Thursday, January 2, 2014

_Flugilhava ŝtono_: la poezio de Jiří Karen

[esperantigita de mi – pro mendo de Jiří Karen, al kiu mi sendis ĝin tiutempe, kaj kiu ĝin apreze legis – el la bengala artikolo ‘Daanaa‑mealaa paathor: Jiri Karener kobitaa’, Jiggaasaa 11:2.145‑59, aperinta en 1991; la komentoj aperantaj kursive inter rektaj krampoj, [ ], ne ekzistis en la originalo, sed estas aldonitaj por al la legantoj de la nuna esperantigo kelkajn punktojn evidentajn al la tiutempaj bengallingvaj legantoj. -- Probal]


La ĉeĥoslovaka poeto Jiri Karen [atentu: mi reproduktas ĉi tie ne la veran ortografion, kun supersignoj, de tiaj nomoj, sed tiun sensupersignan formon, sur kiu oni bazas la bengalajn transskribojn de la nomoj] elektis por sia ĉeĥa poemaro de 1973 la titolon Flugilhava ŝtono; tiun saman titolon li reelektis por sia granda Esperanta poemaro, kiu aperis en 1985. La plimulton el la poemoj por ĉi tiu volume elĉeĥigis (konsulte kun la aŭtoro) lia amiko Jiri Korinek [vidu la atentigon supre, ne ripetotan]. Sed iujn el la poemoj en la kolekto la aŭtoro mem rekte verkis en Esperanto. La planadon de la libro faris la poeto mem. Tio, ke li flankenmetis la nomojn de pluraj aliaj el siaj ĉeĥaj poemaroj [aperintaj en 1972, 1976, 1976, 1979 – nomoj preterlasitaj en la nuna versio, sed rigore prezentitaj en la bengala originalo] kaj revenis en 1985 al sia titolo de 1973 Flugilhava ŝtono, estas grava fakto, al kiu mi volas dekomence tiri la atenton de la leganto. Se vi daŭre atentos pri tiu ĉi fakto tra la tuta artikolo, vi iom post iom vidos la koheron de la diversaj elementoj, kiujn ni kunmetas.

Ni bengaloj ofte ne atentas pri nomoj. Nian atenton malsukcesas kapti eĉ tiu grava nomo Probaashi, kiun Raamaanondo Cattopaaddhaae elektis por sia revuo. [La nomo signifas ‘eksterulo’.] La ekzistadisma generacio de la bengala intelektularo eĉ uzis tiajn vortojn en la senco de ‘fremdiĝinto’; tamen dum sia ekzisto tiu generacio neniam revenis al la klasika revuo-nomo Probaashi. Hodiaŭ [vortoj skribitaj en 1991] la ekzistadismo ĉesis spiri en la bengala literatura aero. La posteuloj hisas diversajn standardojn de la deskonstruo, de la genealogio, de la poststrukturismo, kaj reiras de nia ‘ena sango’ [aludo al poemo de Ĝibonanondo Daŝ] al la ekstera podio de krizoj, sed eĉ ĉi tiuj avangardoj ne retuŝas la temon de la revuotitolo Probaashi. Malgraŭ la surpriziĝo pro la multlingvaj kalemburoj de Jacques Derrida, ni ne sukcesas atenti la koincidon inter la bengala ‘analizo’ de lia nomo [deri ‘malfruo’ + da ‘pli aĝa frato’] kaj la graveco de la prokrasto kaj de la pliaĝeco en liaj pensoj, kaj tiel ni maltrafas okazon por penseme ridi.

La aristokrata malridemo de la bengala intelektado, kiu nin senigas je ĉi tiuj plezuroj, same malebligas, ke ni rimarku ke la revuo de Raamaanondo funkciis de ekster Bengallando, kaj ke temis pri la diaspora, dissemita kulturemo de la eksteraj bengallingvanoj, kiuj nutris tiun revuon. Kvankam la konceptoj de diasporo kaj dissemo kaj aliaj malcentremaj konceptoj estas nuntempe ŝikaj en la franca teoria modaro, tamen ni ne stimuliĝas rimarki la gravecon de la nomo de la revuo de Raamaanondo.

