Thursday, August 31, 2017

Omaghe al Marjorie Boulton

Estimataj,
            La forpaso de Marjorie Boulton estas por mi perdo tute persona. Mi konis ŝin jam ekde 1977: en la hejmo de Baldur mi havis la okazon tagmanĝi kun ŝi, Juan Régulo kaj la familio Ragnarsson. Ŝi tuj post la kongreso iniciatis personan plumamikecon. Preter la regulaj – kaj sufiĉe intimaj – interŝanĝoj leteraj, mi senpere kunlaboris kun ŝi en la somera kursaro en Barlaston en 1988. Tiufoje ŝi gastigis min en sia oksforda hejmo kaj babilis pri ĉiuj kaj ĉio. Tuj post tiu ŝtupaltiĝo de nia konateco, aperis la aŭtobiografio de mia patrino, Mi juna, kaj Marjorie skribis por laŭte esprimi sian ŝokiĝon pro la ekscio, ke ŝiageneraciaj barataninoj devis en sia infanaĝo renkonti blatojn en la necesejo. Mi revizitas – en tiu ĉi momento de persona kaj kolektiva omaĝado al unu el la plej gravaj poetoj en nia literaturo – tiun ŝian krian reagon pri blatoj por emfazi, ke ne nur la senĉese menciataj katoj popolis la bestoĝardenon de Marjorie, kvankam ni povas antaŭvidi, ke multaj omaĝantoj nun inundos la reton per komentoj pri ŝiaj katoj.
            Tiun katomanian ŝablonon ŝi mem kreis kaj nutradis. Mi estas krome konvinkita, ke la plej prisatireblaj aspektoj de ŝia funkciado, sur kiuj baziĝis la surpodiaj spektakloj de ‘Fraŭlino Barlaston’, estis partoj de la masko – aŭ la kiraso, se vi preferas – per kiu ŝi defendis unikan privatecon en vivo tiel vaste dediĉita al la publiko. Ni en la Akademio de Esperanto, vice de kiu mi verkas ĉi tiun personan omaĝon, kaj pli ĝenerale la esperantistaro, rigardante Marjorie kiel figuron unike nian, foje pretervidas la fakton, ke en la anglalingva mondo Marjorie vaste servis al la universitataj studentoj per serio da lernolibroj. La anatomio de poezio, ili titoliĝis, kaj La anatomio de la prozo – de la teatraĵo – de la lingvo – de la romano – de la beletristiko. Same kiel la niamedie vaste konata Faktoj kaj fantazioj, ankaŭ tiuj lernolibroj de Marjorie furoris; ili sukcese alparolis ĉiujn studentojn de meza inteligento kaj estis tiel helpaj, ke la eldonejo Routledge reaperigis ilin post jardekoj da elĉerpiteco.
            Ŝi sisteme prezentis sin kiel neorganizitan, socie mallertan kaj cerbe nur mezkapablan sinjorinon, pro konsideroj strategie klarvidaj. Ŝi celis maksimume servi al la meza klientaro kaj kunteni la publikon ne nur intelekte sed ankaŭ emocie. Tial ŝi volonte proponis sin kiel celtabulon de persona ridindigo. Ŝi sciis, ke per tiu sentimiga vojo ŝi eniros ne nur la cerbon sed precipe la koron la lernantoj. Mi ne fantazie atribuas al ŝi tian strategiemon. En 1988 ŝi rekte diris al mi, ke verkante Faktoj kaj fantazioj nur por progresintoj ŝi sciis, ke ŝi ne povus elteni la emocian streĉon verki lernolibron elementan. Tiu tasko, pro evidentaj pedagogiaj kialoj, signifus prezenti normalan familion, ŝi diris. Temus pri ŝarĝo, kiun ŝi, portanto de persona amtragedio skeme-ombre konata al la legantoj de ŝia poezio, malvolis preni sur sin.
