Wednesday, December 26, 2012

Ni Esperu Kaj Laboru


Ni Esperu Kaj Laboru

Krommesaĝo de Probal okaze de la novjaro

En la revuo aperas prezidula novjara mesaĝo mia, kiu alparolas festajn vivuantojn de la jarŝanĝa ciklo. Nun mi volus iom babili, kun vi, kiuj propraeme kunstaras ekster tiu salono, en la koridoroj, malvarmaj en la norda hemisfero, varmaj en la suda.

Plaĉus al mi babilkomence konatigi al vi konkretan personon, kiun mi estimas, kaj de kiu mi lastatempe lernis ion. En iu barata institucio, kolego mia instruas la filozofion; li nomiĝas Sanil. Li scias, ke lia fakultato ne estas inter la prestiĝaj; ke la revuojn, kie li aperas, ne legas la pintaj filozofoj. Li estas tamen novema, inteligenta, verva pensulo. Li ne suferas pro malsaĝaj kompleksoj. Sanil bone konas sian valoron, kvankam li neniam fanfaronas. Kiel do li rilatas al la marĝena situo de siaj laborejo kaj aperejoj?

Sanil diris al mi antaŭ, nu, antaŭ tri-kvar jaroj, simple sed originale, “Mi scias, ke mi laboras ekster la historio de mia fako. Kaj tiu laborstilo donas al mi kelkajn avantaĝojn. Ni estis ĵuse babilantaj pri Whitehead; ankaŭ li pli-malpli laboris ekster la historio de la filozofio.”

Labori ekster la historio de sia fako. La vortumo frapas vin, ĉu ne.

Ni ofte konceptas la historion kiel sinsekvon de ŝlosilaj eventoj. Volante roli en tiel komprenata historio ni provas okazigi eventegon, aŭ reliefe partopreni en eventego okazonta iel ajn. Sed Sanil estis parolanta ĝuste pri Alfred North Whitehead. La plimulto inter vi rekonos Whitehead se mi diros, ke li kune kun Bertrand Russell verkis la bazan libron de  la moderna matematika logiko, Principia Mathematica. Povas esti, ke vi ne konas liajn proprajn verkojn. La filozofio de Whitehead nomiĝas proceza filozofio. Ĉe li la eventoj estas rekoneblaj nur en la kunteksto de procezoj. Ne estas do mirinde, ke la eventara historio preterlasis lin, aŭ li ĝin.

Kion signifas la propono ĉefigi la procezojn kaj ne la eventojn?

Tiun demandon prilumas alia konato mia, profesoro H.Y. Mohanram, emerita botanikisto (kiu siatempe konis la karmemoran Paul Neergaard kaj pro tio klare aŭdis la evangelion de esperantismo, kvankam Mohanram mem ne lernis Esperanton).

Mohanram foje provis klarigi al mi la fundamentan diferencon inter la biologiaj metaforoj kaj la fizikaj. Li diris al mi en 1985, ke la homoj restas tro katenitaj al la tipa bildo de evento, kiun al ili instruas la lerneja fiziko. Laŭ tiu fizikida modelo, en ‘normala’ evento iu mezgranda solida objekto frapas aŭ baldaŭ frapos alian solidaĵon; oni mezuru iliajn ampleksojn, aŭ la fortecon de la frapo, aŭ ĝiajn sekvojn, aŭ la baldaŭecon de la ekfrapo.

La tezo de Mohanram estis, ke la ĝenerala pensmaniero nur tiam ŝanĝiĝos al ekologia respondecemo, kiam la publiko ekatentos, ke en la same gravaj biologiaj sciencoj plej ofte temas pri unu vivanto, en kiu pulsas tre diversaj cikloj, efikanta sur alia vivantoj, same ciklopulsa. En tiu tipa biologia modelo, li diris, neniu efiko konsistas el unu aŭ pluraj frapoj. La tipa efiko estas la fakto, ke la unua ciklaro ŝanĝiĝas pro la dua ciklaro. Tiu ŝanĝiĝo tipe disvolviĝas dum sufiĉete longa tempo; pro tiu daŭro eblas, ke ni plenzorge observu la rapidecon de la efikado.

Tamen, por ke la publiko povu tion percepti, ĝi unue devas deziri observi tiajn efikojn en la ordinara sperto, kaj kompreni, ke ili estas pli tipaj, ol la ludilmodeloj de la bazlerneja fiziko. Atentu, ke la konversacio kun Mohanram ne tuŝis la klavon ‘procezo’, sed tamen prilumis ĝuste tiun nocion.