La fakto, ke ankaŭ mi ne serioze okupiĝas en ĉi tiu artikolo pri tiu revuonomo, respegulas interalie mian kredon, ke sur la tagordo de nia epoko ne alte sidas la diskurso de la Bramhoj [kiel Raamaanondo] aŭ la ekzistadisma aŭ poststrukturisma parizemo. Aliflanke, kun la titolo Flugilhava ŝtono nia tuja tagordo havas multe pli da parenceco.

Jiri Karen estas ĉeĥa poeto. Ni devas nove rigardi al Ĉeĥoslovakio hodiaŭ, kiam la tutan orientan Eŭropon trafas renesanco [memoru, ke la teksto aperis en 1991]. Tion, kion ne povis la Budapeŝto de 1956, ja sukcesis la Prago de 1968 – redukti la moskvemon de multaj ortodoksaj komunistoj. Pli lastatempe, la verkoj de Milan Kundera, aperinte en la angla, tuŝis la psikojn de multaj niaregionaj legantoj. Tial, se ni pensas pri la orienteŭropa mapo, ni aparte atentas Ĉeĥoslovakion. Tio ĉi povas esti unu fadeno de la interesiĝo.

La anglaj kaj usonaj libristoj vendis al ni Kundera. Tial ni lin aĉetas kaj legas. Iliaj flustroj ankaŭ sendas nin al Miĥael Baĥtin kaj Jurij Lotman. Estas tamen necese iom pensi pri tiu nia emo sekvi la anglalingvan merkaton. Longe antaŭ ol la baĥtinoj kaj lotmanoj tradukiĝis en la anglan, ili brue aperis sur la okcidenta podio per tradukoj francen kaj germanen; tiun graven fakton kaj nian tiutempan nepovon spekti ilian aperon ni devus aparte rimarki; ne estas sekure, plene dependi de la gustoj kaj malgustoj de la anglalingva libromerkato. Ankaŭ al aliaj pontolingvoj ni devas foje fidi (kompreneble, koni la fontolingvojn estus plej bone; sed por multaj el ni estas malfacile aranĝi la lernadon de tia lingvo, kiel la ĉeĥa). Difinita pontolingvo faciligas por ni la aliron al difinita gamo da literaturoj. Tiurilate ni devus pensi pri la pontolingvo Esperanto. La poemoj de Jiri Karen ne haveblas en tiaj pontolingvoj kiel la angla kaj la franca. Ili jes haveblas en Esperanto. Sur la hodiaŭa tagordo iom post iom malfoniĝas tiu ĉi internacia pontolingvo. Krome, Karen mem ankaŭ verkas poemojn en Esperanto.

En 1981, kiam la legantoj de tiu ĉi revuo unuafoje konatiĝis kun Esperanto, la ĉeesto de la lingvo en Barato estis tre limigita. Poste okazis multaj ŝanĝiĝoj. Federacio Esperanto de Barato fondiĝis en Vijayawada en 1982. La centra oficejo transiris al Kolkato en 1985. Tiun saman jaron [la renoma teatristo] Badal Sircar lernis la lingvon. En 1986 aperis, en traduko fare de li kaj mi (ĉefe de li), esperantigo de Ho ĝo bo ro lo de Sukumar Ray en la revuo Fonto redaktata en Skotlando kaj eldonata en Brazilo. La plimulto el la homoj en la mondo de la Esperanta literaturo legas Fonto, kaj ĝuste de la eldonejo Fonto aperis Flugilhava ŝtono (la nun diskutata poemaro de Jiri Karen). En 1989 fondiĝis Bangalora Esperanto-Centro kaj komenciĝis diskutoj pri la lingvo en la gazetaro en la karnata lingvo. Nome, la lingvo Esperanto nun havas ian terenon en Barato. En nia najbara lando Pakistano, la movado tiom progresis ke PakEsA antaŭ kelkaj jaroj eĉ aliĝis al UEA.