            Dum siaj finaj jaroj, kiam la sanstato ne plu permesis al ŝi vivi memstare, Marjorie sentis sin ŝarĝo al siaj prizorgantoj. Ŝi estis nete ferminta siajn kajerojn, ŝi ne kredis lasi taskojn nefinitaj, kaj ŝi flegme, pacience atendis la finon de sia vojaĝo. Tiu fino nun prosperis al ŝi. Homo, kiu tiel majstre tordis la konvenciojn por povi klarvide ekzisti en ironia, satira dimensio, sendube ne atendus de ni konvencie ploran adiaŭon al ŝia surtera vivo. Mi detenas min de listigo de ŝiaj treege multaj atingoj kaj agnoskiĝoj, krom mencii ŝian atutan biografion de Zamenhof, kiu alportis novan ondon en la zamenhofologion – dirante tion, mi citas Humphrey Tonkin, vi ĉiuj scias, ke mi ne rajtas propravoĉe paroli pri tiaj aferoj ĉar mi ne havas fakan kompetenton pri la frua historio de Esperanto. Se mi tamen sentas, ke mi rajtas entute paroli pri tia temo, tio grandparte ŝuldiĝas al la kuraĝo, kiun donis al ni Marjorie Boulton. Marjorie, unu el niaj pintaj korifeoj, dumvive surhavis la maskon de mezkapabla homo por doni potencon al ni aliaj, kiuj kun meza kapablo tamen devas plenumi defiajn taskojn. Ni lernu de ŝia inspira ekzemplo kuraĝigi aliajn ĉirkaŭ ni, en niaj diverse defiaj labormedioj. Tial mi finas la omaĝajn vortojn dirante, simple: kuraĝon.
            Via


                        Probal

Thursday, August 24, 2017

Letero al Okvorob Orojnis

Koran dankon pro via peto, ke mi verku moralan memportreton. Nekutima peto. Ĝi respegulas vian percepton, ke mi ne havas klarajn moralajn normojn aŭ ke mi ne ekzistas laŭ ili. Nu, juĝu mem, sed unue aŭskultu, mi petas, ĉar vi petis min alparoli vin pri la temo.
        Kiam oni rigardas iun el la vidpunkto morala, oni recenzas ties agadaron, kaj ties (detekteblajn) konojn kaj kredojn. Vortumante vian peton, vi krome demandis vin, kaj min, ĉu mi vidas min kiel sanktulon. Anstataŭ reagi rekte al tiuj vortoj, mi preferas prezenti la portreton petitan.
        Neeviteble, mia respondo devas elekti la formaton de persona itinero. La alia eblo estus desegni portreton surbaze de abstraktaj principoj. Sed mi akceptas la evidentan fakton, ke mia abstrakta entrepreno ne interesas miajn kritikantojn.
        Mi naskiĝis al paro, kiun faktoroj ekstertemaj por ni senigis je la familia apogo. Ili perceptis sin kiel civitanojn de nove sendependiĝinta lando, kiuj devis partopreni la faradon de reguloj pri la optimuma konduto de plenkreskuloj kaj de infanoj en socio transiranta de tradicieco al la postkolonia moderneco. En tiu sia entrepreno fasoni regulojn, ili troviĝis elsinigitaj el ambaŭ klanoj kaj devis do funkcii per la propraj disponaĵoj. Temis ne nur pri tio, kion li kaj ŝi persone disponis. Ili helpadis kelkajn junajn malriĉulojn alfabetiĝi, kaj ili mem lernadis de tiu sperto. Ili ankaŭ funkciigadis studrondon literaturan, kun bengallingva murgazeto nomata Spandan, Pulsado. Lige kun tiuj klopodoj, ilia hejmo plenplenis je junaj geamikoj similpensaj, kiuj dividis kun ili la pensadon kaj vivadon. Mi naskiĝis en tiun medion, kaj perceptis miajn gepatrojn kiel apartenantajn al komunumo de geamikoj. Mi sciis, krome, ke ekzistas parencoj viziteblaj. Sed la parencoj ne kontribuis al la fasonado de nia hejma etoso.
