Novjara alparolo de Probal
F e l i c h a n n o v j a r o n, k a r a j k a j e s t i m a t a j,
[Mi skribas en vendredo 30.12.2011 char 1.1.2012 estas dimancho, kaj multaj inter vi ne havas komputilan aliron dum la semajnfino, do mi pensas, ke mi povas trafi la plimulton el vi nur hodiau. Krome, multaj festas la jarshanghighon tiamaniere, ke ne ghuste en tiu momento ili rigardas blogojn.]
Mi konscias, ke mi jam de tre longe shuldas al vi chiuj kiel eble plej plenan kaj uzeblan klarigon pri mia starpunkto rilate la demandon, kia estu la vojo antauen por la Esperanto-movado.
1.Ne chiu romano devas temi pri venkoj. La naciaj romanoj temis pri venkoj, kaj en niaj fruaj jaroj ni emis imiti ilian formon kaj tial celi al fina venko. Tamen nia serioza romano, nun kiam ni estas matura kaj racia movado, havu kiel kernon: “neniu fina venko, kaj ni estu sufiche maturaj por ne rigardi tion kiel tragikan”. Pool kaj Selten demonstris antau jardekoj, ke, ech en hipoteza mondo akceptinta artefaritan lingvon kiel definitivan solvon, sufiche kredindaj (char atestitaj) scenaroj povos tamen renversi tiun ‘finan venkon’. En niaj rilatoj kun UN ni ne rigardu 1966 kiel malakceptighon de nia propono. Ni emfazu, ke per tiu propono ni volis establi la rajton de la NRO-oj alparoladi pere de UN la tutmondan civilan socion. Tion signifu 1966 en nia propra lego de nia historio – lanchon de konversacio, kiu plifortighis en la malfruaj 70aj jaroj, kiam UN komencis akcepti la sendependan parolrajton de la NRO-oj. [Permesu, ke mi traktu kiel kopirajtan chi tiun personan legon de 1966, :-)]
2.Ni kompreneble emfaze ghoju pri la sukceso de la reprezentantoj de UEA sub la gvido de Stefano Keller akceptigi en preparkonferenco en Bonn amendon en la projekto de la 64-a NRO-konferenco de UN (la tiel nomata 'Rio-plus-20', kiu enfokusigos la medion) favore al lingvaj rajtoj kaj kultura diverseco, ech kun propono konsideri la potencialon de neutrala internacia lingvo. Dum ni pripensas la signifon de tiu sukceso en niaj pli vastaj skemoj, rilate al niaj pli longperspektivaj klopodoj, ni nin demandu, chu nia chefa geopolitika celo estas acheti sukcesan lotbileton che UN. Chu UN mem ne provas acheti sukcesan lotbileton che diversaj aliaj fortoj rolantaj en la mondo?
3.Tiulige ni pensu pri la jhusa eliro de Usono (ja ne unuafoja) el Unesko, chi-foje pro la palestina demando. La ordo de internaciaj organizajhoj ankorau ne estas morale, jure, kulture stabilighinta. Ni ne metu chiujn niajn ovojn en la korbon de la kernaj, pli shtatproksimaj institucioj de UN, korbon facile vundighantan pro la chiujara politika kaj komerca vetero. ALTE (la Asocio de Lingvo-Testistoj de Europo) estas eble pli dauripova, kaj tial nia atingo che ghia KER (Komuna Europa Referenckadro) estas eble pli fortika geopolitika atingo. Alia tia ekzemplo jhus aperis pro niaj atingoj che la internaciaj organizajhoj okupighantaj pri la normigo ghenerale kaj la terminologio specife.
4.Pri tiu alia ekzemplo respondecas Mélanie Maradan, kiun UEA elektis kiel komisiiton por rilatoj kun Internacia Normiga Organizajho (ISO) kaj kun la terminologia informejo Infoterm. Shi i.a. atingis, ke ene de la teknika komitato ISO/TC 37 (kiu okupighas pri la 'terminologio kaj aliaj lingvaj kaj enhavaj resursoj'), chiuj kvar subkomitatoj (SC 1 pri 'principoj kaj kunordigado', SC 2 pri 'terminografiaj kaj leksikografiaj labormetodoj', SC 3 pri 'sistemoj por administrado de terminologio, scio kaj enhavo' kaj SC 4 pri 'administrado de lingvodatenoj') unuope akceptu UEA kiel membron. Tiuj kiuj volas pli detale koni la atingojn turnu sin al jenaj Gazetaraj Komunikoj de UEA: 426, 428, 437 kaj plej laste 440 (23.12.2011).