Verkante en 1981 pri Esperanto por la revuo Jiggasa, oni povis emfazi la lingvon. [Tio efektive okazis.] Sed nun ne havas sencon plu verki tiamaniere. Eĉ en la bengala oni nun havas tri Esperanto-lernolibrojn. Kaj en pli ol unu loko en Kolkato oni funkciigas kursojn. En ĉi tiu nova situacio, la scivolemo de la leganto kompreneble transiros de la lingvo al la literaturo kaj la kulturo.

Estas du kialoj por elekti ĝuste ĉi tiun poeton por aparta atento. Unue, kvankam lia poezio radikas en la ĉeĥa literaturo, tamen liaj poemoj estas sange ligitaj kun pluraj generacioj da originalaj Esperantaj poetoj, kaj do oni povas senerare opinii liajn verkojn reprezentaj. Due, li estas esprimsukcesa poeto de tiu epokspirito, kiu respondas al la mondpercepto de multaj el la pintaj eseistoj de la revuo Jiggasa; li unuflanke malnodas la misterojn de la samtempa respondecado al la moderno kaj al la poezio en perspektivo metanta la homon super la maŝino, kaj aliflanke li konservas ankaŭ la molajn kaj infanaĝmemorajn flankojn en la videbla fono. Tial oni volas plekti lin en nian tagordon.

Sekvante la regulojn de la moderna asketismo, ni unue fonigu la personon kaj parolu pri la verkoj. Post la poemoj ni fine diros kelkajn vortojn pri la poeto, supozante, ke ankaŭ personaj informoj povas helpi ĉe la interpretado de la poezio.

Antaŭ ol komenci la popoeman elmetadon, ni unue malmisterigu tiun ‘flugilhavan ŝtonon’, por la konveno de tiuj legantoj, kiuj sentas maltrankvilon pro la senresponda prokrastado de gravaj demandoj. En la mondo de Karen, la ŝtono estas simbolo de la grizo, bildigo de la kontraŭviveco kruela de nia civilizo urba. Malferlante la flugilojn, la moderna homo farita el tiu ŝtono kapablos kanti verajn birdkantojn. Sed kiuvoje okazos ĉi tiu magia metamorfozo? La percepto de Karen diras, ke en la ligno la homo lernos vidi la arbon kaj vivan parencecon de la bestoj, eĉ de la homo, kun la arbo. La griza pluvo, grize faladante, malrapide ŝanĝos la karakteron de la griza ŝtono, kaj finfine faros ĝin viva. Tiel plenumiĝos tiu verda aŭguro de la fantomoj alvokitaj de la sorĉistinoj en Makbeto de Ŝekspiro: la arbaro almarŝos al la fortikaĵo, kaj tiam ŝanceliĝos la trono de la uzurpinto: tial unu poemciklo de Karen nomiĝas ‘Arboj marŝas urben’.

La griza pluvo, kiu pluvas sur la ŝtonan grizon en la mondo de Karen, eble plej memorinde pluvas en ‘Poemo por paĉjo’ (p 23):

La paĉjo malmildulo
(okupis oficon de meditado)
severe surmetinte okulvitrojn
instruis nin
“Kun honesto vi ĝisvenos plej foren”
(sed tiam en la lando
kie la malriĉulo ne veturis en kaleŝo
kaj riĉuloj ne iradis nudaplande
li ĝisvenis pleje nur ĝis karuselo)
Sur lian honestan ŝuistmetion
pluvadis.

Li ŝpinis planojn
Sed la bonodoroj flaviĝadis
kaj ariĝadis la vento
kaj mi rememoras
(foje ni iradis sur digo)
la panjo tristete diris
“Freneze lin amas tri virinoj”
Kaj ŝi ja ankoraŭ ne sciis ĉion

La historio de tiu pluvo, kiu falis sur la honestan ŝuistmetion de la patro, troviĝas en iu rideta interkrampaĵo, aperanta en la poemo ‘Kaj la instruistoj?’ (p 18-19):

Sinjoro instruisto Doleček
Matematiko pluva
Skribado pajlofaska
Li komponadis kantojn
“Staras sur montet’ kastelo…”
“Žižka ne estis rabnobelo”
Tiujn kantojn scias kanti
jam nur unu oldulino
en vilaĝo
en direkt’ al Mladočov