        Kiam mi estis kvarjara, mia patro, ricevinte stipendion por studi la historion en la universitato Cornell, vojaĝis do al Itako. Ni ne havis sufiĉe da mono por la lupagoj. Mia patrino kaj mi pasigis kelkajn monatojn ĉe aliaj, kaj mi komencis sperti la ŝanĝiĝadon de la reguloj. Sekvis la enŝipiĝo, por mi traŭmata sperto; kaj deko da tagoj en Londono; ankoraŭ alia ŝipo; fine, renkonti mian patron, en la haveno Novjorko. Nia nova hejmo en Itako (1957-61) estis loko, kie la reguloj ŝanĝiĝis iom draste, laŭ pluraj kriterioj.
        La plej granda aliiĝo estis, ke ekde tiam mi estis prizorgata – ne nur en la lernejo sed ankaŭ inter la diversaj onklaj kaj onklinaj figuroj ĉirkaŭ ni – de plenkreskuloj, kiuj vorte kaj kondute esprimadis la ideon, ke la homoj devas fasoni proprajn regulojn dum sia ordinara irado, kaj ke oni bezonas konstante ekzamenadi, kiel bone la reguloj funkcias kaj kiel bone oni mem sekvas ilin. Jam pli frue ol tio mi estis maltrankvilema infano. Ĉi tiu eksento, ke regulojn fasonas homoj dum sia ordinara irado, igis min ankoraŭ pli maltrankvila. Mi komencis sopiri al fundamento, kiu kondukus, finfine, al reguloj validaj, ne bazitaj sur impulsoj.
        Ekde kiam mi estis trijara, mi havis demandojn pri valideco, kune kun forta atendo, ke ekzistus respondoj ankritaj en formale kompletaj informoj. Mi ripete demandadis, ĉu tio vidata de mi en la spegulo estas ekzakte la sama vizaĝo, kiun vidas aliaj kiam ili rigardas min. Mi ofte sonĝis esti en senlime alta kaj vasta salono plenplena je malfermaj bretaroj, kie disponeblis ĉiuj gramofondiskoj, liverantaj ĉiom de la muziko el la tuta mondo el ĉiu epoko. Estis al mi fascine, ke dum la efektiva aŭdigado de disko, foje la gramofono difektis iun diskon tiel ke la paneo-momenta verso sin ripetas ĝisnaŭze. Mi imagis tiun salonon plenplena je perfektaj, sendifektaj diskoj. Tiu sonĝo manifestis mian esperon, ke validajn respondojn iam liveros totala arkivo.
        De post la kvinjariĝo, tiun demandon pri validaj reguloj kaj tiun esperon pri bonege fundamentitaj respondoj mi portis en socion, kie la plenkreskulaj normoj eksplicite enfokusigis min kaj la ceterajn infanojn. Mi iĝis parto de tiu generacio, kiun la usona sociologio konas kiel la bebabundon (the baby boom). Temas pri la abundaj infanoj naskiĝintaj al gepatroj, kiuj geedziĝis preskaŭ tuj post la fino de la milito kaj kiuj formis la homan kernon de la nova liberala vizio pri la stilo, laŭ kiu Usono estis rekonstruonta sin kaj la naciojn rompitajn de la milito. La socio koncentriĝis pri la infanoj de la bebabundo, kiujn ĝi remuldu en maniero garantionta pli prudentan kaj bonan socian ordon. Tiu remuldado sekvu principojn solide sciencajn.
        Altan lokon sur la tagordo okupis la scienco. La spacvojaĝa sukceso de la rusoj en 1957 (Sputniko) okazigis en Usono reciprokan kulpigadon; oni atribuis la precipan respondecon al la bazlerneja sistemo de la lando; la registaro abunde elspezis por refasoni la lernejojn; tiuj eksperimentoj plej tuje trafis la infanojn de mia aĝo. Ĉiuj miaj geinstruistoj sentis sin engaĝitaj en tiu tutlanda remuldado de la stilo, laŭ kiu plenkreskuloj kunagu kun infanoj. Tio, kion faradis la lernejo, kunfluis kun tio, kion faradis la urbo. La plenkreskuloj surstrate, la barbiro, la vendistoj, en urbo kun loĝantaro de 25 000, estis intime kunteksitaj en komunumo, en kiu ĉiuj estis instruistoj viaj. La komerca sistemo jam komencis celtabuligi la infanojn kiel aĉetontojn. La skribkajeroj kaj aliaj konsumvaroj estis rimarkeble glataj kaj komfortaj. Estis instruate, kiel valoro, ke oni prefere glatigu siajn konkretajn funkciadojn, tiel ke oni povu kiel eble plej pripense agi. La komforto, tiu minimuma komforto faciligonta la funkciadon, ligiĝis al la libero, la libero agi. Mi aludas ne nur al la glacea papero de notkajeroj. Debbie Heckel, sepjara, komencas surmeti pantalonon; mi pridemandas; ŝi klarigas, ke tio faciligas al ŝi ĉirkaŭiri kaj ludi; post kiam mi revenas al Barato, ŝi daŭrigas la korespondadon dum du jaroj kaj sendas fotojn de si kaj siaj fratoj, kiuj lernas la ĉevalrajdadon. Estis sugestate, ke tiaj preferoj estas valoroj universalaj.