5.Iuj miaj legantoj eventuale ne chiam memoras la historian rilaton inter Esperanto kaj la tuta fako de la terministiko – la ghenerala scienco, kiu okupighas pri la studado de la terminoj – fondita de Eugen Wüster, kiu komence uzis Esperanton kiel bazon por tiu nova fako, sed kiu poste forlasis Esperanton. La atingoj de Mélanie Maradan estas aparte gravaj en la kunteksto de tiu frua historio, pri kiu konscias la fakuloj en la terministiko. Maradan, kiel persono reprezentanta ne nur la fakon sed Esperanton, certe ne reestablas la rolon de Esperanto kiel la lingva bazo de la terministiko. Ni evitu troigojn. Sed shia cheesto en la mondopintaj terministaj rondoj rememorigas al la komunumo, ke Esperanto rolis en la fakofondaj jaroj de la terministiko, kaj ne chesis cheesti. La fortoj de la internaciaj politiko kaj komerco povas fondi kaj malfondi ‘definitivajn’ instituciajn solvojn. Sed la konceptan kaj historian bazon de tuta scienco neniu ekstera forto povas tiamaniere subite shanceli. Tial, akiri nichon en la terministiko havas pli da fundamenta graveco por nia longperspektiva kapablo persisti, ol atingi specifajn rekonojn en la pli politikaj partoj de la UN-sistemo, kvankam ni sen malkuraghigho nepre daurigu niajn klopodojn ankau en tiuj sektoroj.
6.Nia ‘malmola potenco’ kresku chefe en specifaj laborsektoroj bezonantaj fakan scion kaj sinkonigon en la fakulaj rondoj, chu pri la media movado chu pri la terministiko. Sed sendube la ‘mola potenco’ de Esperanto fontas el la energio, per kiu ghia sennombra anaro sin dedichas al la tro ofte neglektata tria valoro post la libereco kaj la egaleco, nome, al la frateco. En lingvo, kiu sufiche senbrue anstatauigis la chiesan esprimon ‘patrina lingvo’ per la neutrala ‘gepatra lingvo’, sendube homoj tiun trian valoron preferos nomi la g e f r a t e c o. Tial mi provizore transiras al tiu formo. Sed mi tuj cedos, se nia publiko montros en sia praktiko la deziron resti che la tradicia vorto ‘frateco’.
7.Mi ne bezonas vin konvinki pri la rolo de la gefrateco en nia movado. Sed mi jes bezonas klarigi, ke sur tiu valoro bazighas tiuj p o p o l s e k t o r a j, au p o p o l s e g m e n t a j movadoj – kiel la movadoj por la virinoj, por la gejoj, por la pliaghuloj, por la handikapitoj, por la iamaj parioj au netushebluloj kiuj en la hodiaua barata politiko sin nomas la ‘dalitoj’ – movadoj kaptintaj la gheneralan publikan atenton en multaj landoj kaj grave efikantaj sur la enhavon de la eduko. Tion chi ni ne povas neglekti, char ghuste en la eduka sfero ni chefe volas influi la opiniojn kaj la praktikojn de la instruistoj kaj pere de ili de la infanoj.
8.Ghenre dirite, mia propono pri la estonteco de la Esperanto-movado havas jenan formon. Sub la tegmenta r o m a n o de nia klopodaro en la pintaj instituciaj, sciencaj, kulturaj rondoj, ni devas kun aparta memkonscio flegi s e g m e n t a j n n o v e l o j n. La virina novelo, la geja novelo, la pliaghula novelo ktp devas nin rekte mobilizi precipe, sed ne nur, che tiuj ekzemploj, kie Esperanto povas ludi apartan rolon. Ekzemple la pliaghuloj serchas metodojn por doti sian vivon per signifo kaj partopreno, kaj de tre longe Esperanto ludas gravan signifo-donan rolon en la vivo de la multaj pliaghuloj, kiuj ghin lernis kaj kultivas au instruas. Se ni havas seriozan prisekvon de la ideoj de Ilona Gál, kiu antau jardekoj verkis broshuron _Esperanto kaj la pliaghuloj_, tiam ni povos verki kaj eble ech akceptigi bone dokumentitajn subvenciproponojn por homoj en la tria agho, lau la sugestoj de Halina Komar, kaj atingi ech organizitan mobilizon de niaj tiusegmentaj fortoj.
