Popola kaj malpopola posedo de la lingva richo: la dunormeco sub kogna lupeo
Probal Dasgupta
(prelego prezentita en 2008 en Roterdamo)
Oni povas facile konsenti, ke la lingvoj estas trezoro de la homaro. Sed la richon, en dividita mondo, iuj posedas pli, kaj aliaj malpli. Chu la lingvon de la bengala, au la joruba, au la flandra komunumo posedas egale chiuj ghiaj parolantoj? Se ne, kiamaniere ni komprenu kaj traktu tiujn malegalecojn, por ke la modernaj socioj scipovu prudente mastrumi sian lingvan trezoron kaj disponigi justajn porciojn al chiuj?
Ene de tiu relative vasta temo - la malegala posedo de iu lingvo fare de diversaj ghiaj komunumeroj - utilas elekti unu konkretan subtemon, nome, la diglosion au la dunormecon. En diglosia sistemo, kutime unu el la du normoj ene de difinita lingvo estas pli tutpopola - ghi nomighas la malalta normo - kaj la alia, la alta normo, sin pli ligas al la elito au al elitecaj (ekzemple, erudiciaj) uzmedioj. Kia esplormetodo plej taugas al tiu chi fenomeno? El la diversaj aliroj al nia esplorobjekto, ni elektas la substancisman lingvistikon, kiu aplikas kriteriojn de la kognoscienco al diversaj (ankau al sociaj) terenoj de la prilingva esplorado.
Kio do estas la diglosio? Iuj lingvoj tre evidente, kaj multaj aliaj malpli evidente, faras distingon inter facila au malalta lingvonormo - kiun kapablas uzi ankau la infanoj kaj la malkleraj anoj de la publiko - kaj tiu malfacila au alta lingvonormo, per kiu plene funkcias la skribaj diskursoj sur la fakaj terenoj. La termino diglosio (en la pli naturalisma “babela” strio de Esperanto), au dunormeco (en la pli skemisma “tabela” tendenco de nia planlingvo), indikas tiun terenan diversecon ene de chiu lingvo. En iuj ekstremaj kazoj, la alta normo tiel frape disiras de la malalta, ke chiuj devas eksplicite paroli pri tiu divergho kaj pritrakti ghin en la pedagogia sistemo - ekzemple, en la araba, la greka au la tamila. De tiaj ekzemploj ni ricevas la terminon kaj la plej bazan kaj forman komprenon de la fenomeno diglosio. Ni uzos la esprimon “forma diglosio” por identigi tiajn kazojn.
La bengala lingvo, antau nur unu jarcento, estis forme diglosia. En tiu tempo ekzistis delonge kultivata alta normo en la skriba lingvo. Staris kontraste al ghi la apenau flegata malalta normo en la skriba lingvo, kiu respondis al la parola normo. En tiu tempo oni kutimis paroli en la altbengala nur kiam oni lautlegis tekstojn au prelegojn. La homoj neniam dialogis en la altbengala, sed chiam nur en la malalta varianto.
Kiel la du normoj diferencis? Ni prenu konkretan ekzemplon. La malaltbengala frazo “Beraaler pichhu dhaaoaa korlo kukurtaa” portas la signifon ‘La hundo postkuris la katon’ kaj respondas al la altnorma “Kukurti maarghaarer pashchaad-dhaabon korilo”. Ni iom rigardu la diverghojn de la ordinara, forma vidpunkto.
La subjekto ‘la hundo’ rajtas stari frazofine en la malaltbengala, “kukurtaa”. Sed la alta normo preferas rigore konservi la frazfinan pozicion de la verbo. Chi tie, la altbengala varianto de la frazo komencighas per la subjekto “kukurti”. La kutima vorto por la katoj en la malaltbengala, “beraal”, estas vorto pleba; la alta normo preferis la sanskritan vorton “maarghaar”. Pri preskau chiuj konjugaciaj formoj la du normoj nete diverghas; tion ilustras la altbengala formo “korilo” kaj la malalta formo “korlo” por ‘faris’. La objekton de la farado oni esprimas en la altbengala per la sanskrita kunmetajho “pashchaad-dhaabon”, ‘post-kuro’. Sed la malaltbengala uzas “pichhu, dhaaoaa” – do la hodiauajn, diakronie shanghighintajn formojn de ‘post’ kaj de ‘kuro’.