        Kiam la rasismo forpelas el mi la senton, ke mi povus hejmi tie, kiam mi ekpremas la gepatrojn hasti kaj revojaĝi hejmen kiel eble plej baldaŭ, aperas ekstera okazo, kiu povigas nin imagi la nacion Barato sur nivelo sufiĉe konkreta por atingi la psikon de infano. La centjara jubileo de Tagor mobilizas la energion de baratanoj tra la tuta Itako. Ili provludas dum monatoj, uzante ankaŭ nian nove aĉetitan magnetofonon kiel disponaĵon, kaj ĝissukcesas feston, en kiuj iliaj surpodiadoj ne nur informas la itakanojn pri sia nove sendependa nacio fiere celebranta la centan datrevenon de sia poeta premiulo, sed ankaŭ reliefigas por mi mian lernadon de la devanagara skribo kaj pretiĝadon por reveturi en novan Baraton.
        Kiam ni ekuzis la magnetofonon kiel ilon por la provludado, ni jam instalis transformilon por ke la maŝino postvivu la transplantiĝon el la cent dek voltoj de Usono al la ducent dudek de Barato. La kantoj registritaj tra tiu transformilo en Usono, kiam oni poste reaŭdigis ilin, sonis unu skalon malpli alte. Tiu transformiĝo de la kantoj el la finaj monatoj iĝis simbolo de aliiĝo de reguloj. 
Kiam mi revenis, la reguloj aliiĝis en drasta sinsekvo, en traŭmata kombino de kompleteco kun neekspliciteco. Usono estas socio, kiu amas specifi. Barato ne nur lasas nespecifita, ĝi lasas eĉ la nespecifon nespecifita. Pri multaj aferoj, mi pensis, ke ĉar temas pri la modernigado de Barato – la supozata nacikonstrua tasko de la nove sendependiĝinta nacio – tial estas mia celo agi (kune kun aliaj) por atingi universale deziratajn rezultojn. Sed miajn pensojn, kaj tiujn agadojn, ree kaj ree obstrukcis aspiroj kaj klopodoj – tre malsamaj inter si, kaj socie diversdevenaj – kiujn mi ne povis kompreni.
        Asim, la knabo kiu sidis apud mi en la kvara lernojaro de la bazlernejo, diradis, ekzemple, ke la pastroj de tiu lernejo estas kristanoj kaj tial kompreneble funkcias malsame ol ni, sed ke tio kion ili diras pri Dio estas evidente vera, ĉar Dio estas la sama por ni ĉiuj. La knaboj, kiuj aprezis mian kantadon, devigadis min dum la paŭzetoj prezenti Gããer bõdhu (La kampara edzino) de Hemanta Mukherjee kaj aliajn aktualajn kantojn, kompreneble aldone al kantoj de Tagor. Ekzistis la psika iluzio, ke la valoroj kaj la perceptoj pri la vero estas ĉiesaj. Sed estis tamen konkrete klare, ke ili ne estas tiaj. Dum la longa, tagmanĝotempa paŭzo, oni devis mobiliziĝi en du teamoj, inter kiuj okazos milito. La armilo uzata estis venenhedero. La liverado de korpa kaj psika doloro estis rutino, kiu rigardendis kiel reciproke plezuriga. Mi sentis profundan miron, kaj la nekompreno pelis min provi fuĝi el la militistaj ekzercparadoj ekde la sesa lernojaro. Tiujare la knaboj – en tiu porknaba lernejo – jam taksis min netaŭga por sportado; korpe kaj psike mi ja ne estis preta por tiaj ekzercoj. Mi komencis rezisti la mobiliziĝon, sen klariĝinta sento de alternativa sistemo, kiun mi apogu kaj alstrebu.