Sinjoro profesoro Lukáš
Naskito en Formik-vilaĝo
Ĉambro plena de libroj
(Pluvon inventis germana monaĥo
Li faradis per ĝi miraklajn ĵonglaĵojn)
Kiel li scipovis
poluri la vortojn
“Kiu pripensas Venkas
Eĉ se finfine
tio ne devas esti
tuj morgaŭ”

Instruisto Velecky
Li devenis el nombra familio
Ni forkaŝadis lian diapazonon
Per la arĉo ni kaŝe pluŝovadis la horloĝon
Sur lia violono ni sonigadis
strangegajn tonojn

Li ne estis
altrangulo
de nia interno

Se la okuloj de la leganto fiksiĝas sur la interkrampa humuro pri la germana monaĥo inventinta la pluvon, tio estas en ordo. La normala vidgamo de la okuloj revenos, kiam en ‘Poemo retroira’ (p 41) oni konstatos, kiel riĉan signifon trovis ĉe ĉi tiu poeto tiu violono de la instruisto Velecky:

Retroire al ligno iros violono
Kaj la ligno retroiros en arbaron
kaj retroire al si trovos arbon
De la arbo subtreniĝos frukto
kaj subtreniĝos foliaro
kaj la arbaro retroiros al la herbo
kaj la herbo iros al la aktinioj en la maron
kaj la maro revenos en sian praoriginan
                                                    grincon
de ŝajne sensencaj sonoj
Tiujn ĝuste kantas
                           mia violono

Pri la klasika pensa fono de tiaj poemoj ni [bengaloj] havas ian konon jam. Ankaŭ en iuj poemoj de Robindronath Tagor [ĉi tiu esperantigo preterlasas la detalojn] ni vidis, mikse kun eksplicita panegiro pri la longa evoluo de la vivo tra milionoj da jaroj, ian deziron reiri al la naturo. Tiel ankaŭ Jiri Karen akceptis en sian koron la instruojn de la naturscienco pri la evoluo. La titolo de la poemaro anoncas ĝuste la deziron preteriri ĉi tiun historion de diseco disde la naturo. Sed, diference de tiaj klasikaj verkistoj, li ne petas la patrinon Tero repreni la homon en sian aman sinon, li ne petas la patrinon Oceano lulkanti la kontinentojn en denovan prapacon [kion faris siatempe Tagor]; lia vidpunkto pli similas al The Third Movement [‘la tria movimento’] de Amlan Datta [1924-2010, unu el la kernaj intelektuloj en tiu radikal-humanisma movado, sub kies egido aperas la revuo Jiggasa]. Anstataŭ antropomorfigi la naturon, Jiri Karen atentigas la homon mem, per nerekta, kvieta, senpersona parolaro, ke kiam ni en la ligno de niaj violonoj kaj en la violona ludado scipovos rekoni la arbaron kaj la malmuzikon de la prahistoriaj komencoj, nur tiam estos finfine fruktodona la moderna arta kaj literatura asketado cele al malmolaj malmuzikoj miksitaj kun la akraj gustoj de la rigora sciencado. Nur tiam ni ekvidos, ke la evoluo ne venigis la homan vivon al tiel eksterordinara regiono, ke de tie ni devus speciale fortostreĉi por reiri al la sino de diino Naturo. Lerni normale ludi kaj aŭskulti la violonon sufiĉos por vidigi al ni la prahistorion en la moderno mem. Se ni lernos vidi nian naturan eston en niaj kreoj, ni ekvidos, ke en la naturo ni ja restas. Ni restas, se ni volas resti. Sed tiu volo, la povo ĝisiri ĝis tiu videmo ne aperos sen iom da klopodado.