Temas do pri multe da formaj diferencoj. La strukturisma aliro tial priskribas la diglosiajn fenomenojn chefe sur la forma nivelo, nur eksterkadre aldonante komentojn pri la socihistoria nicho, kiun la alta normo okupas. Sed la substancisma aliro, kiu shoforas la nunan analizon, donas prioritaton al la rilato inter la kognaj sistemoj – do ankau inter la “diskursoj” au “dirajhadoj” – respektive ligitaj al la alta kaj la malalta normoj. La unua substancisma priskribo pri la diglosio, Dasgupta (1993), emfazas, ke la diglosio estas rilato inter du diskursoj kaj intime ligita al tiu pedagogio, per kiu la posedantoj de la alta diskurso inicas la klerighantojn. Fine de la instruigho, la lerninto kapablas do alte kaj malalte rigardi al la samaj faktoj, kaj ponti inter la du rigardoj.
Oni povas demandi sin, chu la klerigho bezonas tian dupolusan strukturon. Tiu demando historie aperis en la bengallingva teritorio. En la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento, pluraj bengalaj verkistoj, sub la gvido de Rabindranath Tagore, iniciatis seriozigon de la malalta normo en la skriba lingvo kaj kritikis la altan normon – au pli ghuste dirite la diglosion kiel sistemon. Post tiaj klopodoj de du-tri generacioj, fine de la dudeka jarcento la altbengala preskau tute chesis esti uzata en la barataj gubernioj Okcidenta Bengallando, Tripuro kaj Asamlando. Sed la alta normo ne tute perdis la skribajn uzterenojn en Bangladesho, kies parolaj dialektoj pli ol la okcidentbengalaj parolformoj similas al la alta normo.
Kiamaniere oni konceptu chi tiun horizontalan unuecighon de la bengalaj lingvonormoj? Oni ofte nomis tiun shanghon progresa, modernigha. Oni vidis en ghi shlosilan faktoron por unuecigo de la lingvanaro konforme al la bezonoj de la moderna epoko. La retoriko de tiuj, kiuj pledis kaj agis por la eksigo de la altbengala, bazis sin sur naturisma ideologio. La malnovaj komprenoj pri la lingvo estis erare emfazintaj la kulturan kontinuecon, oni diris. La veran esencon de la homa lingvo ni fakte serchu en la spontanoj de la natura homo. Infanamika, plebamika eduko lau tiu vidpunkto nepre postulas unuebenan lingvon.
Estas grave hodiau demandi nin, en la ghenerala socilingvistika entrepreno, chu ni povas senplie akcepti tiun naturismon, kaj do la ideon, ke la diglosio entute estus patologia kultura fenomeno, kiun la normalaj procezoj de la socia modernigho forbalaas.
Alternativon al la naturisma vidpunkto proponis tamila socilingvisto. Tiu klerulo, Francis Britto, en konversacio kun mi en 1986, formulis la hipotezon, ke en la iompostioma arkaikigho de la alta normo de la tamila kaj la samtempa vastigho de ghia malalta normo ni vidu shanghighon ne en la lingvo mem, sed en la verkaj konvencioj en la chefa, romana ghenro de la tamila prozo. Char Britto nenie skribe prezentas chi tiun gravan vidpunkton, mi devas ripeti lian bushan prezenton de 1986.
Britto rezonis, ke la klasika romanarto konvencie distingis la kadron, kiun regas la vocho de la chiopova rakontista figuro, disde la enkadraj konversacioj, kie aperas la vochoj de la agantoj. Sed, lau li, la levigho de la naturisma romanarto (ene de la realisma epoko) signifas gravan modifon en la rolo de la agantoj. De tiu momento, la rakontista vocho enfalas en la vochojn de agantoj, kiuj sinsekve funkcias kiel perspektivuloj por la naturisma romanarto. La konversaciajn fadenojn oni uzas por krei la novajn kvazaukadrojn de la romano, kaj la chiovida rakontisto elscenighas. Lau Britto, chi tiu refaro de la romanarto en la moderna epoko signifas interalie, ke la malaltnorma varianto de diglosia sistemo shajnas okupi la tutan lingvan spacon kaj malaperigi la diglosian duecon mem.
Sed, diris Britto, akcepti tiun shajnon estus miskompreni la transformighon. Fakte, la distingo inter la kadro kaj la konversacioj nun kreis al si apartan geometrion. Oni ne plu disponas la forman diglosion, kiun reliefigis la klasikaj rakontaj konvencioj. Tiuj konvencioj donis klare aparte chielan vochon al la rakontista figuro kaj rekoneble malchielajn vochojn al la agantoj. Sed oni nun instalis en ekzemple la tamila novan, substancan diglosion, en kiu serioza leganto de romano devas scipovi disrekoni la kadran rolon de iuj teksteroj kaj la konversacian au agadoevoluigan de aliaj teksteroj. Kaj la samo validas por la romano de la vivo mem, se tiel diri.