        La ikona instruisto de la matematiko, la historio, la angla, pastro Pinto, en la sepa lernojaro, trovis min leganta la romanon 1984 de Orwell. Ĝi estas libro kontraŭkomunisma, kaj Pinto estis tiel fervora kontraŭkomunisto, ke li eĉ apogis la usonan invadon de Vjetnamujo; tial mi estis surprizita pri lia severa malaprobo. Tamen montriĝis, ke kuspis lin iuj eksplicitaj scenoj en la rakonto (kiu legos la libron, tiu trovos, ke ne troviĝas viglaj priskriboj laŭ la normoj de iu ajn al ni imagebla epoko, nuna aŭ tiama). El tiu sperto ekestis ĉe mi nova scivolemo kaj pri la erotiko kaj pri la maldekstro. La legado, kiun mi komencis ĉirkaŭ tiu momento, ebligis la ekkonstruon de nova bazo por io kion mi kredis finfine akceptota kiel universala kredaro. Homoj bezonas esti liberaj kaj egalaj. La libero premisas la honeston pri impulsoj kaj energioj. La egalo premisas senferman komunikiĝon. La komunikiĝon diskaĉigas diversaj kaj senpontaj reguloj, same kiel diversaj kaj senpontaj lingvoj. Homoj bezonas radiki en sia propra lingvo; la koloniismo distordas; la lingvoj devas esti sisteme priskribitaj por ke ĉiu socio povu sekvi siajn regulojn. La celo de la lingvoj estas klaro kaj eksplicito. La homoj devas ĉesi nei kaj kaŝi siajn dezirojn. Kiuj deziroj do povas esti kontentigataj? Tio estas demando trafikmastruma. Oni povas liveri al si, kolektive, la energiojn por povi trakti ĝin.
        Ĝis tiu momento, 1966 jam ekis, kaj la registaro de la partio Kongreso estas en krizo. En 1967, ĝi jam disfalis, kaj la maldekstro leviĝas sur la ĉielon. Mi metas la maldekstron sub mian kritikan lupeon kaj iom post iom trovas ĝin hiprokrita, malserioza en siaj studkutimoj kaj ĝenerale nur duone klarpensa. Tamen, mi imagas, ke ia sintezo de doktrinoj de radikala egalismo, la psikanalizo de la deziroj kaj universale uzebla aro da priskriboj de homaj lingvoj kiel regulsistemoj povus pliklarigi la celaron en socitransformaj projektoj entreprenitaj de homoj bonvolaj. Mia baza teksto por tiu imagado estas Erik Fromm, kiu restas ĝis hodiaŭ serioza referencpunkto.
        La fakto, ke mi eklernis la francan en 1966, kaj ke Sartre estis ankoraŭ vivanta gvidanto, signifis, ke lia verkaro iĝis la organiza agejo, kie mi loku min. Ĝis 1968, mi jam komencis aldoni la logikon al la bildo, kaj ĝis 1969-70, mi jam uzis la logikon kiel rimedon por moderigi mian legon de Sartre. Ĝis 1971, mi jam pluiris de la logiko de Ayer (kiu supozas, ke nur la pacienca kolektado de datumoj kondukas al la vero) al la pli agema logiko de Popper (laŭ kiu vi bezonas komprenon por konstati, kie do serĉi la datumojn, ĉar vi devas iri al la datumoj kun klara ideo, pri kiu vi esperas, ke la datumoj ĝin plibonigos; vi devos trairi ciklojn de sinplibonigo; vi neniam estos plene preta; vi devas nur daŭre plipurigadi tion, kion vi diras kaj faras kaj kredas). En la lumo de tiu agema logiko, mi ne plu povis plene partopreni marksisman projekton, kvankam mi esperadis, ke mi povos kunmeti la du specojn de memkritikado.