9.Ne sufichas doni unu ekzemplon, char mi volas hodiau chefe enfokusigi la segmentajn novelojn. Ni konsideru do la gejan popolsegmenton. Unu ebla bazo por reliefe kunligi la komunajn spertojn estus emfazi la ostracisman distenadon, per kiu la ‘ordinaraj’ socianoj ofte traktas i.a. la gejojn kaj la esperantistojn. Lau tiaj linioj, ni povas aliri la demandon de inismo sen tuj pripensi la ekvilibron inter movadaj roloj por la viroj kaj la virinoj en Esperantujo. Ni atentu, ke tia pripensado ja ne donas al ni aliron al la koncepta bazo de la inismaj iniciatoj mem kaj ne kapabligas nin ligi al tiu bazo la fundamenton de la esperantismo. Mi per tio ne volas diri, ke ne gravas demandi nin pri eventuala sufokigho sentata de gejoj au de virinoj ene de Esperantujo au fari ion pri tiaj faktoj. Mi emfazas nur, ke tio estas alia sulko ankau fosenda, kiu ja ne restas nefosita, sed kiu ne identas al tiu specifa sulko, pri kiu mi chi tie provas lanchi novan diskuton.
10.La specifa tezo, kiun mi provas reliefigi hodiau, temas pri la komuna malfacilajho, kiun tra sia tuta vivo devas alfronti diversaj el tiuj anoj de niaj socioj, kiuj ne estas prosperaj elitaj viroj havantaj resume dirite dezirindajn devenon kaj personan profilon. Tiu komuna malfacilajho estas jena. El la ‘marghenigitaj’ homoj, pri kiuj ni parolas, chiuj popolsegmentoj klopodas per la organiza, kampanja, batala vojo atingi kvazau militan venkon. Iuj segmentoj sukcesas – ekzemple la laboristoj kaj la kamparanoj, markite kiel klasoj kaj lanchinte klasbatalon, atingis historie gravajn sukcesojn, kiujn parte imitis diversaj aliaj kampanjantoj. Tamen tiuj sukcesoj, ech kiam ili okazas, ne shanghas la bazan percepton de la ordinaraj homoj, ke la socion devus regi iuj naturaj fortoj, kaj ke la fortaj homoj, fortaj landoj, fortaj institucioj havas naturan rajton regi. La ordinara publiko ne konvinkighas, ke serioze justaj instituciaj aranghoj, kontrau kiuj tiu au alia popolsegmento ne sentos la bezonon de tempo al tempo aparte ribeli kaj kampanji por specialaj rajtoj, devas esti bazitaj sur demokratia intertraktado inter fortaj kaj malfortaj grupoj, kaj devas finfine preni la formon de zorge, celkonscie, interkonsente kunmetitaj artefaritaj aranghoj, emfaze malnaturaj.
11.Nur che la popolsegmentoj alfrontantaj ostracismon kaj aliajn drastajn formojn de la miskonduto de la fortaj popolanoj kontrau la malfortaj nia fundamenta ideo de lingvo arta kiel ilo por atingi la justecon inter lingvoj trovos seriozan, neshanceleblan apogon fluantan el tiu sama fonto, el kiu fluas ilia kuragho resti vivaj kaj plu batali por sia ekzisto.
12.Miakomprene la sola ghis nun disponebla koncepta ilaro, per kiu chiuj marghenigitaj kaj ostracismo-suferantaj popolsegmentoj sukcesas unuigi siajn necese diversajn strebadojn por rekonigho kaj justa traktigho, estas la postmodernismo. La modernismoj servis nur plifortigi la eliton de chiu lando, kiu kapablis pretendi, ke ghi plej kapable kultivas la rimedojn por la ghenerala progreso. La tiel nomata malfacileco de la postmodernismaj tekstoj estas rezulto de la koalicia karaktero de iniciato, kiu celas samtempe reprezenti la plej diversajn marghenigitojn. De tiu sama fonto venas la malfacileco de miaj intervenoj, pri kiu oni ofte shercas. Por ke la komunumo ne ostracismu min, mi rigardas chi tiun ridindumadon kiel savzonon, kaj mi ja volas resti flosa, bonvolu ne chesi ridi pri mia prozo, mi petegas.
