Lingvotaga mesaĝo 2013
Saluton, karaj
kunesperantistoj. Diference de aliaj komunumoj, ni estas sentemaj pri la lingva
maljusteco. Sed ni ofte permesas al la sentoj superforti nian emon pensi.
Bonvolu pensi kun mi – okaze de la 21a de februaro (kvankam mi afiŝas kelkajn
tagojn pli frue por ke eventualaj tradukemuloj havu iom da tempo por agi) – pri
iuj vojoj sekvindaj por ŝanĝi la situacion.
Ni vivas en tempo de eksploda konsciiĝo
pri multaj specoj de malfeliĉo kaj maljusto. La konsciemo konsiderinde antaŭkuras
nian kapablon ion fari por plibonigi la vivon. Pri diverskialaj malriĉuloj la
konscienco de la homaro sentemiĝis jam en la deknaŭa jarcento. Sed la ekzisto
estas aparte – kaj nun ĉiam pli konsciate – malfacila por virinoj, infanoj,
pliaĝuloj, handikapitoj, etnaj/lingvaj kaj seksaj malplimultoj, indiĝenaj
popoloj (se iujn kategoriojn mi preterlasis, bonvolu reagordi la tezon laŭ viaj
prioritatoj). La pluekzisto estas malfacila ankaŭ por multaj flaŭraj kaj faŭnaj
vivniĉoj, kies integrecon longe gardis kun ama zorgo tiuj teramaj indiĝenaj
popoloj. Konstruante strategion por atingi siajn ĝeneralajn celojn, neniu
lingva movado povas permesi al si ignori la specifajn urĝojn de ĉi tiuj ĉiam
pli prikonsciate suferantaj loĝantoj sur minacata planedo.
Pro tiu ĉi ekkonscio, la tegmenta
asocio de nia movado, kaj iugrade ankaŭ aliaj, komencis adopti ekologieman
aliron al siaj kutimaj tagorderoj. En antaŭaj jardekoj, iuj inter ni emis
paroli pri iu unika monda lingvo-problemo. Sekvis de tiu rezonado la eblo
prezenti Esperanton kiel solvon al tiu problemo egale unikan. Nuntempe ni pli
ofte pensas pri ne bone fartanta lingva ekologio. De tio sekvas pensoj pri la
fortigo de Esperanto kiel ingredienco, kiu, ĝuste aplikate, povas modifi tiun
ekologion kaj plibonigi ĝian cirkuladon.
Kion tiu ekologiema vidpunkto
alportas al la pensoj, kiujn ni foje foliumas en la internacia tago de la
gepatra lingvo? Ĉu ian specife mediisman aliron?
En la deknaŭa jarcento, la
ekkonscio pri la malriĉeco spronis la floradon de pluraj inter si sufiĉe
malsamaj maldekstroj. Hodiaŭ, la planedo gastigas plurajn inter si sufiĉe
malsamajn mediismojn. En la nomo de la medio, ekzemple, pluraj voĉoj en nordaj
landoj predikas al specifaj oreloj el difinitaj sudaj landoj, “Vi tro rapide
kaj tro polucieme evoluas, kaj tio devas ĉesi. Ni faris la eraron fariĝi tro
avidaj kaj materiamaj. Ni renversos tion. Ankaŭ vi lernu de la asketismaj prauloj
de viaj admirindaj civilizoj en Ĉinujo, Barato, kaj tiel plu. Bridu vin. Vi
produktas pli da haladzo ol ni. Kaj viaj riĉuloj estas riĉegaj. Fi, vi havas
tiel koruptan stilon de registado! Ni estas puraj, morale altnivelaj socioj,
kaj prave donas al ni medalojn pro tiu ĉi nia nivelalto. Vi, konataj koruptuloj
denuncataj de via propra gazetaro, bonvolu ŝimi en via nuna malalta
industrieco, kaj lasi al ni la konsumadon, kiu ĉe ni observas tre altajn
normojn de medikongrueco.” Ankaŭ tio nomiĝas mediismo kaj estas akompanata de
mezurbendoj, per kiuj la bendestroj pruvas, ke la plej grandaj poluciantoj
estas (ekzemple) Barato kaj Ĉinujo, kaj ke do devas ili, kaj ne la malprave
akuzataj okcidentaj socioj, savi la planedon.