Vi, miaj babilpartneroj, kiuj kunkredas je la fina venko kaj strebas plibonigi vian bildon pri la plej efika vojo al ĝi, eble tuj komencas serĉi en la ĵusaj vortoj metaforon rilatantan al la Esperanta triumfo, ĉu? Vi pensas, prave, ke koncepti la finan venkon kiel fizikidan eventon signifus imagi fotaron de mondestroj aŭ de mondestraroj subskribantaj dokumentojn, kiuj unike oficialigas nian lingvon ĉiusfere kaj porĉiame. Vi ĉagreniĝas pro mia nelivero de metodo por tuj traduki la tipan biologian metaforon en ion interesan laŭ via percepto. Vi ne komprenas, kial estus nova la ideo, ke semi la ideon de Esperanto al lando post lando, al popolo post popolo, al persono post persono kaj aranĝi kreskon de ĝia uzateco devas esti longa ‘procezo’. Vi restas ĉe la penso, ke tian procezon tamen sekvos krona eventego – la monumenta adoptiĝo de Esperanto ĉie kaj por ĉiam. Tial kompreneble vi trovas mian elvokon de la vortoj de Mohanram, kaj de Sanil, seninteresa por via projekto pli bone reverki vian delongan malnetvizion.

Ĉu eble mankas al vi specifa ŝlosilo? Ĉu vi ne rimarkis, do, ke per ĉi tiuj vagoj ni proksimiĝas al la demando de la rolo de la natursciencoj?

Ekzistas delonge revo, sukcese vendita al la publiko ekde la deknaŭa jarcento, ke el la progreso en ĉiu el natursciencoj de si mem rezultos pli agrabla vivado hodiaŭ por iuj popoloj, kaj morgaŭ por la tuta planedanaro pere de procezo, kiun la deknaŭa jarcento nomis ‘la evoluigo de la (bedaŭrinde malrapidemaj) kolonioj’ kaj la postaj jarcentoj nomas ‘la evoluigo de la (bedaŭrinde malrapidemaj) evolulandoj’.

Unu kernan problemon de tiu iluzio mi krisignas per la retoriko de mia titolo ‘Ni esperu kaj laboru’. Tiu renverso de la formulo Ni laboru kaj esperu tiras vian atenton al la ĝusta sinsekvo, kiun esprimis tiu praformulo. Tiamaniere reliefigante la praformulon mi provas indiki, ke la esperantistoj i.a. atendas de si mem kaj de siaj samideanoj laboradon. Ne nur laboradon por eventego ĉion krononta – por celo, kies atingo signifus, ke la plimulto de la homoj dum la plimulto de sia tempo povus ferii kaj lasi al la maŝinoj la tedan taskon produkti. Sed, simple, klarazilbernike kaj ludovikozamenhofe, laboradon, kiel procezon.

La iluziuloj kredas kaj kredigas, ke la kerna mesaĝo de la natursciencoj estas, ke la sciencistoj devas ĉefe servi al la deziro de la industriestroj vendi al la homaro la varon labor-maldevigo – la varon konsistantan el eksportado de sia malagrabla devo labori ĉiam pli al maŝinoj kaj al malpli feliĉaj homoj. La sciencojn oni nomas des pli sukcesaj, ju pli ili ŝparas al ni diversajn devojn labori. Ĝuste tiu ŝparado konsistigas la progreson. La reklamoj ĉirkaŭ la angla lingvo – unike kroĉita al ‘la historio’, dum ni nin ofte kredas ŝimantaj ‘ekster la historio’ – bildigas personojn, kiuj agrable ferias, danke al aparatoj rememorigantaj ilin pri la foriĝo de diversaj labordevoj, kiuj en antaŭaj jarcentoj estis ŝvitaj kaj riskaj.

En la stoika lingvo Esperanto ni lernis ion tute alian pri la progreso, pri la sciencoj, kaj eĉ pri la homoj.

Ni lernis, ke la vivo, por homoj sin dediĉantaj al valora agado, ne fariĝas iom post iom ĝenerale pli agrabla, pro aŭ malpro la sciencaj esploroj aŭ teknikaj inventoj. (Niaj plej bonaj verkistoj diverse dokumentas la konstaton, ke apud iuj pliagrabliĝoj ni trafas konsternajn malagrabliĝojn, kaj ke homo maturiĝanta devas sin hardi per tiuj spertoj, kaj ne atendi rozkoloran morgaŭon de ĉiedolĉo.)

