Epistolo alesperantista lanĉanta serĉon pri perfekta ekstera ideo
Epistolo alesperantista lanĉanta
serĉon pri perfekta ekstera ideo
Ni ĉiuj konas la internan ideon
de Esperanto. Iuj el ni akceptas la proponitan reformulon ‘humaneca
internaciismo’. Aliaj inter ni preferas pli nete ‘kontraŭimperiisman’ version
de ĝi. (Sincere dirite, mi, el lando efektive viktimigita de la imperiismo, ne
rimarkis dum miaj esperantistaj jaroj multan sinceran sinedukemon ĉe la
esperantistoj pri la imperiismo kaj pri la laboro necesonta por efektive
malfari ĝiajn malkontribuojn. Sed tio estas temo por alia, posta epistolo;
provizore permesu al mi tiujn miajn citosignetojn. Mi intence uzis la vorton
‘signeto’ por mansigneti al la malmultaj legantoj, kiuj rekonos la zamenhofan
esprimon ‘signeto’.)
Ĉu havas sencon starigi
demandon pri ekstera ideo en momento, kiun markas la zorga institucia
strategiado pretiganta UEA por vere elana salto antaŭen?
Mi ne pensis, ke mi sentos la
bezonon starigi tiun demandon. Sed la fakto, ke en Hanojo TEJO sin devontigis
batali por ne nur lingvaj sed ĉiuj homaj rajtoj, kaj ke krome ŝlosila membro de
la TEJO-rondoj – sen neta kontraŭparolo fare de aliaj en tiuj rondoj – esprimis
sin favore al pliproksimiĝo inter UEA kaj la Esperanta Civito [kvankam, mi
devas agnoski, en delikata maniero, kaj insistante ke TEJO nenion faros por
kuspi UEA, tamen samtempe pretante diri eksplicite, ke estas bedaŭrinda la distanco
inter UEA kaj la Esperanta Civito], ŝajnas al mi ne meriti la ignoremon, kiun
mi rimarkas en la komunikiĝoj ene de UEA.
La procezon de institucia
strategiado en la Asocio necesos do suplementi per pli larĝa interŝanĝado de
opinioj pri la esperantista interveno, kies realaĵojn ni diverse konceptas ĉirkaŭ
nocioj de premgrupo ĉe UN, de movado, de komunumo, de popolo. Mi uzas la nocion
interveno por emfazi, ke Zamenhof intencis per sia lingvo interveni en la homa
historio; ke li efektive sukcesis meti la faktoron de planlingvo neŭtrale homa
sur la homaran pensmapon; kaj ke ni uzantoj de lia lingvo diverse daŭrigas lian
historian intervenon. La interna ideo estis lia formulo pri tio, kio en niaj
koroj motivas nin pluiri. Sed la ekstera ideo estas formulo, kiun ni bezonas
por pli kohere ol ĝis nun diri al ni kaj al aliaj, kion la esperantista
interveno celas atingi komune kun aliaj socikulturaj kaj socipolitikaj movadoj.
Ĉar la fenomeno lingvo estas
intense interplektita ne nur kun kulturaj sed kun ĉiaj socipolitikaj procezoj,
estas malvalida la tezo, ke entrepreno sin organizinta kiel unudemandan movadon
neŭtralan pri ĉiuj aliaj socipolitikaj demandoj povas simple per siaj propraj
fortoj, sen pli politike difinitaj partneroj, kohere formuli analizojn kaj
farindojn kaj antaŭenigi la esperantistan intervenon. En la tempo de Ivo
Lapenna, kies parolaj kaj instituciaj difinoj de UEA dotis ĝin per rekonebla
profilo, la politika neŭtraleco estis konvena elturniĝo, kiu permesis al
Lapenna stiri movadon unike pontantan inter la NATO-landoj kaj tiuj de la
Varsovia Pakto, sed apud kiu Lapenna flegis zorge agorditan kunagadon kun la
eksplicite politika SAT. Estas klare de la tekstoj de Lapenna, ke li pensis, ke
la celojn de esperantismo devos laŭ lia vizio atingi kune neŭtrala UEA kaj
politika SAT, kiuj en eventuale pli favora tempo formale agnoskos la aliancon.
Li ne nepre pensis, ke organiza kunfando de UEA kaj SAT estos konvena – ankaŭ
la sendependeco de ILEI evidente ŝajnis al Lapenna organize utila aranĝo. Sed
rigora lego de liaj prelegoj kaj verkoj kaj tiuj de lia partnero Gaston
Waringhien montras, ke ili ambaŭ pensis laŭ la ĵus indikitaj linioj.
En la nuna fazo UEA ne povas
ion seriozan kunfari kun SAT pro la krizo en SAT. Aliflanke, la nun strategiata
remuldado de UEA ne intencas doni al UEA mem klaran politikan profilon:
tiurilate la strategiantoj planas resti kontinuaj kun la ĝisnuna tradicio de neŭtraleco.