Britto do argumentis, ke la diglosio mem, kiel dueca principo en la lingvo, estas io universala. Estas shanghighema la geometrio de la diglosio – ghi aperas kiel formo-diferenciga reliefajho en iuj komunumoj kaj kiel fona substanca principo aliloke. Iu specifa komunumo foje transiras de unu tipo al la alia. Evoluigante la ideojn de Britto surbaze de la substancisma kadro, alia tamila socilingvisto, Rekha Abel (1998), proponis ankri la universalan diglosion en tute gheneralaj principoj de la lingva funkciado. Nur lastatempe aperis taugaj iloj por antauen pashi preter la laboroj de Britto kaj Abel.
La kognoscienca aliro al la demandoj aparte reliefigas la rilaton inter la facila parto kaj la malfacila parto de la lingvoscio de chiu individuo. Tiu lingvoscio sin ankras en la facila parto, kiun oni lernas en la infanagho. La kogna lingvistiko aparte atentas la tiel nomatan “bazan nivelon” de la vortoj kaj sencoj, kiu organizas la konceptan spacon de la individua psiko. Ni bezonas pli funde kompreni, kiel tiuj bazaj konceptoj rilatas al la periferiaj, pli malfacilaj. Tio chi estas tasko por la sufiche alte evoluinta psikologia sektoro de la kogna lingvistiko.
Trovighas simila tasko por la sociologia sektoro. Neniu unuopulo lernas la tuton de la malfacilaj vortprovizoj de sia lingvo. Diversas la fakoj; la terminaron de chiu fako scias nur la respektivuloj. Pro la diverseco de la edukprocezo la fakoj horizontale diferencighas inter si. La klereco vertikale distingas la edukitojn disde tiuj plenkreskuloj, kiuj restas plebaj, malelitaj, lingve malpli potencaj, katenitaj al la baza vortprovizo. Oni bone konas chi tiun geometrion pro sia ordinara sperto. Sed neniu starigis efikan modelon de la socia geometrio de la multfaka klereco, kiu ghin rilatigus al kognoscienca bildo pri la heterogeneco de la unuopula lingvoscio.
Eble estos utile, ke ni survoje al tia modelo konsideru unu tre ofte priskribitan regionon - la sudazian socilingvistikan mozaikon, en kiu konekte rolas la angla lingvo.
Oni argumentis, ke post la forigo de lokaj diglosioj (ekzemple en la bengala), hodiau tamen retrovighas diglosia rilato inter la angla kaj la barataj lingvoj. Tiu nova arangho donas al la angla altnorman rolon rilate al la diverslingvaj malaltoj. Se ni ekzamenas chi tiun rilaton, ni trovas dividon de lingva laboro, kiu ligas la anglan kun la kleriga sistemo, precipe kun la supera eduko, kaj la baratajn lingvojn kun la emocia kaj kultura partoj de la spektro. Chu la sudazia kombino de diglosio kun plurlingvismo - kies kromajn malsimplajhojn kaj kies pasintecon ni ech ne tushas en la jhusa skizeto - helpas nin en la laboro alcerbumi al tia teoria modelo, kian ni deziras?
Ni certe havas jedispone kelkajn ideojn jam validigitajn aliloke, kiuj helpas nin aliri la sudazian scenejon. La socilingvistiko de la plurlingveco konatigis nin kun la utilo de zorge fasonitaj modeloj de dulingva eduko, kiuj instigas chiun infanon kultivi la plenan regadon de sia gepatra lingvo tra la elementaj kaj mezlernejaj jaroj, kaj ankau praktiki la aldonan (nepre ne la subtrahan) specon de dulingvismo. Por ke tiuj modeloj bone funkciu, la pedagogoj kaj iliaj fonaj kolegoj devas multege traduki inter la subaj kaj la supraj lingvoj de tia plurlingva diglosia geometrio, kian ni trovas en la sudazia regiono. Ghuste la ideoj pri tia tradukado motivis la detalojn de mia substancisma priskribo de la sudaziaj diglosioj (Dasgupta 1993) – priskribo, kiu emfazis la interdiskursan rilaton inter la du normoj, kaj kiu nichis tiun rilaton en la klerigan entreprenon, sed kiu ankau notis, ke grave rolas la tradukado en la socia mastrumado de la alta normo en diglosia komunumo.