La enpenetra kompreno, ke necesas povi vidi la ĉirkaŭajn parencecojn en la bildoj de la ligno kaj la arboj, montriĝas fonti el figuro, kiu nun surpaŝas sur la poezian mapon – figuro parenca al la poeto, nome, lia patrino. Sed ŝiajn parolojn ne reliefigas ia granda legitimigo. Ne kiel inspira diino aŭ kiel absoluta zorgantino de bebo aŭ knabeto ŝi estas pentrita. En la koncerna poemo, la poeto mem figuriĝas kiel plenkreska filo, kiu ne kutime vizitas la patrinon, kiu promesas akompani ŝin al festoj sed ne faras tion. Ĝuste la ĉeesto de tiu plenkreskula fono ebligas la grandajn atingojn de la poemo ‘Interparolo kun la patrino’ [sekvas en la bengala teksto interkrampa klarigo pri la Esperanta diferenco inter la karesformo paĉjo de p 23 kaj la normala formo patrino de p 25]:

Per softaj vortoj de fabeloj
vi kunkudradis la eterne ŝirdifektan jakon
de nia infanaĝo
Vi ree iras trans la korton
Vi portas al ni freŝan lakton
en florornama telero

Tio eĉ ne estus ŝi
se ŝi eble nur alude
eble nur per okuloj
ne riproĉetus
“Kial vi ne venis al mi renkonte
Kiu dishakis ĝardene
trunkon de la reneta arbo
kaj kies martelo disfendis
tiun ŝtonon kaj kial
mia naskvilaĝo
ne plu nomiĝas Světlov?” (Helujo)

Ni volas ion ŝajnigi kaj mensogi
“Atendu panjo
El la ŝranko prenu ĉapelon
Ĉi-foje ni vere iros
al la pilgrimfesto    Estos dimanĉo
Vi scias kiom delonge
ni tion al ni promesadis”

Sed vanaĵ’ … nepre ne
En foron rapidas ŝi
tra romparbaro
de l’ obskuro

Ĝuste en la sama, milda, preskaŭ monologa parolmaniero aperis, frue en la poezia vivo de Karen, en 1944, aparta manifestiĝo de milita sperto, ‘Flugatako’ (p 72):

Kvazaŭ ni mortigante
povus preventi
propran morton…

Fasadoj de ludomoj
malvestis sin nudiĝe
tiun nokton
antaŭ sekco
Grenadoj ŝirfendis
trunkojn de pumpiloj
homoj serĉadis
kiel infano
internan mekanismon
de ludilo

Alia flanko de tiu ĉi nealta voĉo, tiu ĉi nekrieco, estas tre klara en la verkoj de la maturaĝo de la poeto. Nome, lia profesoreco donis al li aliron al diversaj prestiĝaj nomoj kaj fenomenoj kaj konceptoj en la historio kaj la filozofio; sed en siaj poemoj li nur karese tuŝetas la temojn, kiujn li tiamaniere priscias. Li ne ĵetas al la leganto grandajn nomojn, kiuj lin superŝutus.

Ekzemple, kiam ‘Tago afabla je vortoj’ (p 49) diras, ke ‘la vortoj ankaŭ ferias’, tiam la vitgenŝtejna kunteksto de tiu esprimo estas klara al la filozofo-leganto, sed pri tiu faka afero nenian erudician emfazon esprimas Karen. Tiu lia decido, ne krii pri la elita kunteksto de la ideo, havas la rezulton, ke ankaŭ la poemlegantoj kiuj ne konas la filozofion restas plenrajte en la aŭdantaro:

Kiam venas letero estas en ĝi vortoj
Trikolore vitraj karaj sekraspetaj
Kiam aŭdiĝas telefono
ekveturas veturilo de sopiro

Sed vortoj havas ankaŭ ferion
La petolaj forveturas
en la respublikon de l’ poemoj
La scivolaj en duklandon
                        de l’ sciencoj

Kiam ili revenadas
ili havas hufetojn kaj oreletojn
ili estas avidaj kaj karesemaj
nudaj kaj ekscitantaj
malĉaste hirtaj
suspektindaj ekstreme
Ili kapablas esti montaj
surmeti brilajn botojn

Kion povas fari la poeto
kontraŭ militon
ol batalvicigi armeojn
de siaj vortoj?
(Sed super tiaj vortoj
oni devas labori jarojn
ke ili pafu)

Se ni komparas tiun ĉi poemon kun la antaŭe citita ‘Flugatako’, ni vidas, al kia direkto progresis la kontraŭmilita pensado de Karen. En sia juneco, li ekkomprenis, ke ne la glavo povas respondi la glavon. Mezaĝe, li eksciis, ke la glavo nur tiam cedas antaŭ la plumo, kiam la surplumaj vortoj ne simple akceptas dungiĝon ĉe s-ro Plumhava Poeto kaj servas soldate, sed ankaŭ forlasas lin, ĝuas proprajn feriojn en la disciplino de la duklando de la sciencoj aŭ en la libera ludado respublika de la poezilando, koloriĝas per tiuj ferioj, kaj revenas kun tiuj koloroj – do, portante la plenvivan riĉon de la lingvo en la tuta socio – al la poeto, kun kiu ili kunlaboras sen forlaso de sia aŭtonomio, sen kompleta kapitulaco al li.