        En la fruaj sepdekaj, mi estis enuniversitate kun kamaradaro, kiu sin sentis rimedmalriĉa kompare kun siaj najbaroj en la kolegio Presidency, kaj mi sentis min parolanta por ili kontraŭ la memkontenta elito, ene de kiu klare apartenis la radikala intelektularo. Ĝis tiam, mi jam akceptis kiel neŝanĝeblan la malrapidan evoluon de mia kompreno el la kvindekaj jaroj (ke homoj devas fasoni al si ilojn de minimuma komforta vivado por certigi la optimuman funkciadon) al la barata stilo de tratenado (se tiaj iloj estas nek disponeblaj al mi nek produkteblaj ene de miaj rimedoj, tiam mi lernas maksimumigi mian senton de komforto en evidente malkomforta medio, precipe per la pafado de sendentaj ataketoj kontraŭ mian medion kaj kontraŭ miajn videble maladekvate improvizatajn metodojn adaptiĝi al diversaj paneadoj). Mi alfrontis la novan fakton, ke la nova ordo lanĉata de respondecaj plenkreskuloj, en la sociscienca instituto ekdirektata de Barun De, ne pripensos demandojn rilate la diversecon de reguloj kaj la lingvojn, kaj mi rekte koliziis kun Barun De kaj Asok Sen pri la manko de integreco en ilia aliro – debato, for de kiu ili (kaj iliaj posteuloj) fuĝis, neniam revenonte.
        La jarojn de studentado magistra kaj doktora mi pasigis en provoj fasoni uzeblan novmaldekstran kredaron, surbaze de la laboroj de Chomsky kiel politika aktivulo kaj de la novaj kontribuoj de Foucault. Tiu projekto, kiu inkluzivis apartan tipon de morala memfasonado, disfalis kiam la entuta novmaldekstra-liberala projekto disfalis tutmonde en 1978-80. Mia persona krizo koincidis kun, kaj apartenis al, tiu disfalo. Ekde tiam, mi tratenadas la krizon, kiu tutmonde – kiel vi scias – evoluis en krizon rilate la liberalan tutmondiĝon; iuj inter ĝiaj kontraŭuloj volas prezenti siajn koordinatojn kiel mediismajn aŭ verdajn.
        Mi kreskis en etoso supozanta, ke se oni elĉerpis la rimedojn de unu loko, tiam troviĝos aliaj lokoj, kie oni povas rekreskigi tiujn rimedojn, aŭ kie oni trovos inĝeniajn metodojn por renversi la damaĝon, kiun oni okazigis. En mia infanaĝo estis kredate, ke la naturscienco ne okazigas nerenverseblan damaĝon, ĉar la sciencistoj estas tiel inventemaj, ke ili scipovas renversi ian ajn damaĝon hazarde kaŭzitan de iuj iliaj agoj. En la sepdekaj jaroj mi ekkomprenis, ke ne estas tiel, kaj mi komencis serĉi metodologie defendeblajn alternativojn al la naturscienco-bazita universalismo. Ĉar mi riskis min mem kiel vetaĵon, ĉar mia intuiciaro pri reguloj sekvotaj en mia propra vivo ĉiam estis parto de la entuta projekto kompreni, kiele do oni povas demonstri la validecon de specifaj reguloj, tial mi konkludis, ke mi devos atingi intelektan kaj spiritan adekvatecon, sur kiu mi povos bazi validan personan aron da praktikoj. Tiel do la disfalo de la tuta aro da projektoj fine de la sepdekaj jaroj lasis multon el mia energio perdita en malordo, kiun mi nesufiĉe bone komprenis por povi ripari ĝin.