Ne necesas okupiĝi pri detaloj
de la substanco de tiaj pensoj; vi tuj vidas, ke de ili sekvas nenio pri la
lingva justeco. Ankaŭ aliaj variantoj de la mediismo, kiel ilin priskribas
admirindaj raportoj kaj verkoj, restas sur sufiĉe ignorema, senkonsidera nivelo
rilate la lingvojustecajn demandojn. Ni en la Esperanto-movado per longa
empatiado kun prilingvaj viktimoj lernis agnoski ilin kiel gravajn. La mediistojn
movas alia kompreno pri la veraj urĝecoj. Ili ne vidas, ke tagordo bazita ekskluzive
sur iliaj nunaj perceptoj minacas tute foroferi la prilingvan justecon sur la
altaro de aliaj ekvilibroj kaj justecoj vidataj kiel absolute prioritataj.
Parolante pri la ekologia aliro
al lingvaj demandoj, ni tamen pensas ne nur al la flaŭra, faŭna, huma medio, en
kiu ni vivas. Ni pensas ankaŭ al la ekologiaj principoj, kiujn ni volas apliki
al la lingvaj fenomenoj mem en nia repensado pri la problemoj kaj solvoj aparte
esperantismaj. (Atentu, mi diris ‘ankaŭ’; la mediismo mem gravas al ni; ni
devas strebi estigi fortikan kaj plenkomprenan aliancon inter la esperantismo
kaj justaj formoj de mediismo; sed tio ne estas sur mia hodiaŭa tagordo. Mi
tamen kursivigas, por malfaciligi forgeson pri la graveco de tiu temo.)
Eĉ en pure unulingva komunumo,
infanoj kaj plenkreskuloj havas malsamampleksajn vortprovizojn. La pli kleraj
plenkreskuloj uzas pli da vortoj ol la malpli kleraj. Ĉiuj homoj, en siaj plej
ripozaj, distraj, amuzaj momentoj, malpli emas uzi malfacilajn, teknikajn,
laborigajn esprimojn, ol dum la horoj de serioza, faka laborado. Eĉ ene de unu
lingvo, la tagnokto aŭ la jaro havas do lingve diversajn ciklerojn aŭ fazojn.
Se la lingva ciklo estas rekonebla eĉ interne de unu lingvo, ni certe
komprenas, ke en plurlingva socio tiu ciklo prenas nete videblajn konturojn kaj
ligas iujn ‘superajn’ lingvojn al pli ‘laboraj’ funkcioj, lasante la ‘subajn’
lingvojn por pli ‘liberecaj’.
Ni foje uzas la retorikon de
politiko kaj de strebado aplikigi homajn rajtojn, kiam ni aliras ĉi tian
repertuaron de fenomenoj. Sed tia retoriko havas nur partan utilon ĉi tie. Ĉu
vi, volante plibonigi vian dormon aŭ pliglatigi vian ripozon, serioze
petskribas al iu komisiito pri homaj rajtoj, ekzemple? Kial la ripozo funkciu
malsame ol la dormo?
Mi elstarigas la fakton, ke
niaj diversaj idiomoj estas interligitaj kun niaj spertaj cikloj – tagaj cikloj
kaj jaraj cikloj – de laboro kaj mallaboro, de libero kaj mallibero. En tiuj
cikloj situas ankaŭ la sociaj rilatoj, per kiuj kunagas viroj kun virinoj,
plenkapabluloj kun handikapitoj, nordanoj kun sudanoj. La kategorioj, kontraŭ
kiuj plue diskriminacias niaj kadukmodelaj ŝtatoj kaj institucioj, tamen
dinamike kunvivas kun la pli ‘potencaj’ kategorioj. Ene de la ciklado kaj
pulsado de ĉies kunagaj vivoj, ili iom post iom forŝlifas la potencon de la
opresaj faktoroj. La publikaj streboj havas la celon akceli tiun reagordan
procezon; ili ne anstataŭas ĝin. (Kaj mi esperegas, ke iuj inter vi rimarkis la
vorton ‘procezo’ prenitan el mia pli frua prediko; se ne, amase petskribu, por
ke mi ekspastriĝu.)
Eĉ en Bangladeŝo, kies suferoj
ebligis la instituciigon de la 21a de februaro kiel internacia lingvotago,
floras pli da lingvoj ol nur la bengala. La angla havas firman lokon, ekzemple,
en la natursciencoj kaj la industrioj. La araba estas kultivata pro la forta ĉeesto
de la islama pieco en tiu lando. Mi ne parolas pri la minoritataj lingvoj, sed
devas mencii, ke lastatempe eĉ Esperanto, nia minoritata lingvo, en tiu lando
flaŭras kaj faŭnas. (Jes, mi klaŭnas, kiel kutime, por subtrahi iom da amara
emocio de niaj pritraktendaĵoj, kaj mi ne nur ploros, sed kun tropikĉiela
abundo milsitele plaŭros, se vi ne ridos pro la vortludo ‘flaŭras kaj faŭnas’.)