La filozofoj rimarkos, ke la penson de Ludwig Wittgenstein, kiu subkuŝis sub tiu esprimo de la feriado de la lingvo – la fakton do, ke la senferian funkciadon de la lingvo (la bildigon, en la fazo de la Logikaj-Filozofiaj Esploroj, aŭ la multflankan funkciadon, en la fazo post la dua mondmilito) Wittgenstein rigardis kiel pli realan – Karen propradirekte aliigas. Ĉe Karen, ankaŭ la feriado de la vortoj estas reala. Sen ferioj, la vortoj ne estus vivaj. Kiel io senviva povus batali en pacbataloj?

Same, Ŝekspiro ŝanĝiĝas sub lia plumo. Oni memoras, ke en la teatraĵo Makbeto la venko de Malcolm kaj Macduff premisas tiun faman almarŝadon de la arbaro Birnam al la fortikaĵo en Dunsinane. Tiu bildo de marŝema arbaro nove aperas en la titolo de poemciklo de Karen (p 141-170), Arboj marŝas urben. Tiun ĉi poemciklon en la libro Karen verkis rekte en Esperanto, ne en la ĉeĥa. Ankaŭ en tiu ĉi ciklo, kviete tonas la bildo, kiun la poeto donas de la urba vivo simila al la ekzisto de batalanto en malliberejo. Taŭga ekzemplo estas ‘Vi kapskuas’ (p 152-3):

Vekhorloĝon ĉeorele
Tempmezurilon surmane
Elspiro – enspiro
Vane   Oni venis tarde

Sur la sama loko
homoj maltrankvilas
tramveturilojn atendante
Ĉio malrapidas lante
kaj la minutoj detradorse
de ili eksplodadas
simile al bomboj
Eĉ perrigarde ni
unu la alian batas

Stratoj kaj trotuaroj –
ĉiutage ni ĉi tie vetkuradas
disde aĉeto al vendo
disde fiasko al venko
nian haŭton tiuloke
kaj tage ni portadas
                   al foiro

Piedirantojn en stratoŝrankoj
kvazaŭ potetojn
oni ĉirkaŭbatas
Ne ekzistas fendeto
por libere trairi
Saltante ni ascendas la ŝtuparon
al futuro

La stilon de tia ĉi poemtipo ni bone konas. Sed tiun ĉi specifan poemon necesas legi kuntekste de la pli granda eldiraro de la poeto. Ĉi tiu kruela vendoplaco, kie la propraj haŭtoj estas vendataj kaj aĉetataj, aspektas ŝtone al la okuloj de Karen. Unu flanko de la angora de tiu ĉi senkompato estas, ke mankas ĉi tie la voĉo de ia ajn esperema birdo. Tiu, kiu volas aŭdi birdan pepon, devas pepi al si mem. Tiu ĉi bildo pliklariĝas en la poemo ‘Sur la planedo de la profito’ (p 130):

Ili iris sur vojeto
de spirkonsumita aero
Ili enviis al si reciproke eĉ la spiron
                Ili sciis:
ĉi tie devas esti ĉiu
al si mem alaŭdo

Ankoraŭ feliĉe la nebuleca vino
maturiĝadis sur la muroj
kaj super la fiŝlageto flirtis
la luno
de la surtera amo

