraj aŭ imagataj geopolitikaj bataloj. La unikeco kaj nemalhaveblo de nia ŝlosilo al la homa fenomeno Lingvo estas atuto sendependa de la neracieco en la lingva konduto de la mondaj instancoj. Via elektroliveranto foje malracie fakturas; ĉu pro tio vi ĉesas ludi la elektran gitaron?

La rekomprenon, aparte klaran ĉe Piron, Corsetti kaj la forpasinta Akiko Nagata-Woessink, spice resumas la formulo “internOcia lingvo”. Tiuj guruoj emfazis la suplecon de la afiksriĉa trunko. La tabelvortoj estas nur unu montrofenestro por tiu tabela magiilaro, kiu surprize kapablas la plimulton de la esprimaj laboroj. La lingvosimplema Corsetti, inspiranta nin discipline paroli la tabelan, emfazas la skemisman vivantigon de la afiksoj kiel la bazan novaĵon en la zamenhofa ilaro. Ĝuste tie donaciĝas al ni internocia lingvo, kies konkretan guston neniu suspektas antaŭ ol sperti ĝin.

Mi kuraĝas sugesti, tamen, ke ni preteriru tiun recelebron de la skemismo. Estas internocia ankaŭ la rilato inter la discipline tabelaj du-senc-a, dis-er-ig-o, sub-tegment-o kaj tiuj ambigua, analizo, mansardo, kiujn mi kontrapunkte nomos anarkie “babelaj”. La afiksema tabela Esperanto estas sufiĉe forta digestanto por povi asimili en sian vivadon ankaŭ la babelajn esperantigojn, kiujn el fremdaj fontoj venigas la dekkvina regulo de la praavgramatiko. Ĉi tiu asimilkapablo radikas en tiu frua kompromiso, kiu donis al Esperanto unikan niĉon en la eŭropa geografio.

Michel Duc Goninaz, franco bone scianta la rusan, foje emfazis, ke en la konsisto de Esperanto rolas la specife orienteŭropa akcepto de vortoj ĉefe latinidfontaj kaj parte ĝermanaj. Tiun ikonan akcepton, similan al la iama latina prenado el helenaj fontoj, Esperanto disponigas al la tuta mondo. Temas pri tio, ke enkarnigante tiun ĉi modelon de akceptado de okcidentaĵoj en la eŭropa oriento, la konsisto de Esperanto ekzemplas la krean akceptadon mem fare de ajna prenantaro el ajna fonto.

Kiam la tabela trunko internocie altradukas al si la babelajn branĉojn en nia unika lingvilo, historie rolas do specife orienta asimilo de okcidenteroj – sed en la skemisma formato, kiu unikigas nian muzikilon.

Provante doni al nia muzikilo rajtan lokon en la nuntempo, ni foje tro streĉas nin por realigi mallarĝe konceptitajn celojn, kolizias kun la gustoj de najbaroj ne lernintaj kunmanĝi niajn bakaĵojn, kaj komencas malĝoji. Sed la Strategia plano de UEA, fundamente celanta al la lingva demokratio, temas ĝenerale pri la defendado de la prilingvaj rajtoj kaj pri la laŭebla roligo de Esperanto en tiu strebo al pli justa mondo. Temas kongruigi tiun memkomprenon kun niaj kapabloj – kaj kun la unikaj virtoj de nia virtuoza muzikilo.

Por plijustigi la geometrion de la lingva aliro en la nuna mondo, ni devas atenti la demandon de diafano, analizeblo, alireblo de vortoj /stiloj –ankaŭ ene de la etnaj lingvoj. Tie la akre malsamaj tavoloj de la nacia leksiko kreas akirajn malfacilojn por la lernejanoj kaj iuj plenkreskuloj. La batalo kontraŭ la analfabeteco formuliĝas nove, se ĝi donas taŭgan rolon al la konkretaj iloj disponeblaj ĝuste en nia internocia lingvo. Esperanto unike pontas – algebre inter la tabela kaj la babela, geometrie inter la latinida korpo kaj la slava etoso.

Kompreneble niaj instituciaj agemoj, entagordigitaj en la Strategia plano de UEA, devas daŭre strukturi nian rilaton kun la monda publiko, kiu perceptas nin unuavice ligitaj al alternativaj vojoj en la internacia komunikado. Ĝuste tial reemfazindas la kontinueco kun antaŭaj streboj. Sed samtempe gravas hodiaŭigado de komprenoj, por ke tiu kontinueco ne paŭsu eksvalidajn rutinojn, sed havu sencon.