Sekve, la interkonsento Lapenna-Waringhien (se mi bone komprenas ĝin) ne povos
renoviĝi per la klopodoj de la strategia komisiono.
Se la ĉi-supra analizo eĉ parte
ĝustas, tiam ni vere devas atenti la demandon, kiu aperis el la hanoja IJK,
kvankam mi persone ne konsentas kun la premisoj de ĝuste tiu versio de la
demando.
Miaj propraj pensoj kompreneble
respegulas la parolpozicion, kiun mi okupas.
Ne havante komence klaran
eksteran ideon, Zamenhof en la fruaj jaroj pretis kunagi kun tiu Usona
Filozofia Societo; en meza fazo elektis la vojon de mondkongresoj por
publicado, esperis justan traktadon ĉe la fifama Delegacio de Couturat, trafis
la Ido-krizon, forlasis la institucian vojon; kaj tial inter 1908 kaj 1917 ne
havis institucian formaton por la ekstera ideo. (Eble al tiu manko ni ligu lian
tiutempan okupighadon pri la ideoj de la homaranismo, al kiuj li esperis doni
praktikan formon.) Zamenhof mortas.
Ekde la formiĝo de la Ligo de
Nacioj, Privat kaj aliaj tiutempaj movadestroj turnis sin al tiu nova formato
por la internacia institucia areno kaj komencis tian formalan konversacion kun
la oficiala klubo de ŝtatestroj, kiu estis plej rekte daŭriga al la zamenhofa
formo de la esperantista interveno. Okazis la provoj de 1921-22 ĉe la Ligo, el
kiuj almenaŭ venis la agnosko, ke Esperanto estas klara lingvo por la
telegrafio kaj ne rigardota kiel eksterlingva ĉifro. Eksplodas la dua
mondmilito; la Ligo de Nacioj mortas.
Post tiu milito, la nove
formitaj Unuiĝintaj Nacioj ebligas al la posteuloj de Privat – Lapenna kaj
Harry, sendube ne sen beno de Privat mem – rekomenci tiun provon sur multe pli
fortika jura bazo, kio kondukas al la fama sukceso de 1954 en Montevideo.
Teorie UEA restas plektita en la trafiko de prisekvado de tiu sukceso kaj daŭrigado
de sinengaĝo kun diversaj anoj de la UN-familio, plej laste kun iom da sukcesoj
ĉe la terminologoj kaj ĉe la homrajta interparolejo. Tamen tiu ĉi bildigo ne
estas senplie kompleta. Ekde 1968-69 klare montriĝis, ke la ekzisto de UN
neniel ŝanĝas la abisman malsimetrion de potenco kaj prospero inter la nordo
kaj la sudo kaj ke povas okazi brutalaĵoj kiel la kontraŭleĝa milito en
Vjetnamujo. Tiam UN perdis la kredindecon antaŭ multaj gejunuloj eĉ en la
landoj de la monda nordo. Inter ili estis la tiama TEJO, kiu en Tyresö
deklaris, ke ĝi ne plu simple kunpasaĝeras kun la UEA-linio formulita de
Lapenna, kvankam ĝi ne secesias de UEA. Ĉar tiu TEJO-gvidantaro poste
transprenis UEA, ekde tiam la sinengaĝo de UEA kun UN-sistemo estas spicita per
forta dozo de skeptiko pri la kredindeco de la UN-procezo mem.
Mi intence tenis la fadenon
ekskluzive ĉe la UEA-flanko de la rakonto, senreference al SAT aŭ al oficiale
komunistaj Esperantaj organizaĵoj, por ke aperu klare, ke eĉ laŭ sia oficiala
rakonto UEA mem ne plu havas oficiale agnoskitan eksteran ideon. Per tio mi
esperas esti, se ne pruvinta, tiam almenaŭ fortiginta la hipotezon, ke la ĉi-supre
skizita interkonsento Lapenna-Waringhien estis implicita suplemento al la
oficialaj dokumentitaj tezoj, per kiuj Lapenna nutris la institucian vojadon de
UEA mem.