Al kio nian aktualan entreprenon konduku chi tiuj konsideroj? Chu ne al diglosie bazitaj pensoj pri la tradukarto mem? En alia eseo ni ekzamenis la intervizaghon inter la tradukistiko kaj la diglosia teorio. El tiu rezonado ni konkludis, ke tiuj, kiuj tradukadas en malfortan lingvon por konservi ghian lingvan richecon, devas prikonscii siajn celojn. Se ili tro emfazas la suverenan rajton de chiu lingvo reprodukti la sistemecajn, pompajn formojn de la metropole potencighintaj burokratioj, tiam la tradukoj odoras burokrate kaj malmulte servas al la uzantaroj. Ni notis, ke necesas okupighi pri la tradukecaj rilatoj inter la malfacila kaj la facila sektoroj de chiu unuopa lingvo. Tiavoje chies kultivado de sia propra lingvo fortigos la komunikan demokration. Ne utilas fortigi la eksteran suverenecon de malgranda lingvo rilate al grandaj lingvoj.
Tiuj pensoj pri la dezirindeco maksimumigi la travideblon en la tradukado - pensoj bazitaj sur la intervizagho inter la diglosio kaj la tradukistiko - estas eventuale utilaj por la praktikantoj de la tradukarto au por ghiaj strategiantoj. Tamen strategiaj konsiloj, kiom ajn saghaj, ne estas scienca modelo. Nia scienca celo devas esti serioza hipotezaro pri la traduka travideblo au la flua trafiko - kaj fojaj devioj de tiu ideala fluo - kiel rilato inter tekstoj kaj tekstoj, inter lingveroj kaj lingveroj, ene de unu lingvo au inter du lingvoj. Scienca esplorado tiucela en la substancisma kadro, pri la diglosio, povas resti ligita al la pensoj pri la traduka praktiko jhus menciitaj, kaj povas tiamaniere ponti inter la socilingvaj demandoj de la makrolingvistiko kaj la kerne prilingvaj esplortemoj en la mikrolingvistiko.
Allabore al tiu celo, ni, kiuj laboras en la substancisma aliro al la lingvistiko, jam rikoltis kelkajn rezultojn en la esplorado pri interrilatoj sur la intervorta tereno. Ni demonstris, ke la substancisma morfologia metodaro (Dasgupta, Ford & Singh 2000) estas ne nur uzebla, sed nepre uzenda ech por priskribi la Esperantan vortfaradon – surpriza rezulto por lingvo, kies ideologoj jam dekomence deklaris la afiksojn sendependaj entoj. Surbaze de tiu substancisma karakterizo de la intervortaj rilatoj en la homaj lingvoj, ni komencis priskribi en “diferenciga leksikografio” la rilaton inter facilaj kaj malfacilaj vortoj ene de unuopa lingvo.
Chi tiu fadeno de esplorado - kiu uzas la Esperantajn vortojn kiel intervortaran semantikan transskriban aparaton, ‘interleksikan glosilon’, paralelan al la fonetika alfabeto por la sona transskribado - estis unue lanchita che la bengala. Ghi principe gamas tra chiuj lingvoj. Por atingi konvinkajn rezultojn en tiu sfero ni bezonos iom post iom kunfaski leksikojn de sufiche diversaj lingvoj kaj tute ghenerale montri, ke per la Esperanta glosilo oni povas desegni mondan konceptan mapon.
Tamen ne nur pri vortoj, kaj ne nur pri la rolo de Esperanto, povas temi en serioza scienca teorio pri la rilato inter la facila kaj malfacila sektoroj de la homa lingvoscio - teorio kiu celas ponti inter la kognoscienco de la heterogeneco de la unuopula lingvoscio kaj la socisciencaj sekvoj de tiu heterogeneco. La substancisma lingvistiko estas unu varianto de la genera gramatiko, kies kernaj okupighoj ne povas preterlasi la sintakson. Chu nia modelo povas ion seriozan proponi, lige kun niaj pridiglosiaj pensoj, sur la sintaksa tereno?
Survoje al tia propono, indas noti, ke la chefa elemento en diglosia sistemo - la “diglosieco” - estas la kontrasto inter la pli reliefa skribeco de la alta normo kaj la nete laukunteksta paroleco de la malalta. Ni serchas do kontribuon, kiu serioze ligu la sintaksan teorion, pere de kognosciencaj konsideroj, kun la kontrasto parolo/ skribo. Jen kion ni volas; de kie rikolti ghin?
Feliche, ni ne bezonas tre pene serchi. Jam delonge trovighas loko, kie oni povas relative facile pontofari inter la dekonstruisma kompreno pri la skribado kaj la generisma teorio de la sintakso. Ni nun simple bezonas konatighi kun tiu loko.
