Saturday, January 12, 2013

Omaĝe al Swami Vivekananda


Karaj,

Hodiaŭ, la 12an de januaro, ni festas la 150-jariĝon de grava pioniro de la moderna vivo en Barato, Swami Vivekananda, kiu tutvive laboris por krei kulturajn pontojn inter kaj ene de la popoloj.

Naskite kun la nomo Narendranath Datta, tiu bengalo, unue edukite kiel moderna intelektulo, poste fariĝis disĉiplo de la asketo Sri Ramakriŝna Paramahamsa kaj tiesnome fondis Ramakriŝna-Mision. Tiu lia institucio pruntis de la kristanaj misiistoj la monaĥejan formaton, sed insiste ne akceptis la trajton varbi alireligianojn al la propra religio. Farante socihelpan laboron, la Ramakriŝna-Misio neniam varbas al la hinduismo. Vivekananda eksplicite deklaris, ke ĉar lia majstro Ramakriŝna oftege predikis, “Kiom da religioj, tiom da vojoj”, tial estas lia tasko prediki tiun rigore ekumenan aliron al la paralela strebado de diverskredanoj al socia progreso.

Vivekananda kredis je Dio enkarniĝinta en la suferantoj kaj helpobezonantoj, kaj la homoj, kiuj laboras por ili, laboras por Dio. Li anatemis la trouzon de religiaj verkoj: “Por dekjara knabo,” li diris, “la futbalo estas evidente multege pli grava ol la Bhagavadgito, kiun la knabo prefere tute ne provu legi.” Lia majstro sekvis la doktrinon vishishtadvaita; Vivekananda mem preferis la doktrinon advaita; lia institucio estis kaj restas sendogma rilate la religian pensadon kaj inkluzivas fenomene sukcesan reton de lernejoj.

Post sia alparolo al interreligia kongreso en Ĉikago en la 11a de septembro 1893, Vivekananda altiris multajn okcidentanojn al sia afero. Hodiaŭ la gastejo de la Ramakriŝna-Misia Instituto de Kulturo estas ŝatata loĝejo por vizitantaj okcidentanoj, ĉu socihelpe engaĝitaj aŭ ne; tiu instituto krome aranĝas instruadon de pluraj fremdaj lingvoj.

Lingvan movadon kiel la nia povas aparte interesi la fakto, ke Vivekananda pli frue ol Tagor pioniris la skriban uzon de la popola parola lingvo en la ĝis tiam hierarkia bengala sistemo. Li estis ĝisosta demokrato kaj celis, ke la vastaj popolamasoj ne nur ricevu helpon rilate la nutradon kaj la loĝigon, sed ankaŭ kleriĝu kaj fariĝu la vera reganto de la tuta socio. Lerninte ĉe la piedoj de majstro malelita, kiu mem kleriĝis tute ne per la legado sed pere de la buŝa tradicio, sed kiu atingis ekumenan vidpunkton kaj kapable dialogis kun la tiutempa kultura kaj intelekta elito bengala, Vivekananda havis profundan fidon al la saĝo de la popolo.

Eĉ nehinduoj inter ni povas senti sin rajtantaj rememori lin okaze de la hodiaŭa jubileo.

Amike

Probal

0 Comments:

Post a Comment

Subscribe to Post Comments [Atom]

<< Home