13.La kutimaj metodoj de la Esperanto-movado shajnas al mi bazitaj sur la sinkontraudira deziro akceptigi malnaturan solvon sen kontesti la hegemonion de ‘naturaj’ sociaj fortoj. Nuntempa ekzemplo de tio estas la kutima retoriko pri bonaj metodoj por ‘vendi’ Esperanton. Tiu retoriko bazighas sur akcepto de la premiso, ke la merkato estus io natura. Sed ni bezonas interkonsentojn ghuste por korekti la vojon, kiun alie trudus al ni neshanghitaj merkataj fortoj. Mi kompreneble konsentas, ke la servoj de UEA estas varoj, kiujn ni devas vendi, kaj por kiuj absolute necesas uzi la merkatikajn sciojn. Sed mi malkonsentas pri la ofta aserto, ke Esperanto mem estus varo, kiun necesas vendi. La logiko de la vendado kaj la achetado kondukas al la angla, ne al Esperanto; al la hegemonioj, ne al homaj rajtoj; oni ne povas sukcese vendi la homajn rajtojn; se oni volas labori por la homaj rajtoj, oni devas strebi per interkonsentoj limigi la terenon, sur kiu plene validas la logiko de la vendado kaj la achetado.
14.Sed la problemo ne estas unike nuntempa. Ankau en la fruaj jaroj de la movado, kiam la tuta monda publiko shatis tiujn romanojn, kiuj konstruighis chirkau la sukceso de unu nacio venki aliajn naciojn kaj fondi el tiuj venkoj imperion, la esperantistoj pretis kunludi kun tiuj ludoj. Kompreneble chiuj esperantistoj, fruaj kaj malfruaj, volis kaj plue volas persvadi la homojn ne ligi la ideon de gloro “al glavo sangon soifanta”. Tamen la ligiteco inter la gloro kaj la sanga milito estis normala por la fruaj jaroj de la dudeka jarcento. La neutrala esperantistaro ja ne proponis shanghi la mondomapon kaj do ne ligis sin al la propono malmunti la imperiojn – kvankam tiuspeca propono estis subkomprenata en la celoj de la Ligo de Nacioj. Tial la fruaj esperantistoj pretis kunlabori kun la belga, brita, franca, nederlanda, portugala imperioj, kiujn mi zorgas mencii en alfabeta sinsekvo por ne diskriminacii. (Bonvolu rimarki, ke mi aludas al la mapo tuj post 1918, sur kiu bazighis la Ligo de Nacioj. Tial mankas rusoj kaj turkoj, pardonu, otomanoj.)
15.Se ni enkalkulas tiun pretecon senplende kunlabori kun la imperiaj reghimoj, farighas facile kompreni, ke tio, kion la Esperanto-movado proponis al la Ligo de Nacioj, kaj kion la Ligo malakceptis en 1922, estis propono pri interimperia lingvo. Se la Ligo en 1922 bonvenigus Esperanton kaj ghin enkondukus en chiujn lernejojn, tio do signifus, por la brite administrataj lernejoj en Nigherio au la france administrataj lernejoj en Algherio, senkonsultan trudon de nova studobjekto en la lernejoj kaj de nova plurlingva funkcisistemo por la sendemokratiaj regatoj.
16.Vi ne bezonas multe da fantazio por kompreni, ke, en hipoteza mondo shanghita per tiamomenta desupra adopto de Esperanto, la kolonie ekspluatataj popoloj, post la liberigho el sub aliaj desuprismoj, sentus la bezonon forskui ne nur la jugon de la imperiaj angla, franca, nederlanda, portugala lingvoj. Ili forskuus ankau ian interimperian ‘solvon’ Esperantan iam truditan al ili de iu lau ili senlegitima Ligo de Imperioj kaj de Hazarde kaj Portempe Senimperiaj Nacioj.