Por fini mi skizu tri elementojn (pliklarigotajn en postaj eseoj) de strategieroj donontaj konkretan formon al la internocieca spicigo de Esperanto. Por ke la struktura laborado de UEA trafu fari el la pedagogio ne nur ilon sed seriozan laborejon, ni devas daŭrigi la jam (sed sen ĉi tia pripenso) komencitan instaladon de tri karakterizaj bazoj, kiuj donu al Esperanto unikan identigeblon kiel novtipa laborilo: (a) pontan tradukadon, (b) interliteraturon, (c) prinorman intertraktadon. Jen rapidaj fotetoj de la menueroj.

Sub (a) mi komprenas almenaŭ la kroatan modelon proponadi al retradukemaj alilingvanoj esperantigojn de nacilingvaj tekstoj.

En (b) mi imagas ejon de nova aŭtodidaktismo. Por fasoni memstaran kaj ne nacisklavan individuecon, serioze hodiaŭaj gejunuloj bezonas interkulturan vivejon. Por servi tiun bezonon, necesas minimume rete disponigi multajn Esperantajn tekstojn, originalajn kaj tradukajn, en plejeble multaj sferoj, por ke reviglu la memklerigila lingvo, per kiu iam klerigis sin Miyamoto Masao. Malpli retkonektitaj medioj bezonos aliajn solvojn, ne nepre nur la tradiciajn.

Ĉe (c) mi krisignas tiun publik-spaco-konstruan stilon, kiun Esperanto eksportu al la etnaj lingvoj, por ke tiuj transformiĝu al liberesprimaj spacoj. La esperantistoj scipovas senĉese intertrakti pri lingvaj kaj edukaj normoj. Ni ne evoluu en 999an etnan lingvanaron. Male, la etnanaroj lernu de ni tiun stilon de intertraktado.

Ĉi tiujn fotetojn grandigos postaj tekstoj. Viaflanke, bonvolu komenti. Tiel vi kunkovos kun ni utilan, ĝeneraligeblan, hodiaŭan formon de tiaj rekomprenoj de pozitiva rolo por Esperanta movado – en tempo, kiam ne verŝajnas la baldaŭa ĝenerala adoptiĝo de nia lingvo por oficialaj interŝtataj laboroj, kvankam ni ne ĉesos labori por tiu ideo.

Probal Dasgupta

Labels:

Facila por kiu?/ Aperitive pri la salata saluto (revuo Esperanto okt 2007)

Facila por kiu?

au:

Aperitive pri la salata saluto

Probal Dasgupta

(teksto aperinta en la revuo Esperanto, oktobro 2007, p 195)

Kiam mi estis junulo, aliaj junuloj instruis min, ke en nia kamaradaro la norma maniero saluti estas diri ne “saluton!”, sed “salaton!”; tiel ni stampas la lingvon nia propra, junulara. En multaj kuirartoj la salaton oni prezentas aperitive, antaux la cxefpladoj. Mi volas prezenti iom da pensoj pri la salata saluto kiel aperitivon; en postaj numeroj – mi devas averti la palatojn, kiuj eventuale tion ne sxatas – sekvos pli spicitaj tekstoj.

Junulo enhejmigxinta en Esperanta subkulturo, kiu uzas tiun salatan saluton kiel sinmarkan sxiboleton, volonte kaj do facile kunuzas tiun markilon kun aliaj junuloj. Sed estas io sekreta pri tiu sublingvo, cxu ne? Estas io intima, kio delikate forbaras la senkomprenajn eksterulojn. La gestoj, per kiuj “ni junuloj” stampas la lingvon kiel specife “nian”, igas tiun sublingvon pli komforta, pli facila por “ni”. Sed la samaj gestoj, kompreneble, igas la junulan sublingvon pli malfacila por la nejunuloj. Precize tio, kio intensigas la solidarecon inter la gejunuloj uzantaj tian intiman signaron inter si, deklaras la nejunajn homojn eksterrondaj.

Felicxe, ke neniu ankoraux atakis la junularon rilate tiun emon konstrui propran lingvan ejaron. Oni ne provis apliki la facilismon aux la fundamentismon tiel senescepte. Alie oni venus al la ideo deklari la junulan novemon kontrauxfundamenta – aux almenaux malkongrua kun la sankta esperantista devo cxiam funkcii diafane rilate al cxiuj eblaj auxskultantoj.

La junulara emo stampi la lingvon kiel sian sxajnas al mi absolute kvila (mi kutime uzas tiun dedekstran mallongigon de “trankvila” private, kiel junulajxon, pro mia maljunula deziro prezenti min pli june ol mi vere rajtas). Gxi estas tute konforma al la facilismo, se vi memoras, ke ankaux la junularo rajtas muldi lingvon facilan por la propra uzo. La demando do farigxas: facila por kiuj?

Mi promesis aperitivon, ne pladon. Vi do tuj komprenos, kial mi lasas al vi la digestadon de tiu demando kaj ecx ne malneton de respondo surtelerigas. Fartu bone, kaj gxis …revado!