Sed necesas pludiri, ke eĉ la luno mem ne povas resti ekster nia tuŝo. Tiu neceso aperas en 1969, pro la ekspedicio Apollo. Ne aplaŭdas Jiri Karen, sed li ankaŭ ne priveas angore. Tamen, reage al la propagando, ke nun fine la teĥnologio atingis tian sukcesan nivelon ke la homaro nun venkas la katenojn de la tero kaj fine elpaŝas el la ŝtonepoko-markita antikveco en tute alian novepokon, li rimarkas, ke la veron kontraŭ tiu ĉi propagando devos deklari la poeto. Ĝuste la poeto devos diri klare, kiel la luna ekspedicio fakte rilatas al la ŝtono, ĉu la ŝtonon venkas ni aŭ ĉu la ŝtono nin entiris en sian bandon. Tial la poeto ekdevas verki ‘Sur la planedo de ŝtonoj’ (p 129). La kalendaro de tiu poemo markas ankaŭ tian realisman detalon, kiel tiu astronaŭta venigo de lunrokoj:

Ili konjektis ke ili estas
sur la planedo de muziko
Ĝi estis morta centro
Nur morta ŝtonaro al ili lumis sur vojon
Kun naŭzo ili observis
kiel falas polvo sur ŝtonajn urbojn
de tiu stranga astro
Ŝtonaj estaĵoj manĝadis ŝtonan panon
En la brusto ili havis ŝtonan trankvilon
Ili nutris sin per gruzo
Neniu pri io demandis
Nur minacis kaj elstaris ĉi tie
silenta ŝtono

Solan ŝtonon de tiu speco
prilaboritan pacience kaj kun amo
ili forveturigis al si

Mastro de ŝtonrompejo vidu nin
kiel ni ŝteliĝas
forlasas la epokon de ŝtono
kaj la ŝtono de l’ epoko
enfrotiĝas sub nian haŭton

                (En la tago de la unua surluniĝo de homo)

Karen do ne levas sloganecan krion de la tipo ‘Ĉu tion oni nomu la progreso!’ [kian en la 19a jarcento levis Michael Madhusudan Dutt en bengala teatraĵo portanta la titolon ‘Ĉu tion oni nomu la civilizo!’], sed miksas kun la propagando pri ‘progreso preter la ŝtonepoko’ kelkajn punktojn da dubo kaj lasas la ceteron al la plupensado de la leganto. Same, en aliaj poemoj li atentigas, ke ekzistas tia mallumo de retroiro, kiu estas pli ol luma [ĉi tie la teksto aludas al bengala poemaro el la 1950aj jaroj, Mallumo pli ol luma de Buddhadeva Bose], kies silentemo preterbrilas la hele blindigan propagandon. La laboron de tiu atentigado faras la antaŭe donita ‘Poemo retroira’ aŭ la ĉi-suba ‘Tablo en gastejo’ (p 177), kies ligna viveco rivalas la ŝtonan vendoplacon en la poezimondo de tiu ĉi poeto.

Kiam ni metas sur tablon la manojn
ni tuŝas multajn mortintojn
kaj vivantojn. Ni havas senton
ke nin iu subite
alĉenas al tio
kio estis       Ke ies vizaĝo nin
kiel tranĉilo neatendite pikos

Kiam havas la tablo bonan humoron
ĝia interno disbranĉiĝas
Subkonscie ni paŝas en arbaron
kaj kun ni la bestaro kaj la arbhakistoj
kaj radioj sekrete kaŝitaj en la foliaro

Ĉio ĉi kiam ni sur tablon
de kampara gastejo
metas la manojn

Kiam la homo ĉesos lasi en bazara senorganizo ĉi tiun mondon, kies ŝtonecon spegulas la ŝtona luno, kaj lernos aŭdi la voĉon de la arbo en la ligno kiel samtempe malnovan kaj konstante novan, kaj tiel rekonos kaj do rehavos sian biologian heredaĵon, tiam la arboj ĝismarŝos la urbojn, tiam la librotitolon verigos la ekflugo de niaj ŝtonoj – tiun ĉi deklaron la poeto ne facile eksplicitigas en siaj nerektaj aludoj. Li do sin sentas devigata uzi iom pli klaran kaj do sloganecan retorikon en ‘Birdoj’ (p 170):

Mi estas birdo
Birdo tre mallerta
Malsekigis min la pluvo
Scias mi troege
ke mia antaŭulo
saŭro estis