17.Kial do, enirante la Esperanto-movadon, mi kiel infano de nove ekskoloniighinta lando sukcesis tuj spontane ekentuziasmi en 1967? Pro tio, ke danke al la fonda logiko de Unuighintaj Nacioj, diference de la Ligo de Nacioj, Esperanto havis ideon novan kaj dauripovan, tiun de la homaj rajtoj, kiun klavis jam Zamenhof en la fruaj kongresoj. Danke al Ralph Harry, Ivo Lapenna kaj multaj tiuepokanoj, precipe danke al la traduko de la interna ideo en la humanisman internaciismon fare de Lapenna, la Esperanto-movado jam de la komenco de la UN-aventuro de la homaro metis sin en gravegan nichon. Specife, ni jam de tiam akiris la rimedojn por pledi por la seriozigo de io, kion UN jam diras, ke ghi praktikas – la defendado de la homaj rajtoj. La tasko de niaj generacioj, sub la gvido de la nunaj gejunuloj de kiuj ni atendas la plej efikan pensadon, estas ghisdatigadi nian proponon. Kaj per ‘nia propono’ mi ne celas aparte la dokumenton transdonitan de Lapenna al UN en 1966, sed la lingvon Esperanto kiel defendilon de la rajto de la homoj funkcii per facile lernebla lingva repertuaro. Por povi ghisdatigadi nian manieron trakti UN ni devas ghisdatigadi nian memkomprenon kiel proponantaron de tiu chi propona lingvo.
18.Al la tasko kiel eble plej alirebligi la postmodernan laborilaron al niaj movadanoj mi dedichis mian libron de 2011, L o g h i e n h o m a j l i n g v o j. Mi notas kun kontento, ke jam antau la apero de tiu libro Vilmos Benczik kaj Mark Fettes en siaj tekstoj esprimis sin favore al la postmodernismo kiel urghe bezonata aliancano de la esperantista idea strebado. Pri la uzindeco au ne de la libro mi kompreneble lasas la jughon al la publiko. Pri ghia scienca valoro jughos la faka legantaro. Tiuj jughoj ne estas identaj demandoj, sed ambau demandoj estas ekster mia koment-rajtejo.
19.Tamen mi ne rekomendas, ke ni estu kontentaj simple uzi la ekzistantajn rimedojn de la postmodernismo. Ni devas penetri kaj shanghi la postmodernismajn mediojn kaj persvadi ilin adopti nian bazan fidon al la limtransira amikeco kiel transforma forto. La amikeco donas la rajton esti persone auskultata. La postmodernismo tro ofte sin dedichegas al formalaj kaj instituciaj arenoj, neglekte al la persona areno kaj al la tria valoro, la gefrateco.
20.Tial mi faris la Zamenhof-tagan proponon pri AQ, Amikeca Kvociento, vidu pri tiu temo alian afishon en mia blogo.
21.Temas ankau emfazi la intertraktadon, ne nur la personan amikecon. La alirebleco de Esperanto al lernantoj, kiun ni nomas la facileco, ne estas la sola eco, kiun ni reliefigu. Esperanto naskighis el specifa dialogo inter la orientaj kaj okcidentaj lingvoj de Europo en la persona bakujo de Zamenhof; tion ni devas emfazi. Per tiu aparte videbla dialogo, Esperanto jam en sia korpo ikone reprezentas la etoson de la intertraktemo en si mem, kio donas al ghi gravan simbolan valoron preter la praktika valoro, ja ne malelstarigebla, de ghia lernfacileco.
22.En la kongresoj, mi proponas, ke ni de tempo al tempo, eventuale en la formo de shercado kaj de koridoraj apudbabiloj, etikedu iujn niajn agadojn kiel romanajn kaj iujn kiel novelajn, kaj ni strebu ekvilibrigi la romanajn kaj la novelajn sulkojn dum nia kongresa kaj aliforuma fosado.
23.Ni devas transformi ne nur la eksteran publikon, por atingi la chi-supre skizitajn celojn, sed iom post iom ankau nin mem, sen anhelado por postkuri neatingeblajn rekordojn. Ni devas persone taksi niajn kapablojn kaj sekvi trankvilan vojon de iompostioma sinreformo. Tion ni faru ne char ni estas en malforta pozicio, sed char ni estas en forta pozicio sed multaj el ni ne faris la personan fortostrechon por sin kongruigi kun la pozicio atingita de la movado kiel tuto. Ni do persone ghiskresku ghis nia impona kolektiva forto, char la manko de persona konscio komencas malkuraghigi multajn en niaj vicoj. “Ne tro krude, ne tro multe per unu fojo,” aforismis Zamenhof. La fojo finighas nun. Chion bonan por tiu chi jaro kaj la venontaj. Kaj antau chio, kuraghon.
Amike
Probal