Necesas pensi pri intertraktaj agordoj por ke esperantistoj dinamike partoprenu
la ŝlosilajn procezojn, kiuj disvolviĝas en tiu malriĉa lando, dotita per
kulture evolueginta lingvo.
Pri enlandaj agordoj pleje
pensos bangladeŝanoj mem, sendube. Al vi, eksteraj esperantistoj, mi direktas ĉefe
la pledon, ke en ĉiu jaro vi aranĝu ĉirkaŭ la tempo de la lingvotago – eble unu
semajnon ekde la lingvotago, eble pli da tempo depende de persona tempohavo –
ke vi legos ion klerigan pri iu difinita lando aŭ etno aŭ lingvo aŭ kulturo,
kiun vi elektis por la jaro, kaj pri kiu vi nesufiĉe kleriĝis pli frue.
Detaloj: Ne nepre necesas legi ĝuste
en Esperanto. Sed, por ke via agado estu esperantista, estus tamen bone, ke
vian rikolton vi ie deponu en Esperanto. Ĉu private, en via blogo? Ĉu publike,
surbaze de la afiŝemoj de via landa asocio? Tion aranĝu vi kaj viaj
samlandanoj. (Se vi malbone verkas en Esperanto kaj timas, ke viaj tekstoj
estos kondamnataj, tamen sentime raportu la rezultojn de viaj ekzercoj, mi
petas. La lingva kvalito estas nur plia preteksto misuzata de la plendistoj.
Ignoru ilin.)
Mian ideon reagordu laŭ viaj
lokaj urĝoj. Ekzemple, se vi estas afrikano – aŭ alikontinentano jam kelkajn
jarojn helpanta afrikanojn – tiam vi eble ĉiujare elektu plian afrikan landon
por post kelkaj jaroj ĉi-rimede atingi pli da tutafrika interkonscio.
Kiel kutime, bonvolu plendi pri
la longeco de miaj mesaĝoj kaj la manko de resumo (ĉu vi ne volas ankaŭ
lumbildaron en la formato Powerpoint?). Mi admiras la diversĝenrecon de viaj plendoj,
kaj vi sendube suspektas, ke mi intence longigas la mesaĝojn por provoki
plendantojn. Se vi volas truke malinstigi longaĵojn de mi, eble vi povus eĉ
plendostriki! Atenton, mi skribis ‘truke’, mi tre bedaŭras aŭdi ke vi mislegis
tion kiel ‘turke’, mi ja ne havas ion ajn kontraŭ turkoj ĉu esperantistaj ĉu
neesperantistaj, mian plej ĵusan bengallingvan libron mi eĉ dediĉis al difinita
neesperantista turko, ho ve, mi komencas reklami la proprajn varojn, vere venis
la momento halti.
Amike salutas vin
Probal
2 Comments:
Mi tre konsentas pri viaj esprimaĵoj ĉi tie, Probal. Nur unu afero: vi nomas la Bengalan "kulture evolueginta lingvo". Mi ne ŝatas la ideon ke la lingvoj iasence povas evolui diversrapide. Ĉu vi estas tute certa ke vi ne preferus inversigi la du elementojn, laŭdante al la Bengala kulturo ke ĝi estas tre evoluinta koncerne lingvajn aferojn?
Kara Jens, Mi uzas tian esprimon chi tie pro la insistado, ke mi parolu kiel 'simplaj homoj', al kiuj la limlinio inter la lingvoj kaj la literaturoj estas preskau neekzista. Oni ne uzas la esprimon 'evoluinta literatura lingvo', alie mi shanghus la tekston tiudirekte.
Diri, ke la bengala kulturo estas tre evoluinta koncerne lingvajn aferojn, pli-malpli sonus kiel elstarigo de la rolo de la lingvo en la politika identeco de Bangladesho; sed la bengallingvanoj, en ambau Bengallandoj, faras multe pli. Ili funkciigas grandegan nombron da periodajhoj k.s., verkegas, legegas...
Kore,
Probal
Post a Comment
Subscribe to Post Comments [Atom]
<< Home