La teoria propono, kiu ghisfunde modifis nian komprenon pri la rilato inter la skribajhoj kaj la parolajhoj, venis de Jacques Derrida (1967). Li sugestis, ke la aperon de la skribarto malfrue en la homa historio ni ne mislegu kiel duarangecon de la skriba prakapablo kompare kun la parola. Lau li, ankau aborigenaj komunumoj senskribaj ghis la nuna momento portas unu tute klaran indikon pri la praa skribipovo: la kutimon identigi chiun komunumanon per unuopula nomo. Derrida rezonis, ke tiuj nomoj principe gestas al skriberoj en tiu nocia registrolibro de la komunumo, kiu rikordas la naskojn, la mortojn kaj simile.
Kiamaniere chi tiu hipotezo de Derrida estas ligebla al tiu grava entrepreno en la kognoscienco, kiu okupighas pri la genera sintakso de la lingvo – kaj do ankau de la lingvo parola?
Ni proponas, ke la genera teorio pri la sintakso de la plurpropoziciaj frazoj estas parenca al la pensado de Derrida pri la praskribipovo kaj pri nomoj. Nian prezenton de tiu parenceco ni bazas sur la ideoj de David Bleich (1988) pri la legipovo kaj la perspektivplureco.
Bleich kontestis la ideon, ke nur la konatigho kun la fizikaj literoj de iu skribarto lanchas ies legipovon. Pli ghenerale, li kritikis la komprenon, ke la parolipovo antauas la legipovon en la vivkariero de infano. Bleich hipotezis, ke la esenco de la pralegipovo estas la ekpovo rigardi la realon el pluraj perspektivoj. Lau li la fizika inico en la skribarton nur helpas al la infano ekstere esprimi tiun fundamentan kapablon. Che tiuj ideoj de Bleich, la teorio de Derrida pri la nomoj povas renkontighi kun la kernaj ideoj de la genera sintakso sur jena ponto.
Konsideru la frazon (a), en kiu trovighas plurobla subordigo de propozicioj: (a) Johano supozas, ke Maria kredas, ke estas tre vershajne, ke Vilhelmo ankorau ne perdis la esperon, ke li finfine faros klopodon, pro kiu li gajnos la ludon. En tiuj sinsekve nichitaj propozicioj, sufiche ofte kaj tipe la scenejon regas la propozicia perspektivo ligita al persona subjekto (Johano, Maria, Vilhelmo, li).
Supozu, ke eblos forghi teorian ligon inter la senfina plimultigeblo de la nichado de propozicioj en propoziciojn - tiu kerna fakto, kiu shoforas la generan sintakson - kaj la propoziciaj perspektivoj identighemaj kun personaj nomoj. Se ni sukcesos serioze interligi tiujn du fenomenojn, ni rikoltos sekvojn por la kognoscienca priskribado de la unuopula lingvoscio. Siavice klarighos pluaj sekvoj por la diglosia mastrumado de la plurperspektiveco - do de la praskribipovo - en chiuj socioj, ankau la lau ekstera shajno analfabetaj aborigenaj komunumoj.
La faka genera sintakso, tamen, ne donas privilegian reliefecon al propozicioj kun perspektivdifina vidpunktulo. Ni konsideru la frazon (b): Lau Johano, Maria atendas de Vilhelmo pluan esperon klopodi gajni la ludon. En tiu chi ege kunpakita versio de la frazo (a), la sento de pluraj perspektivoj shrumpas - kaj la frazo perdas la kompreneblon. La parolan frazon (b) post nur unufoja audo ne komprenas normala auskultanto. Tamen la kutimaj sintaksaj teorioj atribuas al la frazoj (a) kaj (b) preskau la samajn subordigojn. La teoria sintakso kun siaj nunaj prioritatoj ne okupighas pri la faktoroj, kiuj igas la frazon (b) malpli facile komprenebla ol la frazo (a).
Tamen, ene de la laboriloj de la teoria sintakso, ni trafas klavojn, che kiuj eblas agordi la homoprian – perspektivrichan – propozician subordigadon kun la perspektivulaj nomoj, kiuj kernas en la dekonstruisma aliro al la teorio de la praskribipovo. Tiuj klavoj rilatas al la indicado.
Chiuj propozicioj kaj propozicieskoj - ankau tiuj sen perspektivulo - estas egalaj en la genera sintakso. Simile, la genera sintakso donas egalan gramatikan statuson al chiuj nomoj. La kompara sintaksa analizo de lingvoj, en kiuj ordinara persona nomo kunportas difinan artikolon (ekzemple la parolgermana formo der Hans por ‘Johano’), kaj de lingvoj kiel la angla au la skribgermana (kun simplaj, senartikolaj John, Hans, por ‘Johano’) kondukis iujn sintaksistojn al la hipotezo, ke, diference de komunaj substantivoj, la nomoj estas indicaj. Ili senpere kunagas kun la indica zono de la substantiva sintagmo, kiu demonstrative alindikas personon au objekton.