Ankaŭ la birdo de mia koro
tre malcerte flugleviĝas
Malfacilas velveturi
per forpinĉitaj flugiloj
Sed estinte unufoje
jam la birdo

mi volas kuraĝe stari
ĉeflanke de la kanto
kaj de la flugiloj

Ankaŭ tiuj homoj, kiuj volas resti parencaj kun la publiko kaj povi diri profundaĵojn per la malpeza lingvo de la ordinaraj humoroj, ne povas facile eviti la senton, ke ili finfine elbusxigas prelegojn, predikas evangeliojn. Mikse kun tio restas la sento de la neevitebla vaneco de tia predikado, kiel en ‘Kion aŭguris al vi ciganino’ (p 55):

Mi vidas aĉajn antaŭsignojn fileto
Kiam vi naskiĝis
la vento pelinstigis en servuton
vingrapolojn
Kien vi venas forforas la trankvil’
Misfamo akompanos vin fileto
Vidas mi nome sep tamburojn
tegitajn per haŭto
de viaj amoj

Al ŝtonoj vi predikos vane
evangelion de via tenero
Ni siavice estas pekaj
Trainter fingroj al ni traglitas
grajnetoj de malakordo
mi vidas aĉajn antaŭsignojn
fileto

Ĉi tie ni finas la prezentadon de la poemoj. Nun eble iom pli klariĝis la senco de la librotitolo. Eble oni komencas kompreni ankaŭ la parencecon kun la tuja tagordo ĉe ni: multaj aŭtoroj en la revuo Jiggasa delonge diradas, ke la tagordo de la raciaj homoj devas prioritatigi temojn kiel la problemo de la media poluado kaj la personaj rilatoj inter la homoj. Estas bone por ambaŭ flankoj, ke la eseistoj pri tiu perspektivo kaj la poemaj bildigistoj lanĉu dialogon. Tiel riĉan poezian pentraron pri la perspektivo konscia pri la medio kaj atenta al la rilatado mi tre malofte vidis. Tial ĉi tiu klopodo ĝin venigi antaŭ la diskutan publikon.

Certe plej necesas la diskutoj pri la kreaĵo. Se la kreinto restas postkulise, tio ne malutilas. Tamen, por la konveno de la leganto, mi donas iom da personaj informoj. Jiri Karen estas la pseŭdonimo de tiu ĉi poeto. Lia vera nomo estas Ladislav Podmele. Naskiĝis la 11-an de junio 1920 en Litomiŝl en Bohemio. Li lernis la librovendan metion en Visoke Mito, komencis la superan studadon en la klasikan altlernejo de Hradec Kralove kaj finstudis pri la filozofio kaj la historio en la Karola Universitato en Prago. Tempe de la nazia okupacio de Ĉeĥoslovakio, pro la kulpo verki poemon nomatan ‘Judaso’, li devis punlabori en Germanujo (Magdeburg, Nordhausen). Instruinte en multaj lernejoj, en 1954 li iĝis profesoro pri la historio kaj la filozofio en trejnejo por instruistoj; li aliĝis al speciala lerneja esplora instituto en Prago en 1961. En 1976, pro kora malsano, li forlasis la instituciojn kaj decidis dediĉi la tutan temon al la literatura servado. En la ĉeĥa kaj Esperanta literaturaj mondoj oni multe agnoskis kaj premiis lin.

Eble sufiĉas aŭdi tiom ĉi en la propra atestovoĉo de la poeto: “Mi versas libere por ne limigi mian fantazion per formalaj konsideorj. Mi volas verki kompreneble, eĉ por tre simpla homo, ĉar mi, kiel pedagogo, scias ke multaj homoj ne ŝatas poezion legi kaj aĉeti pro simpla motivo: ili ne komprenas la enhavon kaj sencon de la poemoj. Mi versas kvazaŭ mi parolus kun la homoj, tre simplaj sed ne supraĵaj homoj. Mia verso estas dialoga” (el la Postparolo, p 223-5; ĉi tiu citaĵo fontas en p 223).


Unu flanko de la dialogo estas de la poeto. Tiu flanko nun finis sian intervenon. Nun estas la vico de la leganto.