Ni lernis pri la sciencoj, ke la esplorojn vere progresigajn (ekzemple esplorojn pri nefosiliaj energifontoj, aŭ esplorojn liverontaj pli klaran komprenon pri la struktureroj de Esperanto aŭ pri la intervizaĝo etnolingvoj/ Esperanto) ne kuraĝigas la industriestroj kaj aliaj poŝegoj, al kiuj scienculoj amase alkuras.

Ni lernis pri la homoj, ke la ĉi-supra bildo ja ne temas pri foraj monstroj, sen ajna rilato al ni, kiuj kviete ridetas pri ilia ogreco. Bedaŭrinde ne. La bildo spegulas ĝeneralan fakton pri ni mem, ĉie en la mondo. Temas pri la universala fakto, ke eĉ tiuj el ni, kiuj nin rigardas kiel bonkorajn, kiel dezirantajn bonon al ĉiuj, tamen delegadas nian avidon.

Ekzemple, per niaj ĉiutagaj decidoj meti monon en ŝparkaso kaj peti la bankon trovi por ni – de ie, ne gravas al ni de kie – laŭeble altajn rentotarifojn, ni nutras financan sistemon, kiu monstre agresas kontraŭ ĉiuj tiuj virtoj, kiujn ni sendube sincere deziras nutri kaj ĉiesigi. Tiuj inter ni, kiuj estas individue malegoismaj kaj helpemaj al aliaj, kreas instituciojn, al kiuj ni delegas niajn egoismon, havemon, nehelpemon, amasigemon, akaparemon.

Kaj la naivuloj inter ni miras, ke la ‘evolulandoj ne sufiĉe rapide evoluas’, ke la viktimoj de la financa fisistemo viktimas. Se knabo volas kuri, / piedojn liajn ŝnuri, / kaj miri, miri, miri, / ke li ne povas iri.

La ĝenerala publiko en Esperantujo estas malpli naiva ol la ĝenerala publiko ekster Esperantujo. Ĝi lernas per rektaj personaj kontaktoj trans ‘muroj de miljaroj’, kiuj severe handikapas la neesperantistojn, kaj kiuj iom handikapas ankaŭ nin. Sed nin malpli severe. Tial ni en Esperantujo iom pli rapide, ol la aliaj, lernas ĉion ĉi pri la sciencoj, pri la progreso, pri la homoj.

Ni ankaŭ lernas, kiamaniere ni do ĉesu delegi nian avidon – fariĝante agemaj najbaroj. Ne, ni ankoraŭ ne havas recepton fariĝi raso de sanktuloj. Sed ni trovis la vojon. Paŝante sur tiu vojo, ni malrapide, paŝo post paŝo, post longa laboro, iom post iom lernos pli, ol ni nun scias, kaj vidos la sekvan mejloŝtonon. Ne petu de ni nun la precizaĵojn pri tiuj mejloŝtonoj; ni vidas, ke ni ankoraŭ ne vidas ilin; sed ni vidas, ke ni estas sur vojo, kiu nin portos al pli da tagordoj, kiuj klariĝos al nia vido kiam ni estos pretaj konkrete entrepreni ilin. La agema najbarado ne estas nia celo mem, sed vojo nepre kondukonta al ĝi; nia celo estas… la valida celado por la homaro; la celado al vere inkluzivaj celoj por ĉiuj; kaj nur la daŭra konversaciado kun ĉiuj iom post iom malkaŝos, kion konkrete devos signifi la inkluzivado.

Kiel en ĉia lernado, necesas komenci per facilaj paŝoj, kaj pluiri al la malfacilaj. Estas relative facile krei amikajn ligojn kun personoj el tre foraj devenoj. Trans tiaj distancoj oni ja multon povas reciproke allasegi. Eblas ignori diversajn malglataĵojn, ilin atribuante al miskompreno pro nekono de kulturaj diferencoj. La malfacila parto temas pri oniaj enlandaj najbaroj. Jen, ĉi-tuje, ekzemplo de la fakto, ke tiu parto estas malfacila.