Se ni inter la nomoj elektas la personajn nomojn, kaj se ni inter la subordigitajhoj elektas propoziciojn ankritajn che perspektiva vidpunktulo, tiam klarighas por ni jena utila paraleleco inter du naturaj klasoj. La homaj indicportaj substantivoj kaj la homindicaj propozicioj havas komune tion, ke la propona perspektivo de la propozicio difinas sin che nomo au che nompremisa pronomo.
Chi tiuj konsideroj pretigas nin por la formulado de la tezoj A kaj B, kiuj resumas kaj iomete preteriras la ghisnunan diskutajhon:
Tezo A: La rekursiveco [la kapablo enmeti propozicion en propozicion senfine] kaj la praskribipovo estas intime interligitaj ecoj de la homa lingvokapablo. Chi tiun kapablon oni distingu disde tiu koncepta kapablo, kiun la homoj komune havas kun la aliaj primatoj.
Tezo B: (1) La subordigado de perspektivaj propozicioj kaj la personaj nomoj intime interligighas al la perspektivdifina libereco de la frazkreado. (2) La praskribipovo estas identa al la kapablo plurperspektive rigardi. (3) La perspektivdifina libereco esprimas sin en la formo de la kapablo plurperspektive rigardi; alidire subtezo (B-1) egalas al subtezo (B-2); la personaj nomoj respondas al la (“skribebla, registrebla”) rikordaro de la libereco.
Notu, tamen, ke la tezoj A and B, kiuj kreas fortikan ponton inter la dekonstruisma teorio pri la praskribipovo kaj la genera sintakso de propozicioj kaj de nomoj, lasas malferma la demandon de la individua lingvoscio. Kie, sur mapo desegnita surbaze de la tezoj A kaj B, aperas la facila parto de ies lingvoscio, kaj kie la malfacila parto, se pri la sintakso temas, au pri la kono de nomoj? Kaj kiel nia kompreno pri tiu demando rilatu pli ghenerale al la parola/ skriba dueco de la lingvoj, kaj pli specife al la diglosio?
La tezoj A kaj B faras ion novan, kie temas pri la libereco kaj ghiaj rikorderoj. Sed ili ne tushas la gravan demandon de la scioj kaj konoj. La unuopulo, kiu konas aliajn unuopulojn en sia komunumo sed nenion scias pri iliaj scioj, ne povas kunlibere konstrui kun ilia libereco strukturojn por la komunumo. Ghuste la interkontakto inter la scioj maksimumigas la liberecon, kaj ghuste tie rolas la skriba dimensio de la lingvo.
En la epokoj antau la apero de la skribarto, la praskribipovo sin esprimis en la bushe transdonataj tekstoj per specifaj perspektivaj indicoj – ekzemple, la indica esprimo “chi tiel mi audis” au “chi tiel estas dirate”. Per la indiko de audado, sen specifo de la fonta parolanto, oni tiuepoke signis aliron al la ghenerala fonto de la komunuma scio – au, en la kadro chi tie konstruighanta, aliron al la ghenerala, senautora verkighado de la komuna nocia registro enhavanta chiujn rikorderojn.
Temas do pri atentinde senindica indico, pri senvizagha perspektivo, kiu en la prahistorio de chiuj komunumoj superatutis chiujn aliajn sur la tereno de la persona scio. La individua lingvoscio markas tiun superan, abstraktan perspektivon – tiun metaperspektivon – kiel malfacile atingeblan, kiel ion rezervitan por la maljunaj au shamanaj spertuloj en la komunumo. Jam ekde tiu epoko, la diglosio rilatas al la malsimetrio inter tiu pra-“skribeca” metaperspektivo de iuj propozicioj kaj la personaj, interparolecaj perspektivoj de la vulgaraj frazoj.
En la lastaj jardekoj, chiuj lingvistikaj teorioj abunde cherpis che la fontoj de la lingvoj, kiujn parolas la indighenaj popoloj. Inter la teoriaj kadroj, eble plej kerne la kogna lingvistiko provis agordi siajn komprenojn pri la lingva kodigo de la natura klasigo kun la klasigiloj troveblaj en tiuj lingvoj. Tamen la kerna teoriado de la lingvistiko ghis nun, precipe en la kogna entrepreno, nesufiche egale traktis la indighenajn lingvojn kiel sciobazojn partnerajn en nia entrepreno pli bone kompreni la lingvan fenomenaron. La nuna entrepreno klopodas meti tiun demandon sur la lingvoteorian tagordon.