Miakomprene Lapenna kaj
Waringhien volis, ke objektive kaj institucie UEA vojadu vice de la tuta
Esperanta entrepreno ĉe la necesaj landaj kaj internaciaj strukturoj, kaj ke subjektive
kaj intelekte-kulture SAT kreadu kaj dissemadu la ĝustan edukon por ke
plenkresku fasko post fasko da kapablaj personoj. Ili esperis, laŭ tiu ĉi
bildigo, ke la interna ideo kunligos UEA kaj SAT, kvankam SAT flegos pli
radikalajn versiojn de ĝi. [La ‘humaneca internaciismo’ ĉe Lapenna laŭ ĉi tiu
mia kompreno esprimis la minimuman sojlon de konsciiĝo, kiun li volis ke ĉiuj
esperantistaj agantoj atingu. Lapenna do ne estis kontraŭ iuj radikalismoj, ekz
tiu flegata de Waringhien mem, sed sentis antipation kontraŭ personoj kaj
institucioj kiuj liakomprene tro intimis kun la komunistaj landoj; lia ĉi-rilata
kompreno bedaŭrinde estis nesufiĉe nuancita – li ne estis sufiĉe agordita al la
intertraktadoj okazantaj ene de la komunistaj landoj por povi distingi tiujn,
kiuj estas ĝisostaj esperantistoj kaj volis uzi la ŝtatan aparaton kontraŭ ĝiaj
propraj intencoj por flegi Esperanton, disde tiuj, kiuj vere servis al la
aparato; tial li trafis en la ekstreman starpunkton esprimitan en Hamburgo
en retrospektivo kaj parencaj verkoj.] Pri la ekstera ideo, Lapenna restis ĝisfine
fidela al la UN-sistemo, kiu neniam perdis kredindecon ĉe li. Mi ne povas juĝi,
ĉu Waringhien fidis, kun Lanti, al la pluiro de la homa intelekto al sennaciaj
institucioj: mi nesufiĉe komprenas la historion de SAT; mi pensas, ke SAT ĉiam
restis iom nebula rilate la eksteran ideon.
Tiuj inter la nunaj TEJO-pensuloj,
kiuj pretas sin esprimi bedaŭre pri la distanco inter UEA kaj la Esperanta
Civito, ŝajnas al mi ne esti rimarkintaj, ke la Esperanta Civito estis naskita
el deziro preni sur sin la rolon de SAT en la ĉi-supre skizitaj ekvacioj. La ŝrumpon
de SAT kaŭzis ne nur personaj faktoroj ene de tiu organizaĵo, sed krizo pri la
naci-bazitaj identeco-konceptoj (kaj do ankaŭ pri simpla negacio de tiuj
konceptoj per laŭfrakcie diverstendencaj deklaroj de sennacieco). Tiu sama
krizo ombras sur plurajn mondskalajn neneŭtralajn Esperanto-organizaĵojn, kaj
la Esperanta Civito estas unu el ili; ĝi ne estas parto de la solvo; ĝi estas
parto de la problemo. Se vi ne fidas al mia juĝo, demandu foje Koffi Gbeglo,
Trevor Steele, Usui Hiroyuki. Povas esti, ke la TEJO-pensuloj, malgraŭ la zorga
uzo de la vorto raŭmismo anstataŭ eksplicita mencio de la Esperanta Civito en
la rezolucia teksto, tamen iomete allasas la eblon, ke tiu organizaĵo estu
rigardata kiel kontinua kun la pli frua iniciato ‘manifesto de Rauma’. Por sin
plene distancigi ne nur vorte sed ankaŭ en siaj komprenoj de tiu konfuzo, estas
utile interkonsiliĝi kun Jouko Lindstedt aŭ legi la aktojn de lia reta
seminario tiutema (okazinta fine de la 90aj jaroj).
Mi bonvenigas la elpaŝojn de la
TEJO-estraro, malgraŭ la miaopinie nesufiĉa pripensiteco de iuj partoj de la
(neformala, komentaria, postrezolucia) vortumo (kaj mi pensas, ke estas ĉiam
grave esprimi siajn opiniojn ankaŭ se poste montriĝos necese plubaki ilin), ĉar
laŭ mi tiu elpaŝo pliurĝigas por ni ĉiuj la taskon pli zorge pensi pri akceptebla
ekstera ideo.
Mia propra opinio rilate la serĉon
pri ekstera ideo – prezentata tute humile, sen ia ajn espero, ke oni ĝin aparte
atentos, sed kun la espero, ke partoj de la ĉi-supra analizo estos serioze
traktataj – estas, ke (a) akceptebla ekstera ideo estas jam kovata kiel
kromprodukto de la organizaĵa strategiado ĉe UEA; ke (b) ĝi estas utile
esprimebla kiel kultura celo slogane resumebla kiel komunikado RST
(reciprokeca, simetria, travidebla); ke (c) la vojado al tiu celo estas
rigardinda kiel la fina frukto el la afiksa malkovro fare de la knabo Zamenhof.
Mi aludas al lia malkovro, ke la afiksoj, se oni sufiĉe ĝeneraligas ilian uzon,
liveras lingvon freneze facilan; tiuvoje oni povas fari el travidebla, elasta,
supla, facile lernebla lingvo lanĉilon por tutmonda interhelpa movado, kiu ekde
tiu unuavide malgrava (sed pro sia travidebleco fakte ŝlosile demokratia)
disponaĵo kreas ĝeneralan, ne haltontan entreprenon por evoluigi pli kaj pli da
interhelpiloj. Tamen mi esperas, ke multaj konsentos, ke mi prave bonvenigas la
iniciaton de la gejunuloj.
Amike
Probal