        Mi tamen kredis kompreni, ke oni povas malkateni de aliaj konsideroj almenaŭ la taskon konstrui senmankajn lingvosciencajn priskribojn de barataj lingvoj; ke tiu tasko signifas loĝi en Barato kaj havi edzinon kiu parolas la bengalan; ke pri tiu tasko, se mi prisekvos ĝin kun rigoro kaj sincere, venos sufiĉe da helpo el diversaj fontoj. Mi supozis, ke al multaj homoj gravos havi validajn priskribojn de la bengala kaj aliaj barataj lingvoj, pro diversaj personaj motivoj konverĝontaj sur la saman socian finrezulton. Mi esperis, ke tiu fokuso sufiĉos por liveri la bazon por persona vivo kun partnero, kiu kredas je la rajto de Bengallando mastrumi rigore siajn kulturajn rimedojn. Pri tiu espero mi ne trovis poste kialon por dubi. Tio estis la minimuma bazo de nia kuna vivado, kaj malgajigas min la fakto, ke la bazo restis tiagrade minimuma.
        Pli larĝa bazo, bazo pli daŭropova konsidere al la bezonoj de mia partnero, estus fasonebla, se mi sukcesus elsavi pli el miaj relative enhavoriĉaj projektoj, kiuj frakasiĝis dum la disfalo okazinta en la malfruaj sepdekaj jaroj en la maldekstraj-liberalaj koalicioj de la mondo. Sur modesta skalo mi jes sukcesis parte reforĝi tian ilaron en la mezaj ĝis malfruaj naŭdekaj, kaj mi persone vivas kun ia senco de klareco ekde tiu fortostreĉo, danke al la parta sukceso. Laŭ diversaj stiloj kaj en diversaj momentoj mi provis inviti mian partneron aliĝi al tiu entrepreno, sed ŝi pro tute validaj kialoj ne trafis pozitive reagi, tiamaniere forbarante tutan dimension da sinplibonigo al mi – dimension kiu, se oni permesus al ĝi ekfunkcii, estus eventuale ebliginta reformojn, kies fruktoj rekte helpus ŝin same kiel min. Sed ni sukcesis traveli tra tiu akvo sen grandaj perdoj.
        Necesas komenti pri la rolo de la laboroj de Chomsky en ĉio ĉi. Li montris, ke estas profunde mankohava tio, kion ni pensis dum jarmiloj pri la nocio de lernado, kaj li instruis al ni, kiamaniere ĝustigi iujn el tiuj eraroj. Sed li evitis rigardi la instruadon, kiu levas demandojn nete aliajn ol tiujn de la lernado. La nekonscia lernado de lingvo okazas pli frue kaj sur alia nivelo ol la konscia instruado de la pensado kaj la ensocia vivado kaj la literaturo kaj la scienco. Ni bezonas multe pli streĉe pripensi, kiamaniere refasoni la instruadon. Chomsky disdiradis, ke la instruado fluas el la komuna prudento, kaj ke tiurilate troviĝas do nenio, kion necesus organizi aŭ rigore studi. La instruistoj, laŭ tiu lia bildo, estas talentohavaj homoj, estas artistoj, kiuj devas dependi de si kaj nur de si. Laŭ mi, tio estas paŝo malantaŭen. Lia sinteno malebligis multe da reformoj, kiujn bezonas tiu tereno.
        Mi delonge spertas maltrankvilon, personan, pri la demando, kiaj do estas la ĝustaj reguloj, kion do instruu la veraj instruistoj. Mi plue serĉas respondojn en ĉi tiu sfero.
        Vi helpis min per viaj kritikoj pri mia laboro kiel instruisto kaj en aliaj manieroj. Dankon. Mi esperas, ke pro via helpo mi sukcesis lerni iomete pli, ol mi alie povus. Vi prave diras, ke mi devas aspiri eĉ pli altajn plenumojn. Kun pli da helpo de vi, kaj sendube de aliaj, eble mi povos.
        Mi taksas, ĉar taksi estas parto de la devaro pri kiu mi, kiel persono, respondecas. Povas esti, ke mi plenumas tiun taskon malbone. Mi laboras cele al mondo, en kiu la homoj minimumigu la nombron de eraroj kulpotaj de ili, sed en kiu ili agnoskas, ke malgraŭ tiuj klopodoj ili ja ne plene ĉesos erari, kaj ke ili do scipovu ĝustigi ilin. Ni manĝas, kaj ni ankaŭ ekskrementas; tial ni ja bezonas la kloakan rimedaron.
        Mi esperas, ke tio helpas. Via


Probal