Estas paradokse, ke por egalece trakti niajn gekolegojn el la indighenaj popoloj ni bezonas plenrajte agnoski la gravecon de la diglosio – do ghuste de iuj malsimetrioj kaj malegalecoj, kiuj muldas la mapon de la lingvoscio mem, individue kaj komunume. Ni do konkludu, ke por vere hodiauighi nia mondo, volante kiel eble plej juste mastrumi sian lingvan trezoron, devas lerni naghi kun kaj ne kontrau la diglosiaj fluoj.
Tiuj fluoj direktas la maturighon de la lingvoscio de la infano, dum ghi lernas multigi siajn perspektivojn kaj celi la plenan saghon de la maljuna homo. La serioza komunumano – post la multperspektiva plenfloro de sia junagha personeco kredanta sin maksimume libera sur la agada tereno kaj interkonatighanta kun amaso da aliaj personoj en la komunumo – finfine lernas ankau plenfrukti en la maljuna, sagha agho de la senpersono. Tiu figuro, la senpersono, por trafi la vere plenan liberecon, identigas siajn diversajn junaghe ekkonitajn vidpunktojn kun la unike senspaca audpunkto de la chiomsagha komunumo kiel tuto. Tie la parolo pasas en la senvochan praaudon, kiu sin rivelas kiel praskriban.
Estas utile, en tiu chi fadenfina momento, reveni al la demando de la tradukado. La pedagogio, kiu peras inter la instrubezonaj infanoj kaj komencantoj situantaj nur en la malalta lingvonormo kaj la instrupovaj konantoj de la alta, devas sin okupi pri tiu tradukado, kiu evidente konsistigas parton de la pedagogiado. En la nuna teoria momento de nia laboro, ni serchas nichon por la tradukarto en tiu kompreno de la diglosio, kiun prezentas nia jhusa rezonado.
Se mi bone fasonis la laborilojn de chi tiu prezento, la tasko de la tradukanto estas sufiche simple priskribebla.
Tradukante el la alta normo en la malaltan, la diglosio-pera tradukanto venas de la senpersona metaperspektivo al la vizaghaj perspektivoj facile kapteblaj por la konkreta imago de la lernanto, kaj devas elekti modelajn rolulojn, per kiuj rakonte au teatre reprezenti la povon au la saghon de la principe senvizagha au universvizagha punkto de la metaperspektivo. Inverse, persono tradukanta el la malalta normo al la alta devas el la aferoj dirataj en la idiomo de individuaj, vizaghaj perspektivuloj eltiri iujn gheneralajhojn, kiuj meritas scian, principan, universalan prezenton. La tradukanto devas vesti tiujn plej gheneraligeblajn aferojn per la abstrakta metaperspektivo.
Kompreneble, la esprimado de la metaperspektivo nur malofte uzas evidentajn formulojn kiel “tion mi audis” au “la saghuloj diras”. En la nuntempaj socioj, la objektiva stilo ofte postulas la pasivan vochon. Foje la objektiva stilo mem – uzante esprimojn senvidpunktajn – sufichas por abstraktigi la lingvajhon.
Mi finu per ekzemplo de tia tradukado fare de brita policisto. Kiam mia amiko Michael estis dekdujara, renversis lin auto. Dum li kushis en malsanulejo, la policano petinta de li priskribon de la akcidento audis Michael diri “Mi venis chi tiel, kaj la autistino venis tiel chi, kaj mi faris tion, tiam shi provis fari tion chi, sed fush, kaj mi estis surtere”, kaj plenskribis dokumenteton, kiun la imponita Michael fiere subskribis. La raporteta teksto komencighis jene: “Mi estis piediranta proksimume nordokcidenten, kiam veturilo, stirata de mezagha sinjorino, interrompis mian trajektorion.” Ne rapidu permesi al la homoj diri al vi, ke ial via lingvo ne estus diglosia au ne bezonus enlingvan tradukadon.
Referencoj
Abel, Rekha. 1998. Diglossia as a linguistic reality. Rajendra Singh (red.) Yearbook of South Asian Languages and Linguistics 1998. New Delhi/ Thousand Oaks/ London: Sage. 83-103.
Bleich, David. 1988. The Double Perspective: Language, Literacy, and Social Relations. Evanston, Illinois: Northwestern University Press.
Dasgupta, Probal. 1993. The Otherness of English: India’s Auntie Tongue Syndrome. New Delhi/ Thousand Oaks/ London: Sage.
Dasgupta, Probal; Ford, Alan; Singh, Rajendra. 2000. After Etymology: Towards a Substantivist Linguistics. Munich: Lincom Europa.
Derrida, Jacques. 1967. De la grammatologie. Paris: Minuit./ 1974. Of Grammatology (tr Gayatri Chakravorty Spivak). Baltimore/ London: Johns Hopkins University Press.