En la epoko, kiam la apartismon oni ankoraŭ ne malmuntis, iu pinta sudafrika esperantisto leteris al UEA por peti, ke ĝi planu Universalan Kongreson en lia lando. La tiama prezidanto de UEA en tre ĝentila respondo demandis lin, ĉu la sudafrika landa asocio jam havas sufiĉe buntan demografion kaj jam enplektis sufiĉe da nigraj esperantistoj por ke UEA estu certa, ke okazigo de tia kongreso ne altirus ĉe la alvenantaj alilandaj samideanoj miron pri la kompliceco inter la landa asocio kaj la rasisma registaro prave evitata de ĉiuj. Tiujn leterojn mi persone vidis; por ŝirmi la konfidencecon, mi ne nomas la aŭtorojn. Se mi bone komprenas, ne sekvis taŭga sinpraviga letero de tiu kongres-invitema eminentulo. (Se mi malbone komprenis, tiam certe niaj historiistoj foje liveros ĝustigon; dume, bonvolu ne forgesi, ke ni babilas en la koridoroj, ekster la historio. Mi paŭzas, por ke vi ridu. Se vi maltrafis la ridobjekton, rigardu la kursivaĵojn.)

La apartismo estas ekzemplo ekstrema. Tute ne temas kulpigi niajn tiutempajn sudafrikajn gekolegojn: ili havis antaŭ si krutan muron, kaj eventuale ne sukcesis grimpi. Mi ne scias, kiom intense ili klopodis, kaj mi estus sovaĝe freneza se mi arogus al mi la povon juĝi ilin. Multegaj inter ni, kaptite en tia situacio, kompreninde celus konservi tion, kion ni entute povas fari, anstataŭ aspiri al heraklaj atingoj preter la kapabloj de siaj neesperantistaj samlandanoj. Mi mencias tiun ekstreman ekzemplon nur ĉar ĝi povas helpi al ni rigardi niajn respektivajn kvartalojn.

Kvankam la plimulto de la socioj ne praktikas hodiaŭ sudafrikskalan apartismon per eksplicite maljustaj kaj internacie kondamnataj leĝoj, tamen ĉie troviĝas la ĝermoj de frat’ fraton atakas ŝakale. Niaj rilatoj kun niaj senperaj najbaroj, precipe enlande sed foje en nia kelklanda regioneto, estas ofte inter niaj plej malfortaj punktoj.

Al tiu malfacila laborcelo Esperanto pelas nin. La saĝa pedagogio postulas, ke ni iru tien nur post establado de bonaj rilatoj sur la ‘facila’ tereno de amikeco kun tre foraj, alifonaj homoj. Tamen ni finfine devos iri tien.

Jam en Bjalistoko, la infano Zamenhof konstatis, ke li devos labori, por ke estontaj infanoj paŝantaj al sia lernejo ne sentu, ke estas nature, ke apartaj gregetoj, organizitaj laŭlingve, paŝu aparte, kaj malamu unu la alian. Iusence tio estas simbola bildo. La oficiala kompreno metas Esperanton sur nete internacian podion. Neniu plu proponas, ke nia lingvo ludu praktikan aŭ konceptan rolon inter la civitanoj de unu sama lando. Tamen, la pracelo de Zamenhof temis ankaŭ tute konkrete pri la enlandaj rilatoj inter diversaj lingvanaroj.

Mi parolas pri malrapida, home efektivigebla pedagogio, kaj ja ne proponas, ke ni hastu al ia revivigo de tiu celo aŭ de ekzemple la homaranismo en la senco de la zamenhofa malneto. Sed ni ja paŝu en tiu eduka direkto, laŭ mi, surbaze de tagordero, kiu el mia agnoskinde fuŝa malneto de asocia vizia dokumento sukcesis sursalti sur la efektivan podion de la laboraĵoj de esperantistoj – la tagordero nomata Projekto Vizaĝoj.

Ĝis nun mi proponis, ke la Projekto Vizaĝoj reliefigu tiujn esperantistojn, kiuj estas plej montreblaj kiel homoj atingintaj ion en la eksteresperantista socia percepto, kaj kies esperantisteco estas do iasence vizitkarto por nia komunumo ĉe la ‘vasta publiko’. Tiu propono – je mia feliĉo – estas jam adoptita kiel laborbazo por la elstarigado de vizaĝoj.

Mi volus nun nove proponi, ke Esperantujo adoptu ‘ĝemeligajn vizaĝojn’ en la Projekton Vizaĝoj, en la ĉi-sekva senco. Se iu persono forte kaj aŭskulto-veke pledis aŭ sukcese laboris por la ‘ĝemeligo’ – do la plibonigo de rilatoj inter najbaraj komunumoj enlande – tiam laŭ mi tiu homo, eĉ se li aŭ ŝi ne parolis Esperanton, estas kalkulinda inter la pioniroj de ĝuste la esperantisma tagordo de amikeco inter la popoloj, kaj reliefiginda ankaŭ en niaj komunikejoj.

Mi antaŭvidas, ke ne ĉiuj esperantistoj konsentos adopti ‘ĝemeligajn vizaĝojn’ kiel ankaŭ niajn; multaj eble pensos pri ilia neuzo de Esperanto kaj volos pli nete signali limon inter niaj homoj kaj aliuloj. En ordo. La manko de interkonsento pri io principa estas bona por la diskuto. Por allasi spacon por tia debatado, mi konkrete proponas, ke dum daŭras nia ĉi-tema debato, la ‘ĝemeligajn vizaĝojn’ ni elstarigu nur en la nacilingvaj esperantumejoj, kaj pri la kerne Esperantaj vizaĝoj ni daŭre publicu kaj Esperante kaj nacilingve. Se el la debato venos kolektiva decido ja adopti la ‘ĝemeligajn vizaĝojn’ kiel egale niajn, tiam ni estonte reliefigos ilin ankaŭ Esperantlingve. Kaj tio helpos mondskale nian alianciĝadon kun aliaj movadoj.

Mi menciis ĉi tiun labormanieron tute ne por eviti la mencion de aliaj manieroj antaŭenigi la tagordon. Tute ne. Utilas havi antaŭ si konkretan ekzemplon. Se unu ekzemplo ne sufiĉas, prenu duan. Mia patro Arun Kumar Dasgupta proponis en la naŭdekaj jaroj – kaj bonvenigis tiun proponon i.a. Spomenka Štimec en 2003 – ke ĉiu homo deziranta flegi la interpopolan amikecon pasigu duonhoron ĉiutage farante tradukan laboron, kaj rigardu tion kiel similan al la kampanjo de ĉiutaga ŝpinado siatempe lanĉita de Mahatma Gandhi. Senkonsidere pri la unuopaj meritoj de la propono Probal, Ĝemeligaj Vizaĝoj aŭ la propono Arun, Ĉiutaga Tradukduonhoro, mi ŝatus paroli pri la tagordo mem, kiun ĉi tiaj proponoj celas konkrete efektivigi sur specifaj terenoj.

La tagordo havas du partojn. En la teoria parto ni kovas esperantismajn ideojn, kiuj altiros la ĝeneralan publikon kaj konservos kontinuecon kun la zamenhofaj aspiroj. La publica parto de nia laboro liveras ilojn, ekzemple konkretajn kampanjojn, por altiri la publikon al niaj ekzoteraj celoj kaj por funkciigi efikan Esperantlingvan movadon kiu kovos pli rigore niajn esoterajn celojn. La ĝenerala stilo, kiu kuntenas la du partojn en unu movado, estas bazita sur agema najbarado, ne nur kiel kondutmaniero, sed ankaŭ kiel strategia areno, sur kiu ni iom post iom edukos nin al pluaj ŝtupoj ne nun videblaj de sin evoluiganta tagordo.

Agema najbarado en la enlanda medio – kiel ajn ni realigu ĝin en niaj diversaj personaj repertuaroj – estas absolute esenca, ne nur inter esperantistoj sed inter ĉiaj ‘homoj kun homoj’, por ke ni ĉiuj forkresku for de la unulingva, unugenta, unurasa modelo de la naci-ŝtato, el kiu iam naskiĝis la faŝismo, la apartismo kaj aliaj aberacioj. Por ĝisiri tiun nepre atingendan staton, ni devos trairi plej diversajn edukajn ŝtupojn en la diversaj medioj, en kiuj ni loĝas sur bunta, vasta, minacata planedo. Tiun procezon de iompostioma edukiĝo, de kultura ŝanĝiĝo, ni, la esperantismaj finvenkuloj, povos senĝene difini kiel nian celon, nur kiam ni ĉesos aspiri al unueventa bildo de ‘fina venko’.

Se ni firme kaj rezolute laboros ‘ekster la historio’, ni per tio ne forlasos la celon ŝanĝi la mondon (kiun ni tro ofte misvidas kiel unu triumfeventon); ni ŝanĝos nian eventan komprenon pri tiu zamenhofa celadprocezo, kiun nia movado daŭrigas. Ni do strebos varbi milionojn da esperantismanoj sin devontigantaj kununuigi l’ homaron; kaj ene de tiu procezo ni hazardos ankaŭ varbi eble centmilojn aŭ dekmilojn da uzantoj de la lingvo Esperanto por pli bone kovi tiun grandan komunan celon.

La bildo ne estas malfacile komprenebla, karaj insistaj kritikantoj de la probala prozo. Instruistoj funkciigas lernejojn. La infanoj ŝatas kaj estimas ilin, se la lernejoj bone funkcias. Sed la plimulto de la infanoj ne fariĝas poste instruistoj. Nur iuj tion faras. Mi proponas koncepton, en kiu la esperantistoj prenas la rolon de instruistoj. (Ne grandiozumu; ne temas pri tio, ke la esperantistoj ‘instruus la homaron’; la lernejaj instruistoj, bedaŭrinde aŭ ne, havas relative malaltan statuson en la materiisma socio hodiaŭa; ni celu nur tion, ke ni esperantistoj avangarde kaj kredinde kovu aŭ kunkovu iujn ŝlosilajn ideojn de la kultura ŝanĝiĝado.)

Se ni akceptos la neceson labori ekster la historio – do ekster tio, kio hodiaŭ aspektas kiel la fluejo de la historio – se ni Mohanram-simile forturnos nian rigardon de la eventoj al la procezoj, tiam eble morgaŭ la fluejo eĉ de la eventa historio alivojos al tiuj lokoj, kiujn ni hodiaŭ strebas verdigi.

Johan Derks kaj aliaj simpatiaj, afablavortaj, rigordeziraj kritikantoj miaj – mi mencias Johanon, ĉar denove necesas konkreta ekzemplo, sed mi volonte mencius plurajn pliajn kaj alidirektajn kritikantojn – pensas, ke mia stratosfera filozofumado estas nesufiĉe atenta al la praktikaj bezonoj de la nuna esperantistaro.

La nuna esperantistaro iom strute – kaj laŭ mi ‘filozofe’ – evitas rigardi la fakton, ke post kvardek jaroj, se la nuna rega rolo de la angla en la geopolitika trafiko ne tuje renversiĝos pro ‘historiaj’ kialoj, la esperantistaro senescepte kapablos la anglan, same kiel la hodiaŭaj esperantistoj en Barato aŭ Srilanko aŭ Britujo. Se la hodiaŭaj esperantistoj en eŭropaj landoj ne baldaŭ konverĝos, kune kun ni ekstereŭropanoj, sur substancajn celojn – kiuj ne rilatas al evento kiel akceptigi Esperanton kiel lingvareron en ekzemple la EU-aparato, kaj kiuj pro sia principeco kaj fundamenteco kapablas altiri ankaŭ solidajn aliancanojn ne lernontajn Esperanton en la antaŭvidebla estonteco – tiam la movado kvardek aŭ eĉ jam dudek jarojn poste estos treege severe baraktanta.

Tio, kara Johan, estas konkreta, praktika demando. Ĝi estas solvota nur per reinvento de la ideoj de esperantismo – tia reinvento, ke akceptos tiujn reinventitajn celojn partego de la ĝenerala publiko; tia reinvento, kiu konservas kontinuecon kun la biografie konstateblaj ĉefdeziroj de nia pravizaĝo, Ludoviko Zamenhof; tia reinventado, kiu estas proceza ado, kiu ne havas la profilon de momenta, giganta, frapanta evento.

Kompreneble procezo povas esti sinsekvo da eventoj; eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Sed vi devas koni la ĥemion de la guto kaj la fizikon de la granito por ke la biologio de la frapiganto superkapablu la monton. Neniu frapiganto subtaksu la strategiemon de siaj montaj najbaroj, Johan. Antaŭ nur kelkaj jarcentoj, tio kion la okcidenta publiko nun nomas la natursciencoj estis nomata la natura filozofio, kaj al tiu fako apartenis la ĥemio de la guto, la fiziko de la monto, kaj la biologio de la frapiganto. Tamen mi bondeziras al ĉiuj sambabilanoj, ke vi havu tre agrablan jaron, laŭeble praktikan kaj filozofi-evitan. Dume mia pensado restos stratosfera, efektive, la stratoj de la urbo estas mia pensosfero, mi esperas ne ensabli en la strutosferon. Mi finas sezonkongrue per amike sibla pep pep al miaj samĉirpanoj. Iuj el vi kiel kutime diros, ‘Bonvolu resumi vian longan monologon.’ Unu resumo estas: ne lasu vin logi logi logi de mono mono mono, sed lernu najbare goli goli goli ĉe vizaĝa nomo nomo nomo. Trioble, ĉar mi proponas mantron, ĉu vi forgesis, ke mi estas hinduo? Alian resumon mi tamen vere preferegas: pep pep pep.

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home