Agnoskoj
Chi tiun laborajhon ebligis esplorsubvencio de la Esperanta Studfondajho, pro kiu mi dankas.
Esperanta resumo:
Popola kaj malpopola posedo de la lingva richo: la dunormeco sub kogna lupeo
Probal Dasgupta
Iuj lingvoj tre evidente, kaj multaj aliaj malpli evidente, faras distingon inter tiu facila au malalta lingvonormo, kiun kapablas uzi ankau la infanoj kaj la malkleraj anoj de la publiko, kaj tiu malfacila au alta lingvonormo, per kiu plene funkcias la skribaj diskursoj sur la fakaj terenoj.
La termino diglosio, au dunormeco, indikas tiun terenan diversecon ene de chiu lingvo. En iuj ekstremaj kazoj, kiel la araba au la greka au la tamila, la alta normo tiel frape disiras de la malalta, ke chiuj devas eksplicite paroli pri tiu divergho kaj pritrakti ghin en la pedagogia sistemo. De tiaj ekzemploj ni ricevas la terminon kaj la plej bazan kaj forman komprenon de la fenomeno diglosio. Sed postaj esploroj montris, ke la diglosio sur la nivelo de la lingva substanco estas io universala. Tiu chi fakto estas tre grava por la kognoscienca aliro al la lingvaj fenomenoj. Lau tiu aliro, aparte gravas la rilato inter la facila parto kaj la malfacila parto de la lingvoscio de chiu individuo, char tiu lingvoscio sin ankras en la facila parto. Ni devas evoluigi socisciencan aliron, kiu donas taugan rolon al tiu chi nun esplorata kognoscienca perspektivo; la nunaj rimarkoj faras unuan kontribuon en tiu direkto.
Se ni enfokusigas la multe priskribitan kazon de la diglosia rilato inter la angla kaj la barataj lingvoj, ni trovas dividon de laboro, kiu ligas la anglan kun la eduka sistemo, precipe kun la supera eduko, kaj la baratajn lingvojn kun la emocia kaj kultura partoj de la spektro. Por preteriri tiun chi lauimpresan legon de la faktoj, ni bezonas apliki al ili teorian ilaron, kiu kombinas la socilingvistikon de la diglosio kun la diferencigita leksikologio en la kadro de la genera lingvistiko. Devus ne esti seninterese al la audantaro, ke en tiu chi teoria aliro aperas ankau Esperanto kiel interleksika glosilo. La lingvo-kultivado ofte okupighis pri la plurlingvaj socioj, sed nesufiche intense pri la rolo de la diglosio en la lingvo-kultivado. Chi tiu prezento evoluigas la proponon, ke modernaj socioj, por kultivi la tuton de sia lingva trezoro, bezonas naghi kun kaj ne kontrau la diglosio.
Abstract in English:
Linguistic wealth, of the people and otherwise: a cognitive approach to diglossia
Probal Dasgupta
A few languages make an obvious distinction, and many others make a less obvious distinction, between an easy or low norm accessible even to children and to uneducated adult speakers and a difficult or high norm that supports the full-fledged functioning of the written discourses in specialized domains.
The term diglossia denotes this diversity on the ground within each language. In certain extreme cases such as Arabic or Greek or Tamil the High norm so strikingly fails to resemble the Low norm that everybody is compelled to refer explicitly to this divergence and to take it on in the educational system. It is these examples that are responsible for the term diglossia and for our initial, form-focused understanding of the phenomenon. But later studies have argued that diglossia is a universal at the level of linguistic substance. This finding is of great importance for the cognitive approach to the study of language. The cognitive approach prioritizes the relation between the easy and the difficult component of the individual’s knowledge of language, for that knowledge is anchored in the easy component. It becomes necessary to develop a social science approach capable of fashioning an appropriate niche for this cognitive science perspective of current interest; the present remarks make an initial contribution to this enterprise. When we focus on the much discussed case of the diglossic relation between English and the Indian languages, we find a division of labour that associates English with the system of (especially higher) education and the Indian languages with the affective and cultural parts of the spectrum. To go beyond this impressionistic reading of the facts we need to bring to bear on them a theoretical toolkit that combines the sociolinguistics of diglossia with differentiated lexicology in the framework of generative grammar. It may be of some interest that this theoretical approach also features Esperanto as an interlexical glossing device. Approaches to language cultivation have often considered plurilingual societies but have tended to ignore the role of diglossia in cultivation. The present intervention articulates the proposal that modern societies, in order to cultivate their linguistic treasure in its entirety, need to swim with and not